Esperanto-bibliotekoj havas denove ŝancon pligrandigi siajn kolektojn senpage, ĉar ankaŭ ĉi-jare UEA disdonos subvenciojn de la Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen. Por subvencio rajtas kandidatiĝi bibliotekoj, kiuj ne estas subtenataj de ŝtata, urba aŭ alia publika instanco. Interesitaj bibliotekoj sendu priskribon pri si kaj liston de dezirataj libroj laŭ ordo de prefero. Petoj pri diskoj, vidbendoj, k.a. ne-libraj varoj ne estos konsiderataj. Subvencion oni ricevos kiel librojn laŭ la listo, kiu akompanis la peton. Pasintjare ricevis librojn kvin bibliotekoj je la valoro de 125-230 eŭroj.
La petoj atingu la Centran Oficejon de UEA ĝis la 15-a de oktobro 2008. Krom papere (UEA, Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando), eblas sendi ilin rete al
direktoro@.spamaĵo?co.uea.org.
Kun la vivo kaj agado de la Esperanta poeto Poul Thorsen (1915-2006), kiu kun sia edzino donacis la komencan bonhavon de la Biblioteka Apogo, eblas konatiĝi per la retejo
www.poulthorsen.dk.