Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  
2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 542 (2014-05-02)
Ok fakuloj prelegos en la Bonaera IKU-sesio

Surbaze de la prijuĝo de la Komisiono pri Internacia Kongresa Universitato, la Estraro de UEA elektis ok prelegojn por la 67-a sesio de IKU, okazonta dum la 99-a UK en Bonaero. La komisiono ricevis entute 16 proponojn. Kiel la rektoron de la ĉi-jara sesio la Estraro jam pli frue elektis la argentinan scienciston Jorge Montanari, kiu ankaŭ mem prelegos.

En Bonaero okazos jenaj prelegoj:

Michele Gazzola: Lingva justeco: kio ĝi estas kaj kiel taksi ĝin;
Trezoro Huang Yinbao: Genetika modifo kaj daŭripova agrikulturo;
Markos Kramer: Voĉdonsistemoj, grupaj decidoj kaj iliaj problemoj;
Francesco Maurelli: Ontologioj: filozofia koncepto kaj robotikaj aplikoj;
Jorge Montanari: Nanomedicino: kontrolita liberigo, revolucio pri kuraciloj;
Veronika Poór: Daŭripova ekonomiko por daŭripova mondo;
Orlando Raola: De acida pluvo ĝis pliacidigo de la oceanoj;
Sara Spanò: Utopio: "ne-lokoj" kaj "bonaj lokoj" inter filozofio, historio kaj psikologio.

La prelegoj de Kramer, Poór kaj Spanò estos samtempe partoj de kursoj de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS). La kursoj konsistos el du daŭrigaj prelegoj aldone al la IKU-prelego por pli profunda traktado de la temo. La kunlaboro inter UEA kaj AIS kadre de UK komenciĝis en 1995.

La prelegotekstoj aperos en la t.n. IKU-libro, lanĉota en la UK. Kelkaj antaŭaj volumoj estas ankoraŭ haveblaj ĉe la Libroservo de UEA. Krome, multaj el ili troviĝas en la IKU-sekcio de la retejo de UEA, kie baldaŭ legeblos ankaŭ la resumoj de la ĉi-jaraj prelegoj. Pluraj prelegoj estas spekteblaj en la Reta Kinejo de UEA.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/542a2

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2021