Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  
2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 532 (2014-01-30)
Nova limdato por la Internacia Kongresa Universitato

Ankoraŭ eblas proponi prelegojn por la Internacia Kongresa Universitato de la 99-a UK en Bonaero (26 julio - 2 aŭgusto 2014), ĉar la limdato por kandidatiĝi estas prokrastita ĝis la fino de februaro.

La sesio de IKU en Bonaero estos jam la 67-a en la historio de tiu institucio. UEA invitas universitatajn profesorojn, docentojn kaj personojn kun simila kvalifiko sendi proponojn pri prelegoj antaŭ 2014-02-28 al la sekretario de IKU, prof. Amri Wandel, rete (amri@.spamaĵo?huji.ac.il) aŭ paperpoŝte (PK 767, IL-71799 Makabim, Modiin, Israelo).

Lige kun IKU okazos studsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS). Proponantoj de IKU-prelego povas samtempe proponi AIS-kurson, kies unua prelego estos parto de IKU kaj kiu aldone havos du daŭrigajn prelegojn. Oni bv. indiki, ĉu la IKU-propono estu konsiderata ankaŭ kiel AIS-kurso.

La prelegoj estu taŭgaj por klera publiko kaj pri interesaj, allogaj temoj. Aparte bonvenaj estas prelegoj lige kun la kongresa temo, Ĉu la nepoj nin benos? Streboj al daŭripova estonteco, sed bonvenas ankaŭ prelegproponoj pri aliaj temoj. Ĉiu propono enhavu mallongan resumon de la prelego kaj koncizan biografieton de la preleganto, kune ne pli ol unu paĝo.

Ĉiu preleganto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aliĝo. Akceptita prelego estos rekompencita per honorario de 260 EUR. Pliaj detaloj kaj antaŭaj prelegoj kaj resumoj troviĝas ĉe uea.org/teko/IKU.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/532a2

El Gazetaraj Komunikoj

Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)

Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Lahtio: rektoro kaj programo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 795 (2019-04-11)

UEA invitas prelegi en la 72-a IKU-sesio en Lahtio: nova limdato
Gazetaraj Komunikoj n-ro 778 (2019-01-23)

Internacia Kongresa Universitato kaj la Scienca programo en Lisbono
Gazetaraj Komunikoj n-ro 731 (2018-04-03)

Internacia Kongresa Universitato kaj Scienca programo en Seulo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 683 (2017-05-12)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2021