Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  
2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 365 (2010-02-16)
Mesaĝo de Probal Dasgupta al la Kunfluo de Lingvoj

La Prezidanto de UEA ricevis inviton al la konferenco "Bhasha Kunfluo", kiun okazigos en marto la Bhasha Esplora kaj Publikiga Centro kun pli ol 3000 partoprenantoj, parolantaj diversajn baratajn lingvojn. Ĉar pro aliaj devoj prof. Dasgupta ne povos ĉeesti en la Kunfluo, li sendis al ĝi jenan skriban mesaĝon.

--------------------------

Estimataj kunfluanoj,

Ke vi ĉiuj estas ĉi tie, por festi la diversecon de la lingvoj de Barato, estas jam per si mem grava atingo, kaj nia unua devo – mi diras ‘nia’ ĉar iuj el ni, kiuj ne povis veni, tamen anime ĉeestas kun vi – estas danki al Ganeŝ Devy kaj aliaj kunorganizantoj, kiuj ebligis tiun ĉi trafon. Tio, ke ili estas sukcesaj organizantoj de kunfluo, signifas ke ili scipovas ĝin transdoni al ĉiuj, kiuj partoprenas, tiel ke malakriĝu la limo inter organizantoj kaj partoprenantoj.

 Barato estas lando de malakriĝintaj limoj. Ni eksplicite difinas la limojn, kaj poste ni ilin aliformatigas kiel intertrakteblajn duonrealaĵojn. Tio ĉi estas arto. Ĝi savtenas nian kulturan diversecon – eĉ la aborigenajn lingvojn, kies pluvivado nek en la antikva nek en la moderna Barato ricevis ajnan formalan apogon de la strukturoj de la kodigado. Iuj inter ni nun komencas forgesi, kiel do konservi la intertraktan pluralecon sur spontana nivelo. Tial la arto de la pluraleco nun fariĝas arto, kiun ni devas memkonscie lerni kaj praktiki. Nia kapablo publike debati kaj tezumi devas sin altigi renkonte al la okazo. Ni bezonas zorge formuli la koordinatojn de la intertrakta pluraleco. Nur tiam ni trafos alfronti la defion en ties hodiaŭa, akutiĝinta versio.

La institucioj de la klerigo – kaj de la formalsektora mensa laboro por la kleriĝintoj – povas esti uzataj por estigi disduigon de la elito disde la popolamasoj; tion ni demonstris per nia praktiko. La agadkajero de nia lando montras, ke tiaformata lernejado tenas la aborigenajn lingvojn en stato de porĉiama senvoĉdoneco. Multaj inter ni, ne estante aborigenoj, trovas tion tute akceptebla, ĉar ni enamiĝis al la sukcesrakonto de la ĉefa fluo de la moderna Barato.

 Venis jam la tempo por fronti al la defio demonstri, ke ni kapablas fleksi la klerigejojn – kaj tiujn ekonomiajn entreprenojn, en kiuj laboros, plenkreskinte, niaj klerigitoj – tiel draste, ke ili povu estigi trans tiu disduiga limo amikecon kaj ne malafablemon. Fleksi ilin tiel draste, ke ĉiujn malgrandajn lingvojn ili sukcesu movi en la lumon kaj ne puŝi en la mallumon. Fleksi ilin tiel draste, ke nia sistemo de literatura eldonado komencu liberfluigi la energiojn de la buŝaj tradicioj de la barataj aborigenaj socioj, de la rakontoj kaj versaĵoj, kiujn niaj virinoj iam kundisponigis nur inter si sed nun konsentos dividi kun nove sentemiĝinta kaj interesiĝanta publiko, kaj de ĉio alia, kion la presejado en la pasinteco forbaris for de la publika rigardo. Estas nia tasko ankaŭ nian publikon tiel fleksi, ke tiu publiko kunkreskos kun la institucioj, cele al tia konsterna inkluzivemo, ke nur tiu, kiu vidos ĝin, kredos pri ĝia ekzisto.

