Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  
2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 536 (2014-02-28)
Tria Tutmonda Ekzamentago la 17-an de majo

Post la grandaj sukcesoj de la Unua kaj Dua Tutmondaj Ekzamentagoj la komisiono de UEA pri la Ekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) decidis aranĝi similan tagon ankaŭ ĉi-jare. La dato de la 3-a Tutmonda Ekzamentago estas la 17-a de majo 2014.

La 3-a Tutmonda Ekzamentago estos iom alia ol la unuaj du. La ĉefa diferenco estas, ke multaj organizaj paŝoj estas solvendaj interrete. En kelkaj lokoj, kie troviĝas kaj la modernaj teknikaĵoj kaj kompetentuloj, eblos denove okazigi ankaŭ la parolan parton uzante Skajpon aŭ la servojn de Google+.

 Jam registritaj estas ekzamensesioj en Ĉeboksaro, Hago, La Chau x-de-Fonds, Limoĝo, Managvo, Moskvo, Parizo, Seulo, Tokio kaj Tuluzo. Por ricevi rajton aranĝi lokajn sesiojn sufiĉas, ke en la sama loko kolektiĝos minimume 5 personoj, kiuj rajtos ekzameniĝi pri malsamaj niveloj. Do, ne necesas, ke por unusola nivelo estu 10 kandidatoj.

La rajton organizi sesion oni devas peti plenigante la aliĝformularon, post kies aprobo fare de la komisiono, la loko ricevos sian kodon. La reta KER-AGENDO gvidos la organizantojn en la preparlaboro.

 Pli da informoj pri la organizaj kondiĉoj kaj aliaj detaloj troviĝas ĉi tie.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/536a1

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2021