Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2022  2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  
1998  

N-ro 278 (2008-01-01)
Novjara mesaĝo de la prezidanto de UEA

Bonvenon, aŭtodidaktismo!

En la momento de novjara kunĝojo, mi feste salutas vin okaze de la 100-jariĝo de UEA, la 60-jariĝo de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, kaj la Internacia Jaro de la Lingvoj 2008. Ĉi-jare, la parolantaroj de la malgrandaj lingvoj agos por plibonigi sian sanon - kaj la festemon, festoj nutras lingvojn; kontribuos al tiu agado nia jubileanta Asocio.

La novjara festado rekunigas familianojn - vizite aŭ telekomunike. Multaj parolantoj de la bengala lingvo, ekzemple, loĝas for de ĝiaj "hejmoj" en Bangladeŝo kaj la barata gubernio Okcidenta Bengallando. Ili aparte fortostreĉas por rekonektiĝadi al la lingvanaro. La samon faras aliaj elmigrintaroj, kiuj parolas hungare aŭ pole, japane aŭ katalune, malajale aŭ malagaŝe. Kion ni kontribuu al klopodoj por konservi la integrecon de la lingvanaroj?

La demando memorigas min pri tiu aŭtodidaktema junularo, al kiu gestis mia decembra alvoko fasoni ejojn de nova aŭtodidaktismo. La gejunuloj, teknike lertaj, fervore lanĉas retpaĝarojn kaj zorge ĝardenistas ilin. Ne nur pri tio temu, tamen. Niaj junaj gekolegoj - nutriĝantaj ĉefe ĉe retaj fontoj, tekste/ muzike/ bilde - estas malpli cerbolavitaj, ol ni estis, per la naciaj doktrinoj enkadrigitaj en la lerneja-universitata "eduko". Savas ilin la aŭtodidakteco, kiu internaciigas.

Kial ni ne konscias pri tiu elemento de gejunula skeptiko pri la nacia saĝo? Kial ĝi ne estas vaste diskutata? Parte pro la junulara kutimo ridetante hisi flagojn de generacia aparteco - surmurigi strasaĵojn por agaci, laŭtigi la muzikon por fortimigi. Siajn seriozojn junaj homoj flegas senkrie, do lasante al ni la taskon rimarki ilin. Ni devas fortostreĉe atenti ilian liberiĝon el la naciaj kaĝoj. Kaj ni esperantistoj estas inter la malmultaj, al kiuj povas gravi specife la malnaciemo de la kutimaj gejunulaj tendencoj.

Al kio tia konsciiĝo instigu nian diligentan kolegaron? La sugeston, ke geamikoj teknike lertaj, plejparte junaj, konstruu tutan maŝaron amikan al aŭtodidaktoj, mi faras kun la humilo de laika mezaĝulo. Al neteknikaj gekolegoj plejparte nejunaj (kaj al tajpemaj/ desegnemaj infanoj) mi proponas, ke ni enmetadu en la retpagharojn bunte utilan aron da Esperantaj materialoj - kaj igadu ilin elserĉeblaj. Por glate kunagi, ni bezonas de gejunuloj klarajn konsilojn, kiujn mi ĉi-pere petas: kion tuj tajpi kaj al kiu/j disponigi?

Evidente tia laboro konstruos transnacian pedagogion, helpos formi emancipitajn mondanojn - vidu nian strategian planon. Same evidente, temas kunflui kun jamaj junulaj preferoj kaj eviti la riskon de tedeco. Bone; kiamaniere tio rilatas al la konservado de etnaj lingvoj?

Nu, konsideru la diasporajn kaj do strebe rekonektemajn lingvanojn. Bengallingva knabo kreskanta en Hajderabado ne lernejas sialingve. Li lernas la bengalan aŭtodidakte. Plenkreskuloj ne povas instrui, sed nur helpi. Hodiaŭ tian aŭtodidaktan vivon oni agordas al la disponoj retaj. Tio invitas la Esperantan agordilon.

Esperanto kapablas liveri aŭtodidaktan ilaron por memklerigo modele taŭgan al individuoj kun aventuremo kombinanta la logikon kaj la fantazion. Se ni pionire ekkonstruos aŭtodidaktan ŝoseon, nia lingvo iĝos grava portanto de la aŭtodidaktismo. Due, se niaj vojfarantoj spontane, sen cinikaj ŝajnigoj, helpos konstrui kaj plibonigi tiajn ilarojn ankaŭ alilingve, tiam Esperanto komencos roli kiel interŝanĝejo de spertoj inter aŭtodidaktismoj en diversaj tiamaniere kultivataj lingvoj.

Nian sperton de malferma komunumo indas disponigi al aliaj komunumoj, al kiuj la hodiaŭo trudas malfermiĝojn kaj kulturajn ŝanĝiĝojn. La propono dividi kun aliaj memklerigan ilaron bazitan sur la diafana strukturo de neŭtrala lingvo daŭrigas la senkrian, nur popole kaj praktike funkciantan aliancon inter la neŭtrala UEA kaj la neneŭtrala SAT. Vi demandas kun miro: kiu alianco? Mi parolas i.a. pri la senkomenta akceptiĝo de PV kaj PIV kiel ĉiesaj referenciloj. Tiu kerno de la aŭtodidaktisma projekto de Lanti iĝis integra parto de la esperantista streba repertuaro; ne nur SAT-anoj kunagas por produkti novajn eldonojn de PIV.

Povas ja esti, ke tiuvoje Lanti intencis malkonstrui la naciojn, kun kies tradiciaj strukturoj la tiutempa neŭtrala (do naci-akcepta) movado liatakse tro intimiĝis. Sed la debatoj alilokiĝis. La tiamaj naivaj naciismo kaj sennaciismo ambaŭ bezonas rekonsideron nun - la nacioj disfalas tute alimaniere ol iu ajn atendis. Novaj geometrioj devigas krei novajn funkciilojn.

Al Lanti gravis la unika kapablo de Esperanto ligi kernan radikaron, afikse, al abunda foliaro. Li vidis en tiu laboristo-amike simpla aparato leksikan kernon de enciklopedia memklerigilaro por individuoj kuraĝe memstaremaj, do nacirezistaj. Ni hodiaŭigu lian aŭtodidaktan vojon kaj disponigu ĝin al aliaj, simile minacataj kaj simile kuraĝaj, lingvanaroj. Ni kunagu novjare-toste, pensonte pri strukturaj formaligoj sobre-poste.

Probal Dasgupta

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/278a1

N-ro 279 (2008-01-05)
Aperis la bibliografio de MLA por la jaro 2006

Lastatempe aperis la kvinvoluma Internacia Bibliografio de Libroj kaj Artikoloj en la Modernaj Lingvoj kaj Literaturoj ("2006 MLA International Bibliography of Books and Articles in the Modern Languages and Literatures"), la jara bibliografio de la usona asocio pri modernaj lingvoj (Modern Language Association). La bibliografio kovras la fakojn lingvistiko, literaturo kaj folkloro trans ĉefe la okcidentaj lingvoj, sed kun kreskantaj kontribuoj ankaŭ el aliaj mondopartoj. En la volumoj de 2006 aperas entute 66884 eroj (kompare kun 67465 en la antaŭa jaro).

La paperaj volumoj estas kompilataj surbaze de la vasta elektronika datenbazo, kiu enhavas registrojn jam de kvindeko da jaroj, detale indeksitajn depost 1980. Tiu datenbazo estas konsultebla en la grandaj esplorbibliotekoj en ĉiuj partoj de la mondo.

Kompilas la bibliografion profesia teamo de trideko da bibliografoj en Novjorko kaj teamo de 131 volontulaj bibliografoj el diversaj mondopartoj. Jam de multaj jaroj, Esperanto havas fortan lokon en la bibliografio dank' al la laboro de Esperanto-kunlaborantoj. Nuntempe tiuj kunlaborantoj estas Detlev Blanke kiel Bibliografo kaj Humphrey Tonkin kiel ĉefbibliografo.

La subĉapitro pri Esperanto konsistas el ĝenerala sekcio plus sekcioj pri bibliografio, gramatiko, leksikologio (ankaŭ kun siaj subdividoj), morfologio, stilistiko, sintakso, tradukado kaj aliaj temoj.

Artikoloj kaj libroj pri literaturo en Esperanto normale aperas en la ĉapitroj, kiuj rilatas al la literaturaj produktoj de la koncerna lando. Tial William Auld aperas en la ĉapitro pri skota literaturo, Kálmán Kalocsay aperas en la ĉapitro pri hungara literaturo, kaj ĝeneralaj artikoloj pri Esperanto-literaturo foje aperas en la kvara volumo, pri ĝenerala literaturo. Sekve, malfacilas nombri la tutan sumon de eroj, kiuj iel rilatas al Esperanto. La indeksa volumo enhavas sub la kapvorto "Esperanto" proksimume 100 erojn, kiuj sendas uzantojn al aliaj partoj de la bibliografio. La celo estas listigi ĉiujn ĉefajn sciencajn librojn kaj artikolojn pri la lingvo kaj ĝia komunumo, kiuj aperis en la koncerna jaro. En la ĉapitro pri "Internaciaj Lingvoj", kie la plejparto de la eroj rilatas al Esperanto, aperas ĉi-foje entute 282 eroj (en 2005 temis pri 270).

Plej rimarkinde: el la cento da lingvoj, en kiuj registritaj dokumentoj estis verkitaj, Esperanto okupas la dekduan lokon (en 2005 ĝi okupis la dekan lokon). Pro la evidenta graveco de tiu ĉi parto de la laboro, d-ro Tonkin estis en 2005 nomita ano de la komitato de MLA, kiu respondecas pri la bibliografio. Li membros dum tri jaroj.

Tonkin aperigis ampleksan anglalingvan artikolon en la dua numero de 2007 de "Language Problems and Language Planning" (LPLP), kiu, sub la titolo "Recent Studies in Esperanto and Interlinguistics" (Lastatempaj studoj pri Esperanto kaj interlingvistiko) donas superrigardon de la evoluo de Esperantologio kaj interlingvistiko en la jaro 2006, surbaze de la kompila laboro de li kaj d-ro Blanke.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/279a1

N-ro 280 (2008-01-24)
Claude Piron ne plu inter ni

Claude Piron, Honora Membro de UEA, populara Esperanta verkisto kaj pedagogo kaj amata preleganto, forpasis la 22-an de januaro hejme en Gland, Svislando. Li naskiĝis en Namur, Belgio, en 1931.

Piron laboris kiel tradukisto-protokolisto por Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko 1956-1961 kaj poste por la Monda Organizaĵo pri Sano i.a. en Ĝenevo, Azio kaj Afriko. Trejnita kiel psikanalizisto kaj psikoterapiisto, li komencis praktiki psikoterapion en 1969. Li instruis en la Psikologia kaj Edukscienca Fako de la Ĝeneva Universitato de 1973 ĝis emeritiĝo en 1994. Poste lia ĉefa aktiveco apud psikoterapia praktikado estis profesie trejni junajn psikoterapiistojn.

Claude Piron esperantistiĝis en 1942. Li membriĝis en Tutmonda Junular-Organizo TJO (la posta TEJO) en 1946 kaj en UEA en 1947. Ekde 1958 li estis dumviva membro de UEA. En 1958 li kunfondis Esperanto-klubon ĉe UN en Novjorko kaj fariĝis ties unua prezidanto. De aprilo 1963 ĝis majo 1966 li estis redaktoro de "Svisa Espero". Li prelegis pri sia scienca fako i.a. en Someraj Universitataj Kursoj en Lieĝo; la kursoteksto aperis ankaŭ presite, "Kiel personeco sin strukturas?" (1978). Dum la 64-a UK en Lucerno en 1979 Piron estis rektoro de Internacia Somera Universitato. Membro de la Akademio de Esperanto li estis de 1979 ĝis 1988.

Jam frue Piron ekverkis en Esperanto, gajnante premiojn en la poezia branĉo de la Belartaj Konkursoj de UEA en la jaroj 1954-1956. Per la publikigo de la furora verko "Ĉu vi kuiras ĉine?" (1976; 2-a eld. 1996) komenciĝis por Piron fekunda verkoperiodo kun la pseŭdonimo Johán Valano, dum kiu aperis la poemaro "Malmalice" (1977; 2-a eld. 2001), kvar pliaj krimromanoj en la "Ĉu"-serio, la krimrakontaro "Ĉu rakonti novele?" (1986) kaj la sciencfikcia romano "Tien" (1997). Al la populareco de lia prozo kontribuis la vigla rakontado kaj la facila sed esprimforta lingvaĵo. Piron estis granda porparolanto de lingvo, kiu evitas novismojn kaj klopodas efike eluzi proprajn eblojn de la Esperanta vortprovizo. Siajn principojn li klarigis profunde kaj polemike, interalie per psikologiaj eltrovoj, en la libro "La bona lingvo" (1989; 2-a eld. 1997) kaj li aplikis ilin tute precipe en facillingvaj rakontoj por "Kontakto" en la 90-aj jaroj kaj en didaktike verkitaj romanetoj por komencantoj. Eksterordinare furora fariĝis la krimromaneto "Gerda malaperis" (1983), multfoje represita kaj vendita en miloj da ekzempleroj. La kantokasedo "Frandu piron" (1982) atestas pri lia spriteco kaj multflankeco.

Claude Piron famiĝis ankaŭ kiel unu el la plej elstaraj kaj vervaj pledantoj por Esperanto kiel solvo de la lingva problemo en la internacia komunikado. Krom en Esperanto-aranĝoj, i.a. dufoje en la Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA, li faris sennombrajn prelegojn antaŭ ne-esperantista publiko, i.a. en seminario ĉe Unesko (1986) kaj dum studotago en la Eŭropa Parlamento (1993), kie li traktis la psikologian reziston al la pristudo de lingva komunikado. Li publikigis diverslingve multajn artikolojn pri internacia kaj interkultura komunikado. Por la serio de Esperanto-dokumentoj li verkis plurajn kajerojn, i.a. "Esperanto: ĉu eŭropa aŭ azia lingvo?" (1977) kaj "Psikologiaj reagoj al Esperanto" (1988). Lia ĉefverko ĉi-kampe estas la franclingva libro "Le défi des langues" (1994), psikanalizo de la internacia komunikado kaj priskribo de Esperanto kiel reale funkcianta lingvo.

Universala Esperanto-Asocio aljuĝis al Claude Piron du el siaj plej gravaj distingoj. En 1994 li ricevis la Premion Onisaburo Deguĉi pro sia kontribuo al la antauenigo de internacia amikeco per Esperanto. En 1998 li fariĝis Honora Membro de UEA.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/280a1

N-ro 281 (2008-02-14)
Buller esploris pri UK en Kubo

Osmo Buller, la ĝenerala direktoro de UEA, vizitis Kubon de la 2-a ĝis la 9-a de februaro laŭ invito de Kuba Esperanto-Asocio. La celo de lia vizito estis esplori la kondiĉojn por okazigi la Universalan Kongreson de Esperanto en Havano en la jaro 2010. Kun subteno de ŝtataj, urbaj kaj turismaj aŭtoritatoj KEA invitas la esperantistan mondrenkontiĝon al Kubo jam por la dua fojo. Unuafoje la UK, la 75-a, sukcese okazis en la kuba ĉefurbo en julio 1990.

Buller renkontis funkciulojn de diversaj instancoj, kies sinteno al la reokazigo de UK estas tre entuziasma. Li estis akceptita i.a. de s-ro Fernando Rojas, vicministro pri kulturo, kaj s-ro Conrado Martínez, prezidanto de la Kuba Kongresa Buroo kaj antaŭe urbestro de Havano. Krome li renkontis funkciulojn de la Ministerio pri Turismo, Kuba Libroinstituto, Fremdlingva Eldonejo José Martí, la nacia flugkompanio Cubana kaj Radio Havano. Grava estis la rekonatiĝo de Buller kun la kongresejo, kiu en 1990 donis perfektajn kondiĉojn por la UK. Intertempe ĝi estis renovigita, kun alkonstruo de hotelo, kie la kongresejo disponas pri pliaj salonoj. La ĝenerala direktoro vizitis multajn hotelojn kaj restoraciojn, admirante la multobliĝon de ilia nombro kaj entute la radikalan disvolviĝon de turismo en Kubo dum la pasintaj 18 jaroj. Unu tagon li pasigis en la fama strandparadizo Varadero ĉ. 140 kilometrojn oriente de Havano.

Dum la vizitoj al unuopaj lokoj Buller estis akompanata de estraranoj de Kuba Esperanto-Asocio. Buller ankaŭ kunsidis kun praktike la tuta estraro de KEA dufoje en la bela sidejo de la Asocio. Surpriza kaj agrabla estis la konatiĝo kun s-ro Abdel Fattah Ezzeldin, ambasadoro de Egiptio, kiu lernis Esperanton en 1982 en Budapeŝto. Li invitis Buller kun reprezentantoj de KEA al sia rezidejo por vespermanĝo, kiun ĉeestis ankaŭ la ambasadoroj de Jamajko, Kamboĝo kaj Pollando, honora konsulo de Finnlando, direktoro de la oficejo de Unesko por la Kariba regiono, kaj prezidantino k.a. funkciuloj de la Nacia Unesko-Komisiono de Kubo. Dum la vespero la ambasadoro pruviĝis lerta pledanto por Esperanto, kiu kun siaj Esperanto-kolegoj kompetente respondis al plej diversaj demandoj de la ne-esperantistaj gastoj.

Ĵaŭdon, la 7-an de februaro, okazis en la teatro de la Nacia Biblioteko José Martí simpozio pri la 100-jariĝo de UEA, kun partopreno de ĉ. 100-kapa publiko. La festparolanto estis Osmo Buller, kiu laŭdis la simpozion kiel "eble la unuan grandan aranĝon omaĝe al la jubileo de UEA". Pri sia esperantisteco kaj idealoj kaj avantaĝoj de la lingvo verve parolis ambasadoro Abdel Fattah Ezzeldin. Prelegojn pri la historio de la movado en Kubo kaj ĝiaj ligoj kun UEA faris la prezidanto de KEA Julián Hernández Angulo, kunordiganto de la Amerika Komisiono de UEA Maritza Gutierrez González, kaj la estraranoj de KEA Juan Ramón Rodríguez kaj Alberto Fernández-Calienes Barrios. Kiel omaĝon de la kuba esperantistaro al la forpasinta Claude Piron aktorino Yoandra Isabel Rodríguez deklamis lian poemon "La sufero de l´aliaj". Poemojn de Aquiles Nazoa kaj L.L. Zamenhof deklamis aktorino Georgina Almanza.

Lige kun esploroj pri estontaj UK-oj la ĝenerala direktoro de UEA havas en sia vojaĝplano almenaŭ Moskvon, kien li planas iri en majo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/281a1

N-ro 282 (2008-02-18)
En la Internacia tago de la gepatra lingvo

Por la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, la 21-a de februaro, la Estraro de UEA adoptis jenan deklaron:

La Internacia Tago de la Gepatra Lingvo akiras aldonan signifon en tiu ĉi jaro, kiun la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj deklaris Internacia Jaro de Lingvoj. Kiel s-ro Koichiro Matsuura, la Ĝenerala Direktoro de Unesko, rimarkas, "en la daŭro de kelkaj generacioj, pli ol 50% el la 7000 lingvoj parolataj en la mondo povos malaperi". Nun estas uzata malpli ol kvarono el ili en lernejoj kaj ciberspaco, kaj la plimulton oni uzas nur sporade. Miloj da lingvoj malgraŭ tio ke ĉiu estas regata de homgrupo, kiu ĝin uzas kiel ĉiutagan komunikilon, forestas el la eduksistemoj, komunikaj rimedoj, eldona industrio kaj ĝenerale el la publika sfero. Universala Esperanto-Asocio konsentas, ke alfrontas la homaron baldaŭa katastrofa kultura malriĉigo.

