Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2022  2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  
1998  

N-ro 488 (2013-01-11)
Kalle Kniivilä en la aprila Malferma Tago


 Unu el la plej konataj esperantistaj ĵurnalistoj, Kalle Kniivilä, estos la ĉefgasto en la 38-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA sabaton, la 27-an de aprilo. Kniivilä estis estrarano de UEA pri informado 1998-2001 kaj tiam redaktis la dokumenton Gvidlinioj por informado pri Esperanto, kiu aperas komence de la Jarlibro de UEA. Nuntempe li estas konata unuavice kiel redaktanto de la populara retbulteno Libera Folio, kiun li lanĉis en aprilo 2003.

Kniivilä faros en la tago du prelegojn. Unu el ili temas pri specifaĵoj de la Esperanta gazetaro, dum en la alia li parolos pri tio, kio en la fenomeno Esperanto povus interesi profesiajn ĵurnalistojn.

En la programo estos krome libroprezentoj kaj filmoj. Krom de specialaj ofertoj la vizitantoj povos profiti de ĝenerala sesona rabato en la libroservo, butikumi en la bazaro de esperantaĵoj, kaj gajni premion en senpaga loterio. Kafo kaj teo, same senpagaj, estos varmaj la tutan tagon. La programo daŭros de la 10-a ĝis la 17-a horo.

Foto: Dmitrij Breĉalov

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/488a1

N-ro 489 (2013-02-14)
Jubileanta Kontakto aboneblas rete

La socikultura revuo Kontakto de TEJO festas sian 50-jariĝon ĉi-jare. Kontakto estis fondita en 1963 kun Humphrey Tonkin kiel ĝia unua redaktoro. La nuna redaktoro estas la brazilano Rogener Pavinski.

La individuaj membroj kaj la Patronoj de TEJO ricevas Kontakto sen aldona pago. Aliaj povas aboni ĝin. Krome, kluboj aŭ kiu ajn grupo de minimume ses membroj povas ankaŭ fari kolektivan abonon. Se ĉiu partoprenanto de la kolektiva abono volas ricevi la revuon rekte ĉe sia propra adreso, oni ricevas 20-procentan rabaton de la normala prezo. La rabato iĝas 40%, se ĉiuj ekzempleroj estos sendataj en unu pakaĵo al unusama adreso.

Krom ricevi presitan Kontakto, la individuaj abonantoj rajtas legi la revuon ankaŭ rete pere de la reta Jarlibro de UEA ekde la tago, kiam la redaktoro sendas ĝin al la presejo. En sia jubilea jaro Kontakto ebligas ankaŭ nur-retan abonon sen ricevo de la presita revuo. La prezo por tio varias laŭlande kaj estas 30-40% de la normala abonprezo.

Diference de la membrokotizoj kaj de la abonkotizoj de la paperaj revuoj de UEA/TEJO, kiujn oni povas fari ankaŭ pere de la kotizperantoj de UEA, la nur-reta abono de Kontakto devas esti farita kaj pagita rekte al UEA, la eldonanto de Kontakto. Oni povas pagi per sia UEA-konto, kreditkarte, per PayPal, aŭ al unu el la bankokontoj de UEA.

La nur-reta aboneblo estas eksperimento okaze de la jubileo de Kontakto. Depende de la spertoj oni decidos pri ĝia eventuala daŭrigo.

Abonilo por la revuoj de UEA/TEJO: http://www.uea.org/alighoj/revu_abon.php

Ankaŭ la revuo Esperanto de UEA estas ricevebla nur-rete sen ĝia presita eldono, se oni pagas la kotizon de Membro kun Jarlibro aŭ tiun de Membro kun Gvidlibro. 

Reta membroaliĝilo: http://db.uea.org/alighoj/alighilo.php

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/489a1

N-ro 490 (2013-02-18)
Esperantologia Konferenco en Rejkjaviko

Ankaŭ en la 98-a Universala Kongreso en Rejkjaviko okazos la tradicia Esperantologia Konferenco, organizata de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED). Unuafoje enprogramita en la Varna UK en 1978, ĝi okazos jam en sia 36-a sesio en Rejkjaviko.

La Esperantologiaj Konferencoj celas doni eblecon prezenti rezultojn de novaj esploroj kaj ebligi sperto-interŝanĝon kun aliaj esperantologoj. La prelegoj estos poste eldonitaj kiel aktoj.

Interesatoj por prelegi en Rejkjaviko sendu resumon de la proponata prelego, kun mallonga biografia informo pri si, ĝis la 30-a de aprilo al prof. Christer Kiselman (kiselman@.spamaĵo?math.uu.se) (Poŝtkesto 480, SE-751 06 Uppsala, Svedio).

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/490a1

N-ro 491 (2013-03-01)
Sep kandidatoj en elekto de ses komitatanoj B

Sep Esperanto-aktivuloj konkursos pri la rajto reprezenti la individuajn membrojn de UEA en la Komitato de la Asocio dum la periodo 2013-2016. Ses el ili estos elektitaj kiel komitatanoj B per poŝta balotado, kiu komenciĝos en aprilo, kaj unu restos ekster la Komitato. La nombro de kandidatoj estas duono de tiu en 2010, kiam 12 membroj kandidatiĝis, dum en 2007 la balotado ne okazis, ĉar por la tiamaj sep lokoj anonciĝis nur kvin kandidatoj.

La kandidatoj estas, en alfabeta ordo, Johan Derks (Serbio), Mark Fettes (Kanado), Dennis Keefe (Ĉinio), Stefan MacGill (Hungario), Barbara Pietrzak (Pollando), José Antonio Vergara (Ĉilio) kaj Amri Wandel (Israelo). Fettes, Pietrzak, Vergara kaj Wandel estas komitatanoj B ankaŭ en la nuna Komitato. Krome, MacGill membras en la nuna Komitato kiel komitatano A por ILEI. Du nunaj komitatanoj B ne rekandidatiĝis, nome Probal Dasgupta kaj Wu Guojiang.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/491a1

N-ro 492 (2013-03-21)
Du novaj filmoj en la Reta Kinejo

La Reta Kinejo de UEA pliriĉiĝis per du filmitaj prelegoj pri tre malsamaj kampoj: literaturo kaj astrobiologio. Ambaŭ filmoj estis realigitaj de Francisco L. Veuthey.

Traduko kaj originalo en la Esperanto-literaturo estas prelego, kiun prof. Humphrey Tonkin faris en la Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA la 26-an de novembro 2012. En ĝi li parolas pri la nocio, ke la Esperanto-literaturo fakte estas en si mem tradukita literaturo, ĉar ĉiu literatura verko en Esperanto estas iasence manifestiĝo de la kultura kaj lingva fono de la verkinto. La filmo inkluzivas ankaŭ la postprelegan diskuton kaj daŭras 56 minutojn.

La alia filmo, Serĉado de ekstertera inteligenteco, estas registraĵo de la prelego de prof. Amri Wandel en la Internacia Kongresa Universitato de la 86-a UK en Kopenhago en 2011. Wandel prezentas metodojn kaj aparatojn uzatajn por malkovri vivon kaj civilizaciojn ekster la Tero. Tiu fascina sed ĝis nun senrezulta serĉado komenciĝis en 1960, kiam la radioastronomo Frank Drake ekprovis kapti inteligentecajn signalojn el aliaj steloj per radioteleskopo. La filmo daŭras 47 minutojn.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/492a1

N-ro 493 (2013-03-24)
Lillo gastigos la 100-an UK 2015

La nordfranca urbo Lillo (Lille) gastigos la 100-an Universalan Kongreson de Esperanto en la jaro 2015. La Estraro de UEA decidis pri la loko de la jubilea UK en la lasta tago de sia kunveno, kiu okazis de la 22-a ĝis la 24-a de marto en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. Inviton pri la okazigo de la 100-a UK en Lillo faris Unuiĝo Franca por Esperanto.

Lillo estas la ĉefurbo de la regiono, en kiu situas ankaŭ Bulonjo-ĉe-Maro. La urbo de la unua UK tamen ne havas la necesajn kondiĉojn por konsiderinde pli granda kaj ankaŭ laŭ sia programo alispeca evento ol tiu en 1905, dum la kongresejo Lille Grand Palais en la regiona ĉefurbo fariĝis populara ejo de plej diversaj grandaj kongresoj, foiroj kaj aliaj eventoj. Tamen, dum la 100-a UK okazos tuttaga ekskurso al la proksima Bulonjo-ĉe-Maro.

Universala Kongreso de Esperanto estas unu el la plej longedaŭraj kongresaj tradicioj en la mondo. Kvankam tiu tradicio komenciĝis en 1905 kaj do estos jam 110-jara en 2015, la jubilea UK en Lillo portos la numeron 100, ĉar dum la Unua kaj Dua Mondmilitoj UK ne povis okazi. La 100-an datrevenon de la unua UK oni festis per la 90-a UK en la litova ĉefurbo Vilno en 2005.
Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/493a1

N-ro 494 (2013-04-03)
Pli ol 3500 ŝatantoj de UEA en Facebook

La nombro de ŝatantoj de la paĝo de UEA en la socia retejo Facebook (“Vizaĝlibro”) atingis 3500 la 31-an de marto. La paĝo estis kreita la 5-an de novembro 2009.

Kun 470 ŝatantoj Brazilo havas la unuan lokon en la laŭlanda statistiko. Aliaj pintaj landoj estas Usono (315), Francio (212), Pollando (160), Italio (157), Hispanio (143), Germanio (114), Meksiko (109), Argentino (103) kaj Rusio (88).

En Brazilo troviĝas ankaŭ la du urboj kun plej multe da ŝatantoj: San-Paŭlo (57) kaj Rio-de-Ĵanejro (55), sekvataj de Parizo (47), Hanojo (40), Budapeŝto (36), Bonaero (34), Santiago de Ĉilio kaj Varsovio (po 33), Seulo kaj Vilno (po 29), Moskvo (28), kaj Romo kaj Belo Horizonte (po 25).

71,2% de la ŝatantoj de la UEA-paĝo en Facebook estas viroj kaj 27,3% virinoj, dum 1,5% ne anoncis sian sekson. Viroj do estas iom pli forte reprezentataj ol en la individua membraro, kie 66% estas viroj, 31% virinoj kaj 3% ne anoncis sian sekson.

Per sia Facebook-paĝo UEA atingis publikon, kiu estas multe pli juna ol la kotizanta membraro. Entute 40,5% de la ŝatantoj estas malpli ol 35-jaraj, dum inter la individuaj membroj ilia proporcio estas 7,3%.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/494a1

N-ro 495 (2013-04-11)
Balotado pri Komitatanoj B komencita

Per la dissendo de balotiloj al ĉ. 4000 membroj, kiuj jam kotizis por la jaro 2013, komenciĝis la elektado de Komitatanoj B, kiuj reprezentos la individuajn membrojn en la Komitato de UEA dum la trijara periodo 2013-2016. Ĉiu membro rajtas voĉdoni por 6 el la 7 kandidatoj, kies sinprezentoj troviĝas sur la balotilo kaj aperas ankaŭ ĉi-sube. Oni devos resendi la balotilon tiel, ke ĝi atingu la Centran Oficejon plej laste la 14-an de junio 2013.

La Centra Oficejo daŭrigos sendi balotilon ankaŭ al la malfruaj kotizantoj ĝis iom antaŭ la limdato. Por ŝpari afrankon, pluraj membroj rajtas resendi siajn balotilojn en la sama koverto. Ĉar oni malfermos la kovertojn nur post la fino de la voĉdonado, oni nepre ne enmetu en la saman koverton kun balotilo iujn ajn aliajn korespondaĵojn, ĉar ekz. loĝmendo por la ĉi-jara UK fatale malfruiĝus. Kunsendo de balotilo k.a. korespondaĵoj en sama koverto eblas tamen, se la balotilo troviĝas en aparta anonima koverto. Eblas transdoni balotilon ankaŭ surloke en la Centra Oficejo, ekzemple dum la Malferma Tago la 27-an de aprilo. 

 En la antaŭa fojo en 2010 estis senditaj 4801 balotiloj, el kiuj revenis 1550, t.e. 32,3%. En 2007 balotado ne okazis, ĉar estis malpli da kandidatoj ol elekteblaj lokoj. En 2004 estis dissenditaj 5140 balotiloj, el kiuj revenis 1491, t.e. 29,0%. Rekorda aktiveco estis en 1998, kiam voĉdonis 2328 membroj el 6920, t.e. 33,6%.

Sinprezentoj de la kandidatoj:

Johan DERKS. Studis matematikon en Nederlando. Li instruis dum kvar jaroj en Afriko. Johan lernis Esperanton en 1956. En 2002 li fariĝis kasisto de EEU, sed eksiĝis pro malŝparo de mono por "Bruselo". Ekde 2009 kampanjas por enkonduki sistemon de perreta voĉdonado en la Komitato. Li kunordigas grupon "Tutmondeca Esperanto". Kun sia edzino Johan faris sukcesan instruviziton en 2009 al Burundo. Li starigis fondaĵon "Esperanto en Evoluo" por financi la ekster-eŭropan movadon. El tio konstruado de biblioteko en Rumonge realiĝis. Kiel Komitatano B li strebos al: 1. realigado de necesaj strukturŝanĝoj en UEA; 2. plia travideblo de la paŝoj de la Estraro; 3. kreo de moderna multlingva retpaĝaro por ne-esperantistoj, kunlaborado kun komunumoj kiel Esperantoland, stimulado de misiaj vizitoj en "triamondaj" landoj; 4. kreado de tut-monda interkluba reto daŭre aktualigata; 5. fleksebligo de Centra Oficejo, atento por projektoj kaj eksteraj iniciatoj (Esperanto Internacia, E@I, edukadaj retoj); 6. kunordigado de retdiskutlistoj.

Mark FETTES (1961), Kanado. Profesoro pri edukado en la vankuvera universitato Simon Fraser; liaj esploroj inkluzivas la edukadon de indiĝenaj infanoj kaj komunumoj (kun atento al demandoj de lingvo kaj kulturo), la rolon de la imagopovo en la edukado, kaj la teorion kaj praktikon de ekologiaj lernejoj. Multjara sperto en UEA kiel oficisto (1986-1992), estrarano (1992-1998), kaj lastatempe kiel Komitatano B kaj gvidanto de la Komisiono pri Strategiaj Demandoj (2010-2013). Dum la lastaj 15 jaroj li ankaŭ rolis en la gvidado de ESF, la usona fondaĵo kiu financis i.a. la evoluigon de lernu.net kaj edukado.net. Fettes volas kontribui al la modernigo kaj plifortigo de UEA surbaze de longperspektiva strategio kiu ampleksas ĉiujn agadkampojn de la Asocio. Tiucele li esperas evoluigi kaj gvidi celkonscian teamon de estraranoj, komitatanoj, oficistoj, kaj aliaj kunlaborantoj, emfazante bonan komunikadon, konservadon de la esencaj atingoj de UEA, kaj prudentan renovigon de niaj ideoj, strukturoj, kaj agmanieroj.

Dennis KEEFE. Eklernis Esperanton en 1980 en Madrido. Instruisto de Esperanto tie kaj multjare ĉe Gresillon, NASK, Herzberg, kaj ankaŭ ĉe Oomoto en Japanio. Fondinto de Lingvaj Festivaloj; lanĉinto de la nova Universitato de Esperanto en 2012; kreinto de la BEK-Kurso; organizinto de la eksperimento Esperanto-Insulo. Dumviva membro de UEA. Esperantisto de la Jaro 2012. Profesio: 1) estrado de lingvo-instruado (Universitato de Illinois, Usono) kaj 2) strategio kaj merkatiko (Ecole HEC, Francio; kaj MBA de la Universitato de Nankino, Ĉinujo). Antaŭa estro de fabriko, merkatikisto por IBM, kaj direktoro de diversaj internaciaj programoj ĉe la Universitato de Illinois kaj Universitato de Nankino. Movadaj celoj: Tre simple: limigi min al la AKTIVA reprezentado de ALIAJ membroj de UEA dum tri jaroj. Kunlabori kun informadikistoj por starigi mezuro-sistemon por aŭskulti la individuajn membrojn de UEA. Ne prezenti miajn ideojn, sed tiujn de aliaj. Aktive aŭskulti UEA-anojn. Helpi krei lernado-organizon por UEA.

Stefan MacGILL. Denaska esperantisto el Nov-Zelando (1948-), diplomita instruisto. Direktoro de CO (1980-84), teknika redaktoro de Kontakto (1978-86), redaktoro de Jarlibro (1976-86), de Juna amiko (1986-96 kaj de 2000 ĝis nun). Prezidanto de TEJO (1979-80) kaj ILEI (1992-94 kaj 2009-13). Restariginto kaj sekretario (1989-95) de la Ekzamenoj UEA/ILEI. Aspiroj: Aktive kunlabori en la finformado de la Strategia Plano, precipe pri Kapabligo, poste aparteni al ties liverteamo. Koherigi la nunan oferton pri instruista trejnado laŭ fleksebla modula strukturo, prezentenda al eŭropaj aŭ aliaj instancoj cele al oficialigo, ekz. al ALTE kiel kontribua elemento al KER-ekzamenoj. Evoluigi strategion de eksteraj rilatoj en edukaj rondoj. Laboradi por loki edukadon centre de la Asocia politiko, tenante en tio proksimajn rilatojn kun ILEI. Modernigi la Asociajn retpaĝojn, vastigi aliron al retaj kursoj de Esperanto paralele kun evoluigo de lerneja instruado.

Barbara PIETRZAK. Esperantistiĝis 1958. Sekretario de Pola E-Junularo, kunlaboranto de ĝia gazeto Tamen, komitatano de TEJO. Ĵurnalisto kaj redaktoro, ligita kun la E-Redakcio de Pola Radio (1968-2007; laste 7 jarojn kiel la estro), poste ĉefkunlaboranto de ĝia podkasta E-programo (2007-2011). Ekde 2011 ĉefredaktoro de Pola Retradio en E-o. Verkas ĉefe pri temoj kaj tradukas el verkoj ligitaj kun la pola kulturo kaj lingvo, kaj pri E-movadaj temoj. Membro de Akademio de E-o kaj Akademio Literatura de E-o. Ĝenerala sekretario kaj estrarano pri informado de UEA (2007- 2013), Komitatano B (2010-2013). Nun ankaŭ vicprezidanto de Pola E-Asocio kaj ĉefredaktoro de Pola Esperantisto. Kiel Komitatano B celas intensigi agadojn por: – utiligi la potencialon de Individuaj Membroj por fortigi la pozicion de UEA kaj por sproni ilian kun-laboron kun LA-oj; – intensigi la klopodojn por internacia agnosko de Esperanto; – intensigi landnivele kaj internacie kunlaboron kun organizoj rimarkantaj la homrajtan dimension de lingvoj.

José Antonio VERGARA (1962). Ĉiliano, DM de UEA. Epidemio-logiisto kaj universitata instruisto. Aktivulo por lingva ekologio kaj scienca edukado. Ofta kontribuanto al movadaj diskutoj kaj iniciatoj (IKU, UK-temoj, ktp). Estrarano de UEA dum la oficperiodo 2007-2010. Nuna prezidanto de Internacia Scienca Asocio Esperanta. Membro de la Strategia Komisiono de UEA. Kiel mond-periferia movadano, mi volas reliefigi la tutmondecon de UEA kaj plifortigi ĝin kiel libervolan kaj kunlabore efikan homgrupiĝon por plivastigi ĉiujn dimensiojn de la fenomeno Esperanto kiel kunkonstrua iniciato en la homa sfero lingvo, kontribua al egaleca komunikado tutmonda, laŭ la vivanta revo de Zamenhof. Laŭ la principoj de la nova Strategia Plano, ni devas ĝisdatigi nian komunan hejmon UEA por pli bone labori sur la informa kaj eduka terenoj en la interreta epoko, kun prioritata atento al la kleriĝo de la esperantuloj pri la lingvaj problemoj kaj aliaj sociaj aspektoj de nia strebado, cele al pli trafa agado.

Amri WANDEL (1954), Israelano, profesoro pri astrofiziko en la Hebrea Universitato de Jerusalemo, gastprofesoro en UCLA, membro en Internacia Astronomia Unio. Iama TEJO-prezidanto (1981-1983) kaj honora prezidanto. Prezidanto de Esperanto-Ligo en Israelo (1990-1996, 2009-). UEA-Komitatano (1989-), trifoje estrarano. Sekretario de Internacia Kongresa Universitato (2007-). Fondinto kaj rektoro de Internacia Vintra Universitato. Organizanto kaj LKK-prezidanto de la UK Tel-Avivo (2000). Redaktoro de Israela Esperantisto (2009-). Membro de Akademio de Esperanto (1992-). Profesoro kaj vicsenatano de Akademio Internacia de la Sciencoj. Celoj: De 1992 mi akompanas la sciencan kaj fakan agadon de UEA; mi iniciatis i.a. la komunajn IKU/AIS-sesiojn, IKU-libron kaj Fakan Forumon en UK-oj. Estonte mi celas diskonigi atingojn de Esperanto en la scienco kaj en la interreto tutmonde, aparte en internacia eduka kaj universitata medio, Unesko kaj amas-komunikiloj. Mi ankaŭ kunlaboros por kreskigi la retan membraron de UEA i.a. per sociaj retoj kaj per ebligo de virtuala partopreno en UK. 

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/495a1

N-ro 496 (2013-04-12)
Naŭ fakuloj prelegos en la Rejkjavika IKU-sesio

Surbaze de la prijuĝo de la Komisiono pri Internacia Kongresa Universitato, la Estraro de UEA elektis naŭ prelegojn por la 66-a sesio de IKU, okazonta dum la 98-a UK en Rejkjaviko. La komisiono ricevis entute 18 proponojn. Kiel la rektoron de la ĉi-jara sesio la Estraro jam pli frue elektis la norvegan lingviston Otto Prytz, ĵus premiitan per hispana reĝa ordeno pro multajara instruado de la hispana en la Universitato de Oslo.

En Rejkjaviko okazos jenaj prelegoj:

Vera Barandovská-Frank (Germanio): Insulo Thule ĉe antikvaj aŭtoroj;
Jane Edwards (Usono): Krimo en malvarma klimato;
Geoffrey Greatrex (Kanado): La du sortoj de la romia imperio;
Hannes Larsson (Francio): La violono;
Jouko Lindstedt (Finnlando): Ĉu lingvoj evoluas simile al biologiaj specioj?;
Otto Prytz (Norvegio): La ’nov-norvega’ kaj Esperanto;
Tsvi Sadan (Israelo): Unu komuna lingvo, multaj malsamaj kulturoj: Problemoj de interkultura komunikado en Esperanto;
José Antonio Vergara (Ĉilio): La insula edeno de Darwin;
Amri Wandel (Israelo): Aŭroro - la nordia lumo.

