14 membroj de UEA el 12 landoj konkursos pri la rajto reprezenti la individuajn membrojn en la Komitato de la Asocio dum la periodo 2010-2013. Ses el ili estos elektitaj kiel Komitatanoj B per poŝta balotado, kiu komenciĝos en aprilo. Entute estis proponitaj 16 kandidatoj, sed du el ili ne sukcesis kompletigi siajn dosierojn ĝis la limdato fine de februaro. Ĉiu kandidato devis akiri subtenon de minimume dek membroj el tri landoj.
La granda nombro draste kontrastas kun la elektoj en 2007, kiam por sep lokoj aperis nur kvin kandidatoj kaj balotado ne necesis. Laŭ Osmo Buller, kiu pro ofico gvidas la proceduron, tio estas kuraĝiga evoluo. "Post periodo de ia apatio kaj senkonsileco membroj denove ekinteresiĝas pri la estonteco de UEA, kiu estas tiel bildodifina pri la tuta Esperanto-movado", li konkludas. "Espereble tiu ĉi sukcesa fino de la unua etapo de la elektoprocezo plu akcelos densiĝon de la elekta etoso, kiun mi ja eksentas en la aero." Buller karakterizas la elekton de B-komitatanoj kiel la plej grandskalan referendumon en Esperantujo. "Ĝi estas ankaŭ bonega maniero ankoraŭ pli proksimigi la membrojn al la Asocio, precipe nun, kiam pro la multeco de kandidatoj vere temas pri elektoj en la plena senco de la vorto."
La kandidatoj estas: Marija BELOŠEVIĆ (Kroatio), Paulo BRANCO (Belgio), Tomasz CHMIELIK (Pollando), Petr CHRDLE (Ĉeĥio), Probal DASGUPTA (Hinda Unio), Johan DERKS (Nederlando), Mark FETTES (Kanado), LEE Jung-kee (Korea Resp.), Jukka PIETILÄINEN (Finnlando), Barbara PIETRZAK (Pollando), Josip PLEADIN (Kroatio), José Antonio VERGARA (Ĉilio), Amri WANDEL (Israelo) kaj WU Guojiang (Ĉinio).
Kvar kandidatoj (Belošević, Chmielik, Derks kaj Pietiläinen) estas nunaj Komitatanoj B; ne rekandidatiĝis nur István Ertl, kiu unue elektiĝis en 2004 kun la plej granda nombro da voĉoj en la tiama balotado. Chrdle kaj Vergara estas Komitatanoj A; Branco, Dasgupta, Pietrzak kaj Wandel Komitatanoj C. Aparte rimarkinde estas, ke prezidanto Dasgupta, ĝenerala sekretario Pietrzak kaj estrarano Vergara prezentas sin por la prijuĝo de individuaj membroj. Tio ne venas kiel surprizo, ĉar sian intencon ili indikis jam en la Universala Kongreso en Bjalistoko.
Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Familioj, 15 majo 2022: Paco en la homa familio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1036 (2022-05-14)
KER-ekzamenoj: UEA enketas pri reta ekzameniĝo kaj la Akademio de Esperanto oficiale partneriĝas
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1032 (2022-03-30)
La 107-a Universala Kongreso: Kanado kaj Kebekio mildigas KOVIM-rilatajn regulojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1031 (2022-03-18)
Aliĝu al la KER-ekzamena sesio de la 107-a UK, Montrealo: la nivelo C2 premieriĝos
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1029 (2022-03-08)
Helpo-servo de UEA kaj TEJO responde al la milito en Ukrainio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1026 (2022-03-05)