Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2022  2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  
1998  

N-ro 195 (2005-01-10)
Reta Jarlibro testata

La 7-an de januaro komenciĝis publika testado de nova reta servo de UEA, "Reta Jarlibro". Pere de tiu informa sistemo la individuaj membroj de la Asocio havos la eblecon vidi la samajn informojn pri la Delegita Reto, landaj kaj fakaj asocioj, lokaj kluboj kaj UEA/TEJO-funkciuloj kiel en la papera eldono.

La principa diferenco estas, ke la "Reta Jarlibro" estas renovigata ĉiutage kaj estas maksimume aktuala en ajna momento, kiam oni ĝin konsultas.

Ekzistas ankaŭ certaj diferencoj kompare kun la papera eldono de la Jarlibro, ligitaj kun la specifaĵoj de la reta medio. Unuflanke tio estas diversaj sekurigoj kontraŭ misuzo de personaj informoj de la delegitoj, malebligo de amasaj retdissendoj k.s. Aliflanke tio estas diversaj faciligoj, kiuj permesas rapide trovi la necesajn informojn kaj komforte ekkontakti la bezonatan personon. Ekzemple, el la "Reta Jarlibro" oni facile povas sendi retleteron al ajna delegito, kiu havas retadreson, sed la retadreso ĉiam restas kaŝita.

UEA daŭre eldonos la Jarlibron ankaŭ en ĝia tradicia presita formo. Post la testado kaj funkciigo de la informa sistemo "Reta Jarlibro" estas antaŭvidate aldoni pliajn informajn servojn, kiuj iom post iom formos veran "Retan Oficejon".

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/195a1

N-ro 196 (2005-01-23)
Baldur Ragnarsson en la aprila Malferma Tago

Unu el la plej elstaraj Esperanto-verkistoj, Baldur Ragnarsson, estos la ĉefa gasto en la sekva Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA sabaton, la 23-an de aprilo. La islanda poeto prelegos dum la Tago pri du temoj. Unu prelego temos pri la islanda lingvo, kiu estas multrilate ekzota inter eŭropaj lingvoj kaj el kies riĉa literaturo Ragnarsson esperantigis plurajn ĉefverkojn. En alia prelego Ragnarsson pritraktos malsamajn sintenojn koncerne la Esperanto-literaturon, kiu estas konsiderata jen iluzio, jen miraklo, jen simpla fakto. Tiuj tri vidpunktoj -- la malscie antaŭjuĝa, la subjektive fervora, la realisme objektiva -- estos komentataj en la prelego.

Kiel tradicie, la vizitantoj povos profiti de grandaj rabatoj en la libroservo kaj gajni libron aŭ alian esperantaĵon en senpaga loterio. Kafo kaj teo, ankaŭ senpagaj, estos varmaj la tutan tagon.

La Malferma Tago daŭros de la 10-a ĝis la 17-a horo. La laborantoj de la Centra Oficejo varme invitas esperantistojn viziti sian propran domon en Nieuwe Binnenweg 176, Roterdamo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/196a1

N-ro 197 (2005-01-29)
Invito por la Semajno de Internacia Amikeco
La lasta plena semajno de februaro estas festata en la Esperanto-movado kiel la Semajno de Internacia Amikeco (SIA). Ĝi celas plivigligi kontaktojn inter esperantistoj de diversaj landoj kaj krei kaj plifortigi iliajn ligojn kun rondoj ekster la Esperanto-movado. Jam de kelkaj jaroj s-ino Edvige Ackermann (Italio) estas komisiito de UEA pri la Semajno. La Estraro de UEA nomumis ŝin por tiu tasko ankaŭ dum la periodo ĝis 2007. Sube sekvas alvoko de s-ino Ackermann por aktivado lige kun SIA 2005.

"Ni ekbruligu la flamon de Amikeco trans limoj. Ĝia lumo signifas justecon, fratecon, pacon inter homoj kaj popoloj. Por ke tiu flamo povu lumi pli klare en la mondo, ni laboras por la disvastigo de la neŭtrala internacia lingvo, Esperanto. En la servo de la nobla tuthomara kulturo ĝi vivu, floradu kaj eligu la lumon de amikeco trans limoj".

