Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2022  2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  
1998  

N-ro 383 (2010-06-07)
La Ĝenerala Sekretario de UN pri la Monda Oceana Tago

La 8-a de junio estas, ekde 2009, la Monda Oceana Tago, proklamita de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj. Por la Monda Oceana Tago 2010 la Ĝenerala Sekretario de UN, s-ro Ban Ki-moon, publikigis ĉi tiun mesaĝon.

- - -

Oceanoj ludas ŝlosilan rolon en niaj ĉiutagaj vivoj. Ili estas integra elemento en daŭrigebla evoluigo kaj grava fronto por esplorado. Dum sciencistoj esploras la oceanojn je ĉiam pli profundaj niveloj ol iam ajn antaŭe, ili daŭre eltrovas novajn formojn de mara vivo. Tiuj esploroj havas grandan potencialon por antaŭenigi homan bonfarton.

Sed, se ni deziras plene profiti el tio, kion oceanoj ofertas, ni devas alfronti la damaĝajn efikojn de homaj aktivecoj. La vivodiverseco de la oceanoj estas ĉiam pli streĉita. Troa ekspluatado de mare vivantaj rimedoj, klimata ŝanĝiĝo, kaj polucio pro danĝeraj materialoj kaj agadoj prezentas gravan minacon al la mara ĉirkaŭaĵo. Tion faras ankaŭ la kresko de krimaj agadoj, inkluzive de piratado, kiuj havas gravajn implicojn je la sendanĝereco de navigado kaj la sekureco de maristoj.

Multon oni jam faris en la kadro de la Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj pri la Juro de la Maro (1982) – nia "konstitucio por la oceanoj". Pli ol 15 jarojn post la ekvalidiĝo de la Konvencio, ĝi daŭre rolas kiel nia gvidilo. Sed se ni volas sekurigi la kapablon de la oceanoj servi la abundajn kaj variajn bezonojn de la socio, necesas fari multon pli. Okaze de tiu ĉi dua ĉiujara solenigo de Monda Oceana Tago, mi petas Registarojn kaj civitanojn ĉie, ke ili agnosku la grandegan valoron de la oceanoj de la mondo – kaj faru sian parton por garantii ilian sanon kaj ilian vivantecon.

Ban Ki-moon

[traduko el la angla]

 

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/383a1

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2022