Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  
2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 555 (2014-09-24)
La Centra Oficejo invitas al la 41-a Malferma Tago

La stabo de la Centra Oficejo de UEA invitas jam por la 41-a fojo al la Malferma Tago, ĉi-foje sabaton, la 29-an de novembro. Unuafoje la Malferma Tago okazis 20 jarojn pli frue, en novembro 1994, kaj estis tiel ŝatata de vizitantoj, ke ĝi fariĝis komenco de regula aranĝo, okazanta dufoje ĉiujare.

En la 41-a Malferma Tago oni aŭdos tri prelegantojn. La fama movada ĵurnalisto, organizanto kaj entreprenisto László Szilvási traktos du temojn. Sub la titolo Ĉu asocioj bezonas membrojn? li parolos pri la nuna stato kaj perspektivoj de neprofitcelaj kaj neregistaraj organizaĵoj en la interreta epoko. En sia dua prelego li analizos spertojn kaj problemojn de la amasa instruado de Esperanto en Hungario. Estrarano de UEA Barbara Pietrzak prezentos la kampanjon Montevideo 60, al kiu UEA invitas la esperantistojn por marki per multflanka agado la 60-an datrevenon de la Esperanto-rezolucio akceptita de Unesko en 1954. Inĝeniero Toon Witkam , kiu siatempe iniciatis la pioniran projekton Distribuita Lingvo-Tradukado (DLT) de la nederlanda firmao BSO, prelegos pri la historio kaj disvolviĝo de aŭtomata tradukado.

Kiel kutime, en la programo estos ankaŭ prezentado de libroservaj novaĵoj kaj de filmoj. Aldone al specialaj ofertoj la vizitantoj povos profiti de ĝenerala sesona rabato en la libroservo, butikumi en la bazaro de esperantaĵoj kaj gajni premiojn en senpaga loterio. Kafo kaj teo, ankaŭ senpagaj, estos varmaj la tutan tagon. La programo daŭros de la 10-a ĝis la 17-a horo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/555a1

El Gazetaraj Komunikoj

UEA invitas prelegi en la 75-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 983 (2021-09-23)

Invito al ILEI-simpozio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 973 (2021-08-12)

UEA invitas vin partopreni en la kampanjo por konvinki Uneskon deklari la “Internacian Tagon de Esperanto”
Gazetaraj Komunikoj n-ro 964 (2021-07-05)

La 53-a Malferma Tago okazos virtuale la 17-an de aprilo partnere kun Vinilkosmo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 944 (2021-04-13)

UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2021