Tiu ĉi perdo de la lingva diverseco, kiu okazas multe pli rapide ol la perdo de la biologia diverseco, jam faras seriozajn defiojn al internaciaj iniciatoj kiel Edukado por Ĉiuj (EPĈ) kaj la Jarmilaj Evoluigaj Celoj aprobitaj de Unuiĝintaj Nacioj en 2000. Per la ses celoj de EPĈ, oni volas plenumi ĝis 2015 la lernado-bezonojn de ĉiuj infanoj, gejunuloj kaj plenkreskuloj:

Celo 1: Plivastigi la prizorgadon kaj edukadon dum la frua infanaĝo;
Celo 2: Disponigi senpagan kaj devigan elementan edukadon al ĉiuj;
Celo 3: Antaŭenigi lernadon kaj vivlertojn por junuloj kaj plenkreskuloj;
Celo 4: Pligrandigi je 50% la alfabetecon inter plenkreskuloj;
Celo 5: Atingi ĝis 2005 seksan samnombrecon kaj ĝis 2015 seksan egalecon en edukado;
Celo 6: Plibonigi la kvaliton de la edukado.

Universala Esperanto-Asocio kredas, ke la plifortigado de la gepatra lingvo ludas esencan rolon por ĉiu el la ses celoj de EPĈ. Ni tute konsentas kun Unesko, ke ni devas evoluigi kaj realigi "lingvopolitikojn ebligantajn al ĉiu lingvokomunumo la uzon de ties gepatra lingvo kiel eble plej vaste kaj ofte, ankaŭ en la edukado, apud la rego de iu nacia aŭ regiona lingvo kaj iu internacia lingvo."

Kiel tutmonda komunumo, kiu dum pli ol jarcento jam montras vivantan ekzemplon de efika, interkultura komunikado, Universala Esperanto-Asocio

  • bonvenigas la atenton de la internacia komunumo al lingvaj defioj;
  • reasertas sian firman ligon al la bezono de gepatralingve bazita altnivela plurlingvismo;
  • kaj
  • invitas la internacian komunumon studi la meritojn de Esperanto kiel long-perspektiva, plutenebla solvo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/282a1

N-ro 283 (2008-02-25)
"Vojaĝo en Esperanto-lando" denove la plej furora

Per "Vojaĝo en Esperanto-lando" akademiano Boris Kolker fariĝis ĉampiono de la Esperanta libromerkato ankaŭ en la jaro 2007. Lia perfektiga kurso, kiu samtempe estas enkonduko en la Esperanto-kulturon, gajnis la unuan lokon jam en la sesa sinsekva jaro, kio ne sukcesis al alia libro dum tiuj pli ol 30 jaroj, dum kiuj la Libroservo de UEA aperigis furorlistojn de siaj vendoj. Ekde 2002 vendiĝis 2568 ekz. de la libro de Kolker; el ili 295 pasintjare.

Ĉi-kune aperas du listoj. Tiun de totalaj vendoj influas kvantaj mendoj de aliaj libroservoj. La alia listo dokumentas unuekzemplerajn vendojn al individuaj klientoj poŝte aŭ surloke en Roterdamo. En la listo de ĉiuj vendoj estas 11 eldonaĵoj de UEA/TEJO; en tiu de unuopaj vendoj ili estas 8 el 20. La vendoj en la kongresa libroservo estas enkalkulitaj en la statistiko de ĉiuj vendoj.

La adresaro de Pasporta Servo, tradicia rivalo de Kolker, vendiĝis en 276 ekzempleroj. La reeldono de "Vivo de Zamenhof" de Edmond Privat en redakto de Ulrich Lins, kvankam aĉetebla nur ekde aŭgusto, atingis la trian lokon (245). Ĝin sekvas "Lingvo kaj popolo" de Humphrey Tonkin (232), kiu siavice staras ĉe la pinto de unuekzempleraj vendoj (44). Tre sukcesan lanĉon spertis la lernolibro de Stano Marĉek, "Esperanto per rekta metodo" (179). Ĝi aperis ankaŭ en multaj aliaj lingvoj, el kiuj la japana eldono, evidente dank' al la vendado en la UK, sukcesis eniri la liston de totalaj vendoj.

Ĉar diskoj kutime ne atingas furorlistojn, estas notinde, ke la abund-enhava "Esperanto elektronike" eniris la grandan liston por la dua fojo kun 111 vendoj. Ĝojiga estas ankaŭ la sukceso de la unua volumo de "Beletra Almanako", kiu aperis sur la merkato fine de septembro sed malgraŭ malmulta tempo atingis la kvaran lokon ĉe unuopaj vendoj (34ekz.).

La vendoj sumiĝis je 121 172 eŭroj. Kompare kun la bona jaro 2006 okazis malkresko de 12 747 eŭroj pro la tradicie malpli bona debito de la kongresa libroservo, kiam UK okazas ekster Eŭropo. Hazarde la vendosumo preskaŭ precize egalas tiun en 2004, kiam la antaŭan fojon la UK okazis en Azio kaj la vendoj sumiĝis je 121 374 eŭroj. La Libroservo de UEA vendis entute 2214 diversajn titolojn. Nur de 84 el ili estis venditaj pli ol 10 ekzempleroj kaj 1080 vendiĝis nur en unu ekzemplero, dum 3306 titoloj allogis dum la jaro neniun klienton.

VENDOJ ENTUTE

ekz.
295 "Vojaĝo en Esperanto-lando", B. Kolker * (EUR 18,00)
276 "Pasporta Servo", listo de gastigantoj * (EUR 15,00)
245 "Vivo de Zamenhof", E. Privat * (EUR 9,00)
232 "Lingvo kaj popolo", H. Tonkin * (EUR 14,10)
179 "Esperanto per rekta metodo", S. Marĉek (EUR 8,10)
138 "Afero de espero", H. Goes * (EUR 9,00)
137 "Saluton!", A. Childs-Mee * (EUR 10,80)
113 "Internacia Kongresa Universitato 2007", red. A. Wandel * (EUR 12,00)
111 "Esperanto elektronike", komputila dvd (EUR 9,00)
109 "Gerda malaperis!", C. Piron (EUR 5,70)
99 "La Komuna Eŭropa Referenckadro", div. aŭtoroj * (EUR 3,00)
99 "Vikipedio ­ praktika manlibro", red. Y. Nevelsteen (EUR 3,00)
90 "Historio por malfermi estontecon", div. aŭtoroj (EUR 15,00)
89 "Pocket Esperanto Dictionary", A. McLinen * (EUR 15,00)
84 "Mil unuaj vortoj en Esperanto", H. Amery (EUR 12,00)
74 "Tyokusetuhou de manabu esuperanto nyuumon", S. Marĉek (EUR 7,50)
73 "Plena manlibro de Esperanta gramatiko", B. Wennergren (EUR 27,00)
72 "Japanio kalejdoskope", div. aŭtoroj (EUR 5,40)
66 "Faktoj kaj fantazioj", M. Boulton * (EUR 13,80)
55 "Konciza etimologia vortaro", A. Cherpillod * (EUR 21,60)

VENDOJ UNUOPAJ

ekz.
44 "Lingvo kaj popolo", H. Tonkin * (EUR 14,10)
43 "Pasporta Servo", listo de gastigantoj * (EUR 15,00)
40 "Plena manlibro de Esperanta gramatiko", B. Wennergren (EUR 27,00)
34 "Beletra Almanako 1" (EUR 10,50)
33 "Vivo de Zamenhof", E. Privat * (EUR 9,00)
27 "Plena ilustrita vortaro de Esperanto 2005" (EUR 87,00)
27 "Vojaĝo en Esperanto-lando", B. Kolker * (EUR 18,00)
26 "Esperanto per rekta metodo", S. Marĉek (EUR 8,10)
25 "Konciza etimologia vortaro", A. Cherpillod * (EUR 21,60)
25 "Afero de espero", H. Goes* (EUR 9,00)
24 "Informado praktike", Z. van Dijk (EUR 15,00)
22 "Biblio" (EUR 20,10)
20 "Esperanto elektronike", komputila dvd (EUR 9,00)
20 "Vikipedio ­ praktika manlibro", red. Y. Nevelsteen (EUR 3,00)
19 "Historio de Esperanto", A. Korĵenkov (EUR 12,00)
19 "Relativeco per bildoj", W. Atkinson (EUR 9,30)
19 "La Komuna Eŭropa Referenckadro", div. aŭtoroj * (EUR 3,00)
17 "La bona lingvo", C. Piron (EUR 13,50)
17 "2 paroladoj de Ivo Lapenna", vol. V, kd (EUR 13,50)
17 "Esperanto kaj lingva diverseco", C. Hagège & F. Lo Jacomo * (EUR 2,70)

* Eldonaĵo de UEA/TEJO. La prezoj estas aktualaj nerabatitaj vendoprezoj.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/283a1

N-ro 284 (2008-03-21)
Japanio suverena en la membrostatistiko 2007

La Jokohama UK faris el Japanio superpotencon en la membrostatistiko de UEA en 2007. La nombro de individuaj membroj en la pasintjara kongreslando pli ol duobliĝis: el 410 en 2006 al 858. Kun 991 aligitaj membroj Japanio liveris entute 1849 membrojn de UEA kaj gajnis la unuan lokon ankaŭ en la suma statistiko de ambaŭ specoj de membreco, same kiel en 2006, sed tiam la diferenco kun Germanio estis nur 84, dum en 2007 ĝi estis 572.

En multaj landoj la efiko de UK al la membriĝoj estis minusa. Estis entute 6011 individuaj membroj; en 2006 ili estis 6066. Perdis precipe la landoj, kie la Florenca UK akcelis membriĝojn en 2006, i.a. Francio (-121), Italio (-84), Hispanio (-43) kaj Svislando (-30). Tamen, la ĝenerala malkresko ne okazis pro UK sed pro tio, ke IJK estis malpli granda ol en 2006. La malplimultiĝo de junaj (malpli ol 30-jaraj) membroj estis pli granda ol la ĝenerala malkresko. La nombro de junaj individuaj membroj de UEA -- samtempe individuaj membroj de TEJO -- estis 394 (-121). En 2008 TEJO tamen denove antaŭvidas pli grandan IJK kaj sekve ankaŭ rekreskon de siaj individuaj membroj.

La distribuo inter la diversaj kotizkategorioj estis: Membroj kun Gvidlibro 386 (375 en 2006), Membroj kun Jarlibro 1468 (1308), Junaj Membroj kun Jarlibro 229 (342), Membroj-Abonantoj 2825 (2862), Junaj Membroj-Abonantoj 128 (132), Dumvivaj Membroj 809 (824), Junaj Dumvivaj Membroj 24 (25), Dumvivaj Membroj kun Jarlibro 58 (50), Junaj Dumvivaj Membroj kun Jarlibro 13 (16), Honoraj Membroj 63 (64), Membroj de Honora Patrona Komitato 8 (8).

Apud Japanio, almenaŭ 100 individuajn membrojn liveris Francio (548), Germanio (514), Brazilo (344), Usono (330), Nederlando (249), Italio (204), Svedio (164), Finnlando (156), Rusio (151), Britio (149), Belgio (148), Hispanio (143), Ĉinio (141), Hungario kaj Pollando (po 100).

La nombro de aligitaj membroj estis 11477 (-255). Temas pri tiuj membroj de la aliĝintaj landaj asocioj, kiuj ne estas individuaj membroj de UEA. Kun 1051 aligitaj membroj la landa asocio de Ĉinio sola superis la limon de 1000. Sekvis la asocioj en Japanio (991), Germanio (763), Italio (737), Belgio (513), Pollando (500), Britio (391), Usono (385), Francio (332) kaj Svedio (326). La aliaj asocioj pagis por malpli ol 300 membroj. Inter la aligitaj membroj tiuj malpli ol 30-jaraj estas samtempe aligitaj membroj de TEJO. Ili nombris 1979, kio signifis malkresketon de 20 membroj.

La tuta membraro de UEA, t.e. individuaj kaj aligitaj membroj kune, estis 17488. En 2006 ĝi estis 17798; sekve okazis malkresko de 310. Daŭras do la falanta tendenco. Dek jarojn pli frue, en 1997, UEA havis 20131 membrojn, kiuj konsistis el 7113 individuaj kaj 13018 aligitaj membroj. Ekde 1999 la suma nombro insiste restas sub 20000.

Ĉefe pro la malkresko de individuaj membroj, falis ankaŭ la nombroj de pagitaj abonoj al la revuoj de UEA kaj TEJO. La oficiala organo de UEA, "Esperanto", nombris 4017 pagitajn abonojn (-72), kaj la socikultura revuo de TEJO, "Kontakto", 745 abonojn (-148).

Laŭlanda statistiko de la membraro de UEA troviĝas en la aprila numero de "Esperanto".

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/284a1

N-ro 286 (2008-04-28)
Datrevena simpozio traktis lingvajn rajtojn
La 24-an de aprilo okazis en la Ĝeneva sidejo de Unuiĝintaj Nacioj simpozio pri lingvaj homaj rajtoj, dediĉita al la 100-jariĝo de Universala Esperanto-Asocio kaj la 60-a datreveno de la Universala Deklaraico de Homaj Rajtoj. Unuafoje simila simpozio okazis 10 jarojn pli frue lige kun la 90-a datreveno de UEA kaj la 50-a de la Deklaracio. Memorigante pri la iama traktado pri Esperanto ĉe Ligo de Nacioj en la sama loko, Palaco de Nacioj, prezidanto de UEA, prof. Probal Dasgupta atentigis: "En ĉi tiu loko Francio iam metis sian vetoon kontraŭ Esperanto. Eble Privat nun kontentus pri ni."

Bondezirojn por la simpozio sendis la ĝenerala direktoro de la Ĝeneva Oficejo de UN, s-ro Sergio A. Ordzonikdze. Li gratulis UEA pro ĝia jubileo kaj menciis i.a.: "UEA faras signifan kontribuon al la antaŭenigo de lingvaj rajtoj en la mondo, precipe pere de sia aktivado subtene al la rajto uzi kaj esti edukata en sia propra gepatra lingvo."

La estro de la Oficejo de UN por ligoj kun NRO-oj, s-ro Ricardo Espinosa, mem ĉeestis kaj salutparolis. Mesaĝon de la prezidanto de CONGO (komunumo de NRO-j en oficialaj rilatoj kun UN), s-ro Liberato Bautista, peris la unua vicprezidanto de CONGO, s-ino Anna Biondi. La antaŭa prezidanto de CONGO, s-ino Renate Bloem, kunprezidis la matenan sesion. Nome de Svisa Esperanto-Societo salutis ĝia kunprezidanto Didi Weidmann, kiu elstarigis la rolon de la svisa Esperanto-movado kiel akuŝinto de la jubileanta UEA. Fine de la malferma solenaĵo prezidanto Dasgupta, krom saluti en la nomo de UEA, samtempe faris prezenton pri substancaj lingvaj rajtoj.

En la programo estis pluraj prelegoj de eminentaj specialistoj. D-ino Tove Skutnabb-Kangas (Universitato de Roskilde, Danlando) prelegis pri "Lingvo, edukado kaj (rompo de) homaj rajtoj". Ŝi aparte emfazis la lingvan rajton de infanoj ricevi edukon en sia gepatra lingvo, kaj la genocidajn situaciojn, kiuj ekzistas, kiam oni praktike devigas la infanojn de difinita popolo transiri al alia lingvo. La temo de prof. François Grin (Universitato de Ĝenevo) estis "Interkompreniĝo kiel strategio por lingva justeco". Li pritraktis modelon, pri kiu li nun laboras, por utiligi la interkompreneblecon inter lingvoj de la sama grupo en Eŭropo por malpliigi la traduk-kvanton kaj samtempe garantii al ĉiu servon en lingvo, kiun li/ŝi povas facile kompreni. Kunlaboranto de Grin, d-ro Michele Gazzola prelegis pri "Instruado en universitatoj: la lingvaj gajnoj kaj malgajnoj pro internaciismo". Li traktis la malpozitivajn sekvojn de la troigo de la bezono instrui en la angla en eŭropaj universitatoj kaj de la diskriminacioj kontraŭ esploristoj, kiuj ne verkas en la angla. Kiel reprezentantoj de indiĝenaj popoloj en Kolombio, Alasko kaj Ĉilio, pri ties situacio parolis respektive John Mateo Lopez, ambasadoro Ronald Barnes kaj Flor Rayen Calfunao Paillalef.

En la simpozio partoprenis ĉ. 70 homoj el 13 landoj. Proksimume duono estis ne-esperantistoj el diversaj NRO-j. Rimarkinda estis la ĉeesto de klaso de gejunuloj el svisa mezlernejo, sub la gvido de sia instruistino Mireille Grosjean.

Jam antaŭ la simpozio ekfunkciis ĝia retpaĝharo www.linguistic-rights.org. La paĝaro estos plu evoluigata por fariĝi atentopunkto por ĉiuj, kies lingvaj rajtoj estas malobservataj, kaj por ke oni ĝenerale ekkonsciu, ke Esperanto estas rimedo por defendi lingvajn rajtojn.

Financan subtenon por la aranĝo UEA ricevis de Svisa Esperanto-Societo kaj Institucio Hodler '68. 
Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/286a1

N-ro 285 (2008-04-10)
UEA kaj ILEI en konferenco de lingvotestistoj
UEA kaj ILEI reprezentas en renoma internacia konferenco en Kembriĝo, Britio, Esperanton kaj la ellaboratan novan internacian lingvoekzamenon de Esperanto, kiu konformas al la postuloj de la Konsilio de Eŭropo kaj difinas lingvokonajn normojn.

Temas pri konferenco de Asocio de Lingvo-Testistoj en Eŭropo (ALTE), sed inter ĝiaj partoprenantoj estas ekzamenfakuloj el la tuta mondo. La  konferenco daŭras de la 10-a ĝis la 12-a de aprilo. Krom fakprelegoj, grupkunsidoj, pritraktado de diversaj aspektoj kaj socia rolo de la testado de fremdlingva kono, prezentiĝas ankaŭ la ebleco konatiĝi kun gekolegoj el prestiĝaj edukinstitucioj kaj internaciaj fakorganizaĵoj.

La novaj ekzamenoj de UEA kaj ILEI laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) estas ellaborataj en niveloj B1, B2 kaj C2 kunlabore kun la Ŝtata Lingvoekzamencentro (ITK) en Budapeŝto, kie Esperanto troviĝas inter la ŝtate rekonataj fremdaj lingvoj kaj kadre de ties ekzamensistemo havas la samajn rajtojn kiel la aliaj fremdaj lingvoj. Plurmil kandidatoj estas testataj ĉiujare en la menciitaj niveloj en la t.n. dulingva (hungara-Esperanta) versio de la lingvaj ekzamenoj.

En la konferenco de ALTE partoprenas Zsofia Korody, la vicprezidanto de ILEI. Ŝia partopreno provizas al UEA kaj ILEI bonan okazon por spertiĝi en ne-esperantista faka medio, ekhavi informojn pri novaj esploroj kaj lerni pri la daŭra evoluo de internacia lingvotestado.

