Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  
2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 532 (2014-01-30)
Esperantologia Konferenco en Bonaero

Startinte en 1978, la Esperantologia Konferenco  iĝis jam konstanta kaj tre ŝatata programero de la ĉefa tutmonda evento de la Esperanto-socio. Ĝi havos sian 37-an sesion kadre de la 99-a UK en Bonaero, fine de julio.

Organizata de Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED), la esplora fako de UEA, la ĉiujara Esperantologia Konferenco ebligas la prezenton de studoj pri Esperanto kaj rilataj temoj, entreprenitaj laŭ diversaj fakaj kaj esploraj perspektivoj. Ĝia malferma, altnivela kaj interfaka karaktero proponas unikan ŝancon por riĉiga interŝanĝo de scioj kaj vidpunktoj inter fakuloj kaj anoj de la publiko.

La kunordigantoj de la Bonaera Esperantologia Konferenco estas pof. Esther Schor, fakulo pri la angla literaturo ĉe la Universiato de Princeton, Usono, kaj José Antonio Vergara, estrarano de UEA.

Oni bonvenigas prelegoproponojn pri ĉiu ajn aspekto de Esperanto kiel lingvo, kiel socia kaj kultura fenomeno k.s., aŭ pri aliaj esplorkampoj ligitaj al interlingvistiko. Kandidatoj anoncu sin per resumo kaj mallonga biografia informo ĝis la 31-a de majo retpoŝte (eschor@.spamaĵo?princeton.edu) al prof. Esther Schor.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/532a1

El Gazetaraj Komunikoj

Alvoko por la 43-a Esperantologia Konferenco
Gazetaraj Komunikoj n-ro 927 (2021-01-30)

Alvoko por la 43-a Esperantologia konferenco en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 845 (2020-01-30)

Alvoko por la 42-a Esperantologia Konferenco en Lahtio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 776 (2019-01-15)

Alvoko al partopreno en la Esperantologia Konferenco, Lisbono 2018
Gazetaraj Komunikoj n-ro 721 (2018-01-19)

Alvoko al partopreno en la Esperantologia Konferenco, Seulo, 2017
Gazetaraj Komunikoj n-ro 674 (2017-02-22)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2021