La prelegoj de Larsson kaj Sadan estos samtempe partoj de kursoj de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS). La kursoj konsistos el du daŭrigaj prelegoj aldone al la IKU-prelego por pli profunda traktado de la temo. La kunlaboro inter UEA kaj AIS kadre de UK komenciĝis en 1995.

La prelegotekstoj aperos en la t.n. IKU-libro, lanĉota en la UK. Kelkaj antaŭaj volumoj estas ankoraŭ haveblaj ĉe la Libroservo de UEA. Krome, pluraj IKU-libroj estas konsulteblaj en la IKU-sekcio de la kongresa retejo de UEA.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/496a1

N-ro 497 (2013-04-17)
Federico Gobbo gvidos la katedron en Amsterdamo



La kuratoroj de la katedro Interlingvistiko kaj Esperanto en la Universitato de Amsterdamo rekomendas la italan lingviston Federico Gobbo kiel la novan estron de la katedro. D-ro Gobbo transprenos la taskon de prof. d-ro Wim Jansen, kiu emeritiĝos ĉi-jare kiel speciala profesoro. D-ro Gobbo (1974) estas unu el la plej aktivaj nuntempaj esperantologoj. Li estas i.a. estrarano de Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED, la esplora fako de UEA) kaj recenzredaktoro de la revuo Language Problems and Language Planning (Lingvaj Problemoj kaj Lingva Planado).

La katedro Interlingvistiko kaj Esperanto estis starigita en 1997 laŭ la iniciato de la nederlanda fondaĵo Esperanto en la Instruado, kiu komence ankaŭ respondecis pri ĝia financado. En 2004 ĝi kunfandiĝis kun Internacia Esperanto-Instituto, kiu sekve fariĝis la sponsoro. Ekde la 1-a de septembro 2013 UEA transprenos la respondecon pri la katedro, kiu estas la sola universitata katedro pri sia fako en la mondo.

La katedro havas tri kuratorojn. Du el ili, prof. d-ro P.C. Hengeveld kaj prof. d-ro A.P. Versloot, estas nomumitaj de la universitato. Kiel la kuratoro nomumita de la financa garantianto ekde la komenco funkciis mag. Hans Erasmus, kiu ekde la nova studjaro estos sekvata de mag. Nikola Rašić kiel reprezentanto de UEA. Rašić ankaŭ partoprenis la elektadon de la nova profesoro kiel konsilanto.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/497a1

N-ro 498 (2013-05-02)
Bondeziroj de UEA al la nova reĝo de Nederlando

La 30-an de aprilo ŝanĝiĝis la ŝtatestro de Nederlando, kiam reĝino Beatrix transdonis la tronon al sia 46-jara filo Willem-Alexander. Beatrix, kiu en sia junaĝo konatiĝis kun Esperanto, estis reĝino dum 33 jaroj. La edzino de Willem-Alexander, reĝino Máxima, devenas el Argentino, kiu venontjare gastigos la 99-an UK. Ĉi-sube Esperanta traduko de la gratula letero de UEA al la reĝo.

Via Reĝa Moŝto,

Nome de Universala Esperanto-Asocio (UEA) ni havas la honoron gratuli Vin okaze de Via enoficiĝo kiel la Reĝo de Nederlando kaj transdoni al Vi elkorajn bondezirojn de nia prezidanto Prof. Probal Dasgupta kaj la tuta Estraro de UEA.

UEA estas la ĉefa organizaĵo de la parolantoj de la internacia lingvo Esperanto ekde la jaro 1908. Ĝi havas membrojn en 120 landoj kaj oficialajn rilatojn kun Unuiĝintaj Nacioj, Unesko kaj aliaj internaciaj organizaĵoj. Ekde 1955 ĝia Centra Oficejo troviĝas en Roterdamo, kontribuante al la multkultura karaktero de tiu mondurbo.

En la parolado okaze de via solena enoficigo Vi elstarigis idealojn kiel “Nia forto ne estas en izoliĝo sed en kunlaboro” kaj “Unueco kaj diverseco”. Viaj vortoj kuraĝigas la parolantojn de Esperanto, kiuj per la internacia lingvo laboras por antaŭenigi internacian kunlaboron kaj solidarecon kaj por konservi kulturan kaj lingvan diversecon de la mondo.

Via Reĝa Moŝto, ni deziras al Vi multe da forto en la plenumado de Via tasko por Via lando kaj ĝia popolo. Ni gratulas kaj sendas bondezirojn ankaŭ al Via edzino, Reĝino Máxima, en kies naskiĝlando Argentino nia Asocio venontjare okazigos la 99-an Universalan Kongreson de Esperanto.

Loes Demmendaal, Estrarano
Osmo Buller, Ĝenerala Direktoro

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/498a1

N-ro 499 (2013-05-17)
Al intensa informado pri la Rejkjavika UK!

Karaj Gekolegoj,

Fine de 2012 la Estraro de UEA decidis pri Komisiito pri la Gazetara Kampanjo ĉirkaŭ la 98-a Universala Kongreso en Rejkjaviko en 2013. Kelkfoje kontaktinte la komisiiton Brian Barker mi klarigis la celon de tiu ĉi tradicia informkampanjo de UEA. Ĝi konsistas en kunlaborigo de laŭeble multaj esperantistoj -- kongresontoj kaj ne – por, pere de kontaktoj kun siaj nacilingvaj amaskomunikiloj, diskonigi tiun unikan eventon, kia estas la ĉiujara rendevuo de centoj da diverslandaj esperantistoj, dum kiu ne aperas lingvaj problemoj.

Analizinte la progresojn de la preparlaboroj la Estraro decidis nomumi aldonan komisiiton, por praktika realigo de la nuna etapo de la kampanjo. Li estas Emilio Cid el Brazilo, tre sukcesa komisiito pri ĉi tiu kampanjo en 2009.

Emilio Cid preparis specialan retpaĝon dediĉitan al nia komuna Gazetara Kampanjo ĉirkaŭ la Rejkjavika UK.

Ni esperas tre efikan informkampanjon, kiu mobilizos multajn kongresanojn kaj ĝenerale la Esperanto-komunumon ekvigli informe lige kun la ĉiujare plej granda asembleo esperantista.

Amike kaj kunlaboreme,

Barbara Pietrzak, Ĝenerala Sekretario de UEA, estrarano pri informado

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/499a1

N-ro 500 (2013-05-22)
Forpasis d-ro Werner Bormann

Werner Bormann, doktoro pri ekonomiko kaj unu el la plej gravaj gvidantoj de UEA dum la lastaj jardekoj, forpasis la 16-an de majo en sia hejmurbo Hamburgo. Li naskiĝis en Berlino la 27-an de oktobro 1931. Bormann lernis Esperanton post la dua mondmilito. Li estis prezidanto de Germana Esperanto-Asocio 1967-1977 kaj reprezentis ĝin en la Komitato de UEA 1967-1995. Li gvidis la Lokan Kongresan Komitaton de la 59-a UK en Hamburgo en 1974. De 1971 ĝis 1980 li estis estrarano de UEA; 1974-1977 kiel vicprezidanto kaj 1977-1980 kiel ĝenerala sekretario. De 1992 ĝis 1995 li membris en la Financa Komisiono de UEA. En 1993 Werner Bormann fariĝis Honora Membro de UEA.

Bormann estis membro de la Akademio de Esperanto 1976-2007 kaj en la periodo 1995-1998 ĝia prezidanto. Li estis ankaŭ orda profesoro de la Akademio Internacia de la Sciencoj San-Marino. Dum longa tempo li gvidis Germanan Esperanto-Instituton kaj instruis Esperanton en la Universitato de Hamburgo. De 2000 ĝis 2005 li estis prezidanto de FAME-fondaĵo. Dum jardekoj li aktivis ankaŭ en Hamburga Esperanto-Societo, kiu elektis lin sia honora membro en 2004.

Bormann estis aktiva preleganto kaj aŭtoro. Inter liaj verkoj pri lingvaj, lingvopolitikaj kaj movadaj temoj elstaras la prelegaro Bona ŝanco (1971) kaj Die Hamburger Interlinguistik-Vorlesung ("La Hamburga interlingvistika prelego", 1995). Kun Helmar Frank li publikigis Por plurlingveco de Eŭropo (1994). Kiel ekonomikisto li verkis i.a. Mondkomerco kaj lingvo (1993). Registraĵoj de liaj prelegoj en Hamburga Esperanto-Societo, Mia Esperanto-vivo kaj Zamenhof – pola humanisto, aperis kompaktdiske en 2004.

Por Werner Bormann Esperanto estis ankaŭ familia afero. Lia patro Artur Bormann estis konata interlingvisto kaj ankaŭ Honora Membro de UEA. Lia edzino Elsbeth Bormann, kiu mortis en 1996, estis elstara movadano, i.a. kiel prezidanto de Germana Esperanto-Asocio; ankaŭ iliaj du gefiloj fariĝis esperantistoj kaj aktivis en la junulara movado.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/500a1

N-ro 501 (2013-06-06)
Kial ĵurnalistoj interesiĝu pri Esperanto?

La prelego Kial ĵurnalistoj interesiĝu pri Esperanto?, kiun Kalle Kniivilä faris en la 38-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA la 27-an de aprilo, estas nun spektebla en la Reta Kinejo de UEA ĉe Vimeo kaj Youtube. La prelego estas ankaŭ legebla, ĉar ĝia teksto aperis en Libera Folio. Tiu reta ĵurnalo, kies redaktoro Kniivilä estas ekde ĝia komenco, iĝis dekjara du semajnojn antaŭ la Malferma Tago.

Kniivilä, mem profesia ĵurnalisto, donas multajn ekzemplojn pri la sinteno de ĵurnalistoj al Esperanto-rilataj aferoj. Tion li sondis per enketo, kiun li faris inter siaj kolegoj, demandante pri pluraj konkretaj aferoj, ĉu ili estas sufiĉe interesaj por ricevi spacon en gazeto. El la respondoj Kniivilä faras konkludojn kaj konsilojn pri tio, kiajn aferojn indas proponi al ĵurnalistoj por publikigo. Sekve, la prelego estas leciono pri informado pri Esperanto al la ekstera publiko.

La filmo estas realigita de Francisco L. Veuthey kaj daŭras 48 minutojn. Krom la prelego, ĝi inkluzivas ankaŭ la diskuton kiu sekvis la prelegon. Ankaŭ la alia prelego de Kniivilä en la Malferma Tago, Kial esperantistoj interesiĝu pri ĵurnalismo?, estis registrita por la Reta Kinejo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/501a1

N-ro 502 (2013-06-07)
Verko de Couperus en la Serio Oriento-Okcidento por la aŭtora jubileo
Per la Esperanta eldono de la majstroverko Pri maljunuloj, la aĵoj, kiuj pasas… de Louis Couperus, la eldonejo Mondial kaj UEA festas la 150-an datrevenon de la aŭtoro en la plej taŭga maniero. Tiu korifeo de la nederlanda literaturo naskiĝis la 10-an de junio 1863 kaj forpasis la 16-an de julio 1923.

La romano Pri maljunuloj, la aĵoj, kiuj pasas… aperis originale en 1906. La Esperantan tradukon de Gerrit Berveling eldonis Mondial kaj ĝi aperis kiel n-ro 49 en la Serio Oriento-Okcidento de UEA. Ĝi estas la unua verko el la nederlanda literaturo en la serio, se escepti Laŭdo de l’ stulteco de Erasmo de Roterdamo, originale verkita latine. Ankaŭ ĝin tradukis Gerrit Berveling.

Pri maljunuloj, la aĵoj, kiuj pasas… estas unu el la plej popularaj verkoj de Couperus, aperinta en dekoj da eldonoj. Ĉi-jare ĝia adaptaĵo por teatro turneas tra Nederlando. Enhave ĝi kombinas la medion de Hago, kie la aŭtoro edukiĝis, kaj memorojn el la Nederlanda Indio, nun Indonezio, kie li vivis plurajn jarojn. Centraj temoj de tiu ĉi naturalisma romano estas la senrevena pasado de tempo, maljuniĝo kaj morto, familiaj problemoj, divorco, konsciencriproĉoj. Temas pri familiromano; preskaŭ ĉiuj roluloj estas samfamilianoj.

La Esperantan tradukon akompanas, krom glosoj, ankaŭ biografia prezento de la aŭtoro kaj antaŭparolo de la prezidanto de UEA Probal Dasgupta, kiu reliefigas la celojn kaj specifaĵojn de la Serio Oriento-Okcidento kiel "edukilo al homeco", kiel li ĝin priskribas.

Pri maljunuloj, la aĵoj, kiuj pasas… havas 256 paĝojn kaj ĝia prezo ĉe la Libroservo de UEA estas 18,90 EUR (plus sendokostoj kaj en EU imposto de 6%).

En la traduko de Gerrit Berveling aperis antaŭe du aliaj libroj de Couperus: la rakontaro Pri vagabondoj kaj friponoj, pri damoj kaj kavaliroj (6,00 EUR) kaj la romano Fatalo (15,00 EUR), eldonitaj resp. de UEA kaj VoKo, ambaŭ en 2008.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/502a1

N-ro 503 (2013-06-17)
Komitatanoj B elektitaj por la periodo 2013-2016

La 17-an de junio okazis en la Centra Oficejo de UEA la nombrado de la voĉoj donitaj en la elektado de ses Komitatanoj B por la periodo 2013-2016. Por tiu tasko la Estraro de UEA nomumis komisionon, kiu konsistis el la Ĝenerala Direktoro Osmo Buller kaj la individuaj membroj Atie van Zeist, Piet Schuil kaj Rob Moerbeek. Laborantoj de la Centra Oficejo helpis la komisionon en la nombrado, kiu daŭris preskaŭ kvar horojn.

Balotilo estis sendita al 4392 individuaj membroj, el kiuj voĉdonis 1188, t.e. 27,0%. Estis 1185 validaj kaj 3 malvalidaj balotiloj. Ĉar pri la ses elekteblaj lokoj konkursis nur sep kandidatoj, la voĉdonado eble ne estis same interesa kiel en 2010, kiam por la sama nombro da lokoj estis 13 kandidatoj kaj la balota procentaĵo estis pli alta, 32,3%. La rekordo, 33,8%, datiĝas de 1998.

Plej multe da voĉoj, 1002, ricevis Mark Fettes. La aliaj sukcesaj kandidatoj estis Stefan MacGill (973), José Antonio Vergara (887), Barbara Pietrzak (881), Amri Wandel (874) kaj Dennis Keefe (859). Ne elektita estis Johan Derks, kiu ricevis 566 voĉojn.

La Komitatanoj B reprezentas en la supera organo de UEA la individuajn membrojn. Estas unu Komitatano B por ĉiu komencita milo da membroj laŭ la stato fine de la antaŭa jaro, ĉi-kaze la 31-an de decembro 2012. Krome, ĉiuj aliĝintaj landaj kaj fakaj asocioj kun minimume 100 membroj rajtas nomumi Komitatanon A. Aliaj asocioj nomumas observantojn, kiuj ne havas voĉdonrajton en la kunsidoj de la Komitato. Fine, la Komitatanoj A kaj B rajtas alelekti Komitatanojn C, kies nombro ne rajtas esti pli ol la kvarono de la suma nombro de la Komitatanoj A kaj B.



La unua stadio de la nombrado: elprenado de la balotiloj el la kovertoj. Ĉiuj poŝtmarkitaj kovertoj estos venditaj al filatelistoj en Roterdamo. (Foto: Francisco L. Veuthey)
Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/503a1

N-ro 504 (2013-06-21)
Plena milo aliĝis al Rejkjaviko

Mil kongresanoj el 55 landoj aliĝis al la 98-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos en la islanda ĉefurbo Rejkjaviko de la 20-a ĝis la 27-a de julio. La mila kongresano, la veterana esperantisto Hallgrimur Sæmundsson el la kongreslando, estis registrita la 20-an de junio, precize unu monaton antaŭ la komenco de la kongreso.

Kvankam la 98-a UK okazos en Eŭropo, plej multe da kongresanoj liveris tamen Japanio, kiu kun 97 aliĝintoj ĝis nun ankoraŭ povos superi 100, verŝajne kiel la sola lando. Sur la dua loko estas Francio (88) kaj sur la tria Germanio (83). Alte, kiel la kvara, en la statistiko staras Ĉinio kun 59 aliĝoj. En Rejkjaviko ĉeestos eĉ pli da ĉinaj kongresanoj ol pasintjare en Hanojo. La nombro de aziaj aliĝintoj estas ĝis nun 190, t.e. preskaŭ unu el kvin.

Aliaj landoj kun minimume 25 aliĝintoj estas Italio (44), Nederlando (42), Svedio (39), Usono (37), Pollando kaj Rusio (po 35), Finnlando (30), Belgio kaj Brazilo (po 28), Svislando (27), kaj Britio kaj Ĉeĥio (po 25).

Inter la lastatempaj UK-oj, tiu en Rejkjaviko jam superis la finan aliĝnombron de Vankuvero en 1984 (802) kaj de Hanojo en 2012 (866). Al la Havana UK en 2010 aliĝis 1002 kongresanoj. La antaŭa UK en Rejkjaviko, en 1977, havis 1199 aliĝintojn.


Harpa, la kongresejo de la 98-a UK, ricevis la ĉi-jaran premion "Mies van der Rohe" de Eŭropa Unio por la Nuntempa Arkitekturo. Sur la ponto KKS Clay Magalhães. (Foto: Francisco L. Veuthey)
Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/504a1

N-ro 505 (2013-07-15)
UEA parolis en UN pri Esperanto por diplomatoj kaj pri rajtoj de indiĝenoj

La semajno 8-12 julio 2013 estis agadoplena por UEA-teamanoj ĉe UN en Ĝenevo, kiuj aktivis en la 6-a sesio de Ekspertaj Mekanismoj pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj (EMRIP). Krom la ĉeftemo de la ĉi-jara kunsido, Studo pri la aliro al justeco en la antaŭenigo kaj protektado de la rajtoj de indiĝenaj popoloj, la kunvenintoj traktis ankaŭ la konkludan dokumenton de la evento okazinta junie en Alta, Norvegio, pretiginta la pintan UN-kunsidon de 2014: Monda Konferenco pri Indiĝenaj Popoloj.

 Verena Graf, Adrian Tanner kaj Stefano Keller, reprezentantoj de UEA, ĉeestis en tiu signifa UN-evento, kiu okazas unufoje jare. Dum la semajno estis pluraj ebloj esprimi la opinion de UEA pri lingvaj rajtoj, ĉu dum specialaj kromkunvenoj, ĉu diskutante kun reprezentantoj de indiĝenaj popoloj kaj de aliaj NRO-oj. 

Keller alparolis en du paralelaj eventoj. La unua konsistis el liaj gratuloj kaj dankesprimoj al la Ĝeneva organizaĵo doCip (dokumenta, informa kaj esplorcentro por indiĝenaj popoloj), kiu per siaj servoj signife kontribuas al la subteno de indiĝenoj, ĉefe helpante ilin dum koncernaj UN-eventoj kaj plurlingve disponigante dokumentojn. Tiu NRO konsilis kaj helpis ankaŭ al UEA en la organizado de la Simpozio pri lingvaj rajtoj, okazinta ĉe UN en 2008.

En sia dua alparolo, en la laborgrupa kunveno de Incomindios (Internacia komitato por indiĝenaj popoloj de Ameriko) Stefano Keller substrekis la gravecon de la interdependeco de lingva kaj biologia diversecoj kaj akcentis pri la neceso konservi la biokulturan riĉecon en la mondo, je kies bazo estas la defendo, pluvivigo kaj respekto de ĉiu etna lingvo, por kio UEA laboras. La ĉefprelegistoj subtene dankis lin por lia interveno.

La plej signifa elpaŝo de la estrarano de UEA pri eksteraj rilatoj dum tiu EMRIP-sesio estis lia alparolo en la ĉefkunsido. Citante la punktojn 1 kaj 2 el la Artikolo 13 de la Deklaracio de Unuiĝintaj Nacioj pri la rajtoj de indiĝenaj popoloj, li prezentis kazon de rompo de lingvaj rajtoj koncerne loĝanton de Svedio, kies gepatra lingvo estas la samea. Temis pri malfacilaĵoj de tiu persono por povi praktiki siajn lingvajn rajtojn, kiujn la leĝoj de la lando ja garantias al li por kontaktado kun publikaj oficejoj.

En rilato kun tiu kazo, Keller sin esprimis pri la pli kaj pli evidentiĝanta neceso atentigi ankaŭ pri la devoj respekti la rajtojn entenatajn en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj.

Keller rememorigis pri la malkontentiga situacio dum UN-kunsidoj, kie la neglekto, minimumigo de la lingva aspekto koncerne dokumentojn kaj parolajn lingvouzojn pluekzistas forme de privilegiigo de nur unu el la oficialaj lingvoj, la angla.

Poste, li informis la kunsidon pri la pionira paŝo de la registaro de Indonezio, kiu intencas enkonduki la instruadon de Esperanto en la studprogramon de diplomatoj. Dum la alparolo kaj okaze de personaj renkontoj kun du el la reprezentantoj de tiu ŝtato, Keller vigle gratulis ilin nome de UEA kaj substrekis, ke la uzo de neŭtrala kaj facile lernebla lingvo kiel Esperanto en la internacia komunikado signifas elmontradon de respekto al ĉiu popolo, lingvo kaj kulturo. Li transdonis al la renkontitaj diplomatoj informajn dokumentojn, ekzemplerojn de la revuo Esperanto en Indonezio, kopion de la mesaĝo de s-ino Rita Izsák, UN-ĉefo pri minoritataj aferoj, sendita okaze de la 125-jariĝo de Esperanto kaj la Esperantan version de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj.

Fine de sia alparolo Stefano Keller diskonigis detalojn pri la baldaŭ okazonta UK en Rejkjaviko, al kiu li kore invitis la ĉeestantojn.

Post la interveno venis gratulantoj al li, interalie junula delegacio el Germanio, kies membro diris al Keller, ke ĝis nun li opiniis pri Esperanto ke ĝi estas sensencaĵo, sed la alparolo de la ĉefreprezentanto de UEA konvinkis lin pri Esperanto. Li ricevis de Keller la plej lastan numeron de Esperanto aktuell.