Tiel Erik Carlén, antaŭ pli ol 35 jaroj anoncis la belan ideon pri la starigo de ĉiujara Semajno de Internacia Amikeco, kiu poste fariĝis tutmonda tradicio de la Esperanto-medio. La tiama vicprezidanto de UEA formulis sian ideon per la simpla la devizo: INTERKOMPRENIĜO + AMIKIĜO = ESPERANTO.

Al la origina ideo oni povas aldoni plurajn aliajn signifojn, laŭ propraj vidpunktoj kaj sugestoj de la medio, tamen tiu simpla adicio pleje respegulas la esencan fonon de la lingvo internacia:

- egaleco inter homoj kaj nacioj;

- solidareco inter ĉiuj gentoj; kaj

- respekto de homaj rajtoj.

Fakte amikeco ne estas kruda vorto; kontraŭe, ĝi estas intima sento-vorto, kiu nature ŝvebadas en la Esperanta komunumo.

Kiam la svedo Erik Carlén proponis, ke la lasta plena semajno de februaro estu dediĉata al tiu ideo, tra la mondo oni entuziasme akceptis la proponon kaj eĉ gravuloj aprobis ĝin.

Ekde tiam Esperantaj grupoj klopodas okazigi dum la lasta semajno de februaro manifestaciojn, renkontiĝojn kaj ceremoniojn por atentigi, ke paco ekestos, kiam iu konsideros la aliulon kiel propran sinceran amikon. Pro diversaj lastatempaj fenomenoj en la mondo (maltoleremo, etna malamo, terorismo, ktp.), la Esperanto-movado devas ĉiam pli engaĝiĝi en la disvastigon de siaj idealoj, kiuj estas strikte ligitaj al la lingvo mem, kaj de siaj konceptoj pri interpopola dialogo kaj interkompreniĝo spite al ĉia diverseco. Necesas aktivi por homaranisma helpo al malplibonŝanculoj kaj al popoloj suferantaj, kune kun la aktivado por la idealoj de Unesko pri konservado de la kultura riĉeco de la mondo.

Ne estas malfacile eltrovi manieron kaj ilojn por antaŭenigi la senton de amikeco kaj solidareco. Jen kelkaj belaj agadoj por kono kaj ebla imitado fare de aliaj.

Tre bone agas jam delonge la Esperanto-grupo en Leuven, Belgio, kiu organizas dum SIA aranĝon imponan en la loka Kultura Centro. En la riĉa programo estas desegnokonkurso por infanoj, vizito al muzeo, prelegoj pri diversaj temoj, Esperanto-kursetoj, prezentoj de libroj, akcepto ĉe la urbestro, vespera bufedo, ludoj, koncerto, k.t.p. En oficiala deklaro okaze de SIA 2004 la urbestro de Leuven, s-ro L. Tobback, diris i.a.: "La urbo Loveno plene konscias pri la lingva diverseco kaj pri la graveco kaj bezono de kompreno trans landlimoj. Tiu ĉi bezono forte sentiĝas hodiaŭ en la institucioj de Eŭropa Komunumo, sed ankaŭ ekster ĝi, je monda nivelo. Internacia amikeco trans la lingvaj kaj naciaj limoj estas necesa kondiĉo por ke homoj en la tuta mondo komprenu unu la aliajn kaj kunvivu pace. La urbo Loveno volonte malfermas siajn limojn por saluti siajn vizitantojn el aliaj landoj."

Eble la plej longedaŭra tradicio pri mesaĝo de la urbestro okaze de SIA estas en Chicago, Usono, kies Esperanto-societo ĉiam donis grandan atenton al la Semajno en sia agado.

