N-ro 304 (2008-10-24)
Osmo Buller, Ĝenerala Direktoro de UEA, vizitis Korean Respublikon de la 16-a ĝis la 21-a de oktobro. Li partoprenis en la 40-a Korea Kongreso de Esperanto, kiu okazis en la urbo Busan la 18-an kaj 19-an kun ĉ. 170 kongresanoj. Buller prelegis en la kongreso pri la temo "UEA kiel reprezentanto de esperantistoj sur mondaj forumoj", omaĝe al la forpasinta prof. d-ro Lee Chong-Yeong, kiu dum sia periodo kiel prezidanto de UEA donis fortan impulson al la agado de UEA ĝuste en tiu kampo.
Buller kontribuis ankaŭ al simpozio pri la kongresa temo "Esperanto en perspektivo: En la nova ondo de monda civilizacio", kiun gvidis s-ro Ho Song, estrarano de Korea Esperanto-Asocio pri internaciaj aferoj. La kongreso havis tre interesan programon: okazis pluraj fakkunsidoj, prelegoj, riĉenhava interkona vespero i.a. kun teatraĵo, kaj Esperanto-kurso por infanoj.
Unu tagon la Ĝenerala Direktoro de UEA dediĉis al konatiĝo kun la kondiĉoj por ebla okazigo de Universala Kongreso de Esperanto en Busan en la jaro 2012. Post la sukcesa Seula UK en 1994 koreaj esperantistoj, kun forta subteno de urbaj kaj landaj aŭtoritatoj, pretas gastigi duan UK-on ĝuste en Busan, kie troviĝas elstare bona kongresejo. Kandidatiĝo de Busan por UK 2012 estis la ĉefa diskuttemo dum la renkontiĝoj de Buller kun la Busana vicurbestro s-ro An Joon-Tae, kaj poste en Seulo kun la vicprezidanto de la Korea Turisma Organizaĵo s-ro Hong Ju Min kaj la ĉefmanaĝero de la Korea Kongresa Buroo s-ro Jaesung Rhee.
La vizito donis bonan okazon por interparoloj kun prezidanto Park Wha-Chong kaj aliaj estraranoj de KEA pri vasta gamo da komunaj temoj. Tre utilaj estis la intertraktoj pri movadaj demandoj de Azio kun s-ro Lee Jung-kee, prezidanto de la Komisiono pri Azia Esperanto-Movado. En Seulo Buller vizitis ankaŭ la oficejojn de KEA kaj Seula Esperanto-Kulturcentro.