Komence de la pasinta jaro aperis ĉe UEA la broŝuro "La Komuna Eŭropa Referenckadro" (3,00 EUR), kiu enkondukas al la bazaj nocioj de la nova unueca lingvotestado. Intertempe aperis ankaŭ la ampleksa, 262-paĝa verko "Komuna Eŭropa Referenckadro por lingvoj: lernado, instruado, pritaksado". Krom aĉetebla libroforme (27,00 EUR), ĝi estas elŝutebla ĉe la TTT-ejo http://www.edukado.net/.
Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/285a1

N-ro 287 (2008-04-28)
Al la esperantistaro
Roterdamo, 28 aprilo 2008

En Ĝenevo, la 28-an de aprilo 1908, Hector Hodler fondis Universalan Esperanto-Asocion. Nek la senmondmilita mondo de la tiama tempo, nek la ideo de universaleco, nek la sento de identeco de la esperantistoj restis la samaj ĝis la hodiaŭa tago, en kiu ni, kun ĝojo kaj ankaŭ kun porokaza enpensiĝo, festas la centjariĝon de realaĵo nun ĝenerale rekonata kiel la reprezenta monda Esperanto-organizaĵo.

Mi volus tiun ĝojon dividi kun vi ĉiuj, kiuj ricevas mian mesaĝon. Indas dividi ankaŭ niajn ĉi-okazajn primeditojn. Historiistoj jam dediĉis al tiu ĉi jubileo klerigajn intervenojn. Sendube sekvos aliaj kontribuaĵoj; ni ne perdu ĉi tiun okazon, en kaj ekster la Asocio, rerigardi ĝian unuan jarcenton, kaj legi kontribuaĵojn de aliaj por firmigi nian kolektivan konversacion same vigle, kiel ni tion faris okaze de la centjariĝo de la lingvo mem.

Feste salutas

Probal Dasgupta
prezidanto
Universala Esperanto-Asocio
Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/287a1

N-ro 288 (2008-05-03)
Malferma Tago en jubilea etoso
La 28-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA la 26-an de aprilo estis markita de la 100-a datreveno de la fondo de Universala Esperanto-Asocio. Diference de la jarfina Malferma Tago, kiu ĉiujare okazas en la lasta sabato de novembro, la "printempa" ne havas fiksan daton, sed ĉi-foje ĝi nature estis aranĝita en la sabato plej proksima al la fondotago de UEA, la 28-a de aprilo. Entute 125 vizitantoj el 19 landoj plenigis la UEA-domon. Inter ili estis ankaŭ ĉiuj estraranoj de UEA, kiuj tuj post la Malferma Tago havis 3-tagan kunsidon. 

Oni aŭdis du prelegantojn. La prezidanto de UEA, prof. Probal Dasgupta titolis sian prelegon "Historio por malfermi la estontecon", omaĝe al la simbola signifo por nia kulturo de la samtitola ĉina-japana-korea komuna verko pri la konflikta historio de la regiono. Li alvokis al la lanĉo de Esperanta Pedagogio por la 2-a jarcento de UEA, taŭge utiligante la bonŝance hibridan karakteron de Esperanto en la nuna historia momento de la homa socio D-ro Ziko van Dijk faris du-partan prelegon pri "UEA tra la tempoj" ordigante sian riĉan materialon per sinsekvo de ĉapitroj kaj demandoj pri la klopodoj konstrui mondskalan tegmenton por la Esperanto-movado. Li emfazis la konstantan zorgadon pri la "plusvaloro" de UEA, nome la internaciaj kongresoj kaj reprezentado de la esperantistaro antaŭ internaciaj instancoj, portado de Esperanto en landojn kie ĝi ne ĉeestas, ktp.

Plene konkeris la publikon Nanne Kalma kaj Ankie van der Meer el la kantogrupo Kajto, kiuj donis du unuhorajn koncertojn. La programeron "TEJO sin prezentas" prizorgis Gregor Hinker, prezidanto de la junulara sekcio de UEA, kun la TEJO-volontulino Julia Noe. Aldone al la tradicia senpaga loterio TEJO aranĝis skriban kvizon, kies respondojn oni devis serĉi dise tra la domo.  Okazis prezentoj de novaj eldonaĵoj por veki apetiton por butikumado en la libroservo, kiu funkciigis ankaŭ la tradician bazaron de esperantaĵoj en la sekretaria ĉambro de la CO. La pinta titolo de la tago, kun 21 venditaj ekzempleroj, estis la freŝe aperinta "Ksenofobia gvidlibro al la nederlandanoj", sekvata de la libro de Heidi Goes pri la historio de Esperanto en Afriko, "Afero de espero", kiu vendiĝis en 16 ekzempleroj. Popularaj estis krome la adresaro de Pasporta Servo (9 ekz.), la ampleksa versio de "Komuna Eŭropa Referenckadro por lingvoj" (6 ekz.), la araba proverbaro "La trezoro" (6 ekz.) kaj la islanda mitologia verko "La Edda" (5 ekz.). La vendoj de libroj k.a. varoj sumiĝis entute je 3135,87 eŭroj.

En la vespero la Estraro de UEA invitis la stabon de la Centra Oficejo, kelkajn eksoficistojn kaj aliajn gastojn al jubilea bankedo. Kiel honora gasto partoprenis s-ino Birthe Lapenna.

La sekva Malferma Tago okazos sabaton, la 29-an de novembro.
 
Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/288a1

N-ro 290 (2008-07-05)
Sojle de la 93-a UK

Du semajnojn antaŭ la 93-a Universala Kongreso en Roterdamo (19-26 julio) la nombro de ĝiaj aliĝintoj atingis 1766 el 73 landoj. Same kiel en multaj aliaj jaroj, ankaŭ ĉi-foje plej multnombre reprezentita estas Francio kun 212 aliĝintoj. La dua loko en la fina statistiko decidiĝos nur dum la surloka aliĝado, ĉar komence de julio la diferenco inter Germanio kaj Nederlando estis apenaŭa: respektive 163 kaj 158 aliĝintoj. La plej granda grupo de ekster Eŭropo venos el Japanio, kiu jam anoncis 127 kongresanojn.  Pli ol 50 esperantistoj aliĝis krome el Rusio (90), Belgio (79), Litovio (67), Pollando (54) kaj Britio (53).  

La Alta Protektanto de la jubilea UK estas s-ino Gerdi A. Verbeet, prezidanto de la Dua Ĉambro de la Regna Delegitaro, t.e. la nederlanda parlamento. En la Honora Komitato membriĝis eminentuloj de la urba kaj tutanda publika vivo, i.a. la Komisaro de la Reĝino en Sud-Holando J. Fransen, prezidantino de la Nacia Unesko-Komisiono B.E. van Vucht Tijssen, sociologo Abram de Swaan, verkisto kaj la "nokta urbestro" de Roterdamo Jules Deelder, kaj verkisto Peter Bulthuis, nepo de la Esperanta aŭtoro H.J. Bulthuis

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/290a1

N-ro 289 (2008-07-04)
Lee Chong-Yeong ne plu inter ni

Prof. d-ro Lee Chong-Yeong, eksa prezidanto de UEA, forpasis post elĉerpa malsano la 4-an de julio en la aĝo de 76 jaroj. Lee naskiĝis la 13-an de februaro 1932.  Li studis ĉe la universitatoj Yeungnam (Koreio), Hawaii kaj Harvard (Usono) kaj doktoriĝis pri komerca ekonomiko en la Universitato de Kobe (Japanio). Dum sia profesia kariero li estis ĉefo de la merkatuma grupo de la UN-organizo pri Nutraĵo kaj Agrikulturo, kaj profesoro de la Kyungpook Ŝtata Universitato (Korea Respubliko). Li estis ĉefkonsilanto de la Korea Industria kaj Evoluiga Instituto, gastprofesoro de la Universitato de Kobe, honora profesoro de la Nankaj-Universitato (Ĉinio) kaj orda profesoro de la Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino.

Lee Chong-Yeong lernis Esperanton aŭtodidakte en 1948. Li estis prezidanto de Korea Esperanto-Asocio (1994-95, 1998-2001), prezidanto de UEA (1995-1998) kaj vicprezidanto de UEA (2001-2004). Kiel prezidanto de UEA li distingiĝis kiel dinamika kaj iniciatema gvidanto, kies plena sindediĉo al Esperanto, sincereco kaj persona ĉarmo faris lin amata de ĉiuj. Li kuniniciatis la unuan Nitobe-simpozion en la Universala Kongreso en Prago en 1996 kaj la Manifeston de Prago, kiu, subskribita de pli ol 13000 esperantistoj, plu restas la gvida dokumento pri la celoj de la Esperanto-movado. En 1996 prezidanto Lee lanĉis Kampanjon 2000, kiu kune kun la Manifesto de Prago katalizis senteblan pliaktiviĝon en UEA kaj la cetera movado.

Lee Chong-Yeong verkis "Esperanto en la 21-a jarcento" (2001), "Esperanto, la lingvo de la 21-a jarcento" (en la korea, 2001), "Esperanto kaj internaciaj organizaĵoj" (2003) kaj "80-jara historio de la korea Esperanto-movado" (en la korea, 2003), "Ridante lernu" (2007), kaj "Elektitaj Zamenhofaj proverboj" (2008). Li ankaŭ havis esencan rolon en la estigo de la Esperanta eldono de "Historio por malfermi estontecon" (2007),  libro pri la moderna historio de Ĉinio, Japanio kaj Koreio.

En 2004 Lee Chong-Yeong estis elektita honora membro de UEA pro liaj elstaraj meritoj por UEA kaj tutmonda Esperanto-movado. Li estis ankaŭ honora prezidanto de Korea Esperanto-Asocio. La ĉina ŝtato dekoraciis lin per la Medalo de Entuziasma Subteno de Konstruo kaj Kunlaboro por Ĉina Amikeco, kaj la prezidento de Vjetnamio per la Medalo de Entuziasma Subteno por la Vjetnama Esperanto-Movado.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/289a1

N-ro 291 (2008-07-13)
Kongresa aŭkcio -- partoprenu rete!

Unu el la plej viglaj programeroj de ĉiu Universala Kongreso estas la aŭkcio, kiu ankaŭ en la Roterdama UK kompreneble ne mankos. Kiel aŭkciestro funkcios denove Humphrey Tonkin, kies antaŭaj gvidadoj rikoltis karakterizojn kiel 'spektaklo' kaj 'piroteknikaĵo'.

La ĉi-jara aŭkcio okazos vendredon, la 25-an de julio, de 16h00 ĝis 17h30. Oni proponos ĉ. 50 librojn k.a. esperantaĵojn, vendotajn profite al la Volontula Fondaĵo de UEA. Unuafoje ankaŭ tiuj, kiuj ne partoprenos en la UK, povas konkursi pri parto de ili per retaj ofertoj. Kiam la surloka ofertado en la UK haltos je iu prezo, oni kontrolos, ĉu rete estis ofertita pli alta prezo por la koncerna objekto. Se venis pli altpreza propono, la surloka proponinto de la plej alta prezo rajtos ankoraŭ plialtigi sian proponon. Se gajnos la reta proponinto kaj la aŭkciaĵo devos esti sendita poŝte, la kliento devos aldone pagi la verajn sendokostojn, krom se la prezo de la aŭkciaĵo superos 75 eŭrojn.

Depende de la populareco de tiu ĉi unua provo, oni daŭrigos kaj plivastigos la retan dimension de la kongresa aŭkcio en estonteco kaj eventuale okazigos retajn aŭkciojn ankaŭ inter UK-oj.

Oni sendu la ofertojn al la adreso aukcio @ co.uea.org. Oni konsideros la ofertojn, kiuj alvenos plej laste merkredon, la 23-an de julio.

Jen la aŭkciaĵoj, pri kiuj eblas konkursi rete:

1. Dr. Esperanto: "Jezyk miedzynarodowy". La Unua Libro, pola eldono. Warszawa 1887. Bindita kun malmola kromkovrilo. Minimuma prezo: 500 EUR.

2. D-ro Vallienne: "Por kaj kontraŭ Esperanto". Dialogo. 33p. Paris: Presa Esperantista Societo [ĉ. 1910].

3. R. de Ladeveze: "Demandaro pri la historio, literaturo kaj organizaĵoj de Esperanto por Esperantaj ekzamenoj". 88p. Dresden: Friedrich Adler Esperanto-Verlag 1911.

4. B. Prus: "La faraono". Tri binditaj volumoj. El la pola tradukis Kabe. Paris: Hachette 1912-1913.

5. Edmonf Privat: "Vivo de Zamenhof". 207p. London: Brita Esperanto-Asocio 1920. Bindita. Minimuma prezo: 50 EUR.

6. "Gvidilo tra Bialystok, la nask-urbo de nia Majstro". Kun priskribo de la urbo fare de J. Shapiro. 32p. Horrem: Esperanto Triumfonta 1923.

7. Sh. An-ski: "Dibuk (Inter du mondoj)". Teatraĵo. El la juda lingvo tradukis Izrael Lejzerowicz. Krakow: J. Alfus 1927.

8. Teo Jung: "Landoj de l'fantazio". Originala romano. 323p. Horrem: Heroldo de Esperanto 1927. Bindita. Kun aŭtora dediĉo.

9. K. Kalocsay: "Eterna bukedo". Poemoj el dudekdu lingvoj. 352p. Budapest: Literatura Mondo 1931. Bindita.

10. "Arĝenta duopo". Jubilea libro pri Julio Baghy - Kolomano Kalocsay. Unua volumo. 205p. Budapest: Literatura Mondo 1937. Kun dediĉo de la aŭtoroj al G.J. Degenkamp.

11. "Literatura Mondo". Unua kaj dua jaroj, 1922-1923 kunbinditaj. Minimuma prezo: 150 EUR.

12. "Literatura Mondo". Bindita jarkolekto 1931. Minimuma prezo: 75 EUR.

13. "La Praktiko". Internacia Cseh-Instituto. Bindita jarkolekto 1933.

14. "La Praktiko". Internacia Cseh-Instituto. Bindita jarkolekto 1934.

15. "Esperanto". UEA. Bindita jarkolekto 1951.

16. "Esperanto". UEA. Bindita jarkolekto 1955.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/291a1

N-ro 292 (2008-07-21)
93-a Universala Kongreso okazanta
La 20-an de julio estis inaŭgurita la 93-a Universala Kongreso de Esperanto, kies aliĝintaro jam superis 1800.

La progreson de la 93-a UK eblas sekvi per la Kongresa Kuriero, kiu ĉi-foje nomiĝas "Jubileanto", inspirite de la 100-jariĝo de UEA. La numeroj de "Jubileanto" estas legeblaj kaj elŝuteblaj ĉe la adreso:

http://uk08.lafontano.net/informilo.php
Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/292a1

N-ro 293 (2008-07-24)
Rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2008
POEZIO:
  • Unua premio: Mikaelo Gishpling (Israelo) pro "Rekviemo";
  • Dua premio: Gerrit Berveling (Nederlando) pro "Mortis la Dioj";
  • Tria premio: Jean-Marie Ries (Luksemburgio) pro "Tiu vino" kaj "Lastaj pensoj de mortanta poeto".
Partoprenis 21 aŭtoroj el 16 landoj.

PROZO:
  • Unua premio: Lena Karpunina (Rusio) pro "Ordinara vizaĝo";
  • Dua premio: Sten Johansson (Svedio) pro "Kemio";
  • Tria premio: Lena Karpunina (Rusio) pro "Novaj tempoj".
Partoprenis 24 aŭtoroj el 15 landoj.

ESEO:
  • Unua premio: ne aljuĝita;
  • Dua premio: Luiza Carol (Israelo) pro "Esperantismo kaj vegetarismo: similaj trajtoj";
  • Tria premio: ne aljuĝita;
  • Honora mencio: Pieter Doumen (Belgio) pro "Lingvo: trezoro de la popolo".
Partoprenis 5 aŭtoroj el 4 landoj.

TEATRAĴOJ:
  • Unua premio: ne aljuĝita;
  • Dua premio: Geraldo Mattos (Brazilo) pro "Amo  ne murdas";
  • Tria premio: ne aljuĝita.
Partoprenis 6 aŭtoroj el 6 landoj.

FILMO:
  • Partoprenis neniu valida konkursaĵo.
Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/293a1

N-ro 294 (2008-07-27)
Rezolucio de la 93-a Universala Kongreso de Esperanto
La 93-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninte en Roterdamo de la 19-a ĝis la 26-a de julio 2008 kun 1845 partoprenantoj el 73 landoj por diskuti la kongresan temon "Lingvoj: trezoro de la homaro",

Festante ĉi-jare la centjariĝon de Universala Esperanto-Asocio,

Notante la gravan rolon de lingvoj en la konservado de scioj kaj kulturoj, kaj en la ebligado de malsamaj aliroj al la mondo,

Rimarkante la daŭran diskriminacion kontraŭ lingvoj je ĉiuj niveloj kaj aparte kontraŭ la lingvoj de indiĝenaj popoloj kaj malplimultoj, kaj

Atentigante pri la valoro de la facile lernebla kaj neŭtrala lingvo Esperanto, kiu estas mem lingva trezoro de la homaro, kaj pri la pli ol centjara sperto de ĝia praktika utilo kiel ligilo inter kulturoj,

Varme bonvenigas la decidon de Unuiĝintaj Nacioj, ke la jaro 2008 estu Internacia Jaro de Lingvoj, kaj alte taksas la iniciatojn de Unesko en tiu kampo menciitajn en la mesaĝo de ties Ĝenerala Direktoro al la Kongreso,

Reemfazas la neceson doni egalan respekton al ĉiu lingvo, al ĉiu kulturo kaj al ĉiu homo en la mondo,

Alvokas la Esperanto-komunumon disvastigi Esperanton kaj ĝiajn valorojn de respekto al ĉiu homo kaj de egaleco inter ĉiuj homgrupoj, kaj per tio kontraŭbatali la malaperon de lingvoj kaj kulturoj tra la mondo,

Invitas al kunlaboro kun ĉiuj organizaĵoj kaj instancoj kiuj laboras por konservi lingvojn kaj kulturojn kaj defendi lingvajn homajn rajtojn,

Instigas ĉiujn agnoski la esencan valoron de lingva diverseco, lige kun la kreskanta agnosko pri biologia diverseco, kaj

Proponas al la monda komunumo science esplori la rolon de Esperanto en pli efika kaj justa komunikado tra la mondo.


[Rimarko: Oni povas peti anglan tradukon de la rezolucio ĉe direktoro@.spamaĵo?co.uea.org. Baldaŭ disponeblos tradukoj ankaŭ en la franca kaj hispana lingvoj.]
Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/294a1

N-ro 295 (2008-07-27)
Infanlibro de la Jaro
Kadre de la Belartaj Konkursoj de UEA okazis ankaŭ konkurso pri la titolo "Infanlibro de la Jaro 2007", en kiu eldonejoj rajtis konkursi per libroj eldonitaj pasintjare. Partoprenis du libroj, el kiuj la ĵurio premiis "Breno kaj Bruno". Temas pri kolora 32-paĝa verko pri amikeco inter labradora hundo kaj ties mastro. Ĝi estas originale verkita en Esperanto de Paulo Sergio Viana, kiu jam kelkfoje antaŭe estis premiita en la Belartaj Konkursoj, interalie per la unua premio en la proza branĉo en 2002.
Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/295a1

N-ro 296 (2008-07-28)
Simo Milojević Honora Membro de UEA
En la inaŭguro de la 93-a UK en Roterdamo la publiko bonvenigis per forta kaj longa aplaŭdo la decidon de la Komitato de UEA elekti s-ron Simo Milojević kiel Honoran Membron de UEA.

