Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2022  2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  
1998  

N-ro 384 (2010-06-15)
Jarlibro 2010 aperis

Portreto de Giorgio Canuto malfermas Jarlibron 2010 de UEA, kiu aperis meze de junio. La ŝatata itala jurmedicinisto prezidis UEA de 1956 ĝis sia forpaso en 1960. Lia nomo pluvivas en la nomo de la fondaĵo de UEA, kiu kolektas donacojn por membrigi en UEA esperantistojn en malriĉaj landoj.

En tre persona antaŭparolo la UEA-estrarano Hori Yasuo rakontas, kiel en diversaj okazoj la Jarlibro, precipe ĝia Delegita Reto, utilis kaj helpis al li. "La Jarlibro malfermis novan mondon al mi", li skribas memorante sian unuan sperton pri ĝia utileco en malfrua sabata vespero en Bratislavo.

La daŭran popularecon de la Jarlibro de UEA montras ankaŭ, ke nur 70 membroj de UEA respondis, ke ili ne bezonas la paperan Jarlibron, kiam la Centra Oficejo enketis pri tio inter la membroj, kies retadreso estas konata al la CO. Ankaŭ tiuj, kiuj povas konsulti la retan version de la Jarlibro en reto.uea.org/, tamen ŝatas ricevi ĝian presitan version. Asertoj, ke ĝi estas nebezonata malmodernaĵo, evidente ne havas fortan bazon.

La nombro de delegitoj malkreskis. Jarlibro 2009 havis 1735 individuajn delegitojn en 102 landoj, dum la ĉi-jara havas 1679 adresojn en 101 landoj. Estas 50 ĉefdelegitoj, 950 lokaj delegitoj, 104 vicdelegitoj, 31 junularaj kaj 1277 fakaj delegitoj. Krome en Brazilo estas 5 regionaj delegitoj. La fakdelegitoj reprezentas preskaŭ 800 fakojn.

En la unua parto de la Jarlibro, eldonita ankaŭ aparte kiel Gvidlibro 2010, aperas adresoj k.a. informoj pri la organoj, instancoj kaj servoj de UEA kaj TEJO, pri landaj kaj fakaj asocioj, akademioj, edukaj kaj kulturaj instancoj, bibliotekoj ktp. Apartaj ĉapitroj estas dediĉitaj al radioelsendoj en Esperanto kaj al Esperanto en Interreto.

Fine de la Jarlibro troviĝas du rabatkuponoj de la Libroservo de UEA por tiuj, kiuj faras siajn mendojn paperpoŝte. Kiuj mendas rete, ne bezonas uzi la kuponon. Membroj kun Gvidlibro aŭ Jarlibro rajtas dufoje jare mendi librojn k.a. varojn kun rabato de 10%. Membroj-Abonantoj, Dumvivaj Membroj kaj Honoraj Membroj rajtas ricevi la rabaton je ĉiu mendo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/384a2

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2022