Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2022  2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  
1998  

N-ro 256 (2007-02-21)
"Vojaĝo en Esperanto-lando" pleje furoris ankaŭ en 2006

"Vojaĝo en Esperanto-lando" de akademiano Boris Kolker konkeris la unuan lokon en la vendostatistiko de la Libroservo de UEA en 2006, jam por la kvina sinsekva fojo. Tiu perfektiga legolibro kaj gvidilo tra la Esperanto-kulturo estis vendita en 347 ekzempleroj kaj ĝia tradicia rivalo, la listo de gastigantoj de "Pasporta Servo", en 322 ekz. Kun 272 ekz. tre bone startis la vendado de la diskut-instiga verko de Humphrey Tonkin, "Lingvo kaj popolo", aperinta jarmeze.

Ĉi-kune troviĝas du furorlistoj. Tiun de totalaj vendoj ĉefe influas kvantaj mendoj de aliaj libroservoj. La alia listo dokumentas unuekzemplerajn vendojn al individuaj klientoj poŝte aŭ surloke en Roterdamo. Titoloj de aliaj eldonejoj ol UEA evidente havas iom pli da ŝanco eniri la statistikon de unuopaj vendoj. En la furorlisto de ĉiuj vendoj estas 12 eldonaĵoj de UEA/TEJO; en tiu de unuopaj vendoj ili nombras 9 el 20. La vendoj en la kongresa libroservo estas enkalkulitaj en la statistiko de ĉiuj vendoj. (Aparta furorlisto de la Florenca UK aperis en la novembra numero de revuo "Esperanto", p.229.)

Apud "Gerda malaperis!" de Claude Piron, kiu jam havas konstantan lokon en ĉiu furorlisto, pasintjare la plej populara libro de alia eldonejo ol UEA estis "Plena manlibro de Esperanta gramatiko" de Bertilo Wennergren, kiu post multjara konsultebleco en la reto fariĝis alirebla ankaŭ en presita formo.

Jam de pluraj jaroj nur libroj troviĝis en la pinto de la listo de ĉiuj vendoj. En la pasinteco kasedoj kaj (kompaktaj) diskoj nur sporade estis sufiĉe furoraj por tio, sed vera premiero estas la apero de DVD en la "granda" listo. Temas pri "Esperanto elektronike" (86 ekz.), kiun Esperanto-organizaĵoj krome mendis grandkvante rekte ĉe la eldoninto. Nur unu kliento mankis, por ke ankaŭ alia DVD, la scienc-fikcia "Kin-Dza-Dza!" (70 ekz.) eniru la liston de ĉiuj vendoj. Inter la unuopaj vendoj ĝi troviĝas kune kun du aliaj DVD-oj, la dokumenta filmo "Vizito al la Centra Oficejo" kaj la teatraĵo "La duonokulvitro".

En la antaŭlasta jaro, 2005, la vendoj de la Libroservo de UEA kreskis 5,5% kompare kun 2004. Des pli ĝojige estas, ke okazis simila kresko ankaŭ pasintjare. La vendoj sumiĝis je 133 919 eŭroj, kio estas 4,6% pli ol en 2005 kaj signifas realan kreskon de la vendovolumeno, ĉar la inflacio en Nederlando estis 1,2%. La Libroservo vendis entute 2459 diversajn titolojn, kvankam de plej multaj el ili nur po 1 aŭ 2 ekzemplerojn. Pli-malpli same multe da aliaj titoloj ne altiris klienton.

Osmo Buller

VENDOJ ENTUTE

ekz.Titolo, prezo
347"Vojaĝo en Esperanto-lando", legolibro de B. Kolker*, EUR 18,00
322"Pasporta Servo", listo de gastigantoj*, EUR 15,00
272"Lingvo kaj popolo", esearo de H. Tonkin*, EUR 14,10
186"Saluton!", lernolibro de A. Childs-Mee*, EUR 10,80
161"Sed homoj kun homoj", eseo de Z.M. Sikosek*, EUR 16,50/22,50
143"Internacia Kongresa Universitato 2006", red. A. Wandel*, EUR 12,90
131"Gerda malaperis!", facillingva romaneto de C. Piron, EUR 5,70
123"Etimologia vortaro de la propraj nomoj", A. Cherpillod*, EUR 19,50
118"Lumo, mallumo kaj kelkaj memoroj", eseo de M. Boulton*, EUR 1,80
108"Plena manlibro de Esperanta gramatiko", B. Wennergren, EUR 27,00
107"Manlibro pri instruado de Esperanto", red. K. Kov?ts, EUR 7,50
102"Pocket Esperanto Dictionary", A. McLinen*, EUR 15,00
88"La princo", N. Machiavelli, trad. Carlo Minnaja, EUR 10,20
87"Konciza etimologia vortaro", A. Cherpillod*, EUR 19,80/24,90
86"Esperanto elektronike", komputila DVD, EUR 9,00
85"La vintra fabelo", teatraĵo de W. Shakespeare, trad. H. Tonkin*, EUR 14,10
82"El la polvo de la tero", sciencpopulariga esearo de W.F. Rolt, EUR 2,70
78"La lastaj tagoj de Ada, Aduŝka", G.C. Fighiera*, EUR 2,40
76"El tero kaj etero", novelaro de Julia Pi?ro, EUR 2,70
71"Plena ilustrita vortaro de Esperanto", ĉefred. G. Waringhien, EUR 87,00

VENDOJ UNUOPAJ

ekz.
57"Plena manlibro de Esperanta gramatiko", B. Wennergren, EUR 27,00
44"Pasporta Servo", listo de gastigantoj*, EUR 15,00
36"Etimologia vortaro de la propraj nomoj", A. Cherpillod*, EUR 19,50
32"Plena ilustrita vortaro de Esperanto", ĉefred. G. Waringhien, EUR 87,00
32"Vojaĝo en Esperanto-lando", legolibro de B. Kolker*, EUR 18,00
31"Lingvo kaj popolo", esearo de H. Tonkin*, EUR 14,10
28"Manlibro pri instruado de Esperanto", red. K. Kovats, EUR 7,50
27"Samideanoj", legolibro; red. A. Korĵenkov, EUR 7,50
24"Vizito al la Centra Oficejo", P. Balaz kaj F.L. Veuthey (DVD)*, EUR 12,90
23"Nederlands-Esperanto-Nederlands woordenboek", P. De Smedt, EUR 17,70
23"Historio de Esperanto", A. Korĵenkov, EUR 12,00
22"Extraordinaire diversit? des langues", A. Cherpillod, EUR 9,00
21"El verva vivo ĵurnalista", membiografio de S. Maul, EUR 21,00
20"Kin-Dza-Dza!", scienc-fikcia filmo (DVD), EUR 14,40
20"La vintra fabelo", teatraĵo de W. Shakespeare, trad. H. Tonkin*, EUR 14,10
20"La duonokulvitro", teatraĵo de A. Baissac (DVD), EUR 9,90
20"Lumo, mallumo kaj kelkaj memoroj", eseo de M. Boulton*, EUR 1,80
19"Tinĉjo en Tibeto", bildstrio de Herg?, EUR 11,70
18"Sed homoj kun homoj", eseo de Z.M. Sikosek*, EUR 16,50/22,50
18"Konciza etimologia vortaro", A. Cherpillod*, EUR 19,80/24,90

* Eldonaĵoj de UEA/TEJO. La prezoj estas aktualaj nerabatitaj vendoprezoj.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/256a2

El Gazetaraj Komunikoj

Partoprenu la oktobran viki-konkurson pri Ameriko kaj malkovru Vikivojaĝon, la novan fraton de Vikipedio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 989 (2021-10-16)

UEA kongresos en Belfasto, Nord-Irlando, en 2021
Gazetaraj Komunikoj n-ro 806 (2019-06-15)

Fina statistiko de Lillo: 2698 aliĝintoj el 80 landoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 586 (2015-08-20)

Probal Dasgupta: "Lerni de Islando"
Gazetaraj Komunikoj n-ro 508 (2013-07-21)

Bondeziroj de UEA al la nova reĝo de Nederlando
Gazetaraj Komunikoj n-ro 498 (2013-05-02)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2022