Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  
2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 536 (2014-02-28)
Esperanto-libroekspozicio ĉe la Universitato de Amsterdamo

Dank’ al la iniciato de la emerita profesoro Wim Jansen, la nuna katedrulo pri Esperanto kaj Interlingvistiko prof. Federico Gobbo organizos ekspozicion de la Esperanto-Libro en la biblioteko de la Fakultato pri Humanistiko ĉe la Universitato de Amsterdamo, kune kun la bibliotekistoj kaj kunlabore kun la Centra Oficejo de UEA.

La biblioteko laŭvice gastigas ekspoziciojn de libroj verkitaj en la lingvoj instruataj ĉe la Fakultato, ekzemple la itala. Esperanto profitas tiun ŝancon unuafoje. La libroj estos prezentitaj per slipoj en la nederlanda kaj Esperanto.

Esperantistoj estas invitataj partopreni en la malfermo de la ekspozicio, kiu okazos ĵaŭdon, la 13-an de marto, je 16:30, kun bufedo por bonvenigi la ĉeestantojn.

La ekspozicio daŭros ĝis la 10-a de majo, kiam okazos la Malferma Tago de la CO en Roterdamo, kaj estos vizitebla dum la normalaj malfermhoroj de la biblioteko en la 2-a etaĝo de "Het Bungehuis" ĉe Spuistraat 210 en Amsterdamo.

 Pri la malfermhoroj kaj la situo de la biblioteko vidu ĉi tie

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/536a2

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2021