Dum la kunsidaj tagoj okazis ankaŭ interparolo kun indiĝenoj cele al informado pri Esperanto kaj starigo de venonta kunlaboro, por kio necesas projekto kun tre klara enhavo kaj celoj, kaj kiu respondas al la atendoj de indiĝenoj, havante utilecon por ili, kiel ponto-lingvo kaj interligilo inter tradicio kaj moderneco.

Alparolteksto diverslingve, sonregistraĵo kaj video estos publikigitaj rete

Stefano Keller kun indonezia diplomato

Foto: Stefano Keller en interparolo kun indonezia diplomato.
Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/505a1

N-ro 506 (2013-07-20)
Salutmesaĝo de la islanda ŝtatestro al la 98-a UK

La idealo pri kuna socio, kreado kaj esprimado sendependa de etna aŭ nacia deveno akompanis Esperanton ekde la komenco, kaj danke al ĝi la movado iĝis unio por paco kaj humaneco.

Dum la nova jarcento la teknologio malfermis multajn dimensiojn en la mondo, translime konektis homojn el ĉiuj partoj de la mondo, kaj favoris la ŝanĝiĝojn en la mondo, inter kiuj la lukton por progresigi Esperanton.

Sekve komenciĝas novaj tempoj kun ŝanco por sukcesoj pli diversaj ol iam ajn antaŭe.

La Universala Kongreso de Esperanto, okazanta nun en Harpa, estas ideala loko por atenti la estontecon, dum ni laŭdas la respektindan ĝisnunan laboron por Esperanto.

Mi kore bonvenigas vin al la kongreso kaj deziras al la movado sukceson en la estonteco.

Ólafur Ragnar Grímsson
Prezidento de Islando
Alta Protektanto de la 98-a UK

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/506a1

N-ro 507 (2013-07-21)
La 98-a UK inaŭgurita en ĉeesto de la ŝtatestro

La 98-a Universala Kongreso de Esperanto estis oficiale malfermita dimanĉon matene, la 21-an julio, en la Rejkjavika kongresejo Harpa. La Alta Protektanto, la islanda prezidento Ólafur Ragnar Grímsson, ĉeestis la inaŭguron kaj legis sian salutmesaĝon, premiitan per forta aplaŭdo. Krom la prezidento, ĉeestis ankaŭ kvar membroj de la Honora Komitato de la UK: ministro pri kulturo Illugi Gunnarsson kaj eksministro pri kulturo Katrin Jakobsdottir, kaj la esperantistoj prof. Sigurður Líndal kaj Baldur Ragnarsson.

Per sia ĉeesto honoris la inaŭguron ankaŭ la ĉina ambasadoro Ma Jisheng, la germana ambasadoro Thomas Meister, la pola aferŝarĝito Lech Mastalerz kaj la rusia aferŝarĝito Aleksej Ŝadskij. Ĉeestis ankaŭ Ulrich Brandenburg, germana ambasadoro en Moskvo kaj membro de la Honora Patrona Komitato de UEA, kaj Ragnar Baldursson, konsilisto en la islanda ambasado en Pekino.

Hannes Högni Vilhjálmsson kiel prezidanto de LKK bonvenigis la kongresanojn al Islando, post kio Claude Nourmont, vicprezidanto de UEA, legis la jam tradician salutmesaĝon de d-ro inĝ. L.C. Zaleski-Zamenhof. La ĝenerala Sekretario Barbara Pietrzak anoncis la novajn Honorajn Membrojn de UEA: Roland Lindblom, Biruta Rozenfelde kaj Hallgrimur Sæmundsson. La kongresanaro omaĝis la memoron de Sæmundsson, forpasinta la 22-an de junio, kaj de aliaj Honoraj Membroj, forpasintaj post la antaŭa UK, per momento de silento.

La Ĝenerala Direktoro Osmo Buller legis la nomojn de la nova Estraro, kies prezidanto estas Mark Fettes kaj kiu ekgvidos la Asocion lundon, la 22-an de julio. La inaŭguro estis ankoraŭ gvidata de la malnova Estraro, kies prezidanto Probal Dasgupta por la lasta fojo faris kongresan festparoladon. (La teksto estos publikigita aparte.) Antaŭ la festparolado la reĝisoro de la kongresa temo Orlando Raola faris mallongan enkondukon en la temon, "Insuloj sen izoliĝo: por justa komunikado inter lingvokomunumoj", kaj invitis la kongresanojn al la kunsidoj, en kiuj ĝi estos traktata.

Novaĵo en la inaŭguro estis filma paŭzo, kiu pro teknikaj problemoj tamen iom prokrastiĝis, donante spacon al la tradicia muzika paŭzo, kiun plenumis la argentina pianistino Teresita Alaniz. Tuj poste la salono mallumiĝis por la monda premiero de la mallonga animita filmo "Espero" de la reĝisorino Simone Giampaolo. La filmo estas originale farita en Esperanto, kun la voĉo de Mariana Evlogieva.

Sekvis la salutparoladetoj de TEJO (vicprezidanto Michael Mandirola), ILEI (prezidanto Mireille Grosjean), Akademio de Esperanto (vicprezidanto Brian Moon) kaj SAT (Nikolao Gudskov). La plej longa sed vigla programero estis la kavalkado de salutoj de la landoj reprezentataj en la UK. Gvidis ĝin la estraranoj Maritza Gutierrez kaj Amri Wandel.

Post komuna kantado de la Himno, prezidanto Dasgupta deklaris la 98-an UK malfermita per la oficiala martelo de UEA, ricevita donace en la 33-a UK en la sveda Malmö en 1948.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/507a1

N-ro 508 (2013-07-21)
Probal Dasgupta: "Lerni de Islando"

Festparolado de Probal Dasgupta, prezidanto de UEA, en la inauguro de la 98-a UK en Rejkjaviko, 21 julio 2013:

Persone ĉeestinte la rejkjavikan UK en 1977, iuj el ni hodiaŭ revizitas la unikan senton atingi la celon en gloro. La tiama ĝenerala direktoro de Unesko, Amadou-Mahtar M’Bow, alparolis nin dum la inaŭguro. Kio povus esti pli glora ol tiu institucia sukcesego!

Tamen, ĉu ne eĉ pli glore ni atingos niajn celojn, se ni lernos de Islando la arton pli integre celi? Ĉi tie naskiĝis la sagaoj; sur ĉi tiu insulo restas forta la poezio; ankaŭ nia Baldur Ragnarsson verkas kaj Esperante kaj islande. Ni demandu nin, kiel do la malgranda islandanaro, eĉ tra malbona vetero ekonomika, sukcesadas konservi lingvan gloron, kaj starigi modelon de venko interna.

Islando scipovas poezii – scipovas konservi vivipovan paralelecon inter versoj. Ĉiu verso hisas standardon de sendependo. Tamen inter la versaj insuloj fluas konekta maro de ritmoj, kiuj interagordas la versojn. Ni ĉiuj lernu de Islando, kiamaniere kunmeti agordojn sen forofero de la virta memstareco. Alie dirite, ĉi-kongrese reflamu nia interna ideo.

Iam la kulturoj de la militemo instruis, kiamaniere kuraĝe perbatali nacian sendependon el sub la jugo de iuj. Sed Islando instruas la kuraĝon perstrebi interdependon kun ĉiuj. Tiu instruo pli taŭgas al niaj lernobezonoj sub la paca signo de l’ espero. Ĉar mankas tempo, mi proponas al via agla kritikemo jenan ekvacian resumon de tiu instruo: proza rigardo minus poezia aŭskultemo egalas al diskriminaciaj institucioj. Tiu ekvacio, kune kun la kredo ke serioza paco devas esti bazita sur justa interkonduto, estas latenta en la poezia celo de nia movado fari “en konsento/ unu grandan rondon familian”. Kiamaniere aŭskulte agordi la internan ideon al realismo poezia, dum nia strategiema rigardado ne ĉesas revizoradi bilancojn kaj aliajn prozaĵojn?

Respondon al tiu demando mi aŭdis en 1977. Laŭ prasaĝula metaforo islanda, ĉiu homo estas aparta fajrero, memstare flamanta. Ni strebas konekti nian fajreron al tiuj de amikoj. Aspektis al mi tre inspira tiu islanda stilo de solidara flamado. Hazarde sammomente alparolis min la evangelio de Baldur Ragnarsson. De liaj personeco kaj poezio mi lernis ne kaptiĝi en tian sordidan kvazaŭrealismon, kiu limigus nin al nur-proza duonmondo. Mi lernis de li, ke mallarĝe atenti nur mian aferaĵan itineron estas grava eraro. Mi tiel riskas kaptiĝi en la sordideco de kalkulludetoj ekskluzive ŝuldaj, repagpostulaj, bilancemaj. Tiaj ludoj emfazas la prenadon ene de aktualaj, rigidaj kadroj. Por povi verve flami, por manifesti la esperantistan veron, mi devas konsciiĝi pri mia donemo. La donemo, aparte bunte inter la rokoj, maro, laŭsezonaj ĉieloj de nordia insulo, spronas la fantazion kaj inspiras nin reimagi la kadrojn. Per flugiloj sorantaj super la gajnaĵo-ĉefigaj saldoj kaj kvitancoj, mi konektiĝas kun tiu vasta kosmo, kies bildon la poezio de Baldur definitive eltradukis el la skotaj ideoj de William Auld en la spektaklajn bildojn de la nordia naturo.

Ĉu la evangelio de Baldur estas tro ĉiela, ĉu ĝi malkonektas nin disde niaj najbaroj? Tute ne. Nian kapablon poezie flugi nutras la ekvilibra, flegma, pacienca plenumado de laboroj rutinaj, lokaj, ordinaraj per ĝoja spontano; la ĝojo dotas la ĉiutagan paciencon per la poezieco. Pacienco kaj poezio renkontiĝas en la ĝojo-naska arto konstante fideli al niaj najbaroj sen enui pro la ordinareco de tiu lojalado.

Sed atentinde alian sulkon de pacienco fosas kolektivo, kiu lernas ne nur kunfliki portempajn aliancojn pro difinitaj strategiaj motivoj, sed konstante lojali al fremdaj kolektivoj. Ĝuste tian paciencon subkomprenigas la himna revo, ke “la popoloj faros en konsento unu grandan rondon familian”, ĉu ne? Popolo, kiu ĝiskreskas ĝis la kapablego konsente kunmarŝi kun aliaj popoloj, ne plu restas nura ‘gento’; la arkaika vorto gento helpas nin signi la eksigindecon de tiu glava realaĵo sangon soifanta kaj poezion detruanta.

Karakterizas la gentojn obstina kaj pasia fermiteco, posedemo pri fizika teritorio, posedemo pri via menso. Vi volas eduki vin kiel homon malfermitan al la universala ĉielo. Sed la lernejoj infektas vin per mikrobo de naciisma fiero, katenanta vin al gente posedata terparcelo. El tiu malsano kurace savas vin ĉefe la poetoj, kiuj scipovas malinstrui vin. Ili konatigas vin, kaj eĉ vian genton, kun la vasta ĉielo; ili volas fari el via gento bonvenigeman popolon. La poezio potencas per la flugiloj de facila vento; en ĉi tiu kongresejo ĝi ambasadoras, ekzemple, por la prozreale neĉeestaj senegalaj esperantistoj – petante vin memori, ke Amadou-Mahtar M’Bow devenis el Senegalo.

Mi parolas ne pri utopia teoriaĵo, sed pri io, kion ni spertis en Islando en 1977. Aplomba pro siaj bone konservitaj radikoj, Islando trafis prezenti al ni tiujare la teatraĵon Inuk. Tiel ni ekkonis la povon de solidarema popolo, kapabla poezie emfazi la rajton de la inuita fajrero konservi sian aliecon de flamado. Mi kaptas la okazon rapide reklami Beletra almanako, en kies ĵusa 17a numero aperas la teksto de Inuk kaj artikolo pri ĝia tiujara surscenigo.

Hodiaŭ, en epoko de draste predema senzorgeco rilate la estontecon de la planedo, nia movado strebanta savi la lingvan kaj kulturan diversecon povas lerni de la bravaj islandanoj lecionon, kiu temas ne nur pri fajreroj, sed pri ĉiuj kvar praelementoj – tero, akvo, fajro, aero. La prozo aferiste konatigas nin kun la solideco de tere fasonitaj, gente posedataj strukturoj, per kiuj materie trafikas la produktaĵoj. Sed la senposeda poezio velas sur la akvo; flugas en la aero; fajreras en la popolaj koroj, kiuj doneme navigas la trafikon spiritan. Ĝuste la poetoj, istoj de la spirita trafiko akva, aera, fajra, kapablos bridi la strasajn trudaĵojn de predemaj komercestroj. Kiu alia sukcesos aŭskultinde diri: "Karaj Popoloj, nur per forta enradikiĝo en la propra humo vi sentos vin tiel firme ankritaj en landa identeco, ke vi fortos aplombe solidari al viaj kunpopolo"j?

Ni lernas de Islando, ke la poezio ne estas fakultativa luksaĵo. Ĝi estas inter niaj plej esencaj bezonaĵoj. La poezio ne nur reliefigas la ritmon kiel marecan elementon, kiu konektas unu versinsulon al najbara versinsulo. La poezio flugigas vin super la podioj por ke vi vidu, ke samideanoj junaj kaj maljunaj, viraj kaj inaj, nordaj kaj sudaj, apudstaras en la vasta esperantista komunumo, en pli dinamikaj konversacioj ol eblas en la aranĝkondiĉoj de universala kongreso. Nia ĝenerala poezia konscio devas ĝiskreski ĝis la bezonoj de nia komunumo.

Ĉu vi miskomprenas min? Ĉu vi pensas, ke mi petas vin ĉiujn sidiĝi kaj ekverki poemojn por la Belartaj Konkursoj? Ne atribuu al mi aliulajn, strasajn frenezojn, mi petas. Mi pledas – laŭ la kadencoj de mia frenezo mi pledas – por ekvilibro inter proza realismo pri la ekstera ideo kaj poezia realismo cele al interna venko. Kaj mi ne solas. Kiel ĝojige, ke apud la prozo de solida aliro al agadprogramoj en la strategiema movado, nia spontana komunuma vizio ekstersalone navigas akve, aere – kaj islande-fajrere – inter nordo kaj sudo, inter inoj kaj viroj, inter blinduloj kaj vidantoj, inter kongresanoj kaj senbuĝetuloj, inter juna espero kaj griza obstino. Niaj sagacaj navigantoj renovigas nian stilon de interpontado; ĝin ĉiuj rekonos kiel ne nur vorte, sed agade poezian; tiu stilo reflamigos en nia movado la internan ideon, kaj savos nin de enfalo en novajn diskriminaciojn, se mia ekvacio ĝustas.

La prozo, ekz. tiu de plenkreska UEA, necesas, por deklaracie, tagorde establi kaj paŝ-post-paŝe plibonigi efikajn strukturojn. La poezio, ekz. tiu de kreskanta TEJO, en ties gufujoj, en babiloj, ŝercoj, spekulativoj, duonebriaj cerbumoj – kaj korumoj – ankaŭ tiu poezio necesas, por malfermadi fenestrojn kaj resti preta revi pri draste pli avangardaj strukturoj. La stilkontrastaj fieroj de UEA kaj de TEJO interparolas, kaj tiel ni nove literumas la dignon de poezio nutranta la fortradikajn dignojn de niaj islandoj. Post tiu glora celatingo, kiu scias, eble postmorgaŭ ni povos konvinki la mondan publikon, ke ekz. la prozo de la afereca angla jes iom reduktas la malkonvenon de komunikaj baroj, sed kostas al ni draste altigitan diskriminacion kontraŭ la lingvaj malplihavuloj. Eble ni glore atingos la celon komprenigi al la publiko, ke nia lingvo poezia alportas juston, profundigas la radikojn de la komunika demokratio.

Vivu la poezia Islando!

En la komenco, iom sherce, mi prezentis jenan ‘versieton por Pepejo/Twitter’:

Por ke la amikeco floru en malegala mondo, ne sufichas la persona afablo. Necesas la struktura, ritma afablo de la poezio. Nur la poezio garantias, ke ankau mortintoj kaj forestantoj rajtu vochdoni.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/508a1

N-ro 509 (2013-07-22)
Novaj Honoraj Membroj de UEA

En sia unua kunsido en Rejkjaviko, la 20-an de julio, la Komitato de UEA elektis tri novajn Honorajn Membrojn de UEA. Jen iliaj biografietoj.

ROLAND LINDBLOM (Svedio)
Naskiĝis 1931-01-19. Eklernis Esperanton 16-jara kaj jam post ses monatoj gvidis kurson. En 1950 li fariĝis prezidanto de la distrikto de Sveda Esperanto-Federacio en Okcidenta Svedio. En 1958 li kunfondis Svedan Esperantistan Junularan Unuiĝon kaj iĝis ĝia vicprezidanto. En 1974 li fariĝis vicestrarano, en 1976 estrarano kaj en 1978 prezidanto de SEF, kiun taskon li plenumis ĝis 1985. Lindblom membriĝis en UEA en 1953, fariĝis vicdelegito en 1957 kaj delegito en 1970. Komitatano de UEA li estis 1978-1986, 1992-2001 kaj 2007-2010, estrarano 1983-1986 kaj kunordiganto de la Elekta Komisiono 1999-2002. Li estis prezidanto de LKK de la 65-a en Stokholmo 1980 kaj de la 88-a en Gotenburgo 2003. La Alta Protektanto de la 65-a UK estis la parlamentestro Ingemund Bengtsson, kiun li persone konis kaj kies apogon al Esperanto li povis utiligi diversokaze. Lindblom reprezentis UEA en du Unesko-konferencoj en Stokholmo: en 1978 pri informado kaj en 1998 pri kulturo. En 1998 li reprezentis UEA ĉe konferenco de ISO en Stokholmo.

BIRUTA ROZENFELDE (Latvio)
Naskiĝis 1933-12-18. La periodon de 1949 ĝis 1956 ŝi pasigis en la Amura regiono de Sovetio, kien ŝia familio estis deportita. Ŝia esperantista patro ekinteresis la filinon pri la lingvo. Reveninte al Latvio en 1956 Rozenfelde studis en la Riga Pedagogia Instituto, kie ŝi partoprenis ankaŭ Esperanto-kurson kaj tuj ekaktivis en la movado. En 1959 ŝi organizis la unuan Baltian Esperanto-Tendaron (BET) apud Rigo. La tradicio de BET (nun Baltiaj Esperanto-Tagoj), alterne en la tri baltaj ŝtatoj, daŭras; en 2014 okazos en Latvio jam la 50-a BET. Rozenfelde aktive partoprenas en ilia organizado. En 1993 ŝi prelegis kaj koncertis en Finnlando. Ŝi partoprenis en multaj UK-oj kaj estis komitatano A de UEA 1995-2010. Ekde 1993 ŝi estas fakdelegito pri kulturo. Ŝi estas vicprezidanto de Latvia Esperanto-Asocio kaj gvidas Esperanto-klubon ĉe la Latva Societo de Rigo.

HALLGRÍMUR SÆMUNDSSON (Islando)
Naskiĝis 1926-06-19. Sæmundsson esperantistiĝis en 1947. Li membris en UEA ekde 1948 kaj estis jardekojn la plej agema movadano en Islando. Li senĉese aktivis por la Rejkjavika Esperanto-societo "Aŭroro" kaj por Islanda Esperanto-Asocio, kaj gvidis kursojn. Dum multaj jaroj li provlegis la revuon La Tradukisto, por kiu li tradukis novelojn el Esperanto en la islandan kaj inverse. Li esperantigis la klasikan islandan infanlibron Blondulo (2007) kaj tradukis el Esperanto en la islandan la infanlibron La varma rivereto de E. Starovasnik. Li estis komitatano A de UEA 1980-1986 kaj poste observanto ĝis 2001. Delegito li estis 1949-1960 kaj ekde 1977. Li estis la ĉefa fondinto de la libroservo kaj biblioteko de Aŭroro kaj longe prezidanto de Aŭroro kaj de IEA. Li partoprenis en multaj UK-oj ekde Bournemouth en 1949 ĝis Kopenhago en 2011. Kiel sekretario de LKK de la 62-a UK en Rejkjaviko 1977 li decide kontribuis al tio, ke tiu UK estis titolita "perlo en la kongresa koliero". La sorto ne permesis al li vidi la UK-on por la dua fojo en Islando, ĉar post elĉerpa malsano li forpasis la 22-an de junio.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/509a1

N-ro 510 (2013-07-26)
Respondecoj de la novaj UEA-estraranoj

La nova Estraro de UEA decidis pri la laborkampoj de siaj membroj:

Mark Fettes (prezidanto) gvidas la subteamon "Mastruma Evoluo": Strategia laborplano, financo, Centra Oficejo, kongresa politiko, TEJO, CED, uea.org;

Martin Schäffer (ĝenerala sekretario): Komitato, komunika politiko, Delegita Reto, financo kaj administrado (kunlabore kun Fettes);

Stefan MacGill (vicprezidanto) gvidas la subteamon "Movada Evoluo": Kapabliga agado (ILEI, edukado.net, aktivula trejnado), Komisionoj pri Oceanio kaj Afriko;

José Antonio Vergara, subteamo "Konsciigo": Tutmonda Inform-Reto (TIR); Faka agado, Terminologia Esperanto-Centro (TEC), IKU; TEJO kaj CED (kunlabore kun Fettes);

Stefano Keller gvidas la subteamon "Monda Evoluo": Konsciigo: Komisiono pri Rilatoj kun Internaciaj Organizaĵoj (KRIO), Ĝemelaj urboj;

Barbara Pietrzak: Kultura evoluigo (i.a. Akademioj Lingva kaj Literatura, Belartaj Konkursoj), Komisionoj pri Eŭropo kaj Mezoriento/Nord-Afriko;

Lee Jung-kee: Kapabligo (kunlabore kun MacGill), Novaj landaj asocioj, Komisiono pri Azia Esperanto-movado, E-Centroj.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/510a1

N-ro 511 (2013-07-27)
Rezolucio de la la 98-a Universala Kongreso de Esperanto

Ni, 1034 partoprenantoj en la 98-a Universala Kongreso de Esperanto, venintaj el 55 landoj de ĉiuj mondopartoj al la plej norda ĉefurbo, Rejkjaviko, sur la insulo Islando,

Diskutinte en pluraj sesioj pri la temo Insuloj sen izoliĝo: por pli justa komunikado inter lingvo-komunumoj;

Konstatas, ke insuloj – historiaj, geografiaj kaj sociaj – estas originaj fontoj de biologia kaj kultura diverseco, kiujn indas konservi kaj protekti;

Esprimas maltrankvilon pri la nuntempe akriĝantaj minacoj al tiu diverseco, pro pluraj homogenigaj kaj detruaj tendencoj de la regantaj ekonomiaj kaj politikaj sistemoj tutmonde;

Samtempe bonvenigas la kreskantajn ŝancojn por translima kaj transkultura interkompreniĝo, kiujn donas la disvastiĝo de komunikaj rimedoj kiel Interreto;

Atentigas pri la graveco de lingva diverseco kaj lingva justeco en la protektado de tiu kultura bunteco, kiun heredigis al ni la insuloj de la mondo;

Memorigas, ke ĝuste tiu protektado de diverseco estas kerna valoro de la movado por la internacia lingvo Esperanto;

Konfirmas la volon de la Esperanto-movado kunlabori cele al mondo de "insuloj sen izoliĝo", kie ĉiuj lingvoj kaj kulturoj povas kunekzisti kaj plue disflori en reciproka respekto;

Alvokas al mondvasta kunlaboro per lingve justaj rimedoj por kontraŭstari la minacojn de klimatŝanĝo kaj biokultura homogeniĝo;

Asertas la urĝecon de tia agado por konservi la trezorojn de nia insuleca planedo.

