Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2022  2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  
1998  

N-ro 278 (2008-01-01)
Novjara mesaĝo de la prezidanto de UEA

Bonvenon, aŭtodidaktismo!

En la momento de novjara kunĝojo, mi feste salutas vin okaze de la 100-jariĝo de UEA, la 60-jariĝo de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, kaj la Internacia Jaro de la Lingvoj 2008. Ĉi-jare, la parolantaroj de la malgrandaj lingvoj agos por plibonigi sian sanon - kaj la festemon, festoj nutras lingvojn; kontribuos al tiu agado nia jubileanta Asocio.

La novjara festado rekunigas familianojn - vizite aŭ telekomunike. Multaj parolantoj de la bengala lingvo, ekzemple, loĝas for de ĝiaj "hejmoj" en Bangladeŝo kaj la barata gubernio Okcidenta Bengallando. Ili aparte fortostreĉas por rekonektiĝadi al la lingvanaro. La samon faras aliaj elmigrintaroj, kiuj parolas hungare aŭ pole, japane aŭ katalune, malajale aŭ malagaŝe. Kion ni kontribuu al klopodoj por konservi la integrecon de la lingvanaroj?

La demando memorigas min pri tiu aŭtodidaktema junularo, al kiu gestis mia decembra alvoko fasoni ejojn de nova aŭtodidaktismo. La gejunuloj, teknike lertaj, fervore lanĉas retpaĝarojn kaj zorge ĝardenistas ilin. Ne nur pri tio temu, tamen. Niaj junaj gekolegoj - nutriĝantaj ĉefe ĉe retaj fontoj, tekste/ muzike/ bilde - estas malpli cerbolavitaj, ol ni estis, per la naciaj doktrinoj enkadrigitaj en la lerneja-universitata "eduko". Savas ilin la aŭtodidakteco, kiu internaciigas.

Kial ni ne konscias pri tiu elemento de gejunula skeptiko pri la nacia saĝo? Kial ĝi ne estas vaste diskutata? Parte pro la junulara kutimo ridetante hisi flagojn de generacia aparteco - surmurigi strasaĵojn por agaci, laŭtigi la muzikon por fortimigi. Siajn seriozojn junaj homoj flegas senkrie, do lasante al ni la taskon rimarki ilin. Ni devas fortostreĉe atenti ilian liberiĝon el la naciaj kaĝoj. Kaj ni esperantistoj estas inter la malmultaj, al kiuj povas gravi specife la malnaciemo de la kutimaj gejunulaj tendencoj.

Al kio tia konsciiĝo instigu nian diligentan kolegaron? La sugeston, ke geamikoj teknike lertaj, plejparte junaj, konstruu tutan maŝaron amikan al aŭtodidaktoj, mi faras kun la humilo de laika mezaĝulo. Al neteknikaj gekolegoj plejparte nejunaj (kaj al tajpemaj/ desegnemaj infanoj) mi proponas, ke ni enmetadu en la retpagharojn bunte utilan aron da Esperantaj materialoj - kaj igadu ilin elserĉeblaj. Por glate kunagi, ni bezonas de gejunuloj klarajn konsilojn, kiujn mi ĉi-pere petas: kion tuj tajpi kaj al kiu/j disponigi?

Evidente tia laboro konstruos transnacian pedagogion, helpos formi emancipitajn mondanojn - vidu nian strategian planon. Same evidente, temas kunflui kun jamaj junulaj preferoj kaj eviti la riskon de tedeco. Bone; kiamaniere tio rilatas al la konservado de etnaj lingvoj?

Nu, konsideru la diasporajn kaj do strebe rekonektemajn lingvanojn. Bengallingva knabo kreskanta en Hajderabado ne lernejas sialingve. Li lernas la bengalan aŭtodidakte. Plenkreskuloj ne povas instrui, sed nur helpi. Hodiaŭ tian aŭtodidaktan vivon oni agordas al la disponoj retaj. Tio invitas la Esperantan agordilon.

