La Prezidento de la Litova Respubliko s-ro Valdas Adamkus akceptis la inviton esti Alta Protektanto de la 90-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos en Vilno de la 23-a ĝis la 30-a de julio 2005. La litova ŝtatestro esprimis sian varman sintenon al la UK jam en septembro 2001, kiam ĝenerala direktoro de UEA Osmo Buller vizitis Litovion por esplori la kondiĉojn por la okazigo de UK. Tiam s-ro Adamkus akceptis en la prezidenta palaco Buller kaj la prezidanton de Litova Esperanto-Asocio Povilas Jegorovas kaj parlamentanon Stasys Kruzinauskas. Dum la aŭdienco li menciis, ke li unuafoje interesiĝis kaj eĉ iom lernetis Esperanton kiel gimnaziano en Kaunas.
Valdas Adamkus naskiĝis la 3-an de novembro 1926 en Kaunas. Post la dua mondmilito li vivis komence en Germanio kaj ekde 1949 en Usono, kie li diplomiĝis kiel civila inĝeniero kaj okupis gravajn postenojn en la Usona Mediprotekta Agentejo EPA. Li estis ankaŭ kunordiganto de la usona helpo al la baltaj ŝtatoj pri mediprotektado, en kiu funkcio li povis ekde 1972 ĉiujare viziti sian naskiĝlandon. Li estis renoma aktivulo en la ekzila litova komunumo, precipe en ĝia kultura kaj sporta vivo. Ankoraŭ vivante en Usono li komencis partopreni en la socia kaj politika vivo de Litovio post la restarigo de ĝia sendependeco en 1990. Reveninte al sia patrolando li en 1998 unuafoje elektiĝis prezidento de la respubliko por kvinjara mandato. Por la dua fojo li ekokupis la oficon de la ŝtatestro en 2004.
Pro siaj meritoj por mediprotektado s-ro Adamkus ricevis internacian mediprotektan premion en 1988 kaj oran medalon de la Usona Mediprotekta Agentejo. En 2003 li fariĝis Ambasadoro de Bona Volo de Unesko por la konstruado de la informsocio.
Komenciĝis la UK en Montrealo kun nova Estraro kaj parte hibrida programo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1052 (2022-08-07)
Faka Forumo dum la UK 2022: alvoko al Fakaj Asocioj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1050 (2022-07-29)
Novaĵoj: cifereca Kongresa Libro de la 107-a UK kaj kongresa apo disponeblas
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1048 (2022-07-18)
Proponu kontribuojn por la Scienca Kafejo kaj Kleriga Lundo de la 107-a UK en Montrealo 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1017 (2022-02-07)
Lastaj tagoj por plej favorpreze aliĝi al la 107-a UK (ĝis la 31-a de decembro): la LKK speciale invitas
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1005 (2021-12-28)