Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  
2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 539 (2014-04-04)
Statistiko 2013: por la lasta fojo malpli da membroj?
En la aprila numero de la revuo Esperanto aperis la oficiala statistiko pri la membraro de UEA en 2013. Estis entute 4903 individuaj membroj, t.e. 143 malpli ol en 2012. La falon ĉefe kaŭzis tio, ke Fondaĵo Canuto povis pagi kotizon por 127 membroj malpli ol en 2012 (744 anstataŭ 871). Plej multe da individuaj membroj estis en Germanio (474) kaj Francio (469). Aliaj pintaj landoj pasintjare estis Brazilo (377), Japanio (354), Usono (267), Nederlando (210), Italio (166), Britio (124), Svedio (125) kaj Ĉinio (129).

Praktike sama restis la nombro de aligitaj membroj, t.e. tiuj membroj de la landaj asocioj, kiuj ne estas samtempe individuaj membroj de UEA. Ili nombris 10019 (-38). La tuta UEA-membraro, kiu konsistas el la individuaj kaj aligitaj membroj kune, estis 14922 (-181). Malpli-ol-30-jaraj estis 330 individuaj membroj, kiuj do samtempe estis individuaj membroj de TEJO (-65). Krome estis 1660 junaj aligitaj membroj (-48). La junulara sekcio de UEA do havis sume 1990 membrojn (-17).

La revuo Esperanto de UEA havis 2968 pagitajn abonojn (-163) kaj Kontakto de TEJO 601 (-101).

La Estraro de UEA celas firme meti finon al la malkresko kaj jam povas ĝoji pri bona komenco. Kvankam en jaro de malgranda UK kotizas malpli da tiuj, kiuj membriĝas por profiti de rabato ĉe aliĝo al UK, fine de marto jam estis cento da membroj pli ol je la sama dato en 2013. Tio indikas, ke la fina nombro ĉi-jare denove superos 5000. Por certigi eĉ pli fortan kreskon oni pliefikigos la membrovarbadon, enplektante en ĝi ankaŭ komitatanojn kaj delegitojn de UEA. Jam en Rejkjaviko la Estraro krome rajtigis la Centran Oficejon plidensigi la reton de perantoj. La CO ne plu estas ligita al la principo de unu peranto en unu lando, sed ĉiu agema individuo, klubo aŭ alia organizaĵo rajtas iĝi peranto kaj ricevi procentaĵon de la peritaj kotizoj. (Interesatoj kontaktu la CO.)

Membro-aliĝilo de UEA/TEJO: http://db.uea.org/alighoj/alighilo.php

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/539a1

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2021