Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  
2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 540 (2014-04-10)
4500 ŝatas UEA en Facebook

La nombro de ŝatantoj de la paĝo de UEA en la socia retejo Facebook ("Vizaĝlibro") atingis 4500 la 10-an de aprilo. La paĝo estis kreita la 5-an de novembro 2009.

Kun 651 ŝatantoj Brazilo daŭre estas sur la unua loko, kun granda distanco disde Usono (398). Pli ol 100 shatantoj estas ankaŭ en Francio (231), Hispanio (205), Italio (201), Pollando (195), Meksiko (147), Germanio (134), Rusio (118), Argentino (115) kaj Litovio (101).

En la statistiko de urboj Rio-de-Ĵanejro tenas la unuan lokon kun 77 ŝatantoj, dum en San-Paŭlo loĝas 74 ŝatantoj. Sekvas Vilno (65), Bonaero (44), Budapeŝto kaj Meksikurbo (po 40), Hanojo kaj Moskvo (po 38), Parizo (36), Barcelono (33), kaj Braziljo, Santiago de Ĉilio, Seulo kaj Varsovio (po 31).

La seksa distribuo restas sama ekde la komenco: 71% de la ŝatantoj estas viroj kaj 27% virinoj (la sekso de 2% ne estas konata). La proporcio de viroj estas do pli granda ol inter la individuaj membroj de UEA, el kiuj 66% estas viroj kaj 31% virinoj (sekso de 3% ne konata).

Per Facebook UEA atingas publikon multe pli junan ol la kotizanta membraro, el kiu pli ol duono aĝas pli ol 60 jarojn. Entute 59,5% de la ŝatantoj en Facebook estas malpli ol 45-jaraj (40,5% aĝas malpli ol 35 jarojn; 19% estas 35-44-jaraj). Krome, 18% estas en la grupo de 45-54 jaroj kaj 12% en tiu de 55-64 jaroj. Pli ol 64-jaraj estas 10% de la ŝatantoj. Ne konata estas la aĝo de 0,5%.


Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/540a1

El Gazetaraj Komunikoj

Pli ol 5000 ŝatas UEA en Facebook
Gazetaraj Komunikoj n-ro 563 (2014-12-13)

Pli ol 4000 ŝatantoj de UEA en Facebook
Gazetaraj Komunikoj n-ro 515 (2013-09-09)

Pli ol 3500 ŝatantoj de UEA en Facebook
Gazetaraj Komunikoj n-ro 494 (2013-04-03)

Ankaŭ veteranoj en Facebook
Gazetaraj Komunikoj n-ro 485 (2012-12-20)

Jam pli ol 3000 en la Facebook-komunumo de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 473 (2012-09-26)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2021