Simo Milojević naskiĝis la 14-an de decembro 1936 en Kunja Glavica, Trebinje (Hercegovino), Jugoslavio. Li esperantistiĝis fine de 1956. En la komenco de sia movada aktivado li estis sekretario de loka Esperanto-klubo, poste de Jugoslavia Esperantista Junulara Asocio kaj de Jugoslavia Esperanto-Instituto. En 1963 li estis ĉefredaktoro de "Jugoslavia esperantisto", poste de "La suda stelo" (1964, 1967-69). Kiel komisiito de UEA li restadis pli ol jaron (1960-61) en Hinda Unio kaj Nepalo por instrui Esperanton. Post sia transloĝiĝo al Nederlando Milojević redaktis la revuon "Kontakto" (1970-74). En 1974 li eklaboris en la Centra Oficejo de UEA, kiel vicdirektoro (1974-80) kaj redaktoro de "Esperanto" (1974-1984). De 1983 ĝis 1995 li estis ĝenerala direktoro de UEA. Li estis membro de la Akademio de Esperanto (1989-1998). En sia 60-a vivojaro, li decidis formeti ĉiujn movadajn funkciojn kaj labori kiel libroservisto kaj bibliotekisto en UEA, de 1996 ĝis la fino de 2002, kiam li pensiiĝis. Ekde la fino de 2007 li vivas en Trebinje (Respubliko Serba, Bosnio kaj Hercegovino).
Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/296a1

N-ro 297 (2008-07-29)
Mesaĝo de Unesko al la 93-a UK

Ĉi tiu kongreso okazas je tute taŭga momento: duone tra la Internacia Jaro de Lingvoj 2008. Kiel esenca dimensio de homa ekzistado, lingvoj ĉiam estis en la kerno de la misio de Unesko, kaj ni ludas gvidan rolon en la kunordigado de agadoj tra la jaro. Fakte, lingvoj estas menciitaj en la unua artikolo de nia Konstitucio, kiu diras ke la celo de la organizo estas kontribui al paco kaj sekureco, stimulante kunlaboradon inter la nacioj per edukado, scienco kaj kulturo por antaŭenigi universalan respekton por justeco, por la regado de leĝoj kaj por la homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj (...) sendistinge pri raso, sekso, lingvo aŭ religio.

Ĉi tiu vizio daŭre gvidas la laboron de la organizo, kaj je la labora kaj je la normiga niveloj, en ĉiuj niaj kampoj de kompetento: edukado, sciencoj, kulturo kaj komunikado. Ni laboras por antaŭenigi plurlingvan edukadon kaj multlingvismon en ciberspaco, por savi endanĝerigitajn lingvojn, plifortigi indiĝenajn lingvojn kiel portilojn de scienca scio kaj scipovo, kaj por analizi la ligojn inter la praktikado de lingvoj kaj sociaj transformiĝoj. Nian agadon en la kampo de lingvoj antaŭnelonge plifortigis la kreado de Intersektora Platformo por Lingvoj kaj Multlingvismo.

Plie, Unesko laŭ sia propra naturo estas multlingva organizo: niaj gvidaj organoj laboras per naŭ lingvoj, kaj multaj paĝoj kaj temoj en nia Unesko-retejo estas seslingvaj.

Estante centra por la identeco de individuoj kaj reprezentante strategian faktoron por daŭrigebla evoluo, multlingvismo estas nuntempe, en epoko de tutmondiĝo, pli ol iam ajn ŝlosila temo por la estonteco de la homaro. Tial la slogano, kiun ni kreis por la Internacia Jaro de Lingvoj esprimas klare sed elokvente, ke lingvoj gravas.

Kongrue kun la senĉesaj klopodoj faritaj de ĉiuj esperantistoj en la mondo tra la lastaj jardekoj, la 93-a Universala Kongreso de Esperanto reprezentas unikan kontribuon al la afero de lingva diverseco.

Tial mi deziras al Universala Esperanto-Asocio, al la organizantoj de la kongreso kaj al ĉiuj partoprenantoj plenan sukceson en iliaj diskutadoj.

Koichiro Matsuura

Ĝenerala Direktoro de Unesko

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/297a1

N-ro 298 (2008-08-25)
Forpasis Günther Becker
Günther Becker (25.01.1930), honora prezidanto de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo kaj de Sarlanda Esperanto-Ligo, forpasis la 18-an de aŭgusto en Zweibrücken (Palatinato, Germanio).
 
Becker eklernis Esperanton tuj post la 2-a mondmilito. Sian profesian karieron li komencis kiel asistanto pri la germana lingvo en Tourcoing en norda Francio. Poste li instruis en Sarlando, komence en elementa kaj sekve en meza lernejo, precipe en Homburgo kaj laste en Blieskaste ĝis sia pensiiĝo pro akcidento en 1983.

Ekde 1951 Becker aktivis en la Esperanto-movado. Al UEA li aliĝis en 1955. Ekde 1966 li estis dumviva membro kaj, ĝis sia forpaso, ankaŭ delegito en Blieskastel. Li estis prezidanto de TEJO 1956-1964 kaj ĝenerala sekretario de UEA 1964-1974. De 1957 ĝis 1973 li prezidis Sarlandan Esperanto-Ligon. Antaŭ kelkaj jaroj li fondis Becker-Meisberger-Instituton por konservi tion, kion kreis li kaj lia edzino Maria (1925-1999), nome belan domon kun abunda teknika ekipaĵaro por kapti radio- kaj televidelsendojn el la tuta mondo -- Becker estis fervora amiko kaj diskoniganto de radioelsendoj en Esperanto -- ampleksa biblioteko, riĉa kolekto degazetoj, dokumentoj kaj diversaj aŭdvidaj materialoj. La insituto celas ankaŭ eldoni literaturon  pri lingvaj problemoj en la germana, al kiu Becker mem kontribuis i.a. per sia traduko de la fama verko "L'Espéranto" de Pierre Janton ("Einführung in die Esperantologie", 1978, 2-a eld. 1993).
Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/298a1

N-ro 299 (2008-09-07)
UEA aktivis en la Socia Forumo de UN

UEA ĉeestis aktive en la tritaga Socia Forumo de la Homrajta Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo (1-3 septembro), kiu traktis la malriĉecon en la mondo. Kiel reprezentantoj de UEA partoprenis tuttempe Charmian Common kaj Stefano Keller, kaj en la unua tago Cesco Reale. Je du okazoj reprezentanto de UEA intervenis alparolante la Forumon.

Post trastudo de la diskuttemoj kaj la sperto dum la unua tago, la delegitoj de UEA decidis interveni en la konkluda periodo. Krom la necesaj informoj pri la proceduro, ili ricevis tre utilajn konsilojn kaj sugestojn de Francoise Mandallaz, kunlaborantino de la ĉefo de la UN-oficejo por ligoj kun NRO-j, Ricardo Espinosa, kiu prelegis en la aprila Datrevena Simpozio de UEA pri lingvaj homaj rajtoj. "Kun s-ino Mandallaz ni jam havis agrablajn kontaktojn dum la organizado de la Simpozio. Ankaŭ ĉi-foje ŝi helpis nin, kvazaŭ ŝi deĵorus tie kiel konsilanto de la esperantistaj intervenantoj", diras Stefano Keller.

Laŭ Keller, pro strategiaj kialoj la reprezentantoj de UEA modifis sian planon kaj anoncis sian unuan alparolon jam por la dua tago kadre de la diskuto post la parolado de Anna Biondi el la Internacia Sindikata Konfederacio. Same kiel Espinosa, ankaŭ ŝi estis konata al la UEA-delegacio kiel preleginto en la aprila Simpozio en sia rolo de vicprezidanto de la Ĝeneva NRO-komunumo.

Keller prezentis proponon de UEA pri kunlaboro por tradukado kaj disvastigo de la konkluda dokumento de la Forumo en Esperanto kaj kelkaj lingvoj aliaj ol la ses oficialaj lingvoj de UN. Post lia interveno Anna Biondi anoncis publike, ke ŝi jam havas kun si informilojn por doni al "miaj esperantistaj amikoj" por la tradukado. La duan fojon UEA intervenis en la konkluda parto, kiam Keller komencis sian paroladon per danko al la interpretistoj pro ilia signifa kaj granda laboro kaj finis memorigante pri la esperantista propono al la Forumo. Ambaŭfoje la prezidanto de la Forumo, Mousa Burayzat, konstanta reprezentanto de Jordanio ĉe UN en Ĝenevo, reagis tre pozitive. Dum paŭzo li kontente malkovris, tra la retejo de la UEA-komisiono pri Meza Oriento kaj Norda Afriko, ke la 1-a Mezorienta Kunveno esperantista meze de aprilo okazis ĝuste en lia lando.

Ankaŭ aliaj ĉeestantoj interesiĝis pri Esperanto post aŭdo pri ĝi kaj prenis informilojn ekspoziciitajn ĉe la enirejo de la salono. Stefano Keller kaj Charmian Common rakontas: "Ni rimarkis, ke nia duopa ĉeesto havis pozitivan efikon, ĉar oficistoj de UN kaj aliaj forumanoj aŭdis nin paroli inter ni en Esperanto kaj tiel povis konvinkiĝi, ke ĝi estas vera lingvo."

La Forumo estis bona okazo por ligi novajn kontaktojn kaj plifortigi tiujn kun prelegintoj de la Datrevena Simpozio, el kiuj ĉeestis, krom Anna Biondi, ankaŭ ŝia antaŭulo kiel prezidanto de la NRO-komunumo, Renate Bloem, kaj ambasadoro Ronald Barnes el Alasko. Reprezentantoj de ŝtatoj kaj de NRO-j dum la tri tagoj kelkfoje aŭdis pri Esperanto. Interalie, antaŭ ĉiu diskutperiodo la prezidanto anoncis, kiuj intervenos, kaj rediris la nomon de la organizaĵo antaŭ ties ekparolo. La lastan tagon eĉ surtabla anglalingva ŝildo anoncis la apartenon de Charmian Common kaj Stefano Keller, sidantaj malantaŭ ĝi, al Universala Esperanto-Asocio.

La tekstoj de la esperantistaj intervenoj estos senditaj al la organizintoj de la Forumo en la oficialaj UN-lingvoj. Ekzistas ankaŭ esperanta versio, kiu servis kiel bazo por plutradukoj alilingven. La originala franca teksto de la unua alparolo estas jam rete legebla je http://uri.fi/LC/. La dua interveno (kies teksto same aperos en la reto), malpli longa kaj improvizita, estas aŭskultebla rete je http://uri.fi/YN/. La alilingvaj versioj kaj ĉiuj dokumentoj rilataj al la partopreno de UEA en la Socia Forum 2008 estos publikigitaj en la retejo de la Agado por Lingvaj Rajtoj (ALR) je http://www.lingvaj-rajtoj.org/eventoj/.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/299a1

N-ro 300 (2008-09-11)
Ses libronovaĵoj de UEA

Dum la 93-a UK en Roterdamo la Eldona Fako de UEA prezentis kvin tute novajn librojn kaj unu reeldonon. La jubileo de UEA kaj la okazigo de la UK en ĝia hejmurbo katalizis pli multnombran samtempan lanĉon de novaĵoj ol kutime.

Okaze de la 100-jariĝo de Universala Esperanto-Asocio aperis Utila Estas Aliĝo, 126-paĝa abunde ilustrita libro de la renoma movada historiisto Ulrich Lins. Sian titolon ĝi transprenis de iama varbreklamo de UEA. La libro estas intereskapta enkonduko en la eventoplenan historion de UEA kaj nepre rekomendinda kiel kleriga legaĵo por ĉiu esperantisto. Krom la ĝenerala historia trarigardo Tra la unua jarcento de UEA, ĝi enhavas artikolojn pri Hector Hodler, la fondinto de la Asocio, kaj pri Ivo Lapenna, la konstruinto de la moderna UEA. La libron kompletigas listoj de la prezidantoj kaj direktoroj de UEA, kaj de la redaktoroj de Esperanto, laŭjara kroniko de la Esperanto-movado, kaj bibliografio. Temas pri grafike alloga eldonaĵo, kun pli ol 100 fotoj, inter kiuj multaj tre maloftaj. (Prezo: 15,00 EUR.)

Humphrey Tonkin verkis libron, kies ĝenro surprizas tiujn, kiuj konas lin kiel aŭtoron pri tute alispecaj temoj. Tuj apude, 56-paĝa, estas gvidilo pri la najbaraĵo de la Centra Oficejo en Roterdamo, konata al Tonkin pro vizitoj dum preskaŭ kvin jardekoj. Mi ĉiam estis scivolema pri la historio de la kvartalo en kiun la hazardo deponis UEA, li diras. Tiu ĉi eta gvidilo estas frukto de tiu scivolemo kaj de miaj lastatempaj promenadoj. Ĝi ne celas doni ĉiujn detalojn pri konataj lokoj, sed ĉefe atentigi pri tiuj aferoj, kiujn alikaze la vizitanto al nia oficejo preteratentus kaj ĝi celas vivigi la historion por faciligi la kontakton inter vizitantoj kaj la ĉirkaŭaĵo. Por la libro kunlaboris du loĝantoj de la kvartalo: ĵurnalisto kaj urba historiisto Peter Bulthuis – nepo de la Esperanta verkisto H.J. Bulthuis – kaj Francisco Veuthey, kiu dezajnis ĝin. (Prezo: 7,50 EUR.)

Louis Couperus (1863-1923) estas nederlanda verkisto, kiu ĝuis ankaŭ internacian famon komence de la 20-a jarcento, sed kies verkoj poste ial falis en forgeson por pluraj jardekoj. Lastatempe li estis remalkovrita kaj liaj verkoj estis filmitaj por televido kaj kino. Tiu renesanco etendiĝis ankaŭ al Esperanto, konvene lige kun UK en Nederlando. La eldonejo Kava-Pech lanĉis lian romanon Fatalo kaj UEA mem reprezentan kolekton de rakontoj titolitan Pri vagabondoj kaj friponoj, pri damoj kaj kavaliroj. Ambaŭ estas tradukitaj de akademiano Gerrit Berveling. La rakontaro donas bonan bildon pri la multflanka verkaro de la nederlanda majstro, kies paletro variis de la Romia Imperio tra psikologie-realismaj verkoj ĝis mitologiaj romanoj, ĝenro, kiun li inventis. (Prezo: 9,90 EUR.)
 
En Naturaj vortordoj en Esperanto Wim Jansen, estro de la katedro pri interlingvistiko kaj Esperanto ĉe la Universitato de Amsterdamo, resumas temojn de sia doktora disertacio. Surbaze de la funkcia gramatiko li priskribas kaj klarigas la observeblan ordigon de subjektoj, objektoj kaj adjektoj en frazo kaj tiun de adjektivoj en substantiva vortgrupo, kaj esploras sintaksajn aspektojn de la negacio en Esperanto. Ke la trajtoj de Esperanto, establitaj en tiu ĉi laboro, konformas al fasko da universalaj propraĵoj de la homa lingvo, subtenas la konstaton pri la natureco de nia lingvo. La 40-paĝa verko celas interesitojn pri la gramatiko kaj volas helpi al instruistoj, kursestroj kaj aŭtoroj de lernolibroj. (Prezo: 4,50 EUR.)

La kajero Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA estis de longe nehavebla, sed dum la UK surmerkatiĝis ĝia tria eldono, 39-paĝa kaj funde reviziita. Temas pri gvidilo por la elementa kaj meza niveloj de la Internaciaj Ekzamenoj de ILEI kaj UEA kun priskribo pri iliaj celoj kaj historio, detala prezento de la postuloj kaj de la regularo, kaj kun specimenaj testoj. Por bone prepari sin por ekzameniĝo, utilas legi tiun ĉi gvidilon. (Prezo: 4,50 EUR.)

Jam ekde la jaro 1997 al la kongresa librorikolto apartenas ankaŭ la IKU-prelegaro. La 115-paĝa kajero Internacia Kongresa Universitato 2008 enhavas la tekstojn de ĉiuj prelegoj de la 61-a sesio de IKU pri tre varia temaro en redakto de J.A. Vergara. (Prezo: 15,00 EUR.)

Kiel por ĉiuj eldonaĵoj de UEA, ankaŭ por la supraj novaĵoj la Libroservo de UEA donas rabton de 1/3 ekde samtempa aĉeto de minimume 3 ekzempleroj sendepende de tio, ĉu la mendinto estas alia libroservo aŭ, ekzemple, klubo aŭ unuopulo. Individuaj membroj de UEA ricevas rabaton de 10% ankaŭ por mendo de unu ekzemplero, se ili uzas unu el la rabatkuponoj en la Jarlibro 2008. Al la mendoj aldoniĝas la sendokostoj kaj, por klientoj en EU-landoj, imposto de 6%.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/300a1

N-ro 301 (2008-09-13)
Künzli kaj Cossavella en la Malferma Tago

Andy Künzli el Svislando kaj Alejandro Cossavella el Argentino estos la ĉefaj gastoj en la 29-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA, kiu okazos sabaton, la 29-an de novembro. Tiu ĉi Malferma Tago estos la unua post la fino de la renovigo de la UEA-domo, kie nun okazas la lasta fazo de tiu plurjara projekto.

Andy Künzli ricevis en la ĉi-jara UK la Premion Grabowski pro sia impona enciklopedia verko Universalaj lingvoj en Svislando. En la novembra programo estos ankaŭ prezento de lia verko, sed la ĉefa kontribuo de Künzli konsistos el du prelegoj pri temoj ligitaj al la jubilea jaro de UEA. Unu temos pri la fondinto de la Asocio, Hector Hodler, kaj la alia estos kvazaŭ ekskurso por konatiĝi kun la diversaj lokoj, en kiuj troviĝis la Centra Oficejo dum ties Ĝeneva periodo. La ĉefa enhavo de la unua prelego koncernos la biografion de Hector Hodler sine de la biografio de Ferdinand Hodler kaj la pentraĵojn de Ferdinand Hodler, en kiuj aperas lia filo.

La kantisto-gitaristo Alejandro Cossavella kontribuis al la Malferma Tago unuafoje en aprilo 1998, ankaŭ tiam en jubilea etoso, ĉar la programo estis dediĉita al la 90-jariĝo de UEA. En la sama jaro li ekfamiĝis en Esperantujo ankaŭ kiel gajninto de la ĉefpremio de la Belartaj Konkursoj pro kanto dediĉita al la Montpeliera UK. Intertempe lia muziko aperis ankaŭ en kompaktaj diskoj.

En la programo de la Tago estos ankaŭ aliaj prelegoj, libroprezentoj kaj filmoj. La vizitantoj povos profiti de rabatoj en la libroservo – ĉio estos rabatita minimume per 10% – kaj gajni esperantaĵojn en senpaga loterio. Kafo kaj teo, ankaŭ senpagaj, estos varmaj la tutan tagon. La Malferma Tago daŭros de la 10-a ĝis la 17-a horo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/301a1

N-ro 302 (2008-09-15)
Okaze de la Eŭropa Tago de Lingvoj

Antaŭ 7 jaroj la Eŭropa Parlamento kune kun la Konsilio de Eŭropo proklamis la 2001-an jaron Eŭropa Jaro de Lingvoj, kies daŭrigo estas la solenata ĉiujare,  kiel Eŭropa Tago de Lingvoj,  la 26-an de septembro.

