Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  
2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 613 (2016-05-12)
Afrika Kongreso de Esperanto

La sesan fojon Afriko sin preparas por celebri la plej gravan eron de sia agado, nome la Afrikan Kongreson de Esperanto. Tiu tutkontinenta renkontiĝo gastos en la norda tanzania urbo Bunda, de la 24-a ĝis la 31-a de decembro 2016.

La kongresaj organizaj laboroj okazas kunlabore inter la Afrika Komisiono de UEA kaj la Tanzaniaj aktivuloj, sub la aŭspicio de Universala Esperanto-Asocio.

Tiu jara kongreso ne organiziĝas kiel renkontiĝo nur por afrikanoj, sed kiel evento por parolantoj de Esperanto kaj geamikoj de Afriko. Ankaŭ pro tio ĉiam bonvenas diverskontinentanoj por kiuj ĝuste estos oferto de abundaj aktivaĵoj por malkovrigi al ili la multflankajn aspektojn de la kongresa lando kaj la situacion en unuopaj afrikaj landoj.

Ekde la 1990-a jaro Afrika Kongreso estas la plej grava ero de la Afrika Agado kun ampleksa programo por kuraĝigi kaj kunigi esperantistojn ĉirkaŭ bela sonĝo: kunlaboro interafrika por pliaj paŝoj kaj helpi disvastigi Esperanton, cele al la komuna progreso de Afriko.

Tiu tradicio do estas jam 26-jara ĉi-jare, sed la kongreso en Bunda portas la numeron 6, ĉar okazis 17-jara paŭzo inter la 4-a kaj la 5-a, el kiu estis komuna decido okazigi ĝin pli regule en trijara ritmo.

“Mi finlernis Esperanton en 2009 kaj nun verve zorgas ĝian disvastigon en Rutshuru. Mi instruas ĝin ĉe radio-programo kaj en orfa bazlernejo. Mi neniam partoprenis en Esperanto-renkontiĝo ekster mia hejmurbo. Mi deziras ĉeesti en la 6-a AKE por paroluzi mian Esperanton kun novaj geamikoj kaj sperti pri kongresa atmosfero, sed pro limigita eblo mi ne povos pagi mian vojaĝon kaj restadon en la kongreso. Mi petas vin bonvolu helpi min efektivigi tiun mian revon“, skribas en letero aktivema junulo el DR Kongolando.

Kvindeko da tiaj petoj​ estis ​ricevitaj el la kontinento. Do, se vi decidas subteni la kongresan kason tio eblas laŭ la konto "Afriko" ĉe UEA kun indiko “AKE-2016“ por ebligi realigon de vera tutkontinenta kongreso almenaŭ subsahara.

Eblas multon ekscii pri AKE per la retejo: www.esperanto-afriko.org kaj ricevi utilajn informojn ĉe la organiza komitato, skribante al ake-2016@.spamaĵo?yahoogroupes.fr.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/613a1

El Gazetaraj Komunikoj

6-a Afrika Kongreso de Esperanto okazos en Burundo en 2016
Gazetaraj Komunikoj n-ro 584 (2015-08-04)

Afrika Kongreso de Esperanto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 489 (2013-02-14)

UEA en Afrika Kongreso pri Kulturo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 434 (2011-11-22)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2021