Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  
2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 562 (2014-12-10)
Deklaro de Mark Fettes: "Esperanto kaj Unesko: 60 jaroj de komunaj streboj"
Hodiaŭ, en la Internacia Tago de Homaj Rajtoj, la movado por la internacia lingvo Esperanto samtempe festas la 60-jariĝon de sia kunlaboro kun Unesko, la branĉo de Unuiĝintaj Nacioj taskita pri edukado, scienco kaj kulturo.

Esperanto mem estas lanĉita antaŭ pli ol 127 jaroj, en 1887, kun la celo faciligi toleremon, kunlaboron kaj interkompreniĝon inter homoj el ĉiuj landoj. Per la disvastigo de lingvo, kiu estas komuna kaj libere uzebla posedaĵo de ĉiuj popoloj, la esperantistoj ekde tiu tempo laboras por la konstruado de unuiĝinta, paca, justa kaj prospera mondo.

Siavice, Unesko naskiĝis el la detruaj jaroj de la dua mondmilito, kiam fariĝis evidente, ke vera paco devas konstruiĝi en la mensoj kaj la koroj de la homoj. Tiu eduka misio ampleksas ne nur bazan klerigadon, sed ankaŭ la profundigon de reciprokaj kulturaj konoj inter la diversaj landoj kaj popoloj, inkluzive de la roloj de scienco kaj teknologio en la konstruado de paca mondo.

Hodiaŭ tiuj streboj estas same aktualaj kaj urĝaj, kiel antaŭ 60 jaroj. La mondo intertempe fariĝis multe pli proksime interligita, sed la principoj de egaleco kaj justeco ne estas tiuj, kiuj regas la procezon de tutmondiĝo. Kreskas la minacoj al kultura kaj lingva diverseco, kiun Unesko same kiel la esperantistoj rigardas kiel trezoron de la homaro; kreskas malegaleco, inkluzive de lingva malegaleco, en multaj sferoj de la homa vivo; kaj daŭras persekutoj, konfliktoj kaj militoj surbaze de diferencoj kulturaj, religiaj kaj politikaj.

Kiel la ĉefa tutmonda organizo de la parolantoj de Esperanto, Universala Esperanto-Asocio rekonfirmas la profundan paralelon inter siaj agadoj kaj la laboro de Unesko. Esperanto estas ne nur teknika rimedo de komunikado, sed kultura kaj eduka projekto, celanta daŭripovan kaj justan mondan socion. En tiu spirito ni alvokas por vasta subteno al la streboj de Unesko sur plej diversaj kampoj de edukado, scienco kaj kulturo, kaj deklaras nian intencon plu energie labori por ilia diskonigo kaj realigo.

Mark Fettes

Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/562a2

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2021