Rejkjaviko 27 julio 2013              Diverslingvaj tradukoj 

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/511a1

N-ro 512 (2013-07-29)
UEA premiis Vjetnaman Esperanto-Asocion

En la Fermo de la 98-a Universala Kongreso la 27-an de julio en Rejkjaviko estis anoncita la decido de la antaŭa Estraro de UEA pri la aljuĝo de Trofeo Fyne al Vjetnama Esperanto-Asocio. 

Trofeo Fyne estis donacita al UEA de s-ino A.E.G. Otterby el Kanado memore al Adam kaj Erica Fyne. La Estraro de UEA povas aljuĝi ĝin al la landa asocio, en kies lando okazis la plej granda procenta kresko de la nombro de individuaj membroj de UEA aŭ kiu alimaniere grave kontribuis al la plifortigo de UEA. La Trofeo estis unuafoje aljuĝita en 1975. 

Vjetnama Esperanto-Asocio estis premiita per la Trofeo pro ĝia multflanka organiza plifortiĝo en la lastaj jaroj, pro granda proporcio de gejunuloj inter ĝiaj vicoj, kaj pro la eksterordinare sukcesa organizado de la 97-a UK en Hanojo pasintjare.

Prezidanto Mark Fettes transdonas la diplomon pri la Trofeo Fyne al Nguyen Thi Nep.

Prezidanto Mark Fettes transdonas la diplomon pri la Trofeo Fyne al Nguyen Thi Nep. (Foto: Amri Wandel)

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/512a1

N-ro 513 (2013-07-31)
Konsilio kunlaboros kun la Estraro

En sia lasta kunsido en Rejkjaviko, la 26-an de julio, la Komitato de UEA kreis novan komisionon, kiu ricevis la nomon Konsilio kaj kiu proksime kunlaboros kun la nova Estraro pri la efektivigo de la Strategia Laborplano de UEA. La Komitato difinis ĝian rolon jene:

La Konsilio enhavos homojn, kiuj povas kontribui al la evoluigo de la ĉefaj agadkampoj de la Asocio: Konsciigo, Kapabligo, Komunumo, Kunordigo. Ĝi estos gvidata de la Ĝenerala Sekretario de UEA, kadre de la Estrara subteamo pri “mastruma evoluo”, kiu inkluzivas la Prezidanton kaj la Vicprezidanton.

La Konsilio ne kunsidos fizike inter la kongresoj, sed ĝi okazigos virtualajn kunsidojn proksimume ĉiun duan monaton. La celo de tiuj kunsidoj estos resumi la progreson, kontroli la laborplanon por la venontaj monatoj kaj trakti eventualajn problemojn aŭ demandojn pri kiuj necesas pli vasta diskuto. La tagordon por tiuj kunsidoj pretigos la Ĝenerala Sekretario konsulte kun la Estraro kaj la Konsilio. La teknikan bazon por la kunsidoj devos ankoraŭ difini la Estraro.

La elekto de Konsilianoj kutime okazos en elektojaro, post la elekto de nova Estraro. Konsilianoj oficos dum tri jaroj, krom se ili propravole demisias, aŭ se la Komitato decidas malfondi la Konsilion aŭ okazigi novan elekton. Inter la kongresoj, la Komitato rajtigas la Estraron alelekti novajn Konsilianojn laŭbezone.

La Konsilio povas fari rekomendojn al la Estraro kaj Komitato, sed tiuj ĉi restas la solaj decidorganoj de UEA. La celo tamen estas, ke sur la diversaj agadkampoj la koncernaj estraranoj kaj konsilianoj formu koheran teamon, kiu kunpensos kaj kunaktivos en praktika kaj harmonia maniero.

La ekzisto de la Konsilio ne tuŝas la rajton de ĉiuj komitatanoj, aktivuloj, kaj ordinaraj membroj de la Asocio turni sin al la Estraro kun proponoj, demandoj kaj konsiloj.

Kiel membroj de la Konsilio estis elektitaj:

Petro Baláž (Slovakio);
István Ertl (Luksemburgo);
Heidi Goes (Belgio);
Trezoro Huang Yinbao (Ĉinio);
Zsofia Kóródy (Germanio);
Michela Lipari (Italio);
Mélanie Maradan (Svislando);
Francesco Maurelli (Britio);
Johannes Mueller (Germanio);
James Rezende Piton (Brazilo);
Veronika Poór (Hungario);
Orlando Raola (Usono);
Amri Wandel (Israelo);
Rafael Henrique Zerbetto (Brazilo).

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/513a1

N-ro 514 (2013-08-22)
UEA serĉas kandidatojn por la posteno de redaktoro de "Esperanto"

La sukcesa kandidato ricevos unujaran kontrakton por redakti la jarkolekton 2014; decido pri renovigo/plilongigo estos farita en aŭgusto 2014. La redaktan laboron la redaktoro faros ĉefe en sia loĝloko.

Kandidatoj devas havi tre bonan lingvan nivelon (KER-nivelo C1), ĵurnalisman aŭ redaktan sperton, pruvitan kapablon por memstara laboro kaj bonan konon de la Esperanto-movado. La Estraro serĉas personon, kiu aktive kontribuos al la efektivigo de la Strategia Laborplano de UEA, kiu estas iniciatema kaj kreema, kaj kiu interesiĝas pri plej diversaj aspektoj de la movado.

Por kandidatiĝi, oni sendu al la Ĝenerala Direktoro de UEA (direktoro@.spamaĵo?co.uea.org)

elektronikan dokumentaron kun jena enhavo:

- sinprezenta letero, inkluzive de la motivoj por kandidatiĝi;
- vivresumo (persona, eduka, profesia, movada);
- mallonga eseo pri la potenciala kontribuo de la revuo al la efektivigo de la Strategia Laborplano;
- nomoj kaj kontaktinformoj de tri rekomendantoj (ne nepre esperantistoj), kiuj konas la kandidaton profesie kaj/aŭ movade;
- laŭplaĉe, aliaj dokumentoj kiuj atestas la redaktajn aŭ movadajn kapablojn de la kandidato.

Surbaze de tiuj dokumentoj -- kiuj atingu la CO antaŭ la 30-a de septembro -- oni elektos unu aŭ pliajn kandidatojn por telefona intervjuo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/514a1

N-ro 516 (2013-09-20)
Kotizoj de UEA por 2014

En la retejo de UEA troviĝas jam la kotiztabelo  de la Asocio por la jaro 2014. Ĝi krome estos dissendita kun la oktobra numero de la revuo Esperanto en aparta faldfolio, kiu estas uzebla ankaŭ kiel varbilo de novaj membroj. La Centra Oficejo volonte sendos la folion laŭpete por distribuo en Esperanto-renkontiĝoj aŭ por dissendo kun landaj kaj klubaj bultenoj.

Post tri jaroj kun samaj kotizoj, tiuj por 2014 estas plejparte iom pli altaj por kompensi la okazintan inflacion. La nova kotiztabelo ekvalidos la 1-an de oktobro. Kiu volas eviti la plialtigon, rajtas (re)membriĝi antaŭ la fino de septembro ankoraŭ laŭ la tarifo de 2013. (Plej facile oni profitas de tiu eblo uzante la retan aliĝilon.) Por la kotizo de dumviva membro la ĉi-jara tarifo validos ĝis la fino de decembro.

Ĉi-jare ankaŭ la kotizo de la plej malmultekosta kategorio, Membro kun Gvidlibro (MG), donis la rajton legi la revuon Esperanto rete. Tiel estos ankaŭ en 2014. Por la landoj, kies kotizo estas sama kiel por Nederlando, la MG-kotizo estas 11 eŭroj. Por la landoj de la tarifo B tiu kotizo restas sama kiel en 2013, nome 5 eŭroj.

Individuaj membroj povas regajni la kotizon, parte aŭ plene, utiligante sian rajton je 10-procenta rabato ĉe la Libroservo de UEA. Membroj kun Gvidlibro aŭ Jarlibro ricevas la rabaton dufoje dum la jaro. Membroj-Abonantoj, Dumvivaj Membroj kaj Honoraj Membroj ricevas ĝin por ĉiu mendo. Krome, ĉiuj membroj escepte de Membroj kun Gvidlibro rajtas aliĝi al la Universala Kongreso kontraŭ rabatita kotizo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/516a1

N-ro 517 (2013-09-25)
Federico Gobbo prelegos en la novembra Malferma Tago


La 39-a Malferma Tago de la Centra Oficejo sabaton, la 30-an de novembro, havos kiel la ĉefpreleganton Federico Gobbo, kiu sekvos Wim Jansen kiel profesoro pri Interlingvistiko kaj Esperanto en la Universitato de Amsterdamo.

Prof. Gobbo faros du prelegojn. Lia unua temo, Instrui interlingvistikon hodiaŭ: spertoj kaj konsideroj, rekte rilatos al lia estonta laboro ĉe la katedro en Amsterdamo kaj reflektos liajn spertojn en la Universitato de Torino. Li ankaŭ celas montri, kiel lingvoplanado, ĉefe pri minoritataj lingvoj, kaj planlingvoj estas konverĝaj temoj. Lia dua prelego, Lingvoj planitaj por fikcio: kion ni povas lerni?, temos pri la Klingona, Tolkien-aj lingvoj, Na'vi kaj la lastatempa Dothraki el socilingvistika vidpunkto, kun aparta atento al tio, kion esperantistoj povas lerni el ili.

En la programo estos ankaŭ aliaj prelegoj, libroprezentoj kaj filmoj. Aldone al specialaj ofertoj la vizitantoj povos profiti de ĝenerala sesona rabato en la libroservo, butikumi en la bazaro de esperantaĵoj kaj gajni premiojn en senpaga loterio. Kafo kaj teo, ankaŭ senpagaj, estos varmaj la tutan tagon. La programo daŭros de la 10-a ĝis la 17-a horo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/517a1

N-ro 518 (2013-10-01)
Kvin kandidatas por redakti la revuon "Esperanto"

Kvin kandidatoj anonciĝis por la konkurso pri la redaktoreco de la revuo Esperanto. La limdato estis la 30-a de septembro. La redaktoro de la oficiala organo de UEA estos elektita de la Estraro, kiu nun komencas trakti la kandidatiĝajn dokumentojn.

La nova redaktoro anstataŭos Stano Marček, kiu per la decembra numero de la nuna jaro kompletigos sian 12-an jarkolekton kiel la redaktoro de la plej grava kaj plej vaste legata Esperanto-revuo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/518a1

N-ro 519 (2013-10-16)
Nova redaktoro por la revuo "Esperanto"

Unuafoje en pli ol cent jaroj, la revuo Esperanto havos sian redaktejon ekster Eŭropo. La brazilano Fabrício Valle estas elektita de la Estraro de UEA por transpreni la redaktoran postenon de Stano Marček, ekde la jarkolekto 2014.

Jam en sia skriba sinprezento, Fabrício Valle montris grandan energion kaj kreemon, kaj krome tre realisman ideon pri la redaktora laboro
, komentas la Prezidanto de UEA, d-ro Mark Fettes. Tiun impreson plene konfirmis mia telefona intervjuo kun li. Ni estas entuziasmaj pri la ideoj kaj kapabloj, kiujn li alportos al nia komuna afero.

Valle estis unu el ses kandidatoj por la posteno de redaktoro (unu pli ol anoncite en pli frua komuniko). Movadano ekde 1970, li okupis diversajn postenojn en la brazila movado, interalie kiel prezidanto aŭ estrarano de Brazila Esperantista Junulara Organizo (1977-81), oficisto de Brazila Esperanto-Ligo (1996-2001) kaj prezidanto de la Federacia Konsilantaro de BEL (2001-04). Li ankaŭ fondis kaj gvidis propran eldon-entreprenon, Zamenhof Editores, de 1987 ĝis 1995. Lastatempe li okupiĝis pri provoj kreskigi la esperantistan ekonomion kadre de la organizo Intraespo.

La redaktoraj kapabloj de Valle estas videblaj en la ok numeroj de Brazila Esperantisto, kiujn li redaktis en la jaroj 2001-02. Enkondukante novan aspekton kaj novan teamon de kunlaborantoj, li kreis revuon kiu elstaris grafike, stile kaj enhave. Ankaŭ por la revuo Esperanto Valle antaŭvidas proksiman kunlaboron kun talentuloj sur diversaj kampoj, cele al revuo kiu transformiĝos en aktivan engaĝilon, en instrugazeton por trejnado de volontuloj, en heroldon de la plej bonaj iniciatoj de la movadaj organizoj tra la mondo, en gvidilon por veteranaj kaj komencantaj E-gvidantoj, en inspiron por la esperantoj.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/519a1

N-ro 520 (2013-11-08)
Partoprenu en la Belartaj Konkursoj de UEA

La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA, invitas partoprenantojn por la 65-a fojo. La rezultojn oni anoncos en la 99-a Universala Kongreso en Bonaero. Partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al partopreno en la UK, nek al membreco en UEA. La konkursaĵoj devas esti neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo, escepte de la branĉo Infanlibro de la Jaro. Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por unu sama branĉo.

Validas krome jenaj kondiĉoj:

Poezio: maksimuma longo ne fiksita.
Prozo: maksimuma longo 200 x 65 karaktroj (kvino da paĝoj).
Teatraĵoj: maksimuma longo ne fiksita.
Eseo: teme ligita kun Esperanto aŭ kun la kongresa temo, proksimuma longo 400 x 65  karaktroj (deko da paĝoj); la unua premio nomiĝas Luigi Minnaja.
Infanlibro de la Jaro: originala aŭ tradukita libro por infanoj presforme aperinta en
2013. Unu premio.

Ĉiujn konkursaĵojn en la Branĉoj Poezio, Prozo, Teatraĵo kaj Eseo oni sendu rete al michela.lipari@.spamaĵo?tiscali.it, indikante la elektitan pseŭdonimon por gardi la anonimecon de la aŭtoro. La absoluta limdato por ricevo de konkursaĵoj estas la 31-a de marto 2014. En kazo de neeblo sendi rete, oni sendu en unu papera ekzemplero al Belartaj Konkursoj de UEA, sekretario Michela Lipari, viale Giulio Cesare 223, IT-00192 Roma, Italio. Por la branĉo Infanlibro oni devas sendi tri ekzemplerojn de la koncerna libro al la adreso Ionel Oneţ, Centra Oficejo de UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, kun indiko "Por Belartaj Konkursoj", kaj unu al la adreso de la sekretario.

Premioj: unua premio 260 eŭroj, dua premio 182 eŭroj, tria premio 104 eŭroj; Nova Talento 182 eŭroj; Infanlibro de la Jaro 546 eŭroj.

 Detala regularo haveblas ĉe UEA kaj legeblas ankaŭ rete.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/520a1

N-ro 521 (2013-11-14)
Esperanto prezentita en ALTE-konferenco

La 44-a konferenco de la Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo (ALTE) ĵus komenciĝis kaj daŭros ĝis la 15-a de novembro en Barcelono. Temas pri faka kunveno de specialistoj de ALTE, kies institucia membro estas ankaŭ UEA ekde 2008. En la densa programo estas fakprelegoj, kunsidoj de laborgrupoj kaj kunveno de delegitoj de plenrajtaj membroj. Nome de UEA en la konferenco partoprenas Zsófia Kóródy, vicprezidanto de ILEI kaj membro de la komisiono de UEA pri la Ekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER). Ŝia prelegpropono estis akceptita jam en la antaŭa ALTE-konferenco kaj fariĝis parto de la oficiala programo de la Laborgrupo pri Instruista Trejnado.

La PowerPoint-prezentado de Kóródy montris la mondskalajn agadojn de UEA kaj ILEI, analizis la malfacilaĵojn oferti klerigajn servojn al dise vivanta klientaro kaj rakontis pri la vasta uzado de la retejoj lernu.net kaj edukado.net. La publiko sekvis kun intereso la raporton pri la KER-ekzamenoj pri Esperanto, pri la specialaj klerigofertoj de la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano kaj de Reta Instruista Trejnado (RITE) gvidata de Katalin Kováts, kaj pri la Modula Instruista Trejnprogramo (MITE) de ILEI. En la kunsido partoprenis ankaŭ du reprezentantoj de la Ŝtata Lingvoekzamena Centro (ITK) en Hungario, kun kiu UEA kunlaboras kiel ĝia ekskluziva internacia partnero en la tereno de Esperanto-ekzamenado.

 En la lasta tago, vendredo, la konferencon salutos Ferran Mascarell, ministro pri kulturo de Katalunio, kaj okazos fakprelegoj pri la konferenca ĉeftemo, Lingvotestado por subteni enmigradon kaj integriĝon – diversaj aliroj al komuna afero

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/521a1

N-ro 522 (2013-11-19)
KER-semajnfino en Eŭropo kaj Azio

Denove aktiviĝis la vivo ĉirkaŭ la ekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER). En la venontaj tagoj poŝte ricevos siajn atestilojn plurdekoj da kandidatoj, kiuj trapasis sesion en Herzberg, Rejkjaviko aŭ Kastelaro.

Sabaton, la 16-an de novembro, Katalin Kováts mem enmanigis tridek kvin atestilojn dum la 25-a Eŭropa Rendevuo en Le Touquet, Francio, kiun ĉeestis multaj el la trapasintoj de la Dua Tutmonda Ekzameno en Arras, kaj ankaŭ sukcesintoj de aliaj someraj sesioj. Ĉeestis ekzemple Paula Niinikorpi el Finnlando, kiu transprenis dekon da atestiloj por la diligentaj finnaj kandidatoj, ekzameniĝintaj dum la UK en Rejkjaviko kaj dum la Itala Kongreso en Kastelaro.

Okazis ankaŭ la lasta KER-sesio de tiu ĉi jaro, nome dum la 10-a Ĉina Esperanto-Kongreso en Zaozhuang, Shandong-provinco, kie 20 azianoj (19 ĉinoj kaj 1 koreo) trapasis la ekzamenon. La sesion gvidis distance Katalin Kováts, simile al la tutmonda ekzamenproceduro. La loka reprezentanto kaj ĉiofaranto estis profesorino d-ino Gong Xiaofeng (Arko). La kongreson partoprenis 300 esperantistoj el 28 provincoj en Ĉinio, kaj el Japanio, Koreio, Italio kaj aliaj landoj. La du plej allogaj eventoj okazis la 16-an de novembro: la inaŭguro de Internacia Esperanto-Muzeo en la Universitato de Zaozhuang antaŭtagmeze kaj la KER-ekzameno posttagmeze.

Laŭ la raporto de s-ino Arko la oficejo pri internacia komunikado de la loka universitato donis nekredeblan atenton kaj helpon por la presado de la testoj kaj por organizaj laboroj. Ĉina Radio faris intervjuon, kaj pluraj ĉinoj esprimis sian deziron trapasi la ekzamenon venontjare. Menciindas, ke apud la ĉinaj kandidatoj, kiel la sola eksterlandano submetiĝis al la testado Lee Jungkee, estrarano de UEA.

Diplomitoj en Le Touquet kun Katalin Kováts (meze en la unua vico) 


Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/522a1

N-ro 523 (2013-12-03)
La 39-a Malferma Tago en vigla etoso

 Sesdek vizitantoj el naŭ landoj partoprenis la 39-an Malferman Tagon de la Centra Oficejo de UEA sabaton, la 30-an de novembro. La ĉefpreleganto estis d-ro Federico Gobbo, ekde februaro 2014 posteulo de Wim Jansen kiel estro de la katedro pri Interlingvistiko kaj Esperanto en la Universitato de Amsterdamo. 

Prof. Gobbo faris du prelegojn, kies temoj estis Instrui interlingvistikon hodiaŭ: spertoj kaj konsideroj kaj Lingvoj planitaj por fikcio: kion ni povas lerni? Ambaŭ prelegoj estis filmitaj por la Reta Kinejo de UEA. Al la programo kontribuis ankaŭ Ana Manero, kiu prezentis la Bitotekon de Hispana Esperanto-Federacio, kaj la TEJO-volontulo Roĉjo Huurman konatigis la aŭskultantojn kun la agado de la junulara sekcio de UEA. Ĉiuj paroladoj elvokis viglan diskuton kun multaj demandoj kaj komentoj de la publiko. 

En la programo estis ankaŭ filmoj kaj, kompreneble, funkciis la Libroservo, kies vendoj dum la tago sumiĝis je 1548,50 eŭroj. Plej multe furoris Esperanto as a starter language for child second-language learners in the primary school (resuma raporto pri la projekto Springboard to Languages), la freŝa n-ro 18 de Beletra Almanako, la rakonto Padma, la eta dancistino de Tibor Sekelj kaj la fabelromano Erik aŭ La malgranda insektolibro de la nederlanda verkisto Godfried Bomans, kies 100-a naskiĝdatreveno estis festata ĉi-jare.

 Federico Gobbo prelegas (Foto: Francisco L. Veuthey)
Federico Gobbo prelegas (Foto: F.L. Veuthey)

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/523a1

N-ro 524 (2013-12-07)
Kongresa temo 2014: "Ĉu la nepoj nin benos? Streboj al daŭripova estonteco"


Laŭ decido de la Estraro de UEA, la 99-a Universala Kongreso en Bonaero, Argentino, traktos la temon Ĉu la nepoj nin benos? Streboj al daŭripova estonteco. Interalie, tiu temo markos la finon de la Monda Jardeko de Edukado por Daŭripova Evoluo (2005-2014), sub aŭspicio de Unesko.

