Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  
2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 233 (2006-05-07)
Konkurso por junaj oratoroj ankaŭ en Florenco
En la 91-a UK en Florenco denove okazos Oratora Konkurso por junularo. La precizaj dato kaj loko estos anoncitaj en la Kongresa Libro. Rajtos partopreni gejunuloj ĝis 30-jaraj, kiuj aliĝis al la UK. Partopreno estos senpaga, sed la kandidatoj devos skribe anonci sin minimume unu tagon antaŭ la konkurso al la estrarano pri kulturo, s-ino Claude Nourmont (moonmont@.spamaĵo?pt.lu). La junaj oratoroj povos elekti inter kvar temoj:
  • Kiel eduki al daŭrigebla evoluo?
  • Renesanco metis la homon en la centron. Ĉu tio ankoraŭ validas?
  • Kiu rolo por Esperanto en la sciencoj?
  • Interreto kaj libereco
Oni devos paroli pri la elektita temo libere, sen antaŭpreparita teksto, sed oni rajtos uzi memorigajn notojn. La maksimuma daŭro de parolado estos 10 minuitoj. La paroladojn oni taksos el vidpunktoj enhava, lingva, stila kaj laŭ la ĝenerala sinteno de la kandidato kiel oratoro. La plej bonaj konkursantoj ricevos libropremiojn.
Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/233a2

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2021