Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  
2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 547 (2014-07-16)
Kongresa futbalmatĉo en Bonaero

La plej nekutima progamero de la 99-a Universala Kongreso de Esperanto en Bonaero estos la amika futbalmatĉo inter la teamo de Esperanto kaj tiu de la Armena Komunumo en Argentino. La ludantoj de la Esperanto-teamo estos selektitaj el inter la kongresanoj por reprezenti la tutmondan Esperanto-movadon.

La matĉo okazos sub la aŭspicioj de la ministerio pri sporto de la Bonaera registaro kaj de la Sud-Amerika Konsilio de Novaj Federacioj (CSANF). Tiu Konsilio reprezentas en sia kontinento la mondan tegmenton de futbal-asocioj de regionoj, minoritatoj kaj senŝtataj popoloj, kiuj ne membras en FIFA. Ili regule organizas propran mondpokalan konkurson, alternativan al tiu de FIFA, ĵus okazinta en Brazilo.

CSANF publikigis oficialan afiŝon pri la kongresa matĉo, kiun ĝi reklamis ankaŭ en sia paĝo en Facebook. La matĉo okazos en la sportejo "Polideportivo Colegiales" (strato Freire 120) ĵaŭdon, la 31-an de julio, ekde 20h30. La venkonta teamo estos premiita per la Pokalo de Internacia Amikeco.



Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/547a2

El Gazetaraj Komunikoj

La vojo al kaj en Bonaero: Inaŭguro de la 99-a UK
Gazetaraj Komunikoj n-ro 549 (2014-07-28)

Esperantologia Konferenco en Bonaero
Gazetaraj Komunikoj n-ro 532 (2014-01-30)

Bonaero gastigos la Universalan Kongreson en 2014
Gazetaraj Komunikoj n-ro 456 (2012-06-08)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2021