Esperanto kapablas liveri aŭtodidaktan ilaron por memklerigo modele taŭgan al individuoj kun aventuremo kombinanta la logikon kaj la fantazion. Se ni pionire ekkonstruos aŭtodidaktan ŝoseon, nia lingvo iĝos grava portanto de la aŭtodidaktismo. Due, se niaj vojfarantoj spontane, sen cinikaj ŝajnigoj, helpos konstrui kaj plibonigi tiajn ilarojn ankaŭ alilingve, tiam Esperanto komencos roli kiel interŝanĝejo de spertoj inter aŭtodidaktismoj en diversaj tiamaniere kultivataj lingvoj.

Nian sperton de malferma komunumo indas disponigi al aliaj komunumoj, al kiuj la hodiaŭo trudas malfermiĝojn kaj kulturajn ŝanĝiĝojn. La propono dividi kun aliaj memklerigan ilaron bazitan sur la diafana strukturo de neŭtrala lingvo daŭrigas la senkrian, nur popole kaj praktike funkciantan aliancon inter la neŭtrala UEA kaj la neneŭtrala SAT. Vi demandas kun miro: kiu alianco? Mi parolas i.a. pri la senkomenta akceptiĝo de PV kaj PIV kiel ĉiesaj referenciloj. Tiu kerno de la aŭtodidaktisma projekto de Lanti iĝis integra parto de la esperantista streba repertuaro; ne nur SAT-anoj kunagas por produkti novajn eldonojn de PIV.

Povas ja esti, ke tiuvoje Lanti intencis malkonstrui la naciojn, kun kies tradiciaj strukturoj la tiutempa neŭtrala (do naci-akcepta) movado liatakse tro intimiĝis. Sed la debatoj alilokiĝis. La tiamaj naivaj naciismo kaj sennaciismo ambaŭ bezonas rekonsideron nun - la nacioj disfalas tute alimaniere ol iu ajn atendis. Novaj geometrioj devigas krei novajn funkciilojn.

Al Lanti gravis la unika kapablo de Esperanto ligi kernan radikaron, afikse, al abunda foliaro. Li vidis en tiu laboristo-amike simpla aparato leksikan kernon de enciklopedia memklerigilaro por individuoj kuraĝe memstaremaj, do nacirezistaj. Ni hodiaŭigu lian aŭtodidaktan vojon kaj disponigu ĝin al aliaj, simile minacataj kaj simile kuraĝaj, lingvanaroj. Ni kunagu novjare-toste, pensonte pri strukturaj formaligoj sobre-poste.

Probal Dasgupta

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/278a1

N-ro 312 (2008-12-29)
Novjara mesaĝo de la Prezidanto de UEA
Sojle al espero

Inter la 100-jariĝo de UEA en 2008 kaj la 150-jara jubileo de Zamenhof en 2009, sukcesis 60-jariĝi la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. Se ĝuste nun ĉe UN kaj Unesko sin sekvas Internacia Jaro de Lingvoj 2008, Internacia Jaro de Interpaciĝo 2009, Internacia Jaro de Lernado pri Homaj Rajtoj 2009 -- kvazaŭ ili scius, ke Zamenhof aktivis por la lingva justeco kaj por la paco -- ĉu ni ne ĝoju, ke la astroj mistere agordas la mondon al niaj celadoj?

En aprilo ni simpoziis ĉe UN en Ĝenevo post dek jaroj. En julio niaj kleruloj superrigardis en Amsterdamo la ĉeeston de Esperanto en la universitatoj de la mondo post kvardek jaroj. En decembro ni Zamenhof-festis kun Unesko en Parizo unuafoje. Survoje al Universala Kongreso okazonta unuafoje en Bjalistoko, ni paŭzas por kapti la spiron. Denove UEA engaĝas sin kun la internacia sistemo. Kiaj esperoj instigas la nunan revenon al ĉi tiu scenejo? Kia pensado venigis nin al nia specifa nuno?

La okupiĝon pri homaj rajtoj, kiu esprimiĝis jam ĉe Zamenhof, la postmilita UEA, konsciiĝinta pri la graveco de la internacia juro, instalis en sian statuton en 1947, unu jaron pli frue, ol la internacia komunumo, kiu en 1948 formale adoptis la Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj. En la 60-aj jaroj, la UEA-prezidanto, kiu estis ankaŭ profesoro pri internacia juro, Ivo Lapenna -- lian 100-jariĝon ni festas en 2009 -- movis tiun vizion al nova ŝtupo.

