Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  
2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 556 (2014-10-14)
Belartaj Konkursoj de UEA en 2015

La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA, invitas partoprenantojn por la 66-a fojo. La rezultojn oni anoncos en la 100-a Universala Kongreso en Lillo. Partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al partopreno en la UK nek al membreco en UEA. La konkursaĵoj devas esti neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo, escepte de la branĉo Infanlibroj. Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo.

Validas krome la jenaj kondiĉoj:

Poezio: maksimuma longo ne fiksita
Prozo: maksimuma longo 200 x 65 karaktroj (kvino da paĝoj)
Teatraĵo: maksimuma longo ne fiksita
Eseo: teme ligita kun Esperanto aŭ kun la kongresa temo Lingvoj, artoj kaj valoroj en la dialogo inter kulturoj; proksimuma longo 400 x 65 karaktroj (deko da paĝoj). La unua premio nomiĝas Luigi Minnaja.
Infanlibro de la Jaro: originala aŭ tradukita libro por infanoj presforme aperinta en 2014. Unu premio.

Ĉiujn konkursaĵojn en la branĉoj Poezio, Prozo, Teatraĵo kaj Eseo oni sendu rete al la sekretario ĉe michela.lipari@.spamaĵo?tiscali.it, indikante la elektitan pseŭdonimon por gardi la anonimecon de la aŭtoro. La absoluta limdato por ricevo de konkursaĵoj estas la 31-a de marto, 2015. Nur se reta sendo ne eblas, oni sendu unu paperan ekzempleron al: Belartaj Konkursoj de UEA, sekretario Michela Lipari, viale Giulio Cesare 223, IT-00192 Roma, Italio.

Por la Branĉo Infanlibro oni sendu tri ekzemplerojn de la koncerna libro al: Ionel Onet, Libroservo de UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, kun la indiko "Por Belartaj Konkursoj" kaj unu al la adreso de la sekretario.

Premioj: unua premio € 260, dua premio € 182, tria premio € 104, Nova Talento € 182; Infanlibro de la Jaro € 546.

Detala regularo haveblas ĉe UEA, kaj legeblas ankaŭ rete.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/556a1

El Gazetaraj Komunikoj

Alvoko al partopreno en la 73-a okazigo de la Belartaj Konkursoj de UEA, en 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 982 (2021-09-22)

Rezultoj de la Belartaj Konkursoj 2021
Gazetaraj Komunikoj n-ro 980 (2021-09-20)

Premifesto de la Belartaj Konkursoj kaj Tago de Veteranoj 2021 fermos la virtualan kongresejon la 19-an de septembro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 979 (2021-09-15)

Alvoko por la Oratora Konkurso kadre de la 2-a Virtuala Kongreso
Gazetaraj Komunikoj n-ro 960 (2021-07-01)

Junulara konkurso Grabowski
Gazetaraj Komunikoj n-ro 939 (2021-03-22)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2021