Ni troviĝas sojle de tiu Tago, kiu celas atentigi pri la lingva varieco de Eŭropo, en kiu oni uzas 40 ŝtatajn lingvojn, pli ol 225 lokajn kaj 23 oficialajn lingvojn de la Eŭropa Unio. La celo de la Tago estas krome memorigi pri plurlingveco kiel riĉo de Eŭropo kaj instigi al la lernado de fremdaj lingvoj dum la tuta vivo.

Kvankam la celoj de la Tago estas ĉiel subtenindaj,  aparte la eŭropaj esperantistoj  havas la taskon interveni pri kelkaj jam proponitaj antaŭ diversaj eŭropaj forumoj solvoj, elmontrante ilian miopecon.  Nome nek la premiso lerni lingvojn de la najbaro, nek apliko de simpligita angla (internationalish, globishmclanguage), nek adopto de alia nacia lingvo kiel propra, nek uzo de elektita nacia lingvo en la rolo de internacia, observas la principojn de lingvodemokratio. Neniu el tiuj solvoj ebligas liberan, senĝenan, egalrajtan komunikadon kun reprezentantoj de ĉiuj eŭropaj lingvoj. Nur neŭtrala lingvo Esperanto kiel komunikilo inter la eŭropaj civitanoj garantias ilian senbaran komunikadon, kiu efektive protektas la plurlingvecon de Eŭropo kiel ĝian riĉon.

Necesas samtempe forte substreki, ke esperantistoj neniel esprimas sin kontraŭ la lernado de naciaj lingvoj. Multaj antaŭ ol iĝi esperantistoj jam lernis, kelkfoje kelkajn lingvojn, aliaj ricevis la stimulon lerni pliajn nekonatajn lingvojn jam post la ellerno de Esperanto. Necesas do ĉiam memori kaj elstarigi, ke esperantisto signifas homon almenaŭ dulingvan, do kompetentan paroli pri la temo de multlingveco.

En la ĵusaj tagoj UEA prezentis - laŭ invito de la Socia Forumo  de la Konsilio por la Homaj Rajtoj de UN, debatanta inter la 8-a kaj 26-a  de septembro  en Ĝenevo, sian starpunkton pri la lingvaj rajtoj, i.a. formulinte sian subtenon por la lernado de 2, 3 aŭ 4-a lingvoj, kiam:

  1. temas pri la gepatra lingvo,
  2. temas pri la loka lingvo, se ĝi malsamas disde la gepatra,
  3. temas pri la nacia lingvo, se ĝi malsamas disde la gepatra kaj la loka,
  4. internacia lingvo Esperanto, kiu estas propraĵo de neniu nacio.

Por la eŭropaj esperantistoj doniĝas krome aparta okazo -  lige kun la nunjara Eŭropa Tago de Lingvoj  - aŭdigi sian voĉon kaj memorigi la principojn vortumitajn en la Praga Manifesto. Jam antaŭ 12 jaroj la E-komunumo klare konstatis, ke nek la tutmonda uzo de kelkaj naciaj lingvoj, nek la progresoj en la komunika teknologio, nek  evoluo de novaj instrumetodoj de lingvoj garantias klaran kaj efikan sistemon de la interkompreniĝado,  apogita sur la principoj, kiuj estas unuarangaj. Temas pri demokratio de la komunikado, universala eduko, efika lingvoinstruado, efektiva plurlingveco, egalaj lingvorajtoj, lingvovarieco, universala emancipiĝo. La plurlingvaj versioj de la Manifesto troviĝas ĉe la adreso: http://www.uea.org/informado/pragm/index.html

Ne manku ankaŭ nunjare nia voĉo dum la Eŭropa Tago de Lingvoj, la 26-an de septembro.

Nian ĉi-rilatan engaĝigon  ni povos jam kelkajn tagojn pli poste utiligi dum la tradicia Ago-Tago, kiu ja ne limiĝas al Eŭropo, dum la unua sabato de oktobro. Nunjare, la 4-an de oktobro.

Barbara Pietrzak
Ĝenerala Sekretario de UEA,  estrarano pri informado

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/302a1

N-ro 303 (2008-10-13)
Tobiasz Kaźmierski al la Centra Oficejo de UEA

Dum pli ol kvin kaj duona jaroj en la Kongresa Fako de la Centra Oficejo de UEA laboris nur unu dungito, la Konstanta Kongresa Sekretario. Tiu nenormala situacio ĉesos la 1-an de decembro 2008, kiam KKS denove ekdisponos pri asistanto. Per ĵusa decido de la Ĝenerala Direktoro eklaboros tiam kiel nova oficisto de UEA la 24-jara Tobiasz [Tobiaŝ] Kaźmierski el Pollando.

Tobiasz Kaźmierski naskiĝis kaj kreskis en Poznano. Li studis sociologion en la tiea Universitato je la nomo de Adam Mickiewicz kaj spertiĝis ankaŭ pri merkatado kaj vendado. Spertojn por sia nova tasko ĉe UEA li kolektis i.a. kiel kunorganizanto de la fama Esperanto-aranĝo Arkones kaj kiel respondeculo pri la vespera programo de la 61-a IJK en Zakopane en 2005. En 2003 li fondis kun kelkaj amikoj la junularan klubon E-Senco, kiu en 2007 transformiĝis en kulturan-socian asocion kun Kaźmierski kiel unu el la vicprezidantoj. Li partoprenis ankaŭ en la reaktivigo de Pola Esperanto-Junularo, kies vicprezidanto li estis, kaj en la Ekonomia Forumo de Centra kaj Orienta Eŭropo en la pola urbo Krynica en 2007 kaj 2008, kie li helpis prizorgi informstandon pri Esperanto.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/303a1

N-ro 304 (2008-10-24)
Dasgupta okaze de la Tago de UN

Unuiĝintaj Nacioj oficiale ekekzistis la 24-an de oktobro 1945, kiam la Ĉarton ratifis Ĉinujo, Francujo, USSR, Britujo, Usono kaj plimulto el la aliaj subskribintoj. La Tagon de UN oni festas ĉiujare la 24-an de oktobro, ni legas sur la UN-retpaĝaro.

Ne en ĉiu jaro, ne okaze de ĉiu memorinda tago ni trafas interŝanĝi seriozajn pensojn. La aparte reliefaj ciferoj -- 50, 60, 100 -- ofte devigas nin rigardi realaĵojn, kiujn ni alie nerigardus. Kaj tiu prodeviga rigardo ne nepre plisaĝigas nin.

Tamen, malgraŭ ĉi tiuj ĉiutagaj avertoj pri la grizeco de nia kutima psika ĉielo, mi fervore petas vin, geamikoj, fidi al la kapablo de la sistemo de Unuiĝintaj Nacioj iom post iom alproksimiĝi al la tasko respeguli la verajn kolektivajn pensojn de la homaro, kaj agi surbaze de tiuj pensoj.

Mi tion diras ne malplej pro la media katastrofo, kiu disvolviĝas en nia hodiaŭo kaj ombras sur nian morgaŭon. Se ne ekzistus UN kaj la parencaj sistemoj de ellaborado de interkonsentoj, la homaro simple ne disponus pri rimedoj kontraŭ tiu ĉi katastrofo. Ni ankoraŭ havas la eblon kune agi por malebligi, ke la medimisiĝo atingu tute krizan skalon kaj neniigu grandan parton de la esperoj de la homa specio.

Multaj el ni ankoraŭ ne tre intime ligas la temojn de konservo de la vivmedia diverseco kun la konservo de la lingva diverseco, nek la temojn de tiuj konservoj kun la esperoj, kiujn simbolas Esperanto kaj por kiuj laboras niaj lingvanoj. Tute ne volante trudi tagordon al tiuj, kiuj pripense rezistas ĝin, mi volas tamen uzi la simbolan valoron de tiu ĉi tago por atentigi ĉiujn, ke ekzistas tiu ĉi eblo en nia repertuaro.

Tiuj inter ni, kiuj pripense rezistas al la tagordo de la multlingvismo, kaj kiuj volas unike Esperanto-parolantan homaron morgaŭ (forgesintan ĉiujn aliajn lingvojn), estas miaj "ne-amikoj". (Tiun ĉi esprimon mi lernis, koresponde, de la granda poeto Jiri Karen, kiu havis nur amikojn – la jes-amikojn, kiuj ŝajne konsentas, kaj la ne-amikojn, kiuj ŝajne ne konsentas pri miaj pensoj - kaj ĉiuj miaj amikoj nutras mian pensipovon. ) Mi forte esperas, ke miaj ne-amikoj klarigos al mi antaŭ la Tago de UN de 2009, kiamaniere la homaro konservos sian scian bazon rilate la arbarajn riĉaĵerojn de ekz. Nov-Gvineo, se ĉiuj novgvineaj lingvoj pereos.

Mia Esperanto estas aliancano de la lingvanaroj, kiuj volas, ke ankaŭ iliaj lingvoj daŭrigeble kaj moderne vivu, kun plena konservo de sia tradicia scio-banko. Mi scias, ke aliajn Esperantojn parolas aliaj, kies ideo de moderneco ne baziĝas sur serioza estimo por la scioj de la indiĝenaj popoloj. Mi esperas, ke mi povas paroli kun tiuj ne-amikoj vere komunan Esperanton, per kiu ni pontos trans ĉi tiuj kaj parencaj diferencoj.

Mi intence elektis la temon de indiĝenaj popoloj en mondo, kies Unuiĝintaj Nacioj ankoraŭ ne metis antaŭ si formalan celon rekrei sin kiel unuiĝon de popoloj. Eble prave; eble ne la popoloj estu nia privilegia pripensa unuo; pro la leviĝanta konscio pri rasoj, pri seksoj, pri orientiĝoj, pri la apartaj rajtoj kaj bezonoj de handikapuloj, ni estas prave skeptikaj ankaŭ pri la nacioj. Tamen, io devas funkciigi la trafikajn lumojn, kaj mi restas vetanto je la UN-sistemo, manke de pli bonaj proponoj, kaj pro la granda investo prave farita de la homaro.Mi ne vidas, ke ĉi-momente alian seriozan esperon povas formuli la demokratoj de la mondo. Por reveni al la dialogo kun miaj ne-amikoj - en demokratio, estas aparte grave paroladi trans la baroj, kun la ne-amikoj en la diversaj opozicioj.

Altestime al niaj opozicioj, sed espereble ne neglektante miajn jes-geamikojn,

Probal Dasgupta
Prezidanto de UEA

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/304a1

N-ro 305 (2008-10-29)
Institucio Hodler 40-jariĝis
La julia-aŭgusta numero de Esperanto en 1968 raportis pri plano de la Estraro de UEA lanĉi kampanjon por "fortikigi la financan bazon de la Asocio". La artikolo emfazis: "Ne ekzistas en la mondo kulturaj organizaĵoj, laborantaj sen iu ajn subvencio, kiuj povas funkcii sen deficitoj nur per siaj membrokotizoj. Iliaj manoj estas ligitaj pro konstanta monmanko. Prosperas nur tiuj, kiuj trovis aliajn fontojn de enspezoj."

La kampanjo celis kolekti kapitalon, kies rento liveru al UEA ekstrajn rimedojn aldone al kotizoj. Rezulte, la 28-an de oktobro estis starigita fondaĵo, kies oficiala nomo fariĝis Institucio Hodler '68. Ĝi ricevis propran juran personecon en Nederlando, kun estraro nomumata de la Estraro de UEA. Ekde la komenco ĝi kolektis donacojn kaj pruntojn sen rento aŭ kun malalta rento. La unua estraro konsistis el E.L.M. Wensing (prezidanto), Maurice Jaumotte kaj Evert J. Woessink, kiuj membris ankaŭ en la Estraro de UEA. Marianne Vermaas, kiu samjare rezignis kiel Direktoro de la Centra Oficejo, fariĝis la unua administranto.

La nuna prezidanto de la Institucio estas Grégoire Maertens, kiu eniris la estraron unuafoje en 1970 kaj estas prezidanto ekde 1986. En la estraro membras krome Ans Bakker-ten Hagen, Renato Corsetti, Ivo Durwael kaj Ilja De Coster, kaj la administranto estas Pasquale Zapelli. La ĉefa havaĵo de Institucio Hodler estas domo en Antverpeno, kiu estis akirita en 1980 kaj kiun luas Flandra Esperanto-Ligo kaj la Antverpena Esperanto-klubo "La Verda Stelo". Ĉi-jare la Institucio aljuĝis subvenciojn je la suma valoro de 9200 eŭroj. La plej grandan subtenon, 5000 eŭrojn, ricevis Fondaĵo Canuto. Projektoj ekster UEA ricevis 1700 eŭrojn.

Kiu deziras prunti aŭ donaci monon al Institucio Hodler, bv. kontakti la Centran Oficejon por pli detalaj informoj.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/305a1

N-ro 306 (2008-11-11)
UEA prezentas sin ĉe ALTE-konferenco
Universala Esperanto-Asocio, nova asociito de ALTE, Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo, estis invitita prezenti sin dum ties internacia konferenco en Lisbono de la 12-a ĝis la 15-a de novembro. Kiel reprezentanto de UEA partoprenos Zsófia Kóródy.

Apud la celoj, strukturo, agado, k.a. apartaĵoj de nia monda organizaĵo, specialan atenton ricevos la nova ekzamensistemo ellaborita surbaze de la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) kunlabore kun la Hungara Ŝtata Ekzamencentro (ITK). Zsófia Kóródy raportos al la diverslingvaj fakuloj per detale ellaborita projekciado kaj prezentos specimenojn el la Esperantlingva testaro. La reprezentanto de UEA partoprenos ankaŭ en kelkaj fakaj laborgrupoj, interalie en tiu pri la lingva testado de infanoj kaj junularo.
Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/306a1

N-ro 308 (2008-11-26)
Poŝtmarko pri la 100-jara UEA
Okaze de la 93-a UK en Roterdamo UEA mendis ĉe la poŝta kompanio TNT poŝtmarkon kun la kongresa simbolo. Ĝi fariĝis grandega sukceso kaj praktike elĉerpiĝis jam dum la UK. Malgraŭ multaj petoj ĝi ne estis reeldonita, ĉar post la paso de la UK ĝia temo ne plu estis aktuala. Nun ĝi estas ŝatata objekto ankaŭ ĉe ne-esperantistaj kolektantoj, kiuj en retaj aŭkcioj pagas por ĝi multe pli altan prezon ol la originala vendoprezo.

La furoro de la kongresa poŝtmarko tamen instigis UEA mendi novan markon pri temo, kiu ja ankoraŭ aktualas: la jubilea jaro de UEA. La nova marko aperis en novembro kaj ĝia nominala valoro egalas al tiu de la enlanda afranko por ordinara letero en Nederlando. Ĝi montras la jubilean simbolon de la 100-jara UEA, desegnitan de Guillem Sevilla, kun la teksto "100 jaroj universala esperanto-asocio".

La jubilea poŝtmarko estas vendata en folioj de 10 markoj kaj ĝi estas mendebla ĉe la Libroservo de UEA. Unu folio kostas EUR 5,50 (plus afranko; kvanta rabato ne estas aplikebla). Ankaŭ tiu ĉi marko estis eldonita en tre limigita kvanto.
Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/308a1

N-ro 307 (2008-11-18)
Kongresa temo kun du dimensioj
En 2009 oni festos la 150-an datrevenon de la naskiĝo de d-ro L.L. Zamenhof. Tre konvene UN proklamis la saman jaron Internacia Jaro de Interpaciĝo. Estis do nature, ke la Estraro de UEA inspiriĝis de tiu koincido, kiam ĝi elektis "Krei pacan ponton inter la popoloj": Zamenhof hodiaŭ kiel la temon de la 94-a Universala Kongreso de Esperanto, okazonta de la 25-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto en Bjalistoko. La citaĵo en la vortumo de la temo devenas de la parolado de Zamenhof en la Kembriĝa UK en 1907.

La kongresa temo estos vaste traktata en la oficiala programo de la UK, sed la Estraro esperas, ke ankaŭ fakaj asocioj konsideros ĝin en siaj propraj dumkongresaj kunsidoj. Krome, por la Internacia Kongresa Universitato oni bonvenigas prelegproponojn pri la kongresa temo. Ankaŭ la Belartaj Konkursoj aparte alvokas por siaj esea kaj filma branĉoj konkursaĵojn pri la temo. Fine, la temo evidente ne estas io specife rezervita por la UK. La Estraro instigas trakti ĝin en konvenaj manieroj kaj formoj en ĉiaj Esperanto-aranĝoj kaj en la Esperanto-gazetaro ankaŭ dum la cetero de la jaro.
Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/307a1

N-ro 309 (2008-12-03)
110 vizitis la Malferman Tagon
La 29-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA en sabato, la 29-a de novembro, allogis 110 vizitantojn el 14 landoj. En la agadkalendaro de UEA ĝi estis la lasta aranĝo dediĉita al la 100-jariĝo de la Asocio.

La programo estis tre abunda. La ĉefa preleganto estis la ĉi-jara Grabowski-premiito Andreas Künzli, kiu faris du prelegojn. En la unua li parolis pri la vivo de Hector Hodler, la fondinto de UEA, kaj ankaŭ pri li kiel modelo por verkoj de sia patro, la pentristo Ferdinand Hodler. En sia dua prelego Künzli ekskursigis la aŭskultantojn tra Ĝenevo, kun salto al Berno, konigante la lokojn, kie troviĝis la Centra Oficejo dum la svisa periodo de UEA.

Ĉi-jare ankaŭ Institucio Hodler '68 festis rondan datrevenon. Pri la celoj kaj historio de la 40-jara financa subtenanto de UEA parolis Grégoire Maertens, ĝia preskaŭ dekomenca estrarano kaj longtempa prezidanto. La prelegoj de Künzli kaj Maertens okazis en la konferencejo de la CO, kiu ĉi-foje estis ankaŭ koncertejo, kie dufoje kantis kaj gitarludis Alejandro Cossavella el Argentino. Cossavella, kiu intertempe certigis sian lokon kiel unu el la pintaj muzikistoj en Esperantujo, gastis en la Malferma Tago jam la duan fojon post sia internacia debuto en aprilo 1998.

Paralela programo okazis en la biblioteko. Andreas Künzli prezentis sian imponan verkon "Universalaj lingvoj en Svislando", Ziko van Dijk lanĉis la gvidlibron "Vikipedio por vi", kaj Marek Blahuš parolis pri "Esperanta kulturo: Ĉu konservinda elektronike?". Aparte atendita estis la lanĉo de "Esperanto estas...", DVD, kiu en moderna, alloga maniero prezentas Esperanton por la ekstera mondo. La nova filmo naskiĝis el multnacia kunlaboro kadre de Esperanto ĉe Interreto, kies aktivuloj prezentis sian agadon ankaŭ dum aparta progamero.

