Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  
2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 602 (2016-01-19)
Esperantologia Konferenco en Nitro alvokas prelegontojn

Sub la aŭspicioj de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED) okazos, kadre de la 101-a Universala Kongreso en Nitro, la 39-a Esperantologia Konferenco.

Maria Rosaria Spanò kaj Orlando Raola, la organizantoj de la 39-a Esperantologia Konferenco, invitas ĉiujn fakulojn sendi prelegproponojn pri la temo Evoluo kaj evoluigo de la internacia lingvo Esperanto: diversspecaj influoj kaj faktoroj. Oni sendu mallongan prelegresumon (maksimume 250-vortan), kune kun sinteza biografio, al la retadreso esperantologiakonferenco2016@.spamaĵo?gmail.com, plej malfrue ĝis la 30-a de aprilo 2016.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/602a2

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2021