Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  
2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 537 (2014-03-14)
Konkurso pri partopreno en terminologia kurso

Same kiel en 2012, UEA denove ebligas al studentoj konkursi pri partopreno en terminologia trejnkurso  de la internacia terminologia reto TermNet. La unusemajna ne-esperantista kurso okazos de la 14-a ĝis la 18-a de julio en Vieno. Antaŭkonoj pri terminologio ne estas postulataj sed jes interesiĝo pri terminologia administrado, ĉu el la vidpunkto de lingvistoj (ekz. tradukistoj), ĉu el tiu de aliaj fakuloj (ekz. inĝenieroj aŭ komputilistoj okupiĝantaj pri teknologioj por komunikado, dokumentado, klasifikado de scioj ktp.).

Per la konkurso eblos gajni subvencion por povi partopreni en la kurso. Ĝi valoras ĉ. 1000 eŭrojn kaj inkluzivas ĉambron en junulargastejo dum la kurso, unusemajnan bileton por la publika transporto, plenan studentan kurskotizon (390 eŭroj) kaj vojaĝkostojn ĝis maksimume 500 eŭroj. La subvencion gajnos du studentoj. Aliaj partoprenantoj povos gajni libropremiojn.

En la konkurso povas partopreni studentoj, kiuj estas individuaj membroj de UEA/TEJO kaj, krom Esperanto, regas labornivele la anglan. Por partopreni necesas prepari sian vivresumon (maksimume du paĝoj A4) kaj prefere unupaĝan akompanan leteron, en kiu oni klarigu, kial oni volas lerni pri terminologio. Ambaŭ dokumentojn oni sendu ĝis la 31-a de marto 2014 al tec@.spamaĵo?co.uea.org.

Raporton de partopreninto en 2012 vi povas legi ĉi tie.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/537a1

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2021