N-ro 288 (2008-05-03)
Malferma Tago en jubilea etoso
La 28-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA la 26-an de aprilo estis markita de la 100-a datreveno de la fondo de Universala Esperanto-Asocio. Diference de la jarfina Malferma Tago, kiu ĉiujare okazas en la lasta sabato de novembro, la "printempa" ne havas fiksan daton, sed ĉi-foje ĝi nature estis aranĝita en la sabato plej proksima al la fondotago de UEA, la 28-a de aprilo. Entute 125 vizitantoj el 19 landoj plenigis la UEA-domon. Inter ili estis ankaŭ ĉiuj estraranoj de UEA, kiuj tuj post la Malferma Tago havis 3-tagan kunsidon.
Oni aŭdis du prelegantojn. La prezidanto de UEA, prof. Probal Dasgupta titolis sian prelegon "Historio por malfermi la estontecon", omaĝe al la simbola signifo por nia kulturo de la samtitola ĉina-japana-korea komuna verko pri la konflikta historio de la regiono. Li alvokis al la lanĉo de Esperanta Pedagogio por la 2-a jarcento de UEA, taŭge utiligante la bonŝance hibridan karakteron de Esperanto en la nuna historia momento de la homa socio D-ro Ziko van Dijk faris du-partan prelegon pri "UEA tra la tempoj" ordigante sian riĉan materialon per sinsekvo de ĉapitroj kaj demandoj pri la klopodoj konstrui mondskalan tegmenton por la Esperanto-movado. Li emfazis la konstantan zorgadon pri la "plusvaloro" de UEA, nome la internaciaj kongresoj kaj reprezentado de la esperantistaro antaŭ internaciaj instancoj, portado de Esperanto en landojn kie ĝi ne ĉeestas, ktp.
Plene konkeris la publikon Nanne Kalma kaj Ankie van der Meer el la kantogrupo Kajto, kiuj donis du unuhorajn koncertojn. La programeron "TEJO sin prezentas" prizorgis Gregor Hinker, prezidanto de la junulara sekcio de UEA, kun la TEJO-volontulino Julia Noe. Aldone al la tradicia senpaga loterio TEJO aranĝis skriban kvizon, kies respondojn oni devis serĉi dise tra la domo. Okazis prezentoj de novaj eldonaĵoj por veki apetiton por butikumado en la libroservo, kiu funkciigis ankaŭ la tradician bazaron de esperantaĵoj en la sekretaria ĉambro de la CO. La pinta titolo de la tago, kun 21 venditaj ekzempleroj, estis la freŝe aperinta "Ksenofobia gvidlibro al la nederlandanoj", sekvata de la libro de Heidi Goes pri la historio de Esperanto en Afriko, "Afero de espero", kiu vendiĝis en 16 ekzempleroj. Popularaj estis krome la adresaro de Pasporta Servo (9 ekz.), la ampleksa versio de "Komuna Eŭropa Referenckadro por lingvoj" (6 ekz.), la araba proverbaro "La trezoro" (6 ekz.) kaj la islanda mitologia verko "La Edda" (5 ekz.). La vendoj de libroj k.a. varoj sumiĝis entute je 3135,87 eŭroj.
En la vespero la Estraro de UEA invitis la stabon de la Centra Oficejo, kelkajn eksoficistojn kaj aliajn gastojn al jubilea bankedo. Kiel honora gasto partoprenis s-ino Birthe Lapenna.
La sekva Malferma Tago okazos sabaton, la 29-an de novembro.