Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  
2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 642 (2016-10-26)
Esperanto.net havos novajn aspekton kaj enhavon

Responde al la alvoko publikigita en Gazetara Komuniko alvenis kvar kandidatiĝoj ĝis la limdato. La Estraro havis tre malfacilan taskon elekti inter la kvalitaj kandidatiĝoj, kaj sekve de intensaj diskutoj kaj studoj la elekto falis sur la provretejon eonet.learnlangs.com. Ĝin kreis Judith Meyer kaj Adam Scott, kiuj nun intense laboros por krei la finan version de la onta esperanto.net.

Esperanto.net estas retejo por informi tiujn homojn, kiuj interesiĝas pri Esperanto, kaj gvidi ilin al la komunumo.

Konsiloj, sugestoj estas tre bonvenaj al esperantonet@.spamaĵo?co.uea.org, aŭ en la baldaŭ oficiale lanĉota forumo ĉe forumo.esperanto.net. Ĉar laŭ la planoj la nova retejo esperanto.net estos same plurlingva, kiel la pasinta, sinancoj por tradukado de ĝi kaj por aliaj helpaj laboroj estas tre bonvenaj al esperantonet@.spamaĵo?co.uea.org . La tradukado verŝajne komenciĝos fine de novembro, komence de decembro.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/642a1

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2021