Ni esperantistoj ja laboras por 'la nepoj', t.e. por la venontaj generacioj, laŭ la vortoj de Zamenhof en 'La vojo', komentas d-ro Mark Fettes, la prezidanto de UEA. Sed niaj nepoj vivos en monda socio kiu devas solvi multe pli da problemoj, ol nur la lingvan. Esplori la ligojn inter tiuj streboj kaj la nia, tio estas la celo de la tema programo.

Kerne en la koncepto de daŭripova evoluo troviĝas la konservado de kultura kaj lingva diverseco, akompane al la biologia-ekologia diverseco. Tiu aspekto de la kongresa temo certe ricevos atenton en Bonaero, kie eblos kleriĝi pri streboj konservi indiĝenajn lingvojn, pri plurlingvaj lernejoj, kaj simile. Fettes tamen akcentas, ke la temo traktos pli vastan terenon.

Tradicie, oni parolas pri 'tri kolonoj' de daŭripova evoluo: la ekonomio, la socio, kaj la naturo. Ni zorgos, ke la temkunsidoj donu atenton al ĉiuj tiuj kampoj. Per tio ni celas ne nur klerigi nin pri aktualaj mondaj evoluoj kaj alternativoj, sed ankaŭ aktualigi nian idearon. El la kongresaj debatoj, laŭ mia espero, povus veni novaj respondoj al la demando: pro kio Esperanto?

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/524a1

N-ro 525 (2013-12-10)
Ban Ki-moon okaze de la Tago de Homaj Rajtoj

La 10-a de decembro estas ĉiujare festata kiel la Tago de Homaj Rajtoj memore pri la tago en 1948, kiam la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj adoptis la Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj. Okaze de la ĉi-jara Tago la Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, Ban Ki-moon, publikigis jenan mesaĝon.

MESAĜO DE LA ĜENERALA SEKRETARIO OKAZE DE LA TAGO DE HOMAJ RAJTOJ, 10 decembro 2013

 La Tago de Homaj Rajtoj markas la datrevenon de la akcepto, fare de la Ĝenerala Asembleo, de la vojmontra Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. La ĉi-jara festado ankaŭ markas 20 jarojn depost kuraĝa antaŭenpaŝo en la lukto por realigi rajtojn por ĉiuj homoj, nome la akcepto, fare de la Monda Konferenco pri Homaj Rajtoj, de la Viena Deklaro kaj Agadprogramo. Profitante el partopreno de pli ol 800 neregistaraj organizaĵoj, naciaj institucioj, traktataj instancoj kaj universitatanoj, Membraj Ŝtatoj akceptis longperspektivan vizion, inkluzive kreon de Oficejo de la Alta Komisiito por Homaj Rajtoj (OAKHR) – tiel realigante unu el la longe sopirataj revoj de la internacia komunumo.

 Dum la jardudeko de la ekzisto de OAKHR, kvin sindonaj Altaj Komisiitoj inspire gvidis la laboron de Unuiĝintaj Nacioj por tutmonde antaŭenigi la homajn rajtojn. Per vasta gamo de normoj kaj mekanismoj, OAKHR pledas por viktimoj, premas la Ŝtatojn plenumi siajn devojn, subtenas homrajtajn specialistojn kaj instancojn, kaj – per sia ĉeesto en 61 landoj – helpas la Ŝtatojn evoluigi siajn homrajtajn kapablojn.

 Prosperigi la homajn rajtojn estas unu el la kernaj funkcioj de Unuiĝintaj Nacioj, kaj la Organizaĵo sekvas tiun celon ekde sia fondiĝo. Tiam kaj nun, la ŝlosilo al sukceso estas la politika volforto de la Membraj Ŝtatoj. Apartenas unuavice al la Ŝtatoj la devo protekti homajn rajtojn kaj preventi malobservojn sur la nacia nivelo, kaj ankaŭ rezisti kiam aliaj Ŝtatoj malatentas siajn sindevigojn. Tio ne ĉiam facilas: tra la pasintaj 20 jaroj okazis genocidoj kaj multaj aliaj ŝokaj kaj grandskalaj atencoj kontraŭ internaciaj homaj rajtoj kaj humaneca juro.  

 Je la koro de nova iniciato, nome la Agadplano "Rajtoj Unuavice", kuŝas plibonigo de la maniero laŭ kiu la UN-sistemo preventas kaj respondas al katastrofminacoj. La Plano celas certigi, ke la UN-sistemo kaj ĉiuj stabanoj rekonu la centran lokon de homaj rajtoj en la kolektivaj respondecoj de la Organizaĵo. Ĉefe, ĝi celas fortigi niajn respondojn al larĝaj malobservoj kaj malhelpi, ke tiaj situacioj eĉ okazu – tion farante precipe per emfazo je fruaj avertoj kaj agadoj bazitaj je homaj rajtoj.  

 Okaze de la Tago de Homaj Rajtoj, mi vokas al la Ŝtatoj, ke ili plenumu la promesojn, kiujn ili faris ĉe la Viena Konferenco. Mi ree asertas la sindevigon de la Sekretariato de UN kaj ties fondusoj kaj programoj al vigla atento kaj kuraĝo fronte al homrajtaj malobservoj. Kaj fine, mi omaĝas al unu el la grandaj simboloj de homaj rajtoj en nia epoko: Nelson Mandela, kies forpaso trempis la mondon en aflikton, sed kies tutviva sindediĉo al homa digno, egaleco, justeco kaj kompato restos porĉiame nia inspiro dum ni plue strebos konstrui mondon de ĉiuj homaj rajtoj por ĉiuj.  

Ban Ki-moon

Trad. Novjorka Oficejo de UEA

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/525a1

N-ro 526 (2013-12-13)
Fulma oferto okaze de la Libro-Tago!!!

La Zamenhof-tago, la 15-a de decembro, estas ankaŭ Tago de la Esperanto-Libro.

Por festi ĝin la Libroservo de UEA faras fulman oferton: se vi mendos ion ajn en ĝia reta katalogo (escepte de brokantaĵoj), vi ricevos rabaton de 25%! La rabato ekvalidas tuj kaj daŭros ĝis la tagmezo (12-a horo) de la 16-a de decembro laŭ la Universala Tempo.

 Vi povas mendi pere de la reta katalogo aŭ per retmesaĝo (libroservo@.spamaĵo?co.uea.org). La rabato kalkuliĝos ĉe la fakturado.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/526a1

N-ro 527 (2013-12-19)
La 14-a FAME-premio al Utho Maier kaj Karl Heinz Schaeffer

La germana FAME-Fondaĵo por stimulado de internaciaj kompreniloj kaj la urbo Aalen anoncis en la ĉi-jara Zamenhof-tago, la 15-a de decembro, sian decidon aljuĝi la 14-an Esperanto-Kulturpremion al dipl. inĝ. Utho Maier kaj la apotekisto Karl Heinz Schaeffer pro ilia longtempa laboro por la GermanaEsperanto-Biblioteko.

Germana Esperanto-Biblioteko, unu el la plej grandaj Esperano-bibliotekoj en la mondo, ekzistas jam ekde aŭgusto 1908. Ekde la 15-a de decembro 1989 ĝi troviĝas en la urbo Aalen, kie ĝi estas prizorgata de s-roj Maier kaj Schaeffer. La pravigo de la 14-a FAME-premio emfazas, ke iliaj iniciato kaj energia kunhelpado garantiis siatempe la pluvivon de la biblioteko, kies estonteco "kaŝiĝis en necerteco nebula". Ili ne nur savis la bibliotekon en kriza momento. Dank' al ilia nelacigebla engaĝiĝo ĝi plu prosperis ĝis la stato, en kiu ĝi sin prezentas nuntempe.

La transdono de la premio okazos la 30-an de marto 2014 en Aalen. La urbestro Gerhard Walter el la Esperanto-urbo Herzberg faros la laŭdparoladon pri la meritoj de la laŭreatoj. En la antaŭa tago, la 29-a de marto, okazos solenaĵo por festi la 25-jaran ekzistadon de Germana Esperanto-Biblioteko en Aalen. En ĝi la festpreleganto estos d-ro Detlev Blanke.

Foto: Utho Maier (maldekstre) kaj Karl Heinz Schaeffer antaŭ la bretaro en la Germana Esperanto-Biblioteko en Aalen.



Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/527a1

N-ro 528 (2013-12-23)
Medalo de Toleremo al ges-roj Grattapaglia

La geedzoj Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia, kiuj jam 40 jarojn gvidas serve al brazilaj infanoj la esperantistan edukejon Bona Espero, ricevis la Medalon de Toleremo de Fondumo Zamenhof en Bjalistoko. La medalon enmanigis al ili ambasadoro Andrzej Braiter en la pola ambasadejo en Braziljo la 14-an de decembro dum solena antaŭkristnaska renkontiĝo kun poloj loĝantaj en Brazilo. Inter la 120 ĉeestantoj estis ankaŭ tri membroj de la Eŭropa Parlamento.

La medalo estas aljuĝata de Fondumo Esperanto pro elstara defendado de la Zamenhofa ideo de toleremo. Ĝi estis unuafoje donita en 1999 al papo Johano Paŭlo la 2-a rekone pro la interreligia toleremo montrita de li kiel la unua papo, kiu vizitis sinagogon kaj moskeon. Postaj laŭreatoj estis i.a. la pola historiisto kaj politikisto Wladysław Bartoszewski, kaj Monda Skolta Organizo.

En la ceremonio por transdoni la premion al ges-roj Grattapaglia, la unua sekretario de la pola ambasado Dorota Bogutyn legis leteron de Fondumo Zamenhof, pravigantan la decidon de la Konsilantaro de la Fondumo kiel rekonon por la multjara laboro, celanta pli bonan mondon, plialtigon de la vivkvalito de infanoj, ilian klerigon kaj preparon al memstara vivo, i.a. utiligante Esperanton, la neŭtralan lingvon de la monda komunikado.

S-ino Bogutyn legis ankaŭ gratulleteron de Ludoviko Zaleski-Zamenhof, la patrono de la Fondumo, kiu skribis interalie: Toleremo akompanas, karaj Giuseppe kaj Ursula, vian tutan vivon. Ĝi esprimiĝas kiel respekto por diverseco, komencante de etna aŭ haŭtkolora, tra la varieco de kutimoj kaj kulturoj, ĝis malsameco de konvinkoj. Plue, d-ro Zaleski-Zamenhof skribis: La hodiaŭa solenaĵo ĝojigus la heroldon de la ideo de toleremo, Ludovikon Zamenhof, mian avon, interalie pro ĝia loko mem. La belega ĉefurbo de Brazilo naskiĝis el fantazia ideo, simile kiel Esperanto. Ĝi estis kritikata pro sia artefariteco, dum en la praktiko ĝi grandioze evoluas.

(laŭ raporto de Roman Dobrzyński)


Ursula Gratapaglia montras la Medalon de Toleremo. Dekstre de ŝi Giuseppe Grattapaglia kaj plej dekstre ambasadoro Andrzej Braiter. 

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/528a1

N-ro 529 (2013-12-26)
Freŝa revuo "Esperanto" libere gustumebla

La unua numero de la revuo Esperanto redaktita de Fabrício Valle estas nun presata kaj atingos la abonantojn en papera formo en januaro. La redaktoran ŝanĝon akompanas granda ŝanĝo de la grafika aspekto, sed ankaŭ enhave la redaktoro celis fari la oficialan organon de UEA vigla kaj leg-invita. Kvankam temas pri la unua numero de la jaro 2014, Valle nomas ĝin sia "nula" numero, kiu estas ankoraŭ iel eksperimenta kaj eble ne libera de malglataĵoj. Li pensas, ke necesos ses numeroj, ĝis la revuo firme trovos sian vojon enhave kaj aspekte.

Same kiel jam ekde la jaro 2004, post la enpresejigo la nova numero fariĝis legebla en la reta Jarlibro por la individuaj membroj de UEA, kiuj registriĝis kiel uzantoj de tiu servo.

Por ke ĉiu ajn esperantisto povu konatiĝi kun la plursence freŝa revuo, la januara numero tamen estas libere elŝutebla ĉe la retejo de UEA.

Por tiuj, kiuj volos legi ankaŭ la aliajn numerojn aperontajn en la jaro 2014, estas je dispono la reta membroaliĝilo de UEA.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/529a1

N-ro 488 (2013-01-11)
"Pri homoj kaj verkoj" en UEA viva

Post interrompo pro la okupiteco de la volontulo Francisco L. Veuthey, komencas aldoniĝi novaj numeroj al la reta filmĵurnalo UEA viva. Kiel n-ro 10 estas nun spektebla la prezento de la esearo Pri homoj kaj verkoj en la pasintnovembra Malferma Tago de la Centra Oficejo. La redaktoroj Humphrey Tonkin kaj Michela Lipari rakontas pri la fono kaj enhavo de tiu libro, kiu aperis sojle de la Hanoja UK. La libro enhavas 11 eseojn de 9 aŭtoroj, premiitajn en la Belartaj Konkursoj de UEA. Komunaĵo de la eseoj estas, ke ili ĉiuj temas pri la Esperanta literaturo.

Pri homoj kaj verkoj estis lanĉita en la Hanoja UK. Ĝia prezo ĉe la Libroservo de UEA estas 9,00 EUR. Ĉe mendo de minimume 3 ekz. oni ricevas trionan rabaton. Aldoniĝas la sendokostoj (10%; minimume 5 EUR) kaj ene de EU imposto de 6%.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/488a2

N-ro 489 (2013-02-14)
Orlando Raola reĝisoros la kongresan temon de Rejkjaviko

La Estraro de UEA elektis d-ron Orlando Raola kiel la reĝisoron de la kongresa temo de la 98-a Universala Kongreso en Rejkjaviko (20-27 julio 2013). Kiel la temon, la Estraro jam pli frue elektis Insuloj sen izoliĝo: por justa komunikado inter lingvokomunumoj.

La 98-a Universala Kongreso okazos en insula lando, kia estas ankaŭ Kubo, la naskiĝa lando de d-ro Raola, kiu laŭ sia eduko estas doktoro pri kemio. Li estis membro de la Loka Kongresa Komitato de la 75-a UK en Havano en 1990 kaj estas nun prezidanto de la usona landa asocio de UEA, Esperanto-USA.

Per artikolo, kiu aperos en la marta numero de la revuo Esperanto, d-ro Raola enkondukos diskuton pri la kongresa temo. Komentojn, ideojn kaj proponojn pri la traktado de la temo oni povos sendi al li per la adreso oraola@.spamaĵo?gmail.com.

Pri la enhavo de la kongresa temo de la 98-a UK vd. Gazetaraj Komunikoj de UEA, n-ro 482 (2012-11-28).

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/489a2

N-ro 490 (2013-02-18)
Forpasis Telesforas Lukoševičius

La 18-an de februaro forpasis la litova esperantisto s-ro Telesforas Lukoševičius. Li naskiĝis la 30-an de junio 1926. Post pedagogia instituto li studis en la Litova Agrikultura Akademio. Li laboris en mezlernejo, ekde 1963 en agrikultura teknikumo, kaj de 1975 ĝis emeritiĝo en hidraŭlika teknikumo. En 1993 li ekzameniĝis  ĉe Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino kaj fariĝis ĝia asociita membro.

Lukoševičius lernis Esperanton en 1960 kaj post tio konstante gvidis kursojn. En Joniškèlis li fondis lokan grupon kaj gvidis ĝin kaj ankaŭ aliajn grupojn. Li prelegis, organizis ekspoziciojn k.a. aranĝojn, aktivis en instruistaj rondoj, fondis Esperantajn koruson kaj teatron, kaj informis pri Esperanto. Por la peticio de UEA al Unuiĝintaj Nacioj en 1966 li aktive kolektis subskribojn. En la 10-a Balta Esperanto-Tendaro en 1968 li fariĝis membro de la interrespublika metodika pedagogia komisiono pri Esperanto-instruado.

De 1988 gis 2003 Lukoševičius estis estrarano de Litova Esperanto-Asocio. Li okupiĝis ankaŭ pri esperantigo de litova beletro. En 1991 li fondis, kun sia edzino, eldonejon, ĉe kiu aperis dudeko da diversaj libroj. En 1999 Litova Esperanto-Asocio donis al li Honoran Dankfolion. En 2005 li estis elektita Honora Membro de UEA.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/490a2

N-ro 491 (2013-03-01)
Libroservo de UEA en 2012: "Poŝamiko" la plej furora

Same kiel en 2009 kaj 2011, la lingvo-ekzercilo Poŝamiko de B. Allée kaj K. Kováts estis la plej furora titolo en la Libroservo de UEA en 2012. Kun 326 ekzempleroj ĝi vendiĝis preskaŭ duoble tiom kiom la KER-ekzamena preparilo Esperanto de nivelo al nivelo (172 ekz.), kaj eĉ pli ol en 2011, kiam 230 ekz. sufiĉis por la unua loko. Tiu lasta fakto estas surpriza, ĉar oni atendus, ke en jaro, kiam la vendado ĝenerale malkreskis, eblus venki per pli modesta kvanto ol antaŭe. Tamen, ankaŭ la dua plej populara titolo vendiĝis pli ol Pasporta Servo en 2011 (160). Se ankaŭ pasintjare estus aperinta nova eldono de la adresaro de la gastiga servo de TEJO, ĝi certe situus pli alte. Tamen, kun 82 ekz. la eldono 2011 atingis bonan lokon, kio devus atentigi al TEJO, ke la papera eldono kaj la gastiga servo mem plu estas bezonataj.

Lerniloj kaj vortaroj furoris pli ol beletraj kaj fakaj verkoj. Tio estas natura: same estus en kiu ajn lando, se oni statistikus la vendojn de libroj en iu fremda lingvo. La plej populara beletraĵo estis Kumeŭaŭa de T. Sekelj, kiun oni trovas en ambaŭ statistikoj. La reveno de tiu ĉarma libro al pinta loko, post multjara foresto, evidente okazis pro la datrevena jubileo de la aŭtoro. Eventoj kaj fenomenoj de la koncerna jaro ĉiam lasas spurojn en la libroserva furorlisto. Krom Kumeŭaŭa, ekzemploj en 2012 estis la indonezia ŝlosilo Kunci Esperanto kaj la vjetnama versio de la furora lernilo Esperanto per rekta metodo de S. Marček. La bona vendiĝo (kaj baldaŭa reeldono) de la unua indikas la elanon de nia movado en Indonezio, dum la dua ŝuldiĝas al la okazigo de UK en Hanojo.

La vendoj malkreskis. En 2011 ili sumiĝis je € 100 160, sed pasintjare la sumo estis € 87 377 (-12,8%). Tion ĉefe kaŭzis la malpli granda UK, kie ĉiuj varoj estis vendataj senprofite kun ekstrema rabato. Krome, UEA mem apenaŭ eldonis novaĵojn kaj entute la nombro de novaj Esperanto-libroj estas malkreskanta. (Laŭ la statistiko de A. Korĵenkov en La Ondo de Esperanto, la rubriko "Laste aperis" de la revuo Esperanto menciis 153 novajn librojn en 2012, 172 en 2011 kaj 204 en 2010.)

VENDOJ ENTUTE

Ekz. Titolo Prezo (EUR)
326 Poŝamiko (B. Allée & K. Kováts) 5,10
172 Esperanto de nivelo al nivelo (Red. M. Kovács) 10,50
132 Pri homoj kaj verkoj (Red. M. Lipari k H. Tonkin)* 9,00
130 Baza Esperanta radikaro (W.F. Pilger)* 7,50
 92 Kunci Esperanto (indonezia ŝlosilo)* 1,20
 91 Kumeŭaŭa, la filo de la ĝangalo (T. Sekelj)* 4,80
 90 Vojaĝo en Esperanto-lando (B. Kolker)* 18,00
 89 Asteriks kaj Kleopatra (Goscinny kaj Uderzo) 12,00
 82 Pasporta Servo 2011 (listo de gastigantoj)* 9,00
 70 Faktoj kaj fantazioj (M. Boulton)* 13,80
 65 Sed homoj kun homoj (Z.M. Sikosek)* 18,00/15,00
 63 Internacia Kongresa Universitato 2012 (Red. R. McCoy)* 15,00
 56 Esperanto bằng phương pháp trực tiếp (S. Marček) 7,50
 54 Beletra Almanako 13 9,90
 54 Bildvortaro (P. Desmet' kaj J. Horvath) 36,00
 47 Komputeko (Y. Nevelsteen) 6,60
 42 Discover Esperanto (E@I) 1,50
 41 Detala gramatiko de Esperanto (B. Wennergren) 12,00
 41 Beletra Almanako 14 9,90

UNUEKZEMPLERAJ VENDOJ

Ekz. Titolo Prezo (EUR)
48  Beletra Almanako 13 9,90
40  Bildvortaro (P. Desmet’ k J. Horvath) 36,00
38  Beletra Almanako 14 9,90
35  Beletra Almanako 15 9,90
25  Komputeko (Y. Nevelsteen) 6,60
25 Historio de UEA (Z. van Dijk) 12,30
23  Pri homoj kaj verkoj (Red. M. Lipari k H. Tonkin)* 9,00
20 Star in a Night Sky (Red. P. Gubbins) 24,60
20  Vojaĝo en Esperanto-lando (B. Kolker)* 18,00
19  Detala gramatiko de Esperanto (B. Wennergren) 12,00
19  Pasporta Servo 2011 (listo de gastigantoj)* 9,00
18  Taglibro de malliberulo (H.M. Al-Amily)* 8,10
17 La refleksivo en Esperanto (A. Cherpillod) 1,50
17 Kumeŭaŭa, la filo de la ĝangalo (T. Sekelj)* 4,80
16 Leksikaj vagadoj (A. Cherpillod) 6,00
16  Sed nur fragmento (T. Steele) 25,80
16  Antologio latina 4 (Kompilis k trad. G. Berveling) 21,30
16  Poŝamiko (B. Allée & K. Kováts) 5,10
16  Mia vivo kaj Esperanto (A. Cherpillod) 4,50

* Eldonaĵo de UEA/TEJO

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/491a2

N-ro 492 (2013-03-21)
UEA-membraro en 2012: malkresko sed tamen super 5000

En la aprila numero de la revuo Esperanto aperas la oficiala statistiko pri la membraro de UEA en 2012. Kiel oni antaŭvidis, en jaro de malgranda UK la nombro de individuaj membroj malkreskis. Entute estis 5046 individuaj membroj, t.e. 275 malpli ol en 2011. La pinto de 12 landoj konsistis el Germanio (485; -17), Francio (463; -71), Brazilo (390; +5), Japanio (370; +12), Usono (264; -31), Nederlando (217; -16), Italio (168; -13), Vjetnamio (131; +87), Hispanio (127; -13), Belgio (127; -9), Britio (122; -11), kaj Ĉinio (127; +10).

