Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2022  2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  
1998  

N-ro 404 (2010-12-15)
Sekretario de IKU kaj Komisiono pri Belartaj Konkursoj elektitaj

La Estraro de UEA daŭrigas la elektadon de komisiitoj kaj komisionoj por la sekva trijara periodo. La plej lastaj decidoj koncernis la elekton de la sekretario de la Internacia Kongresa Universitato kaj la elekton de la komisiono pri la Belartaj Konkursoj de UEA.

La estrarano pri faka kaj scienca agado Amri Wandel estis komisiita ankaŭ pri la formale aparta funkcio de la sekretario de IKU, kiun taskon li prizorgis ankaŭ dum la antaŭa periodo.

La komisiono pri la Belartaj Konkursoj konsistas el ĵurioj por la unuopaj konkursaj branĉoj. La prezidanto de la Konkursoj estas prof. Humphrey Tonkin kaj la sekretario Michela Lipari. La juĝantoj dum la sekva trijara periodo estos:

Poezio: Gerrit Berveling, Anja Karkiainen, Carmel Mallia;
Prozo: Donald Broadribb, Syozi Keiko, Ĵak Le Puil;
Eseo: Detlev Blanke, Giancarlo Fighiera, Gotoo Hitoshi;
Infanlibro de la Jaro: Kitagawa Hisasi, Jouko Lindstedt, James Resende Piton;
Teatraĵoj: Wera Blanke, Paul Gubbins, Giuliano Turone;
Kanto: Alan Bishop, Flávio Fonseca, Gianfranco Molle.

La juĝantoj de la filma branĉo estos elektitaj poste.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/404a2

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2022