La Ĝenerala Direktoro de UEA Osmo Buller restadis en Havano de la 21-a ĝis la 28-a de oktobro. Krom esperantistoj li renkontis la vicministron pri kulturo Fernando Rojas kaj prelegis ĉe la Kuba Asocio por Unuiĝintaj Nacioj. Propran tuŝon al la vizito donis la uragano Sandy, kvankam ĝi furiozis en la orienta parto de la lando kaj lasis Havanon en sia periferio.
En la sidejo de KEA okazis du vesperaj festoj, la 23-an kaj la 27-an de oktobro, kun resp. kvindeko kaj trideko da partoprenantoj, kiuj venis ankaŭ el pluraj provincoj. En ili tre bone montriĝis la amo de kubanoj al arto kaj kulturo, ĉar multaj el la ĉeestantoj kantis, muzikis aŭ prezentis poemojn aŭ rakontojn en ambaŭ vesperoj.
Meze de la restado de Buller la lando estis atakita de la uragano Sandy, kiu faris grandegan detruon en la orienta parto de Kubo. La estraro de KEA tuj ekinventaris la damaĝojn al esperantistoj kaj okazigis krizkunvenon kun Buller por plani la helpagadon. Inter siaj unuaj agoj KEA komencis monkolektadon inter siaj membroj. Krome, Buller transdonis al KEA 500 eŭrojn kiel subtenon de la Konto Espero de UEA por la esperantistaj viktimoj.
Fotoj pri la vizito:
Amika festado en Havano
Esperanto 125 ĉe la Kuba UN-Asocio
Alvoko de UEA por solidareco al esperantistoj en Uvira, D. R. Kongo, per Espero
Gazetaraj Komunikoj n-ro 874 (2020-05-18)
Buller kaj Magalhães vizitis Hanojon prepare por UK 2012
Gazetaraj Komunikoj n-ro 395 (2010-09-12)
Libroj por Kubo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 380 (2010-05-22)
Buller: Mi eksentas elektan etoson
Gazetaraj Komunikoj n-ro 368 (2010-03-01)
Clay Magalhães vizitis Kubon prepare por UK
Gazetaraj Komunikoj n-ro 339 (2009-09-15)