Iuj grupoj aranĝas ekspozicion pri Esperanto kaj la signifo de SIA, aliaj povas organizi muzikan vesperon, forsendon de salutkartoj al geamikoj tra la mondo, prelegojn pri temoj interesaj por la loka publiko, ktp. Interesa estas la agado de Malta Esperanto-Societo, kiu inter prelegoj kaj muzika prezentado disdonas diplomojn al Esperanto-lernantoj kaj premiojn pro esea konkurso aŭ simile. Ĉar oni invitas ĵurnalistojn al la aranĝo, oni sukcese informas la eksteran publikon.

En la Esperanto-medio estas malmultaj speciale celebrataj datoj, sed certe unu el la plej trafaj estas ĝuste la Semajno de Internacia Amikeco. Ni ekspluatu tiun ĉi ŝancon. Mi estas volonte je dispono por kunlaboro, sugestoj kaj konsiloj. Bonvolu kontakti min!

Kaj... se vi ion aranĝas, bonvolu informi min kaj mi informos la aliajn, kiuj povos imiti vin kaj ricevi instigon al simila agado.

Edvige Ackermann, Italio
Komisiito de UEA pri SIA

<noredĈEtele2.it>

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/197a1

N-ro 198 (2005-01-31)
Labora vizito al Unesko

La prezidanto de UEA Renato Corsetti faris laborviziton al la sidejo de Unesko en Parizo la 26-an de januaro. Dum la vizito akompanis lin vicprezidanto Claude Nourmont kaj s-ino Renee Triolle, kiu estas la ĉefreprezentanto de UEA ĉe Unesko.

Dum la renkontiĝoj kun funkciuloj de Unesko precipan atenton ricevis la kunlaboro de Unesko kaj UEA por la programo de la kulturo de paco. Kun s-ino Aurore Salinas, kiu respondecas pri la Jardeko por Kulturo de Paco, la delegitaro de UEA inventaris la ĝisnunan kontribuon de UEA al tiu projekto. En ĝi elstaras la Esperanta eldono de la Manifesto 2000 kaj la kolektado de subskriboj por ĝi. La esperantista partopreno en tiu kampanjo stagnis dum iom da tempo pro necerteco, ĉu Unesko ankoraŭ akceptas subskribojn. Ĉar la kampanjo plu daŭras, UEA promesis denove instigi esperantistojn al nomkolektado. Post la renkontiĝo s-ino Salinas sendis al UEA instrukciojn pri teknikaj aspektoj de la nomkolektado per interreto, kiujn respondeculoj de UEA nun pristudas. S-ino Salinas ankaŭ akceptis envicigi la projekton "Esperanto por Evoluo" en la kadron de la Jardeko por Kulturo de Paco.

En la fako de Kultura kaj Lingva Diverseco en Edukado okazis renkontiĝo kun vicdirektorino Linda King. Prezidanto Corsetti skizis la planatan agadon de UEA lige kun la Tago de la Gepatra Lingvo la 21-an de februaro kaj prezentis ekzemplerojn de la speciala afiŝo, kiun UEA lanĉis por diskonigi la Tagon. (La afiŝo estas elŝutebla en kelkaj lingvoj el interreto ĉe la adreso: http://uea.org/informado/gepatralingvotago.html.)

La reprezentantoj de UEA havis mallongajn renkontiĝojn ankaŭ kun aliaj oficistoj de Unesko. Al la sekretariino de la asista ĝenerala direktoro pri edukado, kiu posteno nun vakas, ili transdonis la ĵus eldonitajn aktojn de la Pekina Nitobe-simpozio, al kiu la antaŭa asista ĝenerala direktoro John Daniel sendis salutmesaĝon.

