Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  
2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 543 (2014-05-14)
Riĉprograma Malferma Tago

Sepdeko da vizitantoj el 13 landoj spitis la pluvan veteron por partopreni en la 40-a Malferma Tago de la Centra Oficejo sabaton, la 10-an de majo, kiu havis eĉ kvar prelegantojn kaj premiere la programeron Akademianoj respondas.

Sub la titolo Interlingvistiko - ĉu nur intelekta ludaĵo?, Detlev Blanke prezentis scienc-strategiajn konsiderojn, kun germanaj spertoj tiurilate. En sia prelego La gramatika domo de Esperanto, Wim Jansen uzis la domon kaj ĝiajn konstru-aspektojn kiel metaforon por priskribi trajtojn de la Esperanta gramatiko el la vidpunkto de la funkcia gramatiko.

Okaze de la 90-jariĝo de la verkistino Marjorie Boulton, tri tagojn pli frue, Humphrey Tonkin parolis pri ŝi kaj ŝia verkaro. Lia prelego, Marjorie Boulton – poeto kore fajra, jam estas spektebla en la Reta Kinejo de UEA. Fine, sub la titolo Nefertito kaj Eĥnatono - drameca epizodo el la egipta historio, Wera Blanke prezentis apenaŭ konatajn eventojn de antaŭ 3 mil jaroj en la antikva Egiptio.

Katalin Kováts informis pri la 3-a Tutmonda Ekzamentago (17 majo) kaj gvidis duonhoran RISKO-ludon, kutime ludatan en la retejo de edukado.net. Ĉar ĉeestis nur unu estrarano de UEA, Barbara Pietrzak – plimulto de ŝiaj kolegoj ja loĝas ekster Eŭropo – la oftan programeron Estraranoj respondas anstataŭis respondado de kvin anoj de la Akademio de Esperanto. Sub la gvido de prezidanto Christer Kiselman, kun la publiko interparolis vicprezidanto Brian Moon kaj la akademianoj Kováts, Tonkin kaj Pietrzak.

La programon fermis anglalingva informa filmo pri Esperanto, produktita de la usona landa asocio ELNA en 1984. En la duonhora filmo la fama televida figuro kaj aktoro Steve Allen intervjuas William Harmon.

La Libroservo de UEA vendis librojn kaj aliajn varojn sume por 1090 eŭroj. Ne surprizas, ke plej multe furoris du verkoj de Marjorie Boulton: Poeto fajrakora, en kiu ŝi analizas la verkaron de Julio Baghy, kaj Lumo, mallumo kaj kelkaj memoroj kun la teksto de ŝia rememora prelego en la novembra Malferma Tago en 2004.

La stabo de la Centra Oficejo jam invitas al la 41-a Malferma Tago, kiu okazos sabaton, la 29-an de novembro 2014.

Vidu fotojn el la 40-a Malferma Tago ĉi tie.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/543a1

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2021