Lapenna konvinkiĝis, ke por povi tuŝi la kulturan konsciencon de la publiko kaj kontraŭbatali la ofte sisteman malrespekton al la homaj lingvaj rajtoj (tian malrespekton li baptis "lingva genocido", termino poste pligraviĝinta), ni devos kulture kaj science trakti kun la klerula mondo. Surbaze de jam establita Uneska vizio pri la interkultura dialogo, UEA iniciatis libroserion Oriento-Okcidento. Pli memstare rimarkinte, ke la socilingvistiko nesufiĉe reliefigas la lingvo-planadon UEA lanĉis fakan lingvopolitikan revuon kun la lingvisto d-ro Victor Sadler kiel unua redaktoro. Tiu revuo, Lingvaj Problemoj kaj Lingvo-Planado (LPLP), fariĝis granda sukceso de nia sciencejo, la Centro de Esploro kaj Dokumentado (CED). Ĝuste ĝi metis la lingvo-planadon sur la mondan sciencan mapon.

Se oni lanĉas kulturan-intelektan entreprenon, oni devas esti pretaj lerni de ĝi kaj ne apriore dikti la konkludojn. Nia Asocio, sub kies egido floris la serio Oriento-Okcidento, fieras esti la tegmenta organizaĵo de lingvo, kies tradukaĵa korbo fariĝis la plej ekvilibra rilate fontolingvojn. Tradukaĵoj donas al la legantoj okazon por lerni. Ni fieras, ke en kaj ĉirkaŭ LPLP ni multon lernis pri la lingvaj problemoj.

Gravan ŝtupon de tiu lerna procezo reprezentas la Manifesto de Prago, 1996, www.uea.org/informado/pragm/pm_eo.html. Respondojn al la demando "kien UEA" oni serĉu ĉefe en tiu ponta dokumento. En kiu senco mi nomas ponta tiun Manifeston, kiu markas la komencon de nia kuncerbumado kun movadoj por la lingvaj rajtoj?

Unuflanke la fakton, ke UEA ĉiam donis prioritaton al la savtenado de la lingva kaj kultura trezoro de la homaro, jam antaŭe simbolis la serio Oriento-Okcidento; sed ekde 1996 tiu prioritato apartenas al nia labora tagordo. Aliflanke, ni ne volas kateni al tradiciportaj lingvoj tiujn homojn, kiuj volas ampleksigi la lingvan repertuaron. Ĝuste por maksimumigi ilian liberecon ni pledas por la adicia dulingvismo, kiu baziĝas sur pedagogio aldonanta duan lingvon sen erozio de la unua. Ni agnoskas, ke gravas fasoni eduksistemojn reagemajn al la konkretaj bezonoj de la publiko precipe de tiuj popoltavoloj, kies mendojn la lernejaro emas malatenti. Tial nia LPLP ofte okupiĝas pri la edukpolitiko por malpotencaj edukatoj.

Ponte inter la serio Oriento-Okcidento kaj LPLP, la Manifesto de Prago pledas por multlingvisma eduko al homaraniĝo, kiu stiros nin pacen. Por kompreni, kiamaniere UEA vizias la Zamenhofan ligon inter la lingva jaro 2008 kaj la interpaciĝa 2009, relegu do niajn esperojn en tiu Manifesto, je kies fino ni "asertas, ke la ekskluziva uzado de naciaj lingvoj neeviteble starigas barojn al la liberecoj de sinesprimado, komunikado kaj asociiĝo. Ni estas movado por la homa emancipiĝo."

Probal Dasgupta
Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/312a1

El Gazetaraj Komunikoj

Eks-prezidanto de UEA ricevas ŝtatan premion en Barato
Gazetaraj Komunikoj n-ro 987 (2021-10-08)

Interkultura Novelo-Konkurso (INK) havas F. Lorrain kiel prezidanton kaj N. Ruggiero kiel sekretarion
Gazetaraj Komunikoj n-ro 922 (2020-12-28)

Humphrey Tonkin: Honora Prezidanto de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 897 (2020-08-08)

UEA serĉas novan prezidanton
Gazetaraj Komunikoj n-ro 786 (2019-03-09)

Novjara mesaĝo de la prezidanto de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 775 (2018-12-31)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2022