En interna kunsido de la UEA-delegitaro pri plua evoluigo de la Unesko-agado partoprenis ankaŭ d-rino Barbara Despiney, kiu havas 20-jaran sperton pri tiu agado kaj ankaŭ nun estas unu el la reprezentantoj de UEA ĉe Unesko. Dum la kunsido d-rino Despiney transprenis ekzempleron de la plej lasta ero en la Serio Oriento-Okcidento, la romano "Aventuroj de la brava soldato Ŝvejk en la mondmilito" de J. Haŝek, por donaci ĝin al la respondeculo de Unesko pri agado por interkultura dialogo. Oni diskutis ankaŭ pri intensigo de la kunlaboro kun ILEI, kiu same kiel UEA havas oficialajn rilatojn kun Unesko. Aperis i.a. ideo pri komuna komisiono de UEA kaj ILEI pri Unesko, kiu ĉefe konsistus el la reprezentantoj de ambaŭ organizaĵoj en Parizo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/198a1

N-ro 199 (2005-02-05)
UEA tiras atenton de UN-komisiono al lingvaj homaj rajtoj

Pro siaj konsultaj rilatoj kun la Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj, UEA havas la rajton liveri al UN-organoj skribajn dokumentojn, kiuj rilatas al tagordaj punktoj de iliaj kunvenoj. Uzante tiun eblecon prezidanto Renato Corsetti sendis dokumenton al la Komisiono de UN pri Homaj Rajtoj por distribuo inter la membroj de ĝia 61-a sesio, kiu kunvenos en Ĝenevo de la 14-a de marto ĝis la 22-a de aprilo. La dokumento rilatas al la tagorda punkto, kiu pritraktos la ekonomiajn, sociajn kaj kulturajn rajtojn.

UEA atentigas la Komisionon, ke laŭ la dua artikolo de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj ĉiuj rajtoj kaj liberecoj difinitaj en la Deklaracio apartenas al ĉiuj homoj sen diferencigo i.a. laŭ lingvo, sed malgraŭ tio UN kaj ĝiaj membroŝtatoj donis al la lingva aspekto de la homaj rajtoj malmulte da atento ĝis nun.

La dokumento de UEA elstarigas la negativajn sekvojn de la edukado de infanoj en alia lingvo ol la gepatra. Laŭ multaj esploroj uzo de netaŭga lingvo en lernejo estas unu el la plej gravaj kaŭzoj, aŭ eĉ la plej grava kaŭzo, de antaŭtempa forlaso de lernejo, kiu siavice kondukas al seriozaj sociaj problemoj, ĉar ĝi pligrandigas la riskon je senlaboreco, krimado, alkoholismo kaj drog-uzado. Laŭ studo de UN mem, la plej malriĉaj landoj povus ŝpari grandegajn sumojn, se la lingvaj homaj rajtoj de iliaj loĝantoj estus respektataj per la uzado de lokaj lingvoj en instruado.

Pli ĝenerale UEA komentas ankaŭ la uzon de nur kelkaj difinitaj lingvoj por kontaktoj inter homoj de malsamaj popoloj kiel malkontentigan kaj diskriminacian praktikon kaj kiel kontraŭdiran al la dua artikolo de la Universala Deklaracio. UEA proponas, ke la Komisiono starigu laborgrupon por pristudi la problemojn de lingvaj homaj rajtoj kaj la malobservon de homaj rajtoj pro lingvaj malegaleco kaj maljusteco. En sia raporto la laborgrupo devus proponi mez- kaj longperspektivajn agojn por certigi lingvajn homajn rajtojn en diversaj lingvaj kaj kulturaj situacioj. La Komisiono devus ankau apogi la klopodojn de fakuloj, interalie de UEA, esplori kaj eksperimenti la plej efikajn manierojn elekti la lingvojn uzotajn en lerneja instruado, kun la celo respekti lingvajn homajn rajtojn kaj kuraĝigi la evoluon en la koncernaj landoj. UEA ankaŭ renovigas sian malnovan proponon, ke la Ekonomia kaj Socia Konsilio de UN metu la temon "Lingvaj kaj Homaj Rajtoj" en la tagordon de unu el siaj estontaj kunvenoj.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/199a1

N-ro 200 (2005-02-07)
La litova ŝtatestro Alta Protektanto de la 90-a UK


La Prezidento de la Litova Respubliko s-ro Valdas Adamkus akceptis la inviton esti Alta