Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2022  2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  
1998  

N-ro 347 (2009-11-17)
Instruado de Esperanto progresas en Burundo

Burundo fariĝis en mallonga tempo unu el la landoj, kie Esperanto plej forte plivastiĝas, aŭ ĝi eĉ jam okupas la unuan lokon tiurilate. Asocio Nacia de Esperanto en Burundo (ANEB), akceptita kiel landa asocio de UEA en 2008, distingiĝas pro la sistema antaŭenigo de la instruado de Esperanto. Unu el la fortoj de ANEB estas, ke ĝi disponas pri multaj entuziasmaj kaj sinklerigemaj aktivuloj, kio en la Afrika Agado de UEA estas konsiderata grava por certigi solidan progreson en unuopaj landoj. Ankaŭ en tiu senco ANEB fariĝis modelo, laŭ kiu oni povas lerni en aliaj landoj, ne nur en Afriko. Pri la sukcesoj en Burundo atestas freŝa raporto, laŭ kiu en la lernojaro 2009-2010 funkcias Esperanto-kursoj en 37 elementaj aŭ mezaj lernejoj tra la lando. La nombro povas esti pli granda; informoj el kelkaj lernejoj ankoraŭ mankis.

Laŭ Hasano Ntahonsigaye, sekretario de ANEB, la eduka sistemo de Burundo favoras al la fondo de Esperanto-kluboj en lernejoj. "El kvin tagoj de lernado, unu tago estas por kulturaj aktivecoj kaj en tiu tago funkcias ankaŭ kluboj. Estas kluboj de la angla, la svahila, la franca, matematiko kaj aliaj aferoj", li aldonas. "Do, kiam oni volas fondi klubon de Esperanto en lernejo, la direktoro facile akceptas fari tion kaj multaj lernantoj eklernas la lingvon." ANEB utiligas tiun ŝancon, ĉar, kiel la sekretario konfirmas, ĝia strategio ĝuste estas la fondo de lernejaj Esperanto-kluboj.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/347a3

El Gazetaraj Komunikoj

Propono prifesti la Zamenhof-datrevenon progresas ĉe Unesko
Gazetaraj Komunikoj n-ro 588 (2015-09-27)

6-a Afrika Kongreso de Esperanto okazos en Burundo en 2016
Gazetaraj Komunikoj n-ro 584 (2015-08-04)

Literaturo, instruado kaj filmoj en la Malferma Tago
Gazetaraj Komunikoj n-ro 403 (2010-11-29)

Bona progreso de aliĝoj al Jokohamo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 251 (2006-12-18)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2022