La Libroservo de UEA vendis dum la tago librojn k.a. varojn por 2701 eŭroj. Pleje furoris "Vikipedio por vi", de kiu vendiĝis 12 ekzempleroj. Po 11 ekz. estis venditaj la Esperanta kaj franca versioj de la Esperanto-dokumento "Esperanto kaj lingva diverseco" kun intervjuo kun la fama lingvisto Claude Hagège. Aliaj librofuroraĵoj estis "Afero de espero", historio pri la afrika Esperanto-movado de H. Goes (10 ekz.), la gvidilo "Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA" (8 ekz.), la romano "Vismar" de I. Nemere (7 ekz.), la UEA-historio "Utila Estas Aliĝo" de U. Lins (6 ekz.), la ekzercolibreto "Poŝamiko" de B. Allée kaj K. Kováts (6 ekz.), kaj la tria volumo de "Beletra Almanako" (5 ekz.). Inter la aliaj varoj la plej popularaj estis la pollingva informa disko "Esperanto — Ciekawe informacje o esperancie" (10 ekz.) kaj la nova DVD "Esperanto estas..." (7 ekz.). En propra kategorio ankaŭ laŭ la vendonombro estis la folio kun dek poŝtmarkoj pri la UEA-jubileo, vendita en 66 ekzempleroj.
Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/309a1

N-ro 310 (2008-12-16)
Impona inaŭguro de la Zamenhof-jaro ĉe Unesko

La Zamenhof-jaro, dum kiu oni festos la 150-an datrevenon de la naskiĝo de la kreinto de Esperanto, estis impone inaŭgurita per la konferenco "Esperanto, lingvo justa", kiu samtempe ligiĝis al la finiĝanta Internacia Jaro de Lingvoj. Ĝia loko estis la sidejo de Unesko en Parizo kaj ĝi okazis en la Zamenhof-tago, la 15-a de decembro 2008. La konferenco estis iniciatita de la pola ambasadorino ĉe Unesko, Maria Wodzyńska-Walicka, al kies iniciato aliĝis ŝia litova kolegino Ina Marčiulionytė. La Pola kaj Litova Ambasadoj organizis la konferencon kunlabore kun Universala Esperanto-Asocio. Ĝi ricevis oficialan karakteron kadre de Unesko, kies Ĝenerala Direktoro Koïchiro Matsuura estis ĝia ĉefa invitanto. La konferenco estis ankaŭ prezentita en la retejo de Unesko kun resumo pri ĝia fono.

La konferencon prezidis Barbara Despiney, reprezentanto de UEA ĉe Unesko. Ĝi disvolviĝis en du lingvoj, Esperanto kaj la franca, kun samtempa interpretado inter ili. Komence la ambasadorinoj Wodzyńska-Walicka kaj Marčiulionytė bonvenigis la publikon, kiu preskaŭ plenigis la 400-lokan salonon kaj reprezentis almenaŭ 12 landojn. Poste Claude Nourmont, vicprezidantino de UEA, legis en Esperanto salutmesaĝojn de prezidanto Probal Dasgupta kaj de la Akademio Internacia de la Sciencoj, senditan de ĝia vicprezidanto Carlo Minnaja. Kiel reprezentanto de la Ĝenerala Direktoro Matsuura, programspecialisto Mauro Rosi el la Sekcio de Kulturaj Esprimoj kaj Kreaj Industrioj faris enkondukan paroladon pri la Internacia Jaro de Lingvoj. Li aparte dankis al UEA pro ĝia agado antaŭ unu jaro por tradukigi al multaj lingvoj la mesaĝon, per kiu la Ĝenerala Direktoro de Unesko enkondukis la Jaron kaj skizis ĝiajn celojn.

Emociiga estis la ĉeesto de d-ro Louis Zaleski-Zamenhof, la nepo de la kreinto de Esperanto, kiu faris prelegon pri Ludoviko Zamenhof kiel idealisto, substrekante la aktualecon de liaj idealoj kaj tute aparte tiun de toleremo. Pri Zamenhof kiel lingvisto prelegis Henriette Walter, honora profesoro ĉe la Universitato de Haute Bretagne. Ŝi reliefigis el lingvistika vidpunkto avantaĝojn de Esperanto kompare kun naciaj lingvoj kaj aliaj planlingvoj. La ne-esperantistaj partoprenantoj povis gustumi la Internacian Lingvon per provleciono el la ĵus lanĉita DVD-disko "Esperanto estas", post kiu Estelle Maria Loiseau parolis pri la temo "Esperanto en tria jarmilo", precipe el la junulara vidpunkto. Restis tempo por interesa debato kun demandoj, interalie pri la oficiala instruado de Esperanto kaj ĝia kulturo. Kiel kutimas en Parizo, partoprenantoj povis daŭrigi diskutadon en la halo, ĉirkaŭ honorvino donacita de la Pola Ambasado.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/310a1

N-ro 311 (2008-12-26)
Thorsen-apogo al ses bibliotekoj
Ses bibliotekoj ricevis subvenciojn de Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen je la suma valoro de 1250 eŭroj. La subvencioj estas donataj kiel libroj laŭ la dezirlistoj, kiujn la bibliotekoj sendis kun siaj petoj. Per decido de la estrarano de UEA pri kulturo Claude Nourmont kaj ĝenerala direktoro Osmo Buller estis subvenciitaj la librokolektoj de Srilanka Esperanto-Asocio (265 EUR), Unuiĝo de Zagrebaj Esperantistoj (Kroatio; 260 EUR), Centro Internacia de Esperanto (Madagaskaro; 200 EUR), Esperanto-klubo de Elec (Rusio; 190 EUR), Triesta Esperanto-Asocio (Italio; 175 EUR), kaj Esperanto-Biblioteko de Limoĝio kaj Okcitanio (Francio; 160 EUR).

Subvencioj de la Biblioteka Apogo estas disdonataj ĉiujare ekde 1997, kiam UEA ricevis mondonacon por tiu celo de ges-roj Thorsen, ambaŭ forpasintaj en 2006. Bedaŭrinde tre malmultaj kluboj kaj asocioj kun biblioteko utiligas tiun ĉi ŝancon por ricevi librojn senpage. Pro malmulteco de petoj ankaŭ ĉi-foje subvencio estis asignita al ĉiu petinto. Du bibliotekoj estis subvenciitaj ankaŭ jam pli frue.

Petoj pri subvencioj en 2009 devos atingi la Centran Oficejon ĝis la 15-a de oktobro. Kun la peto oni sendu liston de dezirataj libroj, kiuj estu ordigitaj laŭ dezirindeco.

TTT-ejo dediĉita al la vivo kaj verkaro de Poul Thorsen (1915-2006) troviĝas je la adreso www.poulthorsen.dk.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/311a1

N-ro 312 (2008-12-29)
Novjara mesaĝo de la Prezidanto de UEA
Sojle al espero

Inter la 100-jariĝo de UEA en 2008 kaj la 150-jara jubileo de Zamenhof en 2009, sukcesis 60-jariĝi la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. Se ĝuste nun ĉe UN kaj Unesko sin sekvas Internacia Jaro de Lingvoj 2008, Internacia Jaro de Interpaciĝo 2009, Internacia Jaro de Lernado pri Homaj Rajtoj 2009 -- kvazaŭ ili scius, ke Zamenhof aktivis por la lingva justeco kaj por la paco -- ĉu ni ne ĝoju, ke la astroj mistere agordas la mondon al niaj celadoj?

En aprilo ni simpoziis ĉe UN en Ĝenevo post dek jaroj. En julio niaj kleruloj superrigardis en Amsterdamo la ĉeeston de Esperanto en la universitatoj de la mondo post kvardek jaroj. En decembro ni Zamenhof-festis kun Unesko en Parizo unuafoje. Survoje al Universala Kongreso okazonta unuafoje en Bjalistoko, ni paŭzas por kapti la spiron. Denove UEA engaĝas sin kun la internacia sistemo. Kiaj esperoj instigas la nunan revenon al ĉi tiu scenejo? Kia pensado venigis nin al nia specifa nuno?

La okupiĝon pri homaj rajtoj, kiu esprimiĝis jam ĉe Zamenhof, la postmilita UEA, konsciiĝinta pri la graveco de la internacia juro, instalis en sian statuton en 1947, unu jaron pli frue, ol la internacia komunumo, kiu en 1948 formale adoptis la Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj. En la 60-aj jaroj, la UEA-prezidanto, kiu estis ankaŭ profesoro pri internacia juro, Ivo Lapenna -- lian 100-jariĝon ni festas en 2009 -- movis tiun vizion al nova ŝtupo.

Lapenna konvinkiĝis, ke por povi tuŝi la kulturan konsciencon de la publiko kaj kontraŭbatali la ofte sisteman malrespekton al la homaj lingvaj rajtoj (tian malrespekton li baptis "lingva genocido", termino poste pligraviĝinta), ni devos kulture kaj science trakti kun la klerula mondo. Surbaze de jam establita Uneska vizio pri la interkultura dialogo, UEA iniciatis libroserion Oriento-Okcidento. Pli memstare rimarkinte, ke la socilingvistiko nesufiĉe reliefigas la lingvo-planadon UEA lanĉis fakan lingvopolitikan revuon kun la lingvisto d-ro Victor Sadler kiel unua redaktoro. Tiu revuo, Lingvaj Problemoj kaj Lingvo-Planado (LPLP), fariĝis granda sukceso de nia sciencejo, la Centro de Esploro kaj Dokumentado (CED). Ĝuste ĝi metis la lingvo-planadon sur la mondan sciencan mapon.

Se oni lanĉas kulturan-intelektan entreprenon, oni devas esti pretaj lerni de ĝi kaj ne apriore dikti la konkludojn. Nia Asocio, sub kies egido floris la serio Oriento-Okcidento, fieras esti la tegmenta organizaĵo de lingvo, kies tradukaĵa korbo fariĝis la plej ekvilibra rilate fontolingvojn. Tradukaĵoj donas al la legantoj okazon por lerni. Ni fieras, ke en kaj ĉirkaŭ LPLP ni multon lernis pri la lingvaj problemoj.

Gravan ŝtupon de tiu lerna procezo reprezentas la Manifesto de Prago, 1996, www.uea.org/informado/pragm/pm_eo.html. Respondojn al la demando "kien UEA" oni serĉu ĉefe en tiu ponta dokumento. En kiu senco mi nomas ponta tiun Manifeston, kiu markas la komencon de nia kuncerbumado kun movadoj por la lingvaj rajtoj?

Unuflanke la fakton, ke UEA ĉiam donis prioritaton al la savtenado de la lingva kaj kultura trezoro de la homaro, jam antaŭe simbolis la serio Oriento-Okcidento; sed ekde 1996 tiu prioritato apartenas al nia labora tagordo. Aliflanke, ni ne volas kateni al tradiciportaj lingvoj tiujn homojn, kiuj volas ampleksigi la lingvan repertuaron. Ĝuste por maksimumigi ilian liberecon ni pledas por la adicia dulingvismo, kiu baziĝas sur pedagogio aldonanta duan lingvon sen erozio de la unua. Ni agnoskas, ke gravas fasoni eduksistemojn reagemajn al la konkretaj bezonoj de la publiko precipe de tiuj popoltavoloj, kies mendojn la lernejaro emas malatenti. Tial nia LPLP ofte okupiĝas pri la edukpolitiko por malpotencaj edukatoj.

Ponte inter la serio Oriento-Okcidento kaj LPLP, la Manifesto de Prago pledas por multlingvisma eduko al homaraniĝo, kiu stiros nin pacen. Por kompreni, kiamaniere UEA vizias la Zamenhofan ligon inter la lingva jaro 2008 kaj la interpaciĝa 2009, relegu do niajn esperojn en tiu Manifesto, je kies fino ni "asertas, ke la ekskluziva uzado de naciaj lingvoj neeviteble starigas barojn al la liberecoj de sinesprimado, komunikado kaj asociiĝo. Ni estas movado por la homa emancipiĝo."

Probal Dasgupta
Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/312a1

N-ro 281 (2008-02-14)
Ĉirkaŭ 1200 aliĝis al Roterdamo: Francio ĉepinte

Ĝis la 13-a de februaro 1195 esperantistoj el 59 landoj estis registritaj kiel aliĝintoj al la 93-a UK en Roterdamo (19-26 julio 2008). Trideko da aliĝiloj ankoraŭ atendis solviĝon de bankaj komplikaĵoj. Kun 155 aliĝoj Francio transprenis de la gastigonta lando Nederlando la unuan lokon. Ankaŭ Germanio, kun 133 aliĝintoj, preterpasis Nederlandon, kiu ĝis nun liveris 123 kongresanojn. Kun pli ol 20 aliĝintoj reprezentiĝas Japanio (85), Belgio (62), Italio (47), Litovio, Pollando kaj Rusio (po 42), Britio (33), Danlando kaj Finnlando (po 32), Hispanio, Irano kaj Svedio (po 23), kaj Svislando (21).

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/281a2

N-ro 288 (2008-05-03)
La Estraro kunsidis laborege
La Estraro de UEA, elektita en la Jokohama UK, kunsidis en la Centra Oficejo de la 27-a ĝis la 29-a de aprilo. Temis pri la unua efektiva laborkunsido de la Estraro, kiu en Jokohamo povis trakti nur kelkajn urĝajn aferojn kaj decidi pri sia interna taskodivido. La Estraro tamen ne atendis ĝis aprilo, sed ĝi vigle eklaboris per retaj diskutoj tuj post la UK kaj faris dum la pasintaj monatoj 22 decidojn. Krom la sep estraranoj, en la aprila kunsido ĉeestis, parte aŭ tuttempe, la Ĝenerala Direktoro, redaktoro de "Esperanto", Konstanta Kongresa Sekretario, kaj observantoj de TEJO kaj ILEI, respektive Gregor Hinker kaj Zsofia Korody. La estraranoj kaj aliaj ĉeestantoj vere laboregis: sen kalkuli kaf- kaj manĝpaŭzojn ili kunsidis preskaŭ 30 horojn, finante sian laboron en la tria tago nur iom antaŭ la noktomezo.

Grandan parton de la tempo prenis preparoj por la kunsidoj de la Komitato en la ĉi-jara UK. Oni aprobis agadraporton pri la jaro 2007, kiu aperos en la junia numero de "Esperanto" kaj en kies traktado en la UK ankaŭ la publiko rajtos interveni. Por la dua sinsekva jaro la el- kaj enspezoj de la Asocio estis praktike en ekvilibro. La buĝeto antaŭvidis minusan saldon de 5000 eŭroj, sed la fina minuso estas nur ĉ. 1300 eŭroj, kiu en spezokonto de preskaŭ 450 000 eŭroj estas neglektinda. Same kiel la buĝeto por la nuna jaro, ankaŭ tiu por 2009 estas plene ekvilibra malgraŭ enkalkulita dungo de plia oficisto. La Estraro tamen konscias, ke por konservi tiun bonan staton necesos daŭra aktiveco sur la financa kampo. Pro tio la financa estrarano Loes Demmendaal prezentis planon pri enspezigaj agadoj, kiun la Estraro baldaŭ definitivigos.    

La Estraro decidis ankaŭ pri honorigoj, diplomoj kaj premioj, publikigotaj dum la UK, kaj nomumis 52 ĉefdelegitojn por la trijara periodo 2008-2010. Oni konfirmis la konsiston de la Loka Kongresa Komitato de la 94-a UK en Bjalistoko (25 julio - 1 aŭgusto 2009) kun vicurbestro Aleksander Sosna kiel ĝia prezidanto. Pri la loko de la UK en 2010 oni decidos dum la Roterdama UK. Prepare por tio la Ĝenerala Direktoro jam vizitis Havanon kaj vizitos Moskvon en majo. Al la eldona serio Oriento-Okcidento estis akceptita nova titolo, la klasika ĉina majstroverko "Romano pri Tri Regnoj". La 24-a okazigo de la Esperanto-aranĝo ARKONES en Poznano (19-21 septembro 2008) ricevis aŭspixiojn de UEA.
Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/288a2

N-ro 290 (2008-07-05)
Konferenco kunvenigos profesorojn pri Esperanto kaj interlingvistiko
La Universitato de Amsterdamo estos baldaŭ (17-18 julio) kunvenejo de kvardeko da reprezentantoj de universitatoj kie Esperanto kaj interlingvistiko estas instruataj. Labora konferenco kunvokita de CED, la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj, donos al la grupo okazon komune pridiskuti siajn studprogramojn, la kondiĉojn sub kiuj ili laboras en siaj diversaj institucioj, kaj plifortigon de kunlaboro - inkluzive bibliotekajn interŝanĝojn kaj interŝanĝojn de personaro.

La konferenco okazos laŭ invito de la lektorato pri Esperanto kaj interlingvistiko en la Amsterdama Universitato, kun aktiva subteno de la Fako pri Lingvistiko. La ĉefa motoro surloke estas d-ro Wim Jansen, kiu gvidas la lektoraton. D-ro Jansen gvidos konferencan laborgrupon pri studprogramoj, d-rino Sabine Fiedler gvidos laborgrupon pri administracio de programoj, kaj d-ro Ulrich Lins gvidos laborgrupon pri interŝanĝoj.

"Nuntempe la programoj pri Esperanto kaj interlingvistiko en diversaj landoj de la mondo laboras esence en izoleco", diris Humphrey Tonkin, direktoro de CED kaj unu el la organizantoj de la konferenco. "Nia celo estas pliintensigi la konversacion inter la diversaj programoj por plifortigi iliajn poziciojn kaj doni reciprokan helpon."

Programoj pri Esperanto kaj interlingvistiko estas ofte starigitaj de unuopaj aktivuloj en difinitaj universitatoj kaj mankas al ili kontinueco. Sekve, plekti ilin en la strukturojn de la koncernaj universitatoj estas tre grave. Ankaŭ iliaj iniciatintoj ofte ne scias kiel kaj per kiuj studmaterialoj oni instruas en aliaj universitatoj. CED esperas starigi komunikan reton inter la programoj.

La konferencon finance subvencias ESF (Esperantic Studies Foundation), nordamerika fondaĵo, kiu subtenas esplorojn pri interlingvistiko kaj internaciaj lingvaj problemoj. La konferenco estas nur por invititoj.

Oni kolektas materialon ĉe retpaĝaro de la konferenco, tiel ke eĉ tiuj, kiuj ne povos ĉeesti, povos disponigi detalojn pri studmaterialoj, referaĵojn, raportojn ktp. al la konferencanoj. Ĉiun materialon oni bv. sendi rete al tonkin@.spamaĵo?hartford.edu. Kontribuantoj de utiligebla materialo ankaŭ havos aliron al la nove starigita retpaĝaro.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/290a2

N-ro 295 (2008-07-27)
Rezultoj de la Oratora Konkurso
En la Oratora Konkurso de la 93-a UK en Roterdamo partoprenis kvin gejunuloj el kvin landoj. La unuan premion gajnis Daniel Moreno Martinez el Meksiko pro parolado pri la temo "Ĉu oni devas kontraŭbatali la malaperon de lingvoj?" La duan premion ricevis David Welsh el Norvegio, kiu traktis la temon "Ĉu povas harmonie kunvivi malsamaj kulturoj?, kaj la trian Francesco Maurelli el Italio, kiu parolis pri la sama temo kiel la laŭreato de la unua premio.
Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/295a2

N-ro 296 (2008-07-28)
Premio Deguĉi al Renato Corsetti
En la fermo de la 93-a UK en Roterdamo estis anoncitaj diversaj premioj kaj distingoj. La plej prestiĝan el ili, Premion Onisaburo Deguĉi, ricevis Renato Corsetti.

Premio Deguĉi estis starigita en la Jubilea Jaro 1987 per donaco de Oomoto por ĉiujare premii agadon, kiu pere de Esperanto antaŭenigas la internacian amikecon kaj solidaron en la spirito de Lazaro Ludoviko Zamenhof kaj Onisaburo Deguĉi. Pri la ricevanto de la Premio decidas la Estraro de UEA. La Premio konsistas el diplomo kaj monsumo de 2000 eŭroj.
 
