Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  
2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 542 (2014-05-02)
Du stipendiuloj de UEA studos terminologion en Vieno

En konkurso de UEA, Aida Čižikaitė el Litovio kaj Ariadna García Gutiérrez el Kubo gajnis subvencion por vojaĝo al Vieno kaj partopreno en la terminologia somerlernejo, kiun la internacia terminologia reto TermNet okazigos de la 14-a ĝis la 18-a de julio.

Laŭ Mélanie Maradan, komisiito de UEA pri terminologiaj instancoj, la konkurso allogis sep partoprenantojn, el kiuj unu devis retiriĝi pro aliaj planoj. "La prijuĝo de la dosieroj estis tre malfacila pro la elstara kvalito de pluraj dosieroj", rakontas Maradan.

Por kuraĝigi ilin al plua terminologia aktivado oni aljuĝis libropremiojn al la kvar aliaj konkursantoj.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/542a3

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2021