N-ro 288 (2008-05-03)
La Estraro kunsidis laborege
La Estraro de UEA, elektita en la Jokohama UK, kunsidis en la Centra Oficejo de la 27-a ĝis la 29-a de aprilo. Temis pri la unua efektiva laborkunsido de la Estraro, kiu en Jokohamo povis trakti nur kelkajn urĝajn aferojn kaj decidi pri sia interna taskodivido. La Estraro tamen ne atendis ĝis aprilo, sed ĝi vigle eklaboris per retaj diskutoj tuj post la UK kaj faris dum la pasintaj monatoj 22 decidojn. Krom la sep estraranoj, en la aprila kunsido ĉeestis, parte aŭ tuttempe, la Ĝenerala Direktoro, redaktoro de "Esperanto", Konstanta Kongresa Sekretario, kaj observantoj de TEJO kaj ILEI, respektive Gregor Hinker kaj Zsofia Korody. La estraranoj kaj aliaj ĉeestantoj vere laboregis: sen kalkuli kaf- kaj manĝpaŭzojn ili kunsidis preskaŭ 30 horojn, finante sian laboron en la tria tago nur iom antaŭ la noktomezo.
Grandan parton de la tempo prenis preparoj por la kunsidoj de la Komitato en la ĉi-jara UK. Oni aprobis agadraporton pri la jaro 2007, kiu aperos en la junia numero de "Esperanto" kaj en kies traktado en la UK ankaŭ la publiko rajtos interveni. Por la dua sinsekva jaro la el- kaj enspezoj de la Asocio estis praktike en ekvilibro. La buĝeto antaŭvidis minusan saldon de 5000 eŭroj, sed la fina minuso estas nur ĉ. 1300 eŭroj, kiu en spezokonto de preskaŭ 450 000 eŭroj estas neglektinda. Same kiel la buĝeto por la nuna jaro, ankaŭ tiu por 2009 estas plene ekvilibra malgraŭ enkalkulita dungo de plia oficisto. La Estraro tamen konscias, ke por konservi tiun bonan staton necesos daŭra aktiveco sur la financa kampo. Pro tio la financa estrarano Loes Demmendaal prezentis planon pri enspezigaj agadoj, kiun la Estraro baldaŭ definitivigos.
La Estraro decidis ankaŭ pri honorigoj, diplomoj kaj premioj, publikigotaj dum la UK, kaj nomumis 52 ĉefdelegitojn por la trijara periodo 2008-2010. Oni konfirmis la konsiston de la Loka Kongresa Komitato de la 94-a UK en Bjalistoko (25 julio - 1 aŭgusto 2009) kun vicurbestro Aleksander Sosna kiel ĝia prezidanto. Pri la loko de la UK en 2010 oni decidos dum la Roterdama UK. Prepare por tio la Ĝenerala Direktoro jam vizitis Havanon kaj vizitos Moskvon en majo. Al la eldona serio Oriento-Okcidento estis akceptita nova titolo, la klasika ĉina majstroverko "Romano pri Tri Regnoj". La 24-a okazigo de la Esperanto-aranĝo ARKONES en Poznano (19-21 septembro 2008) ricevis aŭspixiojn de UEA.