Aljuĝante la Premion al Renato Corsetti, la Estraro de UEA skribis: "Renato Corsetti estas unu el la plej elstaraj agantoj de Universala Esperanto-Asocio. Por li Esperanto estis ĉiam nedisigeble ligita al agado por pli bona mondo, por internacia amikeco, solidaro kaj paco. Antaŭenigi tiujn idealojn signifas al li antaŭenigi Esperanton, kaj tute aparte, disvastigi ĝin precipe al tiuj partoj de la mondo, kie la Internacia Lingvo apenaŭ aŭ tute ne havas adeptojn. Tio instigis lin al pionira laboro por krei Esperanto-movadon en multaj landoj de la Tria Mondo, precipe en Afriko kaj arabaj landoj, ĉiam celante, ke al la novaj esperantistoj la posedo de la nova lingvo fariĝu rimedo por plivastigo de siaj spiritaj horizontoj kaj por persona kresko." 
Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/296a2

N-ro 298 (2008-08-25)
Finiĝis la erao de respondkuponoj
Dum multaj jardekoj UEA akceptis pagojn per internaciaj respondkuponoj. Ili estis simpla pagmaniero, kiam internaciaj monĝiroj per banko aŭ poŝtmandato estis malfacile fareblaj kaj subigitaj al diversaj limigoj aŭ eĉ ne permesitaj al privatuloj. Lastatempe ilia uzado maloftiĝis, ĉar internaciaj pagoj fariĝis pli facilaj dank' al la forigo aŭ mildigo de limigoj kaj pro disvastiĝo de kreditkartoj kaj de retaj pagmanieroj kiel ekz. PayPal. En 1997 UEA ankoraŭ ricevis 1652 respondkuponojn sed en 2007 nur 43, t.e. 2,6% de la nombro dek jarojn pli frue.

Antaŭe la Centra Oficejo povis facile ŝanĝi la kuponojn en poŝtmarkojn en sia kutima poŝtejo, preskaŭ vid-al-vide al la CO trans la strato. Nuntempe la poŝtejo ne plu akceptas ilin, kaj ĉi-jare nur per escepta aranĝo la poŝta entrepreno TNT konsentis akcepti de UEA, por la lasta fojo, kvanton da kuponoj. Ankaŭ en multaj aliaj landoj internaciaj respondkuponoj ne plu estas vendataj nek akceptataj de la poŝto. Antaŭe ili ankaŭ havis senliman validecon, sed jam de kelkaj jaroj ili validas nur ĝis la dato presita sur ili. Parto de la kuponoj, kiujn UEA lastatempe ricevis de siaj membroj kaj klientoj, estis jam senvaloraj. Evidente ili cirkulis inter pluraj homoj, kaj neniu rimarkis, ke ilia valideco estis tempe limigita.

Pro la priskribita evoluo UEA ne plu akceptas internaciajn respondkuponojn kiel pagilojn por kotizoj aŭ servoj nek por aldoni bonhavon al UEA-kontoj.
Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/298a2

N-ro 299 (2008-09-07)
UEA atentigis UN pri lingvaj rajtoj

Universala Esperanto-Asocio, kiu ĵus reprezentiĝis en la Socia Forumo de la Homrajta Konsilio de UN en Ĝenevo, estis invitita prezenti al la Konsilio deklaron pri sia starpunkto en afero, kiun ĝi trovas grava. UEA havas la rajton sciigi siajn starpunktojn ankaŭ al tiu grava organo de Unuiĝintaj Nacioj pro sia oficiala statuso de Neregistara Organizaĵo en specialaj konsultaj rilatoj kun la monda organizaĵo. La aktuala deklaro de UEA temas pri lingvaj homaj rajtoj kaj estis submetita al la 9-a sesio de la Homrajta Konsilio en Ĝenevo (8-26 septembro) en la angla, franca kaj hispana lingvoj. Ĉi-sube sekvas ĝia Esperanta versio.

La starpunkto de Universala Esperanto-Asocio (UEA) pri lingvaj rajtoj

Lingvaj rajtoj estas esencaj por ĉiu popolo, sendepende de la grandeco de ties membraro. Tiuj ĉi rajtoj devas esti protektataj precipe por malgrandaj grupoj. Universala Esperanto-Asocio (UEA) subtenas minoritatajn lingvojn de pli ol 100 jaroj.

La rajto de infanoj lerni sian gepatran lingvon kaj daŭrigi sian edukadon uzante sian gepatran lingvon, ne nur estas grava por ilia kulturo; ĝi estas fundamenta por ilia psika evoluo. Pluraj larĝskalaj studoj en multaj diversaj landoj demonstris, ke se indiĝenaj kaj minoritataj infanoj estas edukataj ĉefe uzante ilian gepatran lingvon kiel lingvon de la instruado dum la unuaj 6-8 jaroj (kun samtempa, bona instruado de la reganta lingvo kiel dua lingvo, fare de dulingvaj instruistoj), iliaj ĝeneralaj lern-atingoj estas pli bonaj. Krome, ili lernas la regantan lingvon pli bone ol se ilia instruado okazus per la reganta lingvo. Se ili estas instruataj en la gepatra lingvo nur unu aŭ du jarojn kaj ili poste devas transiri al la uzo de la reganta lingvo, ili povas komence sukcesi relative bone, sed proksimume ekde la kvara lernojaro ilia progreso ekmalrapidiĝas kaj la diferenco inter ili kaj la infanoj parolantaj denaske la regantan lingvon plukreskas.

Ankaŭ gravas, ke la homoj kapablu komuniki je diversaj niveloj. UEA apogas lernadon de 2, 3 aŭ 4 lingvoj, laŭ la cirkonstancoj, t.e.

1. la gepatran lingvon,

2. la regionan lingvon, se ĝi estas malsama,

3. la nacian lingvon, se malsama ol la du unuaj,

4. internacian lingvon, kiu apartenas al neniu nacio – nome Esperanto.

Esperantistoj scias, ke kiam multnacia grupo uzas unu neŭtralan, komunan lingvon, la kvalito de la komunikado estas ege specifa. La fina celo de Esperanto estas antaŭenigi pacon inter popoloj igante la komunikadon pli facila kaj pli justa. Uzo de komuna lingvo evitigas situacion, en kiu homoj uzantaj sian gepatran lingvon havas grandegan avantaĝon super la aliaj. Ni dezirus ke Unuiĝintaj Nacioj pripensu tion ĉi koncerne siajn proprajn kunvenojn. La diferenco estas tre evidenta, kiam oni aŭdas delegitojn, kiuj sin esprimas en la angla, la franca aŭ la hispana, kaj por kiuj tiu ĉi estas ĉu la dua ĉu la tria lingvo. Kiam ekparolas iu uzanta sian gepatran lingvon, ofte la diferenco estas frapa - kion tiu ĉi diras, havas multe pli da pezo kaj allogas la atenton multe pli ol parolanto uzanta fremdan lingvon.

Referenco: Deklaro pri rajtoj de personoj apartenantaj al naciaj aŭ etnaj, religiaj kaj lingvaj minoritatoj, adoptita de la Ĝenerala Asembleo, rezolucio 47/135, je la 18-a de decembro 1992. http://www.unhchr.ch/html/menu3/b/d_minori.htm

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/299a2

N-ro 304 (2008-10-24)
1887 membroj uzas la Jarlibron rete

La nombro de individuaj membroj de UEA, kiuj registriĝis kiel uzantoj de la reta Jarlibro ĉe http://reto.uea.org, atingis 1887 la 23-an de oktobro. Proksimume triono de la individuaj membroj utiligas tiun eblecon, kiu estis enkondukita en aprilo 2005 kaj kies plej evidenta avantaĝo kompare kun la presita Jarlibro estas ĝia konstanta ĝisdateco. Ne nur la adresinformoj de delegitoj estas aktualaj, sed ankaŭ novaj delegitoj troviĝas tie tuj post la registro de ilia delegiteco en la Centra Oficejo.

Per la reta Jarlibro alireblas ankaŭ aliaj informoj konataj el la klasika Jarlibro, ekz. pri landaj kaj fakaj asocioj, kaj pri la gvidorganoj de UEA kaj TEJO. Granda faciligo, ankoraŭ ne sufiĉe konata, estas la eblo povi rekte skribi al la retadreshavaj delegitoj, komitatanoj, estraranoj, perantoj k.a. funkciuloj de UEA, TEJO k.a. asocioj, klakante tiucelan butonon ĉe la koncerna nomo. Individua membro povas ankaŭ kontroli la personajn informojn pri si mem kaj sciigi la Centran Oficejon pri eblaj korektendaĵoj. Ankaŭ tion oni povas fari ene de la reta Jarlibro klakante butonon, kiu malfermas formularon por tio.

Tiuj, kies membrokotizo rajtigas je ricevo de la revuo Esperanto, povas pere de la reta Jarlibro legi ĝian plej novan numeron jam, kiam ĝia papera versio ankoraŭ estas presata. Eblas elŝuti PDF-version ne nur de la plej lasta numero sed ankaŭ de pli fruaj numeroj ekde 2004. Junaj membroj kaj Patronoj de TEJO povas elŝuti numerojn de Kontakto ekde 2004 kaj de TEJO tutmonde ekde 2006.

Iom post iom oni aldonos pli da eblecoj kaj servoj. Por utiligi la retan Jarlibron necesas unue registriĝi kiel uzanto ĉe la adreso http://reto.uea.org.

Same kiel inter la individuaj membroj ĝenerale, ankaŭ en la uzantaro de la reta Jarlibro la plej granda lando estas Francio, kun 196 uzantoj, t.e. 34,2% de la tieaj membroj. En la pinta deko troviĝas krome Usono (143 uzantoj - 46,6%), Germanio (137 - 26,1%), Brazilo (114 - 36,1%), Japanio (95 - 23,9%), Italio (75 - 36,4%), Nederlando (74 - 29,5%), Hispanio (65 - 45,1%), Rusio (63  - 30,7%) kaj Belgio (59 - 37,1%).

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/304a2

N-ro 305 (2008-10-29)
Buller ĉe la finna ambasadoro

La ambasadoro de Finnlando en Nederlando, s-ro Mikko Jokela, akceptis la 28-an de oktobro la Ĝeneralan Direktoron de UEA Osmo Buller en la ambasado por duhora interparolado. La ambasadoro faris la inviton, ĉar pro sia ferio en julio li ne povis viziti la Universalan Kongreson en Roterdamo.

Dum la renkontiĝo oni traktis praktike ĉiujn kampojn de la agado de UEA. La ambasadoro estis tre interesita pri la historio de UEA kaj Esperanto, kaj aparte pri la rolo de Esperanto kiel kultura pontolingvo. Tiu lasta temo speciale interesis lin pro tio, ke antaŭ sia diplomata kariero li multe esploris internacian kulturan interŝanĝon, precipe libro- kaj kino-komercon. Liaj esploroj montris grandegan superregon de la angla lingvo kaj ke la interŝanĝo ĉefe signifas kulturan fluon el grandaj landoj al malgrandaj.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/305a2

N-ro 308 (2008-11-26)
Libroserva rabato por UEA-membroj ankaŭ rete
Jam tradicie la Jarlibro de UEA havis rabatkuponon, kontraŭ kiu la Libroservo de UEA donas al la individuaj membroj 10-procentan rabaton je unu libromendo jare. La Jarlibro 2008 inkluzivis du tiajn kuponojn. Uzante la rabaton eblis parte aŭ plene regajni la pagitan membrokotizon, sed ĉar temis pri paperaj kuponoj, ili ne estis uzeblaj ĉe retaj mendoj. Krome, pro pietato la plej bibliofilaj membroj domaĝis detranĉi paĝon el sia Jarlibro. Tiaj problemoj ne plu ekzistas, ĉar la Libroservo enkondukis retan varianton por la rabatkupono.

Butikumante pere de la reta katalogo ĉe http://katalogo.uea.org/ , individuaj membroj de UEA povas nun indiki ĉe la koncerna demando, ke ili deziras utiligi la 10-procentan rabaton. Necesas mencii sian UEA-kodon, por ke la programo povu kontroli, ke la mendanto efektive estas individua membro. Tiuj, kiuj estas individuaj membroj en 2008, rajtas uzi la rabaton dufoje. Sekve, kiu jam uzis unu rabatkuponon el la Jarlibro 2008, rajtas fari duan rabatitan mendon rete. Kiu tute ne uzis la rabaton, povas do ankoraŭ fari du mendojn kun rabato de 10%. Ĉar la reta rabato estis enkondukita tiel proksime al la jarfino, la individuaj membroj de 2008 rajtos utiligi ĝin ankoraŭ ĝis la 31-a de januaro 2009. Pagante kotizon por 2009 oni denove ricevos rajton je du rabatitaj mendoj. Por la dumvivaj kaj honoraj membroj tiu rajto kompreneble aŭtomate renoviĝas ĉiujare.

La membra rabato ne dependas de la grandeco de la mendo, por kiu oni uzas ĝin. Validas la kutima regulo pri sendokostoj (10% de la mendosumo; minimume EUR 4,00). La sendokostojn kaj, por klientoj en EU-landoj, la aldonvaloran imposton oni kalkulas surbaze de la rabatitaj prezoj. La 10-procenta rabato ne estas kombinebla kun aliaj rabatoj. Se oni mendas minimume 3 ekzemplerojn de iu titolo, la reta mendilo aŭtomate kalkulas pli altan rabaton, t.e. 1/3 por eldonaĵoj de UEA kaj TEJO, kaj 1/6 por aliaj.
Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/308a2

N-ro 307 (2008-11-18)
Bjalistoka IKU invitas prelegontojn
Dum la 94-a UK en Bjalistoko okazos la 62-a sesio de Internacia Kongresa Universitato. UEA invitas universitatajn profesorojn, docentojn kaj personojn kun simila kvalifiko sendi proponojn pri prelegoj al la sekretario de IKU, prof. Amri Wandel (PK 767, IL-71799 Makabim, Israelo; rete: amri@.spamaĵo?huji.ac.il) antaŭ la 31-a de januaro 2009.

Lige kun IKU okazos studsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) kunlabore kun UEA. Proponantoj de IKU-prelego povas samtempe proponi AIS-kurson, kies unua prelego estos parto de IKU kaj kiu aldone havos du daŭrigajn prelegojn. Oni bv. indiki, ĉu la IKU-propono estu konsiderata ankaŭ kiel AIS-kurso.

La prelegoj estu pri interesaj, allogaj temoj kaj taŭgaj por klera publiko. Estos aparte bonvenaj proponoj ligitaj al la temo de la 94-a UK ("Krei pacan ponton inter la popoloj": Zamenhof hodiaŭ). Ĉiu propono enhavu mallongan resumon de la prelego kaj koncizan biografieton de la preleganto (kune ne pli ol unu paĝo).

La proponoj estos prijuĝataj de la Komisiono pri IKU kaj fine konsiderataj de la Estraro de UEA. La proponintoj estos informitaj pri akcepto aŭ neakcepto antaŭ la 15-a de aprilo 2009. La sukcesaj kandidatoj devos sendi kompletan tekston de siaj prelegoj al UEA antaŭ la 31-a de majo 2009.

Ĉiu prelegonto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aliĝo. Prelego estos rekompencita per modesta honorario. Pliaj detaloj kaj antaŭaj IKU-prelegoj kaj -resumoj troviĝas en la IKU-paĝo ĉe http://uea.org/dokumentoj/IKU.
Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/307a2

N-ro 310 (2008-12-16)
Mesaĝo de Dasgupta al la konferenco ĉe Unesko

Sinjorinoj kaj sinjoroj,

Estas granda privilegio povi adresi al vi kelkajn vortojn. Ni dankas al la pola delegacio kaj al la litova delegacio, kiuj kunorganizis kun ni ĉi tiun konferencon pri ‘Esperanto: lingvo justa’ sur la sojlo de la centkvindekjara jubileo de la iniciatinto de Esperanto, Lejzer Ludwik Zamenhof. Ĉi tiu konferenco pontas inter du UN-jaroj – la Internacia jaro de lingvoj 2008 kaj la Internacia jaro de interpaciĝo 2009 – kaj ankaŭ la Internacia jaro de lernado pri lingvaj rajtoj 2009. Ni trovas nin evidente ĉe momento, en kiu la temoj de lingvaj rajtoj, de paco kaj de interpaciĝo konverĝas – sur la pioniran figuron de Zamenhof, al kiu la strebado al lingve egalrajta mondo ŝajnis nepra premiso por la paco kaj interpaciĝo.

Kiel vi sendube scias, meti Esperanton kaj ĝian iniciatinton Zamenhof sur la oficialan kulturan mapon de la mondo estis institucia atingo ĝuste de Unesko. Tamen, en 1954, kiam Unesko prie rezoluciis dum sia konferenco en Montevideo – aŭ tempe de la centjara jubilee de Zamenhof en 1959 – aŭ eĉ en 1985, kiam Unesko reemfazis sian pozitivan takson pri la kontribuo farita de la Esperanta komunumo al la interkultura kompreniĝo – la internacia komunumo ankoraŭ ne plene konstatis, kion signifos por ni ĉiuj la pionira laboro de Zamenhof.

Se mi rajtas komenci sur la enhava flanko, nur en la lastaj jaroj la internacia komunumo komencis kompreni, ke ne nur la ekonomiaj malegalecoj spronas rankoron, malamikemon kaj militon; ke la malegala aliro al la lingvaj, kulturaj kaj intelektaj rimedoj negative efikas sur la homan bonfarton kaj la internacian stabilecon; ke konservi la lingvan kaj vivan diversecon de la planedo estas nepre por ke la estonteco ne estu makdonalda. Ĉi tiuj komprenoj estis kernaj al la mesaĝo de Zamenhof kaj animas ĝis hodiaŭ la tagordon de la Esperanta movado.

Se mi transiru de la enhavo al la formo, la civilsocia iniciato lanĉita de Zamenhof – la Esperanta movado – ne simple lobie turnis sin al la naciŝtatoj. Lia iniciato vartis komunumon, kiu baziĝis sur komunaj kulturaj valoroj, flegas alternativan vivstilon nekonsumisman, kaj kontraŭas blindan akceptadon de la tagordoj de naciŝtatoj. Estas hodiaŭ vaste agnoskate, ke la laboron flegi la valorojn neprajn por la kvalita estonteco de la surtera vivo povas taŭge fari sur la internacia nivelo nur koalicio gvidata de civilsociaj agantoj. Kongrue kun tio, la internacia komunumo – kaj specife Unesko – evoluas al reagordo, kiu donas al la civilsociaj voĉoj egalan rolon en la decidado pri la publikaj strategiaroj.

Grandparte danke al la fortostreĉo, kiun gvidis Unesko tra la tuta 2008, la publiko hodiaŭ pli klare komprenas la gravecon konservi la riskiĝintajn kaj marĝenigitajn lingvojn kaj protekti la interesojn de iliaj parolkomunumoj. Kiel vi scias, jen demando, pri kiu la Esperanto-movado kerne okupiĝas jam de la tempo de Zamenhof. En la kadro de la ĉi-sektora agado de Universala Esperanto-Asocio – kuna agado kun Unesko ekde 1954 – mi volus mallonge substreki tri punktojn.

Unue, la aliro de UEA al demandoj rilate la malegalecon ne sekvas metodon de malordiga, plendo-kria agitado kun la celo ĝeni la laboron de aliaj. La esperantistoj ĉiam troviĝis inter la ĉefaj arkitektoj de la pozitiva aliro, laŭ kiu prioritatas la rajtoj kaj disponigendoj. Juna aŭstralia diplomato, la esperantisto Ralph Harry, verkis la unuan malneton de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, surbaze de kiu oni ĝismarĉandis la finan tekston. UEA formale akceptis statuterojn pri homaj rajtoj jam en 1947, unu jaron antaŭ la UDHR mem. Al ni gravegas esti parto de la solvo kaj ne parto de la problemo. Ni notas kun plezuro, ke la civilsocia aktivismo ĝenerale nun evoluas al la rajtoj kaj disponigendoj.