Sufiĉe forte malkreskis la nombro de aligitaj membroj, t.e. tiuj membroj de la landaj asocioj, kiuj ne estas samtempe individuaj membroj de UEA. Ili nombris 10057 (-423). Sur la unua loko estis Ĉinio (1068; +17). Por pli ol 300 aligitaj membroj pagis Japanio (891; -17), Italio (735; +57), Germanio (619; -34), Belgio (436; -25), Pollando (354; -396), Britio (341; +5), Svedio (326; +12), kaj Usono (315; -71).

La tuta UEA-membraro, kiu konsistas el la individuaj kaj aligitaj membroj kune, estis 15103 (-698). Malpli ol 30-jaraj estis 371 individuaj membroj, kiuj do samtempe estis individuaj membroj de TEJO (-2). Krome estis 1612 junaj aligitaj membroj (-102). La junulara sekcio de UEA do havis sume 1983 membrojn (-104).

Revuo Esperanto de UEA havis 3131 pagitajn abonojn (-169) kaj la revuo Kontakto de TEJO 702 (+49).

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/492a2

N-ro 494 (2013-04-03)
Filmo pri Otto Jespersen en la Reta Kinejo

La prelego de d-ino Vera Barandovská-Frank pri la dana lingvisto Otto Jespersen (1860-1943), farita en la Internacia Kongresa Universitato de la 96-a UK en Kopenhago, estas nun spektebla en la Reta Kinejo de UEA . La plena titolo de la prelego estas Dialogo kaj interkompreno en la interlingvistika laboro de Otto Jespersen. La filmo daŭras 56 minutojn.

La teksto de la prelego troviĝas en IKU-libro 2011, aĉetebla ĉe la Libroservo de UEA (EUR 15,00) kaj senpage elŝutebla en la retejo de UEA.  

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/494a2

N-ro 496 (2013-04-12)
Japanio pinte en la Rejkjavika statistiko

907 esperantistoj el 51 landoj estis registritaj kiel aliĝintoj al la 98-a UK en Rejkajviko la 12-an de aprilo, iom pli ol tri monatojn antaŭ la komenco de la kongreso.

Kvankam temas pri eŭropa UK, sur la unua loko en la statistiko daŭre restas Japanio, kiu liveris ĝis nun 92 aliĝintojn. Sekvas Francio kaj Germanio (respektive 83 kaj 78). Aliaj landoj kun multaj aliĝintoj estas Italio (41), Ĉinio kaj Nederlando (po 39), Svedio (37), Pollando kaj Rusio (po 33), Usono (28), Belgio kaj Svislando (po 27), Brazilo, Ĉeĥio kaj Finnlando (po 25), Britio (24) kaj Danio (22).

Aliĝilo de la 98-a UK

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/496a2

N-ro 497 (2013-04-17)
Timothy Reagan elektiĝis kiel nova ĉefredaktoro de LPLP

La Estraro de UEA kaj la eldonejo John Benjamins lastatempe anoncis la elekton de prof. d-ro Timothy Reagan kiel la nova ĉefredaktoro de la revuo Language Problems and Language Planning (Lingvaj Problemoj kaj Lingva Planado). La revuo, kiun eldonas la konata lingvistika eldonejo John Benjamins (Amsterdamo/Filadelfio), estas la organo de Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj, la esplora fako de UEA.

D-ro Reagan estas internacie konata specialisto pri lingva politiko en edukado kaj pri fremdlingva edukado. Li ankaŭ verkis librojn pri komparaj neeŭropaj aliroj al klerigo. Li aparte interesiĝas pri gestolingvoj (pri kiuj li abunde verkis), pri sudafrikaj lingvoj kaj pri planlingvoj. Li scipovas Esperanton, ĉeestis kelkajn UK-ojn, kaj rolis kiel estrarano kaj nun konsilanto de la usona fondaĵo Esperantic Studies Foundation.

D-ro Reagan estas dekano de la Fakultato pri Edukado ĉe la Universitato Nazarbajev (Astana, Kazaĥio). Li estis nomita en 2012, kun la tasko krei la studprogramon kaj dungi la unuajn profesorojn por nova fakultato, kies instrulingvo estos la angla. Antaŭe li estis katedra profesoro en la Ŝtata Universitato de Centra Konektikuto, Usono. Antaŭ tio li rolis kiel vicdekano pri edukado en la Universitato de Konektikuto, dekano pri edukado en la Universitato Roger Williams (Usono), kaj dekano pri humanecaj studoj en la Universitato de Witwatersrand (Sud-Afriko).

Inter la lingvoj kiujn li konas estas la rusa, la franca, la hispana kaj la afrikansa. Inter liaj lastatempaj verkoj estas Language Policy and Language Planning for Sign Languages [Lingvopolitiko kaj lingvoplanado por gestolingvoj] (2010) kaj Language Matters: Reflections on Educational Linguistics [Lingvaj aferoj: Konsideroj pri eduka lingvistiko] (2009). Lia Non-Western Educational Traditions [Neokcidentaj klerigaj tradicioj] jam atingis la trian eldonon (2005).

D-ro Reagan transprenas la gvidadon de LPLP de prof. d-ro Humphrey Tonkin, kiu tra tridek jaroj estas administra redaktoro, redaktoro kaj lastatempe ĉefredaktoro de la revuo. D-ro Tonkin daŭre rolos kiel emerita redaktoro, helpante pri redaktado kaj juĝlegado de manuskriptoj. D-ro Reagan estas jam membro de la redakta komitato de LPLP, kaj li kaj d-ro Tonkin estas multjaraj proksimaj kunlaborantoj.

Restos anoj de la redakcia teamo Probal Dasgupta (redaktoro), Mark Fettes (redaktoro), Sabine Fiedler (interlingvistika redaktoro), kaj Frank Nuessel kaj Federico Gobbo (recenzaj redaktoroj).


Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/497a2

N-ro 498 (2013-05-02)
Gvidlinioj por terminologiaj politikoj de Unesko en Esperanto

La internacia informejo por terminologio Infoterm, en kiu UEA membras ekde 2011, instigis la Komisionon pri Terminologiaj Instancoj de UEA al tradukado de la Unesko-dokumento Gvidliniojn por terminologiaj politikoj. La kelkdekpaĝa dokumento estas sistema referenco por ĉiu, kiu diverscele deziras projekti, plani kaj efektivigi terminologian politikon por subteni daŭrigeblan evoluigon de sia lingva komunumo.

La originala anglalingva dokumento estis tradukita de Geoffrey Sutton, kaj fake kaj lingve reviziita de teamo. Fine de aprilo ĝi aperis en la retejo de Infoterm apud versioj en dek aliaj lingvoj. Kvankam la Esperanto-versio ne estas oficiala dokumento de Unesko, ĉar Esperanto ne servas kiel oficiala lingvo de tiu organizaĵo, ĝi aperis kun permeso de Unesko.

Aliaj terminologiaj projektoj komenciĝos baldaŭ. Interesatoj pri terminologio povos viziti la budon Terminologio dum la Movada Foiro de la 98-a UK en Rejkjaviko.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/498a2

N-ro 499 (2013-05-17)
Ban Ki-moon okaze de la Internacia Tago kontraŭ Gejfobio kaj Transfobio

La 17-a de majo estas observata kiel Internacia Tago kontraŭ Gejfobio kaj Transfobio. En tiu tago en 1990 la Monda Organizaĵo pri Sano forigis samseksemon el la listo de malsanoj.
Jen la mesaĝo de Ban Ki-moon, Ĝenerala Sekretario de UN, al la Internacia Forumo kontraŭ Gejfobio, kiun la nederlanda registaro organizis en Hago la 16-an kaj 17-an de majo. La mesaĝo estis prezentita de Navanethem Pillay, Alta Komisiito de UN por Homaj Rajtoj.


Mi havas la plezuron sendi salutojn al tiu ĉi unua Internacia Forumo organizita de la nederlanda registaro por observi la Internacian Tagon kontraŭ Gejfobio.

Mi aparte dankas Ŝian Reĝinan Moŝton Máxima de Nederlando pro ŝia subteno al tiu ĉi grava evento.

La batalo kontraŭ gejfobio estas kerna parto de la pli vasta lukto por homaj rajtoj por ĉiuj. Ĝi kuniras kun la longdaŭra laboro de Unuiĝintaj Nacioj por elimini rasismon kaj antaŭenigi seksan egalecon. La Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj promesas mondon liberan kaj egalan, kaj ni honoros tiun promeson nur se ĉiuj – sen escepto – ĝuos la protekton kiun ili meritas.

Dum generacioj gejaj, lesbaj, ambaŭseksemaj kaj transseksaj (GLAT) homoj en ĉiuj regionoj estis submetataj al terura perforto pro siaj seksa orientiĝo kaj seksa identeco. Ili estis traktataj senrespekte, moke kaj diskriminacie. Oni igis ilin senti sin ĉiel krom liberaj kaj egalaj. Multe tro longe ilia suferado renkontis silenton en la haloj de povo.

Kiel Ĝenerala Sekretario mi havas la devon levi mian voĉon. Kune kun multaj sindevigintaj partneroj ni laboras por elstarigi tiun ĉi batalon kaj altiri pli da atento al la specifaj defioj frontantaj la GLAT-membrojn de nia homa familio. Mi aprecas ĉiujn kiuj subtenas tiun ĉi fortostreĉon kaj mi alvokas ankaŭ aliajn engaĝiĝi.

Ni scias kio devas esti farita. Drakonaj leĝoj uzataj por kriminaligi kaj puni GLAT-homojn devas esti anstataŭigitaj per novaj leĝoj, kiuj harmonias kun universalaj homrajtaj konvencioj kaj protektos ĉiujn kontraŭ diskriminacio surbaze de iliaj seksa orientiĝo kaj seksa identeco. Ankaŭ publika edukado estas esenca por defii negativajn stereotipojn kaj antaŭenigi pli grandan komprenon.

Fini gejfobion estas afero de persona sekureco, digno kaj eĉ transvivo por sennombraj individuoj. Temas ankaŭ pri longtempa klopodado – io kio laŭ mi estas decida por la misio de Unuiĝintaj Nacioj.

Mi dankas al vi ĉiuj pro via devontiĝo al la afero kaj deziras al vi fruktodonajn diskutojn en la venontaj tagoj. Kun la forto de nia konvinko, ni plu laboru por mondo de veraj libereco kaj egaleco por ĉiuj.

Ban Ki-moon

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/499a2

N-ro 500 (2013-05-22)
250 ekzameniĝos dum la dua Tutmonda Ekzamentago

Post la granda sukceso de la Unua Tutmonda Ekzamentago pasintjare la komisiono de UEA pri la Ekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro aranĝos similan tagon la 8-an de junio. Anonciĝis 250 kandidatoj el 16 landoj. La ekzamenoj okazos en 24 lokoj, inter kiuj estas sep urboj en Francio kaj po du en Meksiko kaj Brazilo. Aliaj ekzamenlokoj estos en Argentino, Belgio, Germanio, Japanio, Kolombio, Nikaragvo, Pollando, Rusio, Serbio, Svedio, Svislando kaj Usono.

Pasintjare dum la Tutmonda Ekzamentago okazis nur skribaj sesioj, sed ĉi-jare en ses lokoj estos ankaŭ parolaj sesioj, kies sukcesaj partoprenantoj ricevos atestilon pri KER-ekzameno de UEA kaj la hungara ekzamencentro ITK.

La distancajn ekzamenojn ebligos la uzo de modernaj teknikaĵoj, per kiuj la kandidatoj estos ligitaj kun la du ekzamenantoj per videokonferenca sistemo.

Katalin Kováts, la ĉeforganizanto de la Tutmonda Ekzamentago, rakontas ke pasintjare pluraj ekzamenitoj povis transpreni siajn atestilojn jam en la UK en Hanojo. -  Mi esperas, ke tiel estos ankaŭ ĉi-jare, ĉar mi tre ŝatus vojaĝi al Rejkjaviko kun granda kofro da atestiloj, ŝi aldonas.

La junia ekzamensesio estos la la 34-a en la serio de KER-ekzamenoj. Kun ĝi la nova ekzamensistemo nombros jam 1300 kandidatojn. Pliaj ekzamenebloj dum la proksimaj monatoj estos dum la ILEI-konferenco en Herzberg, dum la UK en Rejkjaviko kaj dum la Itala Esperanto-Kongreso en Kastelaro. Informoj kaj aliĝilo ĉe www.edukado.net .

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/500a2

N-ro 501 (2013-06-06)
Aperis la aktoj de la Hanoja Esperantologia Konferenco

Sub la titolo Leksikologio, frazeologio, historio, semantiko kaj terminologio: du kontinentoj renkontiĝas en Hanojo aperis la aktoj de la 35-a Esperantologia Konferenco, kiu okazis en la 97-a Universala Kongreso de Esperanto en Hanojo en 2012. La volumon redaktis Christer Kiselman kaj Mélanie Maradan, kiuj ankaŭ gvidis la konferencon.

La Esperantologiaj Konferencoj estas organizataj de Centro por Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED), la esplora branĉo de UEA, kaj ili okazas en ĉiu UK ekde tiu en Varno en la jaro 1978.

En Hanojo okazis kvin prelegoj. Tiu de Nguyen Xuan Thu estas verŝajne la unua publikigaĵo pri la temo, kiel esperantigi vjetnamajn nomojn. La kontribuaĵo de Kadoja Hidenori pri la konfronto inter frazeologio kaj lingvaj rajtoj estas firma kritiko de pluraj nuntempaj fenomenoj en Esperanto kaj esperantologio. La studo de Ilona Koutny traktas semantikajn modelojn kaj vortfaradon en pluraj lingvoj kompare al tiuj de Esperanto.

La prelego de Heidi Goes pri la historio de la indonezia Esperanto-movado estas unu el la rezultoj de ŝiaj esploroj, ankaŭ surlokaj; la alia estis restarigo de tiu delonge mortinta movado. Fine, Mélanie Maradan prezentas la vivon kaj verkon de Eugen Wüster kaj ŝian opinion pri terminologia laboro ĝenerale kaj pri la fonda kontribuaĵo de Wüster aparte.

Leksikologio, frazeologio, historio, semantiko kaj terminologio, A4-formata kaj plaste kovrumita, havas 65 paĝojn. Ĝia prezo ĉe la Libroservo de UEA estas €10,50 (plus sendokostoj kaj, en EU, imposto de 6%; triona rabato ekde 3 ekz.).

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/501a2

N-ro 502 (2013-06-07)
Dua Tutmonda KER-ekzameno startis

Vendredon, la 6-an de junio, je la 14-a en Liono kaj je la 17-a en Limoĝo (laŭ la Mezeŭropa Tempo; ambaŭ urboj en Francio), kandidatoj konektiĝis kun la ekzamenantoj pere de Skajpo por la parola parto de la Dua Tutmonda KER-ekzameno, kiu plu daŭros sabaton, la 8-an de junio, kun skribaj sesioj en 25 lokoj de 16 landoj. Paralele okazos ankaŭ parolaj ekzamenoj en Arras (Francio) kaj Técamac (Meksiko). En La Chaŭx-de-Fonds kaj en Tuluzo la parolaj sesioj disvolviĝos la 15-an kaj la 21-an de junio.

Katalin Kováts preparas la grandan eventon jam de pli ol kvar monatoj, laborante dum la lastaj du monatoj preskaŭ nur por tiu celo. Ŝi ricevas helpon de Márta Kovács, Zsófia Kóródy, Renato Corsetti kaj Petra Smidéliusz, kiuj partoprenos en la Skajpaj sesioj, kaj ankaŭ de ĉ. 60 aliaj personoj surloke en la ekzamenlokoj. En pluraj lokoj ankaŭ ekstermovaduloj -- kiel direktoro de biblioteko, vicurbestroj kaj universitataj profesoroj -- prizorgos la laŭregulan gvidadon de la ekzamenoj.

La Duan Tutmondan Ekzamenon partoprenos 250 personoj; 55 el ili ankaŭ la parolan parton.

Intervjuo de Barbara Pietrzak kun Katalin estas aŭskultebla ĉi tie (elsendo de la 4-a de junio, ekde la 14-a minuto).

Fotoj pri la sesio jam troviĝas kaj ankoraŭ amase aldoniĝos al la koncerna sekcio de la Fotoalbumo.

Por la aliaj someraj sesioj de la KER-ekzamenoj eblas aliĝi ĉi tie.

(laŭ Edukado.net)

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/502a2

N-ro 503 (2013-06-17)
Jarlibro 2013 aperis

La kovrilbildo de la unua numero de la 50-jariĝanta TEJO-revuo Kontakto ornamas la portretan paĝon de Jarlibro 2013, kiu aperis la 14-an de junio. Ĝia antaŭparolo estas verkita de la prezidanto de UEA, d-ro Probal Dasgupta, kiu inspiriĝis de la rolo de junularo en nia movado ne nur pro la jubileo de Kontakto, sed pensante ankaŭ pri la signifo de gejunuloj kiel Hector Hodler kaj Edmond Privat en la frua periodo de UEA. La ĉi-jara eldono estas speciala por Roy McCoy, por kiu lia deka Jarlibro fariĝis la lasta en lia redakto antaŭ lia emeritiĝo fine de la nuna jaro. Krom redakti la Jarlibron, li prespretigis ĝin jam de pli ol dudek jaroj.

Du trionoj de la 280-paĝa libro konsistas el la Delegita Reto, kun la adresoj de 1556 delegitoj en 98 landoj. Pro forpasoj kaj pro malkresko de la nombro de membroj, en la Jarlibro troviĝas 76 delegitoj malpli ol pasintjare. Estas 52 ĉefdelegitoj, 875 lokaj delegitoj, 95 vicdelegitoj, 35 junularaj kaj 1185 fakaj delegitoj. Krome, en Brazilo estas 5 regionaj delegitoj. La fakdelegitoj reprezentas preskaŭ 800 fakojn.

En la unua parto, eldonita ankaŭ aparte kiel Gvidlibro 2013, aperas adresoj kaj aliaj informoj pri la organoj, instancoj kaj servoj de UEA kaj TEJO, pri landaj kaj fakaj asocioj, akademioj, edukaj kaj kulturaj instancoj, bibliotekoj, radioelsendoj, kaj pri Esperanto en Interreto.

Fine de la Jarlibro troviĝas du rabatkuponoj de la Libroservo de UEA por tiuj, kiuj faras mendojn per papera poŝto. Por retaj mendoj ne necesas uzi la kuponon. Membroj kun Gvidlibro kaj Membroj kun Jarlibro rajtas dufoje jare mendi librojn kaj aliajn varojn kun rabato de 10%. Membroj en pli altaj kotizkategorioj rajtas je rabato ĉe ĉiu mendo.

La Delegita Reto kaj aliaj informoj de la Jarlibro estas konsulteblaj ankaŭ rete por la individuaj membroj, kiuj registriĝas kiel uzantoj de la reta Jarlibro. Tie eblas ankaŭ rekte kontakti tiujn delegitojn, kiuj havas retadreson; en la ĉi-jara Jarlibro ili nombras 1283 (82,5%). Unuafoje kelkaj delegitoj anoncis retadreson en Jarlibro 1994. En 1996 unu el dek (10,3%) anoncis ĝin, en 2001 preskaŭ duono (48%), en 2006 pli ol du trionoj (68,9%), kaj en 2010 jam kvar el kvin delegitoj (80,8%).

Al parto de la individuaj membroj la reta versio de la Jarlibro sufiĉas kaj parto ne bezonas la presitan libron, ĉar ankaŭ samfamiliano estas membro de UEA. Fine de majo la membroj kun retadreso estis petitaj sciigi la CO en la kazo, ke ili ne bezonas la presitan libron. Sekve ĝi ne estis sendita al 380 membroj (9%). La presitan Gvidlibron ne bezonis 48 membroj (14%), ĉefe tiuj kiuj pagis la kotizon de Membro kun Gvidlibro por povi legi rete la revuon Esperanto.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/503a2

N-ro 506 (2013-07-20)
Mark Fettes elektita kiel nova prezidanto de UEA

Prof. d-ro Mark Fettes el Kanado estis elektita kiel la nova prezidanto de Universala Esperanto-Asocio en la unua kunsido de la Komitato en Rejkjaviko sabaton, la 20-an de julio. Fettes transprenas la prezidan stafeton de Probal Dasgupta, kiu gvidis la Asocion dum du oficperiodoj ekde 2007.

La kunsidon partoprenis 44 komitatanoj aŭ iliaj anstataŭantoj kaj 2 observantoj. Komence ĉeestis nur la komitatanoj A kaj B, kiuj alektis al la supera organo de la Asocio kvin komitatanojn C. Elektitaj estis Zsófia Kóródy (35 voĉoj), Julián Hernández Angulo (30), Jean Codjo kaj Stefano Keller (po 24), kaj Orlando E. Raola (21). Ne elektiĝis Marcel Delforge kaj Josep Franquesa Solé (po 17), kaj Johan Derks (9).

Poste la Komitato diskutis pri la nombro de elektotaj estraranoj kaj aŭdis sinprezentojn de la kandidatoj. Per plimulto de voĉoj oni akceptis la proponon de la Elekta Komisiono, ke la Estraro konsistu el sep membroj. Origine estis dek kandidatoj, el kiuj Johan Derks forfalis pro sia neelekto kiel komitatano. En la voĉdonado sukcesis Mark Fettes (43 voĉoj), Stefan MacGill (37), José Antonio Vergara (35), Lee Jung-kee (34), Martin Schäffer (33), Stefano Keller (30), kaj Barbara Pietrzak (24). Krome, Orlando Raola ricevis 23 kaj Amri Wandel 21 voĉojn.

