Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  
2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 541 (2014-04-29)
ISAE senpage disponigas pli ol 60 jarojn de sia revuo

Internacia Scienca Asocio Esperanta (ISAE) ĵus havebligis en Interreto ampleksan arkivon de sia periodaĵo Scienca Revuo. Ĉirkaŭ 2000 artikoloj el la periodo 1949-2014 estas nun legeblaj en PDF-formato, skanitaj kunlabore inter ISAE kaj Interkultura Centro Herzberg. Serĉilo ebligas trovi artikolojn, ekzemple, lau verkinto aŭ titolo. La senpage alirebla arkivo troviĝas ĉi tie

Scienca Revuo estas grava kaj tradicia periodaĵo en Esperanto. Ĝi aperas ekde 1949 kaj estas daŭrigo de Internacia Scienca Revuo, fondita en 1904. Krom publikigi sciencajn artikolojn el ĉiaj fakoj ĝi havas ankaŭ sekciojn pri terminologio, pri scienco kaj socio, kaj pri la rilato inter scienco kaj Esperanto.

ISAE fondiĝis en 1906 kiel la unua esperantlingva asocio de fakuloj el ĉiuj sciencaj kampoj kaj interesatoj pri sciencaj aferoj. Ĝi estas aliĝinta al UEA kaj ekde 2013 oficiale registrita kiel asocio ĉe la Komerca Ĉambro de Roterdamo.

ISAE daŭre serĉas verkantojn kaj prov-legantojn por diversaj fakoj. Kiu emas fake verki aŭ alie subteni la scienca agadon de la asocio bv. legi ĉi tie.

(Laŭ komuniko de la estraro de ISAE)

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/541a1

El Gazetaraj Komunikoj

TEJO serĉas novan redaktoron por la revuo Kontakto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 954 (2021-05-21)

Esperantologio, la faka revuo de CED, bonvenigas recenzojn pri libroj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 923 (2021-01-17)

La akademia revuo Esperantologio / Esperanto Studies inaŭguras novan serion
Gazetaraj Komunikoj n-ro 917 (2020-11-30)

Jarkolektoj de la revuo Esperanto liberaj por elŝutado
Gazetaraj Komunikoj n-ro 863 (2020-04-16)

100-jariĝo de la morto de Hector Hodler: revuo Esperanto libere elŝutebla
Gazetaraj Komunikoj n-ro 859 (2020-03-31)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2021