Interalie disponigendas al la monda publiko egala aliro al la kultura kaj literatura heredaĵo de la homaro. UEA, reage al la uneska alvoko pri konkretaj paŝoj por antaŭenigi la interkomprenon kulturan, egidis ekde 1961 libroeldonan programon – la serion Oriento-Okcidento. Tiu ĉi specifa korbo da pintaj tradukoj tipe ekzemplas la multe pli grandan tradukaron disponeblan en Esperanto. Mia dua punkto estas, ke la tradukitaĵaro aperinta en Esperanto estas ŝajne la plej ekvilibre multfonta tradukaro havebla en iu ajn lingvo hodiaŭ. La publika opinio en la Esperanta komunumo aktive apogas ekvilibre multfontan tradukaron kiel celon, diference de la eldonantaro aŭ legantaro en la angla aŭ la franca aŭ la germana.

Mia tria kaj lasta punkto temas pri la esploroj pri la publika strategiaro. Kiam UEA rimarkis, ke la socilingvistoj de si mem ne baldaŭ komencos la seriozan esploradon pri la lingvo-elektoj en la publikaj institucioj, ĝia sciencularo, la Centro de Esploro kaj Dokumentado, lanĉis la revuon Lingvaj Problemoj kaj Lingvo-Planado, kiu ekde 1969 sukcesis establi la lingvo-politikon kiel gravan sciencan entreprenon kun solidaj efikoj sur la edukon kaj la politikon. Jen tereno, sur kiu UEA intime kunagas kun edukistoj, lingvistoj, politologoj, ekonomikistoj kaj aliaj samentreprenanoj, kiuj ne havas komune kun ni la intereson pri Esperanto. Ni laboras por la interesoj de ĉiuj parolkomunumoj en la mondo, ne nur por la disvastigo de Esperanto.

Sinjorinoj kaj sinjoroj, ne estas hazarde, ke niaj pintaj poetoj kutime parolas la hungaran aŭ la islandan aŭ la katalunan. Vi devus rigardi la komunumon de Esperanto-parolantoj kiel ian koalicion, kiu reprezentas la interesojn de la pli malgrandaj lingvoj. Mi fine dankas vin pro tio, ke vi trovis la tempon por aŭskulti nin en tiu ĉi grava momento – kiam la internacia komunumo metis sur sian praktikan tagordon la seriozan kaj justan mastrumadon de la lingvaj kaj kulturaj rimedoj de la homaro. Estas por ni granda plezuro labori kun vi ĉiuj.

Probal Dasgupta

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/310a2

N-ro 311 (2008-12-26)
Nova elpaŝo de UEA ĉe UN

Reprezentantoj de UEA aktive partorpenis la Forumon de Unuiĝintaj Nacioj pri la demandoj rilate al malplimultoj en Ĝenevo la 15-an kaj 16-an de decembro. La du reprezentantoj, Stefano Keller kaj Cesco Reale, ricevis la okazon alparoli la Forumon dufoje. Dum sia elpaŝo Stefano Keller prezentis ree la starpunkton de UEA pri lingvaj homaj rajtoj, kiun oni povas legi en http://www.lingvaj-rajtoj.org/eo/lingvaj-rajtoj.html, kun aparta atento al la lingvoj en la instruado.

Cesco Reale parolis pri Esperanto kiel defendilo de lingvaj rajtoj. Li klarigis ke Esperanto estas justa solvo kaj facile lernebla. Krome, "pro ĝia simpla kaj regula gramatiko, ĝia lernado helpas la regadon de aliaj fremdaj lingvoj, kaj [...] ĝi estas aparte taŭga por la bazlernejaj lernantoj, al kiuj ĝi donas lingvan bazon sen minaci ilian gepatran lingvon."

En la fino de la kunveno UEA prezentis proponojn pri amendoj al "Rekomendoj pri malplimultoj kaj pri la rajto je edukado", ankoraŭfoje insistante pri la neceso protekti la lingvajn homajn rajtojn de ĉiuj kaj specife pri la rajto de infanoj lerni pere de sia gepatra lingvo.

Pliaj informoj, dokumentoj, fotoj kaj sonregistraĵoj aperos en:
http://www.lingvaj-rajtoj.org/eventoj/

Filmoj de la UEA-intervjuoj kun diversaj partoprenintoj de la Forumo estas spekteblaj en la retejo:
http://www.youtube.com/LinguisticRights 

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/311a2

N-ro 281 (2008-02-14)
Esperanto en la Unesko-retejo

Danke al la nova atento de UEA al la agado de Unesko kaj la aktiveco de UEA por diskonigi la Internacian Jaron de Lingvoj, celebratan ĉi-jare, Unesko afiŝis en sia retejo ankaŭ Esperantan tradukon de la deklaro de la ĝenerala direktoro de Unesko, s-ro Koiichiro Matsuura, pri tiu speciala jaro de UN kaj Unesko. En multaj landoj aktivuloj de UEA ludis rolon por atentigi la naciajn komisionojn de Unesko kaj aliajn oficialajn instancojn pri la Jaro, kaj komunaj aktivaĵoj estas planataj. Esperantistoj ankaŭ laboris por traduki la deklaron de Matsuura al diversaj lingvoj.

La deklaro de Matsuura en Esperanto k.a. lingvoj troviĝas ĉe: http://portal.unesco.org/culture/en/ev.php-URL_ID=36000&URL_DO=DO_TOPIC&URL_SECTION=201.html

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/281a3

N-ro 288 (2008-05-03)
Nekutime abunda IKU en Roterdamo
D-ro Wim Jansen, docento pri interlingvstiko kaj Esperanto ĉe la Universitato de Amsterdamo, gvidos la Internacian Kongresan Universitaton dum la Roterdama UK. La Estraro de UEA nomumis lin rektoro de IKU en sia aprila kunsido, en kiu ĝi ankaŭ elektis la prelegontojn. La Estraro sekvis plene la proponon de la Komisiono pri IKU, al kiu ĉi-jare anoncis sin eksterordinare granda nombro da kandidatoj. Estis entute 22 proponoj, el kiuj plejmulto tre altinivelaj, pro kio la tasko de la Komisiono ne estis facila. La Estraro akceptis ĝian rekomendon, ke ĉi-jare estu 11 prelegoj anstataŭ la kutima nombro de 9. Malgraŭ pli granda nombro kelkaj valoraj proponoj devis esti ellasitaj.

En Roterdamo oni aŭdos jenajn prelegojn:

  • - Probal Dasgupta (Hinda Unio): "Popola kaj malpopola posedo de la lingva riĉo";
  • - Geoffrey Greatrex (Kanado): "Prokopio de Cezareo, enigma historiisto de la epoko de Justiniano";
  • - Maritza Gutiérrez (Kubo): "Kuba metodo de alfabetigo";
  • - Mauro La Torre (Italio): "Kiel savi lingvo-variecon per interlingva edukado?";
  • - Hans Michael Maitzen (Aŭstrio): "De la centro de la universo ĝis la spacoŝipo Tero: kiaj konsekvencoj por tuthomara etiko?";
  • - Jukka Pietiläinen (Finnlando): "Publika opinio pri la utilaj lingvoj en Eŭropo";
  • - Baldur Ragnarsson (Islando): "Verki poezion en Esperanto";
  • - Orlando E. Raola (Usono): "Neŭtrona difrakto: aplikoj al esplorado de nanomaterialoj";
  • - Keyhan Sayadpour (Irano): "Denaskaj Kormalsanoj";
  • - John Wells (Britio): "La mirinda mondo de sonoj";
  • - Bengt-Arne Wickström (Germanio): "Ekonomiko kaj lingvo".

La prelegoj de Maitzen, Wells kaj Wickström samtempe enkondukos kurson de Akademio Internacia de la Sciencoj. Ĉiu AIS-kurso konsistos el la koncerna IKU-prelego kaj du daŭrigaj lekcioj, kio ebligos al la partoprenantoj pli profunde konatiĝi kun la temo.
Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/288a3

N-ro 290 (2008-07-05)
Librosubvencioj por Esperanto-bibliotekoj
Esperanto-bibliotekoj havas denove ŝancon pligrandigi siajn kolektojn senpage, ĉar ankaŭ ĉi-jare UEA disdonos subvenciojn de la Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen. Por subvencio rajtas kandidatiĝi bibliotekoj, kiuj ne estas subtenataj de ŝtata, urba aŭ alia publika instanco. Interesitaj bibliotekoj sendu priskribon pri si kaj liston de dezirataj libroj laŭ ordo de prefero. Petoj pri diskoj, vidbendoj, k.a. ne-libraj varoj ne estos konsiderataj. Subvencion oni ricevos kiel librojn laŭ la listo, kiu akompanis la peton. Pasintjare ricevis librojn kvin bibliotekoj je la valoro de 125-230 eŭroj.

La petoj atingu la Centran Oficejon de UEA ĝis la 15-a de oktobro 2008. Krom papere (UEA, Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando), eblas sendi ilin rete al direktoro@.spamaĵo?co.uea.org.

Kun la vivo kaj agado de la Esperanta poeto Poul Thorsen (1915-2006), kiu kun sia edzino donacis la komencan bonhavon de la Biblioteka Apogo, eblas konatiĝi per la retejo www.poulthorsen.dk.
Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/290a3

N-ro 296 (2008-07-28)
Lernu.net kaj Edukado.net diplomitaj
La Estraro de UEA rajtas rekoni eksterordinare meritplenan agadon por la Internacia Lingvo per Diplomo pri Elstara Agado. La Diplomo estis starigita pasintjare. En 2008 ricevis ĝin du interretaj projektoj: lernu.net kaj edukado.net.
 
lernu.net estas plurlingva paĝaro, kiu estis lanĉita en 2002 kaj celas helpi al ret-uzantoj informiĝi kaj lerni Esperanton senpage kaj en facila maniero. Verŝajne ne estas troigo diri, ke nuntempe ĝi estas la plej granda lernejo de Esperanto en la mondo. Ĝi estas vizitata averaĝe 75.000 fojojn monate. Ĉirkaŭ 7000 lernantoj jam kompletigis la unuan parton de ĝia baza kurso kaj 1500 lernantoj finis ĝian lastan, okan parton.

edukado.net estas retejo por instruistoj, prizorgata de Katalin Kováts. Ĝi celas subteni kunlaboron inter instruistoj, sed ĝi estas ankaŭ helpilo por memlernantoj. Ĝi estis lanĉita en 2001 kaj renovigita en 2005. En la retejo troviĝas i.a. katalogo de lerniloj, "lerniloteko" por interŝanĝi ekzercojn kaj testojn, legejo de lernosubtenaj materialoj, koresponda servo, ktp. La teamo de edukado.net liveris nemalhaveblan helpon por realigi la Esperantan version de la Komuna Eŭropa Referenckadro por lingvo-ekzamenoj kaj de kelkaj jaroj prizorgas paroligajn lecionojn en UK-oj.
Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/296a3

N-ro 304 (2008-10-24)
Buller vizitis Koreion
Osmo Buller, Ĝenerala Direktoro de UEA, vizitis Korean Respublikon de la 16-a ĝis la 21-a de oktobro. Li partoprenis en la 40-a Korea Kongreso de Esperanto, kiu okazis en la urbo Busan la 18-an kaj 19-an kun ĉ. 170 kongresanoj. Buller prelegis en la kongreso pri la temo "UEA kiel reprezentanto de esperantistoj sur mondaj forumoj", omaĝe al la forpasinta prof. d-ro Lee Chong-Yeong, kiu dum sia periodo kiel prezidanto de UEA donis fortan impulson al la agado de UEA ĝuste en tiu kampo.

Buller kontribuis ankaŭ al simpozio pri la kongresa temo "Esperanto en perspektivo: En la nova ondo de monda civilizacio", kiun gvidis s-ro Ho Song, estrarano de Korea Esperanto-Asocio pri internaciaj aferoj. La kongreso havis tre interesan programon: okazis pluraj fakkunsidoj, prelegoj, riĉenhava interkona vespero i.a. kun teatraĵo, kaj Esperanto-kurso por infanoj.

Unu tagon la Ĝenerala Direktoro de UEA dediĉis al konatiĝo kun la kondiĉoj por ebla okazigo de Universala Kongreso de Esperanto en Busan en la jaro 2012. Post la sukcesa Seula UK en 1994 koreaj esperantistoj, kun forta subteno de urbaj kaj landaj aŭtoritatoj, pretas gastigi duan UK-on ĝuste en Busan, kie troviĝas elstare bona kongresejo. Kandidatiĝo de Busan por UK 2012 estis la ĉefa diskuttemo dum la renkontiĝoj de Buller kun la Busana vicurbestro s-ro An Joon-Tae, kaj poste en Seulo kun la vicprezidanto de la Korea Turisma Organizaĵo s-ro Hong Ju Min kaj la ĉefmanaĝero de la Korea Kongresa Buroo s-ro Jaesung Rhee.

La vizito donis bonan okazon por interparoloj kun prezidanto Park Wha-Chong kaj aliaj estraranoj de KEA pri vasta gamo da komunaj temoj. Tre utilaj estis la intertraktoj pri movadaj demandoj de Azio kun s-ro Lee Jung-kee, prezidanto de la Komisiono pri Azia Esperanto-Movado. En Seulo Buller vizitis ankaŭ la oficejojn de KEA kaj Seula Esperanto-Kulturcentro.
Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/304a3

N-ro 308 (2008-11-26)
Belartaj Konkursoj de UEA en 2009
La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA, invitas partoprenantojn por la 60-a fojo. La rezultojn oni anoncos en la 94-a Universala Kongreso en Bjalistoko.

Partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al partopreno en la UK. La konkursaĵoj devas esti novaj kaj, escepte de la infanlibroj kaj kantoj, antaŭe ne publikigitaj en ajna formo. Krome validas jenaj kondiĉoj:

POEZIO: Maksimuma longo ne fiksita. Tri premioj.
PROZO: Maksimuma longo 200 x 65 karaktroj. Tri premioj.
TEATRAĴO: Maksimuma longo ne fiksita. Tri premioj.
ESEO: Teme ligita kun Esperanto aŭ kun la kongresa temo ("Krei pacan ponton inter la popoloj": Zamenhof hodiaŭ). Proksimuma longo 10 tajpitaj paĝoj; ĉ. 400x65 karaktroj. Premio "Luigi Minnaja" kaj du aliaj premioj.
FILMO: Teme ligita kun Esperanto aŭ kun la kongresa temo (vd. sub Eseo). Daŭro 15-60 minutoj. Tri premioj.
KANTO: Originala, publikigita en 2008 (la teksto kaj melodio povas esti verkitaj de malsamaj aŭtoroj); publikigo signifas unuan publikan prezenton, aperigon en Interreto, aperigon en kompakta disko, k.s. Premio "An-Song-san" kaj du aliaj premioj.
INFANLIBRO DE LA JARO: Originala aŭ tradukita libro (alia ol lernolibro), presforme aperinta en 2008. Unu premio.

Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo. Por poezio, prozo, teatraĵo kaj eseo oni sendu ilin en unu ekzemplero; por la Infanlibra kaj Kanta branĉoj en tri ekzempleroj. Principe ĉiuj konkursaĵoj, escepte de infanlibroj kaj filmoj, estas akcepteblaj rete.

Ĉiuj konkursaĵoj alvenu plej laste la 31-an de marto 2009. Ĉion oni adresu al: Belartaj Konkursoj de UEA, ĉe Michela Lipari, Viale Giulio Cesare 223, IT-00192 Roma, Italio; rete: michela.lipari@.spamaĵo?tiscali.it.

La konkursaĵoj (krom kantoj kaj infanlibroj) estu pseŭdonimaj. La vera nomo kaj la adreso estu en aparta retmesaĝo aŭ koverto, se oni sendas la tuton poŝte.

Premioj: Unua premio: 240 EUR; dua premio: 168 EUR; tria premio: 96 EUR; Nova Talento (por la plej bona konkursanto neniam premiita) 168 EUR; Infanlibro de la Jaro: 504 EUR.

Publikigo: La rajto je la unua eldono de la premiitaj verkoj ne jam eldonitaj apartenas al UEA, kiu ankaŭ poste rajtos aperigi ilin senpage en antologio de la Konkursoj.

Detala regularo haveblas ĉe UEA, Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando. Ĝi legeblas ankaŭ ĉe http://uea.org/dokumentoj/belartaj_konkursoj_regularo.html.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/308a3

N-ro 296 (2008-07-28)
Premio Grabowski al du interlingvistoj
Fondaĵo Antoni Grabowski de UEA subtenas elstarajn atingojn de la Esperanta kulturo, precipe, sed ne nur, en la kampo de beletro. Ĉi-jare ĝiaj premioj havis interlingvistikan fokuson. La komisionanoj de la Fondaĵo (Ulrich Lins, Istvan Ertl kaj Mine Yositaka) aljuĝis du egalrangajn premiojn, je la valoro de po mil usonaj dolaroj, al Ilona Koutny kaj Andy Kuenzli.

Ilona Koutny, hungara lingvistino vivanta en Pollando, kreis kaj jam de dek jaroj animas la popularajn kaj rekonatajn Interlingvistikajn Studojn ĉe Universitato Adam Mickiewicz en la pola urbo Poznan. Spirita heredantino de prof. Istvan Szerdahelyi, ŝi kvazaŭ transplantis la Esperanto-fakon de la Budapeŝta Universitato ELTE en polan grundon, kie ĝi disfloris intermacie.

Andy Kuenzli, svisa politologo, pli ol 15 jarojn laboris super sia monumenta enciklopedio "Universalaj lingvoj en Svislando", kiu donas panoraman bildon pri 100-jara historio de la movado ne nur Esperanta, sed ĝenerale planlingva, en Svislando. La riĉa enhavo de tiu ĉi unika verko pri la planlingva movado de unu lando estas modela pro siaj scienca kompetenteco kaj objektiveco.
Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/296a4

N-ro 296 (2008-07-28)
Subvencio Cigno favore al Srilanko
Subvencio Cigno estas donata ĉiujare por subteni agadon, kiu celas disvastigi Esperanton en evoluantaj landoj de la Tria Mondo. Ĝia valoro estas 500000 japanaj enoj, t.e. proksimume 2950 eŭroj. La subvencion financas la japana mecenato Miyoshi Etsuo kaj pri ĝia celo decidas ĉiujare la Estraro de UEA.
 
Ĉi-jare Subvencio Cigno estis asignita al la Komisiono pri Azia Esperanto-Movado (KAEM) por ĝia projekto Agado Srilanko. La projekto temas pri presado de la jam preta vortaro sinhala-Esperanto-sinhala, kaj sendado al Srilanko de esperantisto el Barato aŭ Nepalo por gvidi konversacian kurson al la lokaj esperantistoj, kiuj ĝis nun estas izolitaj de la ĝenerala movado, kaj por rektametoda kurso al neesperantistoj.
Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/296a5

El Gazetaraj Komunikoj

La 53-a Malferma Tago okazos virtuale la 17-an de aprilo partnere kun Vinilkosmo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 944 (2021-04-13)

La 52-a Malferma Tago okazos virtuale kun koncerto de Kjara
Gazetaraj Komunikoj n-ro 866 (2020-04-24)

Virtualaj eventoj anstataŭ la Malferma Tago kaj la UK en 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 864 (2020-04-18)

Malferma Tago la 30-a novembro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 824 (2019-09-12)

Klerige kaj klarige ĉe la 50-a Malferma Tago de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 798 (2019-04-26)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2022