La Estraro estas preskaŭ tute nova: nur Stefano Keller kaj Barbara Pietrzak membris ankaŭ dum la antaŭa oficperiodo. Du novelektitoj havas tamen antaŭan sperton pri la laboro en la Estraro: Mark Fettes estis ĝia membro 1992-1998 kaj José Antonio Vergara 2007-2010. La nova Estraro ekoficos lundon, la 22-an de julio, post la akcepto de la Estrara Raporto pri la jaro 2012. Tuj post sia elekto ĝi tamen jam havis mallongan kunsidon por fari proponon al la Komitato pri la prezidanto, la vicprezidanto kaj la ĝenerala sekretario: respektive Mark Fettes, Stefan MaGill kaj Martin Schäffer. Tiun proponon la Komitato akceptis unuanime. Pri la cetera taskodivido la nova Estraro decidos poste dum la kongresa semajno.

En la unua kunsido de la Komitato prezidis Probal Dasgupta -- krom ĉe la elektado de komitatanoj C kaj estraranoj, kiam prezidis la kunordiganto de la Elekta Komisiono, d-ro Ulrich Lins.

La Komitato elektis ankaŭ tri novajn Honorajn Membrojn de UEA: Roland Lindblom el Svedio, Biruta Rozenfelde el Latvio, kaj Hallgrimur Sæmundsson el Islando, kiu malfeliĉe forpasis unu monaton antaŭ la UK.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/506a2

N-ro 510 (2013-07-26)
Rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2013

Poezio:
Unua premio: Nicola Ruggiero pro Okazis iam;
Dua premio: Benoît Philippe pro Atena taverno;
Tria premio: Nicola Ruggiero pro Nur korvoj du.
Partoprenis 32 verkoj de 17 aŭtoroj el 15 landoj.

Prozo:

Unua premio: ne aljuĝita;
Dua premio: Ewa Grochowska pro Parentezo;
Tria premio: Jesper Jacobsen pro La punĉbovlo de la diablo;
Honora mencio: Ewa Grochowska pro Eskapo.
Partoprenis 24 verkoj de 12aŭtoroj el 10 landoj.

Teatraĵo:
Unua premio: ne aljuĝita;
Dua premio: ne aljuĝita;
Tria premio: Luiza Carol pro Tempo rabita;
Honora mencio: Nikolao Uzunov pro Veronia.
Partoprenis 2 verkoj de 2 aŭtoroj el 2 landoj.

Eseo:
Premio "Luigi Minnaja": Jorge Camacho Cordón pro De hajko al hajko, kaj
Lena Karpunina pro Aliro al la mistera Jean Ribillard;
Dua premio: ne aljuĝita;
Tria premio: Dimitrije Janicic pro Cent jaroj de originala Esperanto-literaturo en Serbio.
Partoprenis 8 verkoj de 7 aŭtoroj el 5 landoj.

Infanlibro de la Jaro:
Eldonejo Mondial pro La mirinda sorĉisto de Oz (traduko: Donald Broadribb).
Partoprenis 1 verko de 1 eldonejo el 1 lando.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/510a2

N-ro 511 (2013-07-27)
La Komitato vigle debatis kaj elektis Konsilion

Okazis vendredmatene, la 26-an de julio, la lasta kunsido de la Komitato de UEA, kun emfazo sur la estonta agado. Ĝin karakterizis vigla kaj bonkvalita debatado. Buĝeto 2014 estis akceptita, sed kun du montransigoj, ambaŭ en valoro de mil eŭroj. Estraraj vojaĝkostoj reduktiĝos ĝis € 9000, sendokostoj ĉe Jarlibro reduktiĝos ĝis € 6500. Tio ebligis plusojn ĉe Movada Evoluigo: Edukado altiĝas ĝis € 4000 kaj Eksteraj rilatoj ĝis € 3000. La buĝetoj por fondaĵoj en 2014 estis senmodife akceptitaj.

La Komitato konfirmis la decidon de la Estraro rezervi en la kapitalo sumon de cent mil eŭroj por renovigo de la asociaj retejo kaj administrado. La Estraro alprenas la devon regule raporti al la Komitato kaj membroj pri la realigo de la planoj. Elektitaj estis nova konsisto por la Komisiono pri Financo kaj Administrado, kaj du novaj komitataj reviziantoj.

La Komitato aprobis la starigon de Konsilio kaj regularon, kiu difinas ĝian rolon. Post diskuto la sekvaj konsilianoj estis akceptitaj: Petro Baláž (Slovakio), Heidi Goes (Belgio), Trezoro Huang Yinbao (Ĉinio), Johannes Mueller (Germanio), Zsófia Kóródy (Germanio), Mélanie Maradan (Svislando), Francesco Maurelli (Italio), Veronika Poór (Hungario), Orlando Raola (Usono), James Rezende Piton (Brazilo), Rafael Henrique Zerbetto (Brazilo), Amri Wandel (Israelo), István Ertl (Luksemburgo) kaj Michela Lipari (Italio).

La Komitato plie faris modifeton en la regularo de la Internacia Kongresa Universito kaj en tiu pri kotizperantoj. Restis malmulta tempo por diskuti la Strategian Planon. Oni atentigis pri la graveco pli bone konigi ĝin, laŭeble poparte per pli simplaj kaj klaraj tekstoj. Post la aldono de unu frazo pri Esperanto-kursoj por poŝtelefonoj, la Komitato akceptis la Strategian Planon.

Stefan MacGill

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/511a2

N-ro 512 (2013-07-29)
Lernu.net ricevis la Premion Deguĉi

Premio Onisaburo Deguĉi, "la esperantista pacpremio", estis starigita per donaco de Oomoto en 1987, la Jubilea Jaro de Esperanto, kaj estis aljuĝita ĉiujare ekde tiam. La Premio konsistas el monsumo de 2000 eŭroj kaj el diplomo.

Laŭ sia regularo la Premio Deguĉi estas asignata "pro meritoj en la utiligo de Esperanto kiel rimedo por monda paco kaj homara feliĉo, konforme al la idearo de d-ro Zamenhof kaj al instruoj de Onisaburo Deguĉi, kaj pro kontribuo al la celo de UEA kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco kaj disvolvi ĉe ili komprenon kaj estimon por aliaj popoloj".

Per decido de la Estraro de UEA, la Premio Deguĉi de la jaro 2013 estis aljuĝita al la reta projekto lernu.net


La retejo lernu.net estis lanĉita en decembro 2002. Ekde tiam amaso da homoj lernis Esperanton per la modernaj retaj rimedoj, kiujn ĝi ofertas. Jam preskaŭ 150 000 homoj ĉie en la mondo estas registritaj kiel ĝiaj uzantoj.  "Disvastigante la Internacian Lingvon Esperanto, lernu.net plenumas en unika kaj efika maniero la idealojn de la Premio Deguĉi", diris la Estraro en la pravigo de la decido pri la ĉi-jara laŭreato.
Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/512a2

N-ro 513 (2013-07-31)
Forpasis Ivo Borovečki (1924-2013)

D-ro Ivo Borovečki, Honora Membro de UEA, forpasis la 23-an de julio en Pula (Kroatio). Li naskiĝis la 25-an februaro 1924. Dum la Dua Mondmilito li aktive partoprenis en la kontraŭfaŝisma batalo. Li doktoriĝis en la Medicina Fakultato de Zagrebo en 1952. Specialisto pri radiologio, li laboris en Etiopio 1956-60, poste en Alĝerio kaj ekde 1961 en Pula ĝis la emeritiĝo en 1987. Li estis membro de la Kroatia Parlamento 1963-65.   

Ivo Borovečki esperantistiĝis en 1940 kaj aktivis movade ekde 1945, ĉefe en la Zagreba Esperanto-societo "Bude Borjan", kies prezidanto li estis 1955-56. Li estis komitatano de UEA 1951-59, prezidanto de Jugoslavia Esperanto-Federacio 1951-53 kaj prezidanto de LKK de la 38-a UK en Zagrebo en 1953. De 1953 ĝis 1956 li estis redaktoro de la Esperanto-elsendoj de Radio Zagrebo. Li estis lekciisto pri Esperanto ĉe la Ekonomika Fakultato en Zagrebo 1955-56. En 1959 li gvidis kurson en Adis-Abebo kaj starigis la unuan Esperanto-grupon en Etiopio. Li estis kursgvidanto ankaŭ en sia hejmlando kaj prezidanto de la Esperanto-societo "La Adriatika Stelo" en Pula. Kunredaktoro de La Suda Stelo 1947-50. Ekde 1955 li multe tradukis el la kroata poezio; liaj tradukoj aperis en multaj Esperanto-gazetoj kaj antologioj.

En 1997 d-ro Borovečki estis elektita Honora Membro de UEA.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/513a2

N-ro 514 (2013-08-22)
TEJO sin prezentas filme

Ĉiu, kiu interesiĝas pri TEJO, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, sed ne povis partopreni la Malferman Tagon de la Centra Oficejo de UEA la 27-an de aprilo, povas nun spekti rete la prelegon, kiun Quentin Weber-Seban tiam faris pri la junulara sekcio de UEA. 

La 44-minuta filmo TEJO sin prezentas donas vastan superrigardon pri la organiza strukturo, servoj, aranĝoj kaj alia agado de TEJO. Weber-Seban parolis ankaŭ pri sia propra laboro kiel volontulo de TEJO  en la Centra Oficejo. Post la prelego li respondis demandojn; ankaŭ tiu parto de la programero estas inkluzivigita en la filmo.  

La filmo estis realigita de Francisco L. Veuthey kaj troviĝas en la Reta Kinejo de UEA en YouTube kaj Vimeo

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/514a2

N-ro 515 (2013-09-09)
Pli ol 4000 ŝatantoj de UEA en Facebook

La nombro de ŝatantoj de la paĝo de UEA en la socia retejo Facebook  ("Vizaĝlibro") atingis 4000 la 7-an de septembro. La paĝo estis kreita la 5-an de novembro 2009, kaj unu jaron poste ĝi jam havis 1738 ŝatantojn. Poste la kresko malrapidiĝis, sed ĉi-jare la ritmo denove plivigliĝis. 

Kun 585 ŝatantoj Brazilo daŭre estas sur la unua loko, kun ĉiam pli granda distanco al Usono (366). Aliaj landoj kun multaj ŝatantoj estas Francio (221), Pollando (182), Italio (178), Hispanio (174), Meksiko (130), Germanio (122), Argentino (114), Rusio (103), Hungario (83), Britio (78), Japanio (76), Nederlando (66), Kanado kaj Malajzio (po 60), Belgio (58), Ĉilio (57), kaj Kolombio kaj Vjetnamio (po 55).

En marto, kiam la paĝo atingis la nombron de 3500 ŝatantoj, San-Paŭlo estis la unua en la urba statistiko, sed intertempe Rio-de-Ĵanejro klare superis ĝin kun 84 ŝatantoj, dum en San-Paŭlo loĝas 65 ŝatantoj. Sekvas Parizo (49), Bonaero (45), Hanojo (39), Budapeŝto (37), Moskvo (35), Meksikurbo kaj Seulo (po 33), Vilno (32), kaj Madrido kaj Santiago de Ĉilio (po 31).

La seksa distribuo restas praktike sama ekde la komenco: 71,1% de la ŝatantoj estas viroj kaj 27,4% virinoj (la sekso de 1,5% ne estas konata). La proporcio de viroj estas do iom pli granda ol inter la individuaj membroj de UEA, el kiuj 66% estas viroj kaj 31% virinoj (sekso de 3% ne konata). 

Per Facebook UEA atingas publikon multe pli junan ol la kotizanta membraro, el kiu pli ol duono aĝas pli ol 60 jarojn. Entute 60,0% de la ŝatantoj en Facebook estas malpli ol 45-jaraj (41,3% aĝas malpli ol 35 jarojn; 18,7% estas 35-44-jaraj). Krome, 17,5% estas en la grupo de 45-54 jaroj kaj 11,9% en tiu de 55-64 jaroj. Pli ol 64-jaraj estas 9,1% de la ŝatantoj. Ne konata estas la aĝo de 1,2%.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/515a2

N-ro 516 (2013-09-20)
Festu la Internacian Tagon de Paco

En la nuna jaro 2013, la Internacia Tago de Paco, la 21-a de septembro, okazas en sabato. Specialaj agadoj kaj festoj okazos tra la tuta mondo dum la Pactaga Semajnfino, inkluzive festivalojn, koncertojn, tutmondan Pacan Ondon kun momentoj de silento tagmeze en ĉiu horzono, kaj multajn aliajn aranĝojn.

La Internacia Tago de Paco, la tielnomata Pactago, donas okazon al individuoj, organizaĵoj kaj nacioj por krei praktikajn agojn de paco je komuna dato.

En la jaro 1981, la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj unuanime akceptis Rezolucion 36/67, kiu starigis la Internacian Tagon de Paco, kun la celo "dediĉi specifan tempon al koncentrado de la klopodoj de UN kaj ĝiaj membroj, kune kun la tuto de la homaro, antaŭenigi la idealojn de paco kaj doni pozitivajn atestojn pri sia sindediĉo al paco en ĉiuj praktikaj manieroj". La unuan Pactagon oni festis en septembro 1982 en la malferma tago de la Ĝenerala Asembleo.

En 2002 la Ĝenerala Asembleo oficiale deklaris la 21-an de septembro la konstanta ĉiujara dato por la Internacia Tago de Paco.

Kreante la Internacian Tagon de Paco, UN do dediĉis specifan tagon kaj kunlaboran fokuson al tutmonda paco kaj instigis la tutan homaron kunlabori tiucele. Dum la diskutado de la Rezolucio de UN, kiu starigis la Tagon, oni sugestis, ke:

Pactago estu dediĉita al memoro kaj plifortigo de la idealoj de paco en kaj inter ĉiuj nacioj kaj popoloj... Tiu ĉi tago rolos kiel memorigo al ĉiuj popoloj, ke nia organizaĵo, malgraŭ ĉiuj siaj limigoj, konsistigas vivantan instrumenton de servado al paco; ĝi rolu por ni ĉiuj kiuj laboras en la sino de la organizaĵo kiel sonorilo konstante sonoranta por memorigi nin, ke nia konstanta sindediĉo, super ĉiuj interesoj aŭ diferencoj de kiu ajn speco, estu la sindediĉo al paco.
Ekde sia lanĉo, la Pactago markas nian personan kaj tutplanedan progreson al la paco. Ĝi kreskis por enpreni milionojn de homoj en ĉiuj mondopartoj, kaj ĉiujare oni organizas aranĝojn por memori kaj festi tiun ĉi tagon. Ili varias ekde privataj renkontiĝoj ĝis publikaj aranĝoj, koncertoj kaj forumoj, kiujn centoj da miloj da homoj partoprenas.

Ĉiu homo, ĉie ajn, povas festi la Pactagon. Povas temi pri io tiel simpla kiel lumigi kandelon je tagmezo, sidadi en silenta meditado, aŭ fari ion bonan por iu persono, kiun oni ne konas persone. Aŭ povas temi pri mobilizo de homoj kun kiuj oni laboras, aŭ de organizaĵo, aŭ komunumo, aŭ registaro ĉirkaŭ iu granda okazaĵo. La efiko de solidariĝo de milionoj da homoj, kiuj kunvenas por unu tago da paco, estas grandega kaj havas sian efikon.

La Internacia Tago de Paco estas ankaŭ Tago de Pafĉeso – persona aŭ politika. Kaptu tiun ĉi okazon por fari pacon en viaj propraj rilatoj, kaj ankaŭ fronte al la grandaj nuntempaj konfliktoj. Imagu la signifon por la homaro eĉ de unu tuta Tago de Pafĉeso!

Traduko: Novjorka Oficejo de UEA

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/516a2

N-ro 517 (2013-09-25)
Bonetose kaj samtempe diligente en Poznano

Dum la tria semajno de septembro la pola urbo Poznano reeĥas Esperantan parolon, ĉar jam ekde 1998 dum tiu semajno okazas sesio de la Interlingvistikaj Studoj  de la Universitato Adam Mickiewicz (UAM) kaj tuj poste, ĉi-jare jam la 29-an fojon la semajnfina kultura aranĝo Arkones. 

La aktuala interlingvistika grupo - tri brazilanoj, du svisoj, po unu germanino, rusino, hungaro kaj polo - komencis sian trian studjaron. István Ertl prezentis panoramon de la nuntempa Esperanta literaturo. La grupo laboris en tri specialiĝoj: pri internacia kaj interkultura komunikado (lingvistikaj kaj sociologiaj aspektoj) kun Ilona Koutny kaj Zbigniew Galor, pri literaturo (beletra tradukado) kun István Ertl, kaj pri lingvopedagogio kun Katalin Kováts kaj Ilona Koutny. 

La trian specialiĝon povis partopreni la grupo de la unujara instruista trejnado, komuna aranĝo de la Interlingvistikaj Studoj de UAM, ILEI kaj edukado.net. La dek unu aliĝintoj (el Brazilo, Francio, Germanio, Hungario, Japanio, Kanado, Pollando kaj Portugalio) laboris fervore pri metodologio de lingvoinstruado kaj speciale pri tiu de Esperanto. Ili konatiĝis ankaŭ kun tiklaj problemoj de la Esperanta gramatiko sub la gvido de Ilona Koutny kaj donace povis partopreni en kelkaj okupoj de la interlingvistika grupo. 

Al la programo kontribuis Stefan MacGill, eksprezidanto de ILEI kaj nuna vicprezidanto de UEA, pri kursplanado surbaze de la kurso Esperanto etape. La merkreda komuna vespero okazis en bona etoso kun skeĉoj de MacGill, muziko de Suzanna Kornicka kaj komuna kantado ĉe tabloj kun manĝaĵoj kaj trinkaĵoj.

Kelkaj kursanoj ricevas faciligon por la partopreno per stipendioj de UEA, ILEI kaj la fonduso ESF. Tiuj instancoj disponigas stipendiojn, ĉar ili komprenas la gravecon ne nur lanĉi novajn iniciatojn, sed ankaŭ protekti ĝisnunajn atingojn. La nuna trijara kurso finiĝos en 2014. UEA, ILEI, UAM kaj aliaj aktive nun laboras, por ke nova trijara kurso povu komenciĝi en septembro 2014. 

(laŭ Stefan MacGill)

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/517a2

N-ro 520 (2013-11-08)
Du filmoj aldoniĝis al la Reta Kinejo

Lastatempe du filmoj aldoniĝis al la Reta Kinejo de UEA. La unua estas registraĵo de la programero La nova Estraro sin prezentas en la 98-a Universala Kongreso en Rejkjaviko. La programero daŭris unu kaj duonan horojn, sed por pli komforta spektado la filmo estas dividita en tri partojn. Unue prezidanto Mark Fettes kaj la ses aliaj estraranoj prezentas sin, rakontante pri sia esperantistiĝo kaj antaŭa movada agado. En la dua parto ĝenerala sekretario Martin Schäffer rakontas pri la novstila labormaniero de la Estraro kaj prezidanto Fettes skizas la ĉefan enhavon de la ĵus akceptita Strategia Plano de UEA. La fino de la dua parto kaj la tuta tria parto konsistas el la demandoj de la publiko kaj la respondoj de la estraranoj.

La alia filmo, La Zamenhofa revo, estis registrita jam du jarojn pli frue en la 96-a UK en Kopenhago en 2011. Temas pri la prelego de Davide Astori el Italio en la Internacia Kongresa Universitato. La plena titolo de la prelego estis La Zamenhofa revo inter lingvistika kaj religia planizado: interpopola dialogo kaj tutmonda interkompreno per Esperanto kaj homaranismo. Ankaŭ tiu ĉi filmo estas dividita en tri partojn, kiuj daŭras po ĉ. 15 minutojn. La prelego mem konsistigas la unuan kaj duan partojn, dum la tria parto enhavas la postan diskuton, en kiu unu el intervenintoj estis la intertempe forpasinta zamenhofologo Zofia Banet-Fornalowa.

 Ambaŭ filmoj estis registritaj kaj redaktitaj de Francisco L. Veuthey.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/520a2

N-ro 521 (2013-11-14)
UEA invitas prelegi en la Bonaera IKU-sesio

Dum la 99-a UK  en Bonaero okazos la 67-a sesio de la Internacia Kongresa Universitato. UEA invitas universitatajn profesorojn, docentojn kaj personojn kun simila kvalifiko sendi proponojn pri prelegoj antaŭ 2014-02-28 al la sekretario de IKU rete (amri@.spamaĵo?huji.ac.il)  aŭ paperpoŝte (Prof. Amri Wandel, PK 767, IL-71799 Makabim, Modiin, Israelo).

Lige kun IKU okazos studsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS). Proponantoj de IKU-prelego povas samtempe proponi AIS-kurson, kies unua prelego estos parto de IKU kaj kiu aldone havos du daŭrigajn prelegojn. Oni bv. indiki, ĉu la IKU-propono estu konsiderata ankaŭ kiel AIS-kurso.

La prelegoj estu pri interesaj, allogaj temoj kaj taŭgaj por klera publiko. Aparte bonvenaj estas prelegoj lige kun la kongresa temo, Ĉu la nepoj nin benos? Streboj al daŭripova estonteco, sed bonvenas ankaŭ proponoj pri aliaj temoj. Ĉiu propono enhavu mallongan resumon de la prelego kaj koncizan biografieton de la preleganto, kune ne pli ol unu paĝo.

Ĉiu preleganto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aliĝo. Akceptita prelego estos rekompencita per honorario de 260 EUR. Pliaj detaloj kaj antaŭaj prelegoj kaj resumoj troviĝas en la retejo de UEA.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/521a2

N-ro 523 (2013-12-03)
Fabrício Valle invitas al kuna kreado de la revuo "Esperanto"

La nova redaktoro de la revuo Esperanto, Fabrício Valle, verve laboras por lanĉi sian unuan numeron, tiun de januaro 2014, sub sia redaktado. En ĝi apenaŭ plu restas spaco por pliaj eroj, sed des pli la redaktoro bonvenigas materialojn por postaj numeroj. Por gardi la freŝecon de la revua enhavo li emfazas, ke la novaĵoj, artikoloj kaj aliaj kontribuaĵoj estu novaj kaj ne jam aperintaj en retaj listoj aŭ aliaj gazetoj kaj forumoj.

 Oni prefere sendu la kontribuaĵojn retpoŝte (redakcio@.spamaĵo?revuoesperanto.org), sed se necese, eblas sendi ilin ankaŭ paperpoŝte al: Revuo "Esperanto", p/a Esperanto-Asocio de San-Paŭlo, Rua Faustolo 124, BR-05041-000 São Paulo, Brazilo. La redaktoro bonvenigas ankaŭ proponojn pri artikoloj kaj ĉiajn komentojn pri la revuo.

