N-ro 308 (2008-11-26)
Poŝtmarko pri la 100-jara UEA
Okaze de la 93-a UK en Roterdamo UEA mendis ĉe la poŝta kompanio TNT poŝtmarkon kun la kongresa simbolo. Ĝi fariĝis grandega sukceso kaj praktike elĉerpiĝis jam dum la UK. Malgraŭ multaj petoj ĝi ne estis reeldonita, ĉar post la paso de la UK ĝia temo ne plu estis aktuala. Nun ĝi estas ŝatata objekto ankaŭ ĉe ne-esperantistaj kolektantoj, kiuj en retaj aŭkcioj pagas por ĝi multe pli altan prezon ol la originala vendoprezo.
La furoro de la kongresa poŝtmarko tamen instigis UEA mendi novan markon pri temo, kiu ja ankoraŭ aktualas: la jubilea jaro de UEA. La nova marko aperis en novembro kaj ĝia nominala valoro egalas al tiu de la enlanda afranko por ordinara letero en Nederlando. Ĝi montras la jubilean simbolon de la 100-jara UEA, desegnitan de Guillem Sevilla, kun la teksto "100 jaroj universala esperanto-asocio".
La jubilea poŝtmarko estas vendata en folioj de 10 markoj kaj ĝi estas mendebla ĉe la Libroservo de UEA. Unu folio kostas EUR 5,50 (plus afranko; kvanta rabato ne estas aplikebla). Ankaŭ tiu ĉi marko estis eldonita en tre limigita kvanto.