En junio la Prezidanto de UEA Probal Dasgupta sendis leteron al la la brazila, ĉina kaj rusa ŝtatestroj kaj al la barata ĉefministro, kiuj kunvenis kelkajn tagojn pli frue por diskuti pri la monda ekonomia krizo kaj pri pli intensa kunlaboro inter siaj landoj ĝenerale. La gvidantoj de la kvar 'promesaj landoj por la estonteco', laŭ la karakterizo de Dasgupta, diskutis interalie pri kreo de nova valuta sistemo. En sia letero la Prezidanto de UEA atentigis ilin ankaŭ pri la bezono de nova lingva sistemo, kiu ne privilegiu kelkajn landojn, kaj pri Esperanto kiel la lingvo, kiu ebligus ĝin.
Intertempe prof. Dasgupta ricevis la ĉi-suban respondon komisiitan de la brazila prezidento Luiz Inácio Lula da Silva:
Al Probal Dasgupta,
Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio
Prezidento Luiz Inácio Lula da Silva taskis nin respondi vian leteron de la 20-a de junio 2009 adresitan al li, por danki pro via zorgo pri la egaleco en internaciaj rilatoj, tiel en la financa kiel en la lingvaj aspektoj.
Ni ŝatus montri al vi nian admiron pro la klopodo, kiun esperantistoj de la tuta mondo entreprenas cele al la disvastigo ĉiam pli granda de Esperanto, lingvo kreita de doktoro Lazaro Zamenhof kiel kontribuaĵo por la interkompreno kaj komprenemo inter la homoj.
Ni scias, ke en la historio de la homaro, estis lingvoj, kiuj entrudiĝis kiel sekvo de la politika hegemonio, kiel latino, aŭ certagrade la franca kaj poste la angla. Ni deziregas ke, fakte, iun tagon Esperanto povu esti akceptita de plejparto de la nacioj kiel lingvo adoptita por faciligi la komunikadon sen lingvaj privilegioj.
Ni certas, ke Universala Esperanto-Asocio daŭrigos siajn demarŝojn ĉe Unuiĝintaj Nacioj por laŭgrade pligravigi la rolon de Esperanto kiel internacia lingvo. Sekve ni ne vidas necesa pridiskuti la aferon, ĉar ni konsentas pri la valoro de la lingvo disvastigata de via asocio.
Sincere,
Cláudio Soares Rocha
Direktoro pri Historia Dokumentado
La 2-a Virtuala Kongreso malfermiĝis kun bunta programo kaj salutletero de Unesko
Gazetaraj Komunikoj n-ro 965 (2021-07-18)
Unesko ĝojas pro 5 686 respondoj al enketo en Esperanto: la enketo daŭros ankoraŭ du monatojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 950 (2021-05-06)
Zamenhof-letero por 1100 eŭroj en la aŭkcio en Lillo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 585 (2015-08-07)
Unika Zamenhof-letero aŭkciata rete
Gazetaraj Komunikoj n-ro 580 (2015-07-11)
La 98-a UK inaŭgurita en ĉeesto de la ŝtatestro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 507 (2013-07-21)