Profesie dirite, mi laboras en la komunumo de la barataj lingvistoj; ke ni havas iun Khubĉandani, iun Annamalai, iun Kelkar au iun Bhat donas al ni multajn kialojn por prifieri nian pli aĝan generacion, kaj iuj el la pli junaj lingvistoj jam demonstris sian kapablon je la scienca rigoro kaj la demografia inkluzivemo. Mi esperas, ke la publiko de Barato, kiu ofte ne tute komprenis al kio povas servi la lingvistoj, komencos percepti, ke la unika mozaiko de lingvoj kaj kulturoj en tiu ĉi nacio meritas, ke oni aprezu ĝian valoron; kaj ke la lingvistoj povas helpi nin fronti al la defio konservi kaj kultivi tiun ĉi trezoron.

 Mi parolas ankaŭ por la komunumo de la uzantoj de la lingvo Esperanto, la lingvo fasonita por rapida lerno kiu servas kiel maksimume neŭtrala ponto inter lando kaj lando, inter popolo kaj popolo. La Esperanta komunumo rezolute celas konservi la riĉecon de la lingvoj de la mondo, donante prioritaton al la malpli grandaj komunumoj. Jen kial tiaj senlacaj agantoj por la lingvoj de malplimultoj, kiel Tove Skutnabb-Kangas kaj Robert Phillipson, estas kun ni.

 Formale dirite, mi verkas ĉi tiun mesaĝon kiel la nuna prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, neregistara organizaĵo en operaciaj rilatoj kun Unesko kaj havanta aliĝintajn landajn asociojn en sepdek landoj. La advokatado por komunumoj, kies lingvaj rajtoj estas malobservataj, fariĝis la ĉefa temo en niaj intervenoj ĉe Unesko kaj Unuiĝintaj Nacioj. En 2008, ni okazigis simpozion pri la lingvaj rajtoj en la ĝeneva oficejo de UN por festi nian propran centjariĝon kaj la sesdekjariĝojn de la Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj. Nia festpreleganto estis Tove Skutnabb-Kangas; ni estis kontentaj liveri forumon ankaŭ al reprezentantoj de indiĝenaj popoloj, kiuj tie prezentis tezojn pri sia rajto konservi la kulturan kaj intelektan riĉecon de siaj lingvoj.

 Esperanto estas grava tradukilo, kiu ebligas la komparadon de spertoj inter la agantoj por la lingvoj de malplimultoj en la tuta mondo, kaj por diskonatigi inter tiuj komunumoj same la kulturan kaj lernaĵan diversecon de niaj artoj kaj scioj, kiel la fundamentan unuecon de la homaj valoroj. Tio ĉi liveras fortikan bazon por la paco; Esperanto estas esence pacmovado kun lingva vizaĝo. Ne estas vaste konate, ke en 1921, kiam Barato estis plenrajta membro de la Ligo de Nacioj, Barato kune kun Argentino, Persujo kaj kvar aliaj nacioj lanĉis la ideon, ke oni mondnivele adoptu Esperanton. Post kiam la tiama Vica Sekretario de la Ligo, Inazo Nitobe, ekzamenis la demandon kaj verkis favoran raporton, Barato kunproponis formalan rezolucion favore al Esperanto; ĝin paffaligis franca vetoo, kun postkulisa kompliceco de la britoj. Ŝajnas al ni en la Esperanta mondo, ke la baratanoj de hodiaŭ, fronte al la defio konservi la riĉan lingvan kaj kulturan mozaikon de Barato, devus konsideri la eblon aldoni Esperanton al sia ilaro – almenaŭ sur la nivelo de la komuna luktado, por kiu de longe lobiadas la esperantistoj, kaj ankaŭ sur la nivelo intelekta kaj arta. Kontraŭe al tio, kion pensas multaj, fakte nia movado laboras en intima kunagado kun multaj geamikoj, kiuj ne lernis specife la Esperantan lingvon; Esperanto estas ankaŭ kulturo; ĝi estas kuirarto, instruanta al ni ŝati la estetikan diversecon, kiu vestas nian homaran unuecon.

 Mi dankas pro via atento. La komunumoj, kiujn mi reprezentas, sendas al vi bondezirojn por sukcesa kunfluo kaj por serioza kaj daŭronta prisekvado. Bonvolu informi nin, kiel povas helpi ni lingvistoj – kaj ni esperantistoj. 

Via,
Probal Dasgupta
 

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/365a1

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2021