Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  
2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 556 (2014-10-14)
Aperis "Belarta rikolto 2014"

La ĉi-jare premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de UEA estas nun facile alireblaj libroforme. Same kiel unuafoje en la pasinta jaro, la eldonejo Mondial aperigis ilin laŭ interkonsento kun UEA sub la titolo Belarta rikolto 2014.

Krom la 10 premiitaj verkoj, la 61-paĝa volumo enhavas la raporton de Humphrey Tonkin, prezidanto de la Belartaj Konkursoj. Fine de la libro aldone legeblas la artikolo La laboro de verkisto de la itala Nobel-premiita verkisto Luigi Pirandello, aperinta en 1938 en Literatura Mondo.

Belarta rikolto 2014 estas mendebla ĉe la Libroservo de UEA. La prezo: € 9,00 (plus sendokostoj kaj por EU-landoj imposto de 6%). Por la sama prezo plu haveblas ankaŭ la 91-paĝa Belarta rikolto 2013.
Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/556a2

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2021