Jam estas kreita speciala reta komunumo Legantaro de la revuo 'Esperanto", kie la nova redaktoro pretas rekte respondi demandojn kaj komentojn de siaj legantoj. Ĉiu kiu volas aktive partopreni en la kreado de la revuo, povas aliĝi al la komunumo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/523a2

N-ro 528 (2013-12-23)
Prelego de Federico Gobbo en la Reta Kinejo

Ankaŭ tiuj, kiuj ne ĉeestis la 39-an Malferman Tagon de la Centra Oficejo de UEA la 30-an de novembro 2013, povas nun spekti en la Reta Kinejo  de UEA la prelegon, kiun prof. Federico Gobbo faris tiam pri la temo Instruiinterlingvistikon hodiaŭ: spertoj kaj konsideroj. La filmregistraĵo daŭras 32 minutojn. Gobbo, kiu ekde februaro gvidos la katedron pri Interlingvistiko kaj Esperanto en la Universitato de Amsterdamo, traktas la temon ĉefe surbaze de siaj spertoj en la Universitato de Torino. Kiel aparta filmo, 18-minuta, estas pubikigita la diskuto, kiu sekvis la prelegon.

Prof. Gobbo prelegis en la sama aranĝo ankaŭ pri lingvoj planitaj por fikcio. Ankaŭ ĝia registraĵo estos baldaŭ aldonita al la Reta Kinejo.  

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/528a2

N-ro 527 (2013-12-19)
Helmar Frank forpasis

Prof. Helmar Gunter Frank, unu el la plej elstaraj pledantoj por la scienca apliko de la Internacia Lingvo dum la lastaj jardekoj, forpasis post longa malsano en la Zamenhof-tago, la 15-a de decembro. Li naskiĝis la 19-an de februaro 1933.

Helmar Frank doktoriĝis en 1958 ĉe la filozofo Max Bense, kies maniero kunigi natursciencojn, arton kaj filozofion multe influis ankaŭ lian pensadon. Frank fariĝis konata esploristo kaj aŭtoro pri kibernetiko, precipe pri ĝia apliko al estetiko, pedagogio kaj psikologio. En 1963 li iniciatis la unuan germanan konferencon pri programita instruado kaj instru-aŭtomatoj. Samjare li fariĝis profesoro ĉe la kibernetika katedro de la Pedagogia Altlernejo de okcidenta Berlino. Ekde 1972 li laboris en la Universitato de Paderborn.

Frank lernis Esperanton en 1974 per kurso de Hermann Behrmann, kiu poste nomis lian varbiĝon "mia plej granda sukceso". Frank malkovris la grandan potencialon de Esperanto por la sciencoj kaj la neceson de science pruvitaj argumentoj por la lingvo, kiun li mem preferis nomi ILo. Fine de la 1970-aj jaroj komenciĝis sub lia gvido internacia eksperimento pri la propedeŭtika valoro de Esperanto, kies rezultoj estas ĝis nun ofte uzataj en la informado pri la lingvo.

La kulmina atingo de Frank estis la fondo de la Akademio Internacia de laSciencoj San-Marino  en 1983, kiu celis fariĝi internacia universitato. Helmar Frank estis prezidanto de AIS ĝis decembro 2007. Rimarkinda fariĝis la aperigo de sciencaj verkoj fare de AIS, kutime en dulingvaj eldonoj (Esperanto kaj iu nacia lingvo). Ekde 1995 AIS kaj UEA kunlaboras per la okazigo de AIS-kursoj lige kun la Internacia Kongresa Universitato. Helmar Frank mem kontribuis al multaj sesioj de IKU kiel populara preleganto. Ekde 1974 ĝis 2006 li partoprenis ĉiujn UK-ojn, escepte de tri.

En 1974 Frank kunfondis Eŭropan Klubon, kiu celis antaŭenigi egalrajtecan lingvopolitikon en Eŭropo.

En 1998 Helmar Frank ricevis la unuaklasan Federacian Meritkrucon de Federacia Respubliko Germanio. En 2004 li ricevis la titolon Esperantisto de la Jaro en voĉdonado de La Ondo de Esperanto. UEA premiis lin per Diplomo pro Elstara Agado en la jaro 2011.

En 2013, okaze de la 80-a datreveno de Frank, aperis Littera ScriptaManet, serta in honorem Helmar Frank, impona festlibro kun plurlingvaj eseoj de 60 amikoj liaj.

Enkonduke al la inspira artikolo Kiel konkeri la "fortikaĵon" de Frank en Esperanto (junio 1982; per "fortikaĵo" Frank celis la sciencojn), redaktoro Simo Milojević skribis: Profesoro Helmar Frank estas unu el la plej interesaj kaj valoraj personecoj, kiuj en la lasta jardeko aliĝis al la Esperanto-movado. Oni delonge ne vidis en niaj vicoj batalanton de tiaj vervo kaj kapacito.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/527a2

N-ro 489 (2013-02-14)
Afrika Kongreso de Esperanto
En Afriko agas 18 landaj Esperanto-asocioj, el kiuj 8 jam estas aliĝintaj al UEA. La movado viglas en tiu konti-nento, kion unuamondanoj eble ne sufiĉe konscias, ĉar malmulte da afrikanoj povas atingi UK-ojn aŭ aliajn kun- venojn ekster Afriko, ĉefe pro vizaj problemoj. Solvo de tiu problemo estas do kongresi en Afriko mem. Komence de la 90-aj jaroj okazis kvar Afrikaj Kongresoj de Esperanto, sed la lasta el ili okazis en 1995, do jam en fora pasinteco. Venis do la tempo por la kvina.

Tri establoj intense ekkunlaboris por okazigi la 5-an Afrikan Kongreson de Esperanto en Kotonuo, Benino, de la 29-a de decembro 2013 ĝis la 4-a de januaro 2014: Afrika Komisiono de UEA, Asocio de Beninaj Esperantistoj kaj la ne-registara organizaĵo Scio Sen Bariloj. La 20-an de januaro okazis en Kotonuo la unua kunsido de la Kongresa Organiza Komitato (KOKo). Aparte pozitiva fakto estas, ke la kunordiganto de la Afrika Komisiono de UEA, s-ro Adjé Adjévi, loĝas en Lomeo, Togolando, kaj povas atingi Kotonuon relative facile por renkonti la beninajn kolegojn kaj aktive partopreni la laboron de KOKo.

Per partnerado kun nordaj Landaj Asocioj la organizantoj esperas, ke po unu reprezentanto de ĉiuj landaj asocioj afrikaj sukcesos partopreni la kongreson. KOKo bonvenigos ankaŭ eksterafrikanojn partopreni, por ke tiu nekutima kaj valora aranĝo fariĝu ankaŭ kiel eble plej tutmonda.

Informoj pri la kongreso troviĝas en la retejo www.esperanto-afriko.org. Fotoj kaj dokumentoj jam abundas en http://mirejo3.blogspot.com. Krome, la UEA-vikio raportas pri la evento. Diversaj interesaj ekskursoj ebligos al ne-beninanoj ekkoni Beninon kaj al ne-afrikanoj ekkoni parteton de Afriko.

La informa organo de AKE nomiĝas Kotona Gazeto, kies tria numero estas nun preparata. La retadreso de KOKo estas ake-2013@.spamaĵo?yahoogroups.com.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/489a3

N-ro 498 (2013-05-02)
Ĵurnalismo en ĉefrolo dum la aprila Malferma Tago

60 vizitantoj el 12 landoj ĉeestis la 38-an Malferman Tagon de la Centra Oficejo de UEA sabaton, la 27-an de aprilo, antaŭtage de la 105-a datreveno de UEA. La ĉefpreleganto estis Kalle Kniivilä (foto), profesia ĵurnalisto kaj redaktoro de la populara retgazeto Libera Folio, kies 10-a datreveno pasis nur kelkajn tagojn pli frue. Kniivilä faris du prelegojn, titolitajn en demanda formo: Kial ĵurnalistoj interesiĝu pri Esperanto? kaj, kvazaŭ spegule, Kial esperantistoj interesiĝu pri ĵurnalismo?

La publiko ricevis freŝdatan raporton de Heidi Goes pri la ĵus okazinta unua Indonezia Esperanto-Kongreso. Ŝi rakontis ankaŭ pli ĝenerale pri la lastatempa progreso de Esperanto en Indonezio kaj pri la burĝonanta movado en la najbara Orienta Timoro, kiun ŝi vizitis en marto. La TEJO-volontulo Quentin Weber-Seban faris viglan prezenton pri la junulara sekcio de UEA kaj respondis demandojn de la publiko.

En la programo estis ne nur prelegoj. La plurtalenta nederlanda esperantisto Kees Ruig prizorgis tuthoran muzikan programeron, ludante per akordiono, ĉantante mantrojn kaj kunkantigante la publikon. Kiel ĉiam, ankaŭ filmoj estis montrataj.

Apud specialaj ofertoj, la Libroservo regalis la vizitantojn per ĝenerala sesona rabato. Ideojn pri aĉetindaj varoj oni ricevis jam komence de la tago, kiam la libroservisto Ionel Oneţ prezentis novajn eldonaĵojn. La vendado tamen estis malpli abunda ol kutime, ĉar nur tri tagojn pli frue multaj vizitantoj jam utiligis la "fulman oferton" de la Libroservo okaze de la Monda Tago de Libro, kiam ĉio estis rabatita kvarone. Dum la Malferma Tago la Libroservo vendis librojn kaj aliajn varojn por 751,00 eŭroj; la rikolto de la fulma oferto estis eĉ 3285,50 eŭroj.

La stabo de la Centra Oficejo invitas jam por la venonta Malferma Tago, kiu okazos la 30-an de novembro ĉi-jare.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/498a3

N-ro 499 (2013-05-17)
Prelego de d-ro Vergara pri la HIV/aidosa epidemio en la Reta Kinejo

Al la kreskanta kolekto de la Reta Kinejo de UEA aldoniĝis la prelego HIV kaj aidoso kiel minaco al la tutmonda junularo, kiun d-ro José Antonio Vergara prezentis en la Internacia Kongresa Universitato de la 96-a Universala Kongreso de Esperanto en Kopenhago en 2011. La filmita prelego daŭras 52 minutojn.

Jam de pli ol 30 jaroj la aidosa pandemio estas unu el la plej seriozaj problemoj de la homaro. D-ro Vergara montras, kiel ĝia plurrilate damaĝa efiko trafas junajn homojn en subevoluintaj landoj kaj aparte junajn virinojn. Sekve li klarigas, ke la batalo kontraŭ aidoso postulas ne nur biomedicinan reagon sed ankaŭ decidan agadon kontraŭ la tuta reto de ĝiaj kaŭzoj, kiun formas maljustaj seksaj, ekonomiaj kaj kulturaj rilatoj.

D-ro José Antonio Vergara Olavarría estas kuracisto kaj specialisto pri publika sano kaj epidemiologio. Li estas ankaŭ universitata instruisto pri la historio de medicino, publika sano kaj medicina antropologio. Ekde 2011 li estas prezidanto de Internacia Scienca Asocio Esperanta (ISAE).


Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/499a3

N-ro 500 (2013-05-22)
Oratora Konkurso en Rejkjaviko

En la 98-a UK en Rejkjaviko denove okazos Oratora Konkurso por la junularo. La precizaj dato kaj loko estos anoncitaj en la Kongresa Libro.

Rajtos partopreni gejunuloj ĝis 30-jaraj, kiuj aliĝis al la UK. Partopreno estos senpaga, sed la kandidatoj devos skribe anonci sin minimume unu tagon antaŭ la konkurso al la estrarano pri kulturo Claude Nourmont (moonmont@.spamaĵo?pt.lu).

La junaj oratoroj povos elekti unu el jenaj temoj:

- Insuloj sen izoliĝo: por justa komunikado inter lingvokomunumoj;

- Internacia Jaro de Kinuo: ĉu bonŝanco por la tutmonda ekonomio;

- Kiun vizion por moderna Esperanto-movado?;

- Esperanto en sociaj retoj kaj en retaj tradukiloj.

Oni devos paroli pri la elektita temo libere kaj sen antaŭpreparita teksto, sed oni rajtos uzi memorigajn notojn. La maksimuma daŭro de la parolado estos 10 minutoj. La paroladojn oni taksos el vidpunktoj enhava, lingva kaj stila, kaj laŭ la ĝenerala sinteno de la kandidato kiel oratoro.

Kompleta regularo  de la konkurso troviĝas en la retejo de UEA.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/500a3

N-ro 502 (2013-06-07)
Stefano Keller invitis UN-kunsidantaron al UK

Paralele kun la 23a sesio de la Homrajta Konsilio, disvolviĝis la 6an kaj 7an de junio la "Fakula kunsido pri la rajtoj kaj sekureco de religiaj minoritatoj" en la ĉefa Oficejo de la Alta Komisiito de UN pri Homaj Rajtoj en Ĝenevo. La kunsidon gvidis Rita Izsák, la UN-ĉefo pri minoritataj aferoj.

La komisiitoj de UEA Verena Graf kaj Stefano Keller partoprenis la eventon. Krom kelkaj ŝtataj reprezentantoj ĉeestis pluraj fakuloj, juristoj, raportantoj de UN kaj delegitoj de NRO-j.

Post prelegoj pri la bazaj konceptoj, diversaj kazoj kaj situacioj estis prezentitaj. Koncerne rajtojn kaj sekurecon pri religi-rilataj aferoj, la realeco povas esti tre kompleksa laŭ tio, ĉu temas pri rilato inter anoj de religio kaj la ŝtato, aŭ inter la religia komunumo/gvidantaro kaj ties anoj, kaj laŭ tio, ĉu temas pri ‘ŝtatreligio’, ktp. Libereco pri praktikado kaj geedziĝaj, religio-ŝanĝaj situacioj estis prezentitaj. La aliro de la problemoj povas esti eĉ pli komplika, kiam temas pri diversaj identecaj aspektoj samtempaj: etna, religia aŭ lingva apartenoj.

Temis ankaŭ pri la efiko de la "etikedo", t.e. nomado, kion la anoj de iu minoritata grupo ricevas kaj kiuj difinas ilian minoritatgrupan apartenon. Tio povas esti perceptata kiel io pozitiva (ekz. "religia komunumo" estas pli pozitiva ol "sekto"), aŭ negativa ("minoritata", do pli "malaltrangula" ol la aliaj). Kelkfoje la minoritata statuso povas doni al civitanoj privilegiojn rilate al la plimultanoj.

Reprezentantino de la Internacia Bahaa Komunumo interparolis kun la komisiitoj de UEA kaj klare esprimis sian simpation al la Esperanto-movado; la bahaanoj ja deziras uzi komunan interkomprenan lingvon neŭtralan.

Antaŭ la fino de la kunsido, Stefano Keller kiel la lasta alparolanto reagis al la disvolviĝo de la evento, bedaŭrante ke ĝi okazis nur en la angla lingvo, sen interpretistoj kaj sen eblo uzi alian UN-lingvon. Li atentigis, ke sekve pluraj interesatoj estis elfermitaj de la kunsido. Li alvokis pri serioza konsidero de la lingva aspekto de komunuma kunvivado, pledante por pli da atento al tiu grava komponanto de la homaj rajtoj.

Sian alparolon li finis invitante la kunsidantaron al la UK en Rejkjaviko, kie ĝuste la temo "justa komunikado" estos traktata.

Foto: La kunsido ebligis al la estrarano de UEA Stefano Keller transdoni al s-ino Rita Izsák ekzempleron de la junia numero de la revuo Esperanto, en kiu aperas ŝia teksto pri Esperanto 125-jara.

Sonregistraĵo de la alparolo de Keller aŭdebla ĉi tie.

La teksto aperos ĉe http://www.linguistic-rights.org/eventoj/ kaj en la retejo de UN.

Stefano Keller
Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/502a3

N-ro 503 (2013-06-17)
UEA en la estraro de Infoterm

La 11-an de junio okazis en Pretorio (Sud-Afriko) la jarkunveno de Infoterm , la Internacia Informejo por Terminologio. En la kunveno estis elektita nova estraro de Infoterm por la periodo 2013-2016.  Mélanie Maradan, la komisiito de UEA pri terminologiaj instancoj, fariĝis unu el ĝiaj membroj.

En la nova estraro de Infoterm estas sep membroj. Apud Mélanie Maradan estis elektitaj s-ino Albina Auksoriūtė el Lietuvių kalbos institutas (Instituto pri la Litova Lingvo), s-ro Martin Benjamin el Kamusi Project International (organizaĵo por projekto pri vortaroj de afrikaj lingvoj), s-ro Lotfi Ben Said el Institut national de la normalisation et de la propriété intellectuelle (Nacia Instituto por Normigado kaj Intelektaj Propraĵoj, Tunizio), s-ino Anna-Lena Bucher el Terminologicentrum TNC (Terminologia Centro, Svedio), s-ro Jan Hoel el European Association for Terminology EAFT (Eŭropa asocio por terminologio), kaj s-ro A Min Tjoa el Technische Universität Wien (Teknika Universitato de Vieno).

UEA estis akceptita kiel membro de Infoterm en majo 2011.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/503a3

N-ro 512 (2013-07-29)
UEA diplomis 12 elstarajn agantojn

En la Solena Fermo de la 98-a UK en Rejkjaviko oni anoncis la nomojn de 12 esperantistoj, kiujn la Estraro de UEA honorigis per Diplomo pri Elstara Agado aŭ per Diplomo pri Elstara Arta Agado.

Diplomo pri Elstara Agado:

Grietje Buttinger (Britio) pro gastigado de esperantistoj dum pluraj jardekoj; Kostas Kiriakos (Grekio) pro lia ampleksa libro en la greka  pri Esperanto, aperinta okaze de la 125-jariĝo de la lingvo; Zsófia Kóródy (Germanio) pro instrua agado kadre de ILEI, KER-ekzamenoj kaj la Interkultura Centro Herzberg; Hans Michael Maitzen (Aŭstrio) pro reprezentado de UEA ĉe Unuiĝintaj Nacioj en Vieno; Mélanie Maradan (Svislando) pro agado ĉe internaciaj terminologiaj instancoj kiel reprezentanto de UEA; Arikapalli Giridhar Rao (Hinda Unio) pro multflanka Esperanto-agado en la faka, instrua-ekzamena kaj organiza kampoj; Roland Rotsaert (Belgio) pro okupiĝo pri la Esperanto-biblioteko en la flandra urbo Kortrejko; kaj Bardhyl Selimi (Albanio) pro lia rolo en la plifortigo de la albana Esperanto-movado.

Diplomo pri Elstara Arta Agado:

Gerrit Berveling (Nederlando) pro kontribuo al la traduka Esperanto-literaturo; Jorge Camacho Hispanio) pro kontribuo al la originala Esperanto-literaturo; Georgo Handzlik Pollando) pro kontribuo al la Esperanto-muziko kaj eldona agado; kaj Mao Zifu (Ĉinio) pro kontribuo al la originala Esperanto-poezio.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/512a3

N-ro 513 (2013-07-31)
UEA serĉos novan redaktoron por la revuo "Esperanto"

Inter siaj unuaj paŝoj por efektivigi la novan Strategian Planon de UEA, la ĵus elektita Estraro decidis serĉi novan redaktoron por la revuo Esperanto. La kontrakto kun la nuna redaktoro, Stano Marĉek, plu validos ĝis la decembra numero 2013, sed ne estos renovigita por 2014.

"La revuo ludas kernan rolon en la bildo, kiun esperantistoj havas pri UEA," klarigis la nova prezidanto, Mark Fettes. "Mi aŭdis de multaj kongresanoj en Rejkjaviko, ke ili esperas pri 'nova vento' en la asocio. Ankaŭ mi esperas tion. Kunlige kun diversaj aliaj ŝanĝoj, ni konkludis, ke necesas doni ankaŭ al la revuo freŝajn vizaĝon kaj enhavon."

Marĉek redaktas la revuon jam de pli ol dek jaroj, kio signifas, ke li estas unu el la plej longe deĵorintaj redaktoroj en la historio de UEA.

"Ni estas tre dankemaj al Stano Marĉek pro lia multjara fidela laboro por la Asocio. Li kunlaboris kun kvar sinsekvaj estraroj - la nia estas nun la kvina. Aliflanke la mondo kaj la movado ŝanĝiĝas, kaj estas tempo funde repripensi la celojn kaj enhavojn de niaj diversaj eldonaĵoj. Por tio ni volas malfermi pordon al novaj homoj kaj novaj ideoj," aldonis Fettes.

La Asocio baldaŭ anoncos konkurson por la redaktora posteno.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/513a3

N-ro 512 (2013-07-29)
Premio Diana Aitai al Siru Laine

Siru Laine el Finnlando fariĝis la dua ricevanto de la Premio Diana Aitai, kiun UEA starigis per donaco de la estona esperantisto Peeter Aitai omaĝe al la memoro de lia filino Diana, kiu forpasis nur 22-jara en tragika akcidento. La premio celas rekoni kaj kuraĝigi la plej junan aktivan anon de la Internacia Koruso de Universala Kongreso laŭ la rekomendo de ĝia dirigento, ĉi-foje Alan Bishop el Aŭstralio. Diana Aitai mem estis korusano en la UK-oj de Roterdamo (2008) kaj Bjalistoko (2009).

Siru Laine, kiu studis en Islando, ne nur kantis en la Internacia Koruso, sed ŝi krome estis membro de la Loka Kongresa Komitato kaj helpis kiel interpretisto kaj ĉiĉerono.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/512a4

N-ro 512 (2013-07-29)
Konrad Andrzejuk venkis en la Oratora Konkurso

En la Oratora Konkurso de la 98-a UK en Rejkjaviko kuraĝe partoprenis tri gejunuloj el tri landoj: Japanio, Koreio kaj Pollando. Venkis Konrad Andrzejuk el Bjalistoko, kiu elektis kiel la temon de sia parolado la kongresan temon Insuloj sen izoliĝo: por justa komunikado inter lingvokomunumoj. La juna oratoro el la Zamenhof-urbo estis premiita per libroj. 

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/512a5

El Gazetaraj Komunikoj

Forpasis Claude Nourmont (1945-2022)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1024 (2022-02-28)

Forpasis NANOVFSZKY György (1942-2021)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 975 (2021-08-14)

Forpasis Vilmos Benczik, Honora Membro de UEA (1945-2021)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 932 (2021-02-28)

Forpasis Zlatko TIŠLJAR, Pajo (1945-2020)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 905 (2020-09-09)

Forpasis William R. Harmon (1927-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 838 (2019-12-23)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2022