Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  
2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 245 (2006-11-01)
UEA invitas prelegi en la Jokohama IKU-sesio

Dum la 92-a UK en Jokohamo okazos la 60-a sesio de Internacia Kongresa Universitato, kie rajtas lekcii universitataj profesoroj kaj personoj kun simila kvalifiko.

UEA invitas tiajn personojn rete aŭ papere prezenti siajn proponojn pri prelegoj al la sekretario de la IKU-komisiono, prof. dr-o Christer Kiselman, kiselman@.spamaĵo?math.uu.se, Poŝtkesto 480, SE-751 06 Uppsala, Svedio, plej laste 2007-01-31.

Okazos ankaŭ studsesio de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) kunlabore kun UEA. Membroj de AIS estas invitataj proponi kurson, kies unua lekcio funkcios samtempe kiel IKU-prelego.

Propono enhavu mallongan (ĉ. duonpaĝan) resumon de la prelego en Esperanto kaj koncizan (ĉ. duonpaĝan) biografieton kun persona bibliografio.

Aparte bonvenaj estos prelegoj rilataj al la kongresa temo, kiu estas "Okcidento en Oriento: akcepto kaj rezisto". La samo validas por junaj kandidatoj kaj tiuj kiuj ankoraŭ ne prelegis en iu IKU.

Ĉiu preleganto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aliĝo. Prelego estos rekompencita per modesta honorario. Ĉiu proponinto estos informita pri la decido de la Estraro de UEA plej laste 2007-04-15 kaj, kaze de akcepto, sendu sian tekston al la Centra Oficejo plej laste 2007-05-31. Pliaj detaloj troviĝas en la IKU regularo, kiu estas rete konsultebla ĉe http://uea.org/dokumentoj/iku_regularo.html.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/245a2

El Gazetaraj Komunikoj

UEA invitas prelegi en la 75-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 983 (2021-09-23)

Invito al ILEI-simpozio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 973 (2021-08-12)

UEA invitas vin partopreni en la kampanjo por konvinki Uneskon deklari la “Internacian Tagon de Esperanto”
Gazetaraj Komunikoj n-ro 964 (2021-07-05)

Kurso pri parolarto “#forlaflatado: lernu prelegi en 10 simplaj paŝoj” ofertita de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 957 (2021-06-28)

UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2021