Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  
2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 622 (2016-07-16)
Interveno de UEA ĉe UN en Ĝenevo

Stefano Keller, ĉefreprezentanto de UEA ĉe UN en Ĝenevo ĉeestis la 9-an sesion de Ekspertaj Mekanismoj pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj (EMRIP, 11-15 julio 2016).

Keller intervenis pri la tagorda punkto 7: La celoj de la daŭripova evoluo kaj la rajtoj de indiĝenaj popoloj. Li atentigis pri la signifo de konoj de indiĝenaj popoloj pri naturo, konservado de la vivdiverseco, kiuj estas pluportataj per iliaj lingvoj. Li substrekis, ke la biologia kaj lingva diversecoj estas nedisigeblaj.

Li citis partojn el la Deklaracio de la 64-a Konferenco de Ne-Registaraj Organizaĵoj, organizita de UN en Bonn, Germanio (2011), pretige al la konferenco "Rio+20". Tiam, Keller sukcesigis kun sia teamo akceptigi en pluraj frazoj de la Deklaracio ĉiujn proponojn de UEA pri lingvaj rajtoj kaj Esperanto, eĉ du kompletajn alineojn, el kiuj li citis tiun: "Ni alvokas pri la respekto kaj inkludo de la etnaj lingvoj en la eduka sistemo, ĉar tiuj entenas informojn pri la komplekseco de la naturĉirkaŭaĵo, kaj alvokas pri la konsidero de la ebleco utiligi neŭtralan internacian lingvon, facile lerneblan."

Li subtenis la intervenojn de aliaj reprezentantoj, kiuj parolis pri la graveco de gepatralingva edukado kaj pri la malrespekto de lingvaj rajtoj de indiĝenoj. En la tutsemajna sesio, per diverslingvaj informiloj, en personaj kontaktoj kaj en sia alparolo, Stefano Keller zorgis pri abunda informado pri UEA, Esperanto, la Esperanto-Tago/Lingva justeco kaj la 101-a UK.

Pliaj informoj : http://www.linguistic-rights.org/eventoj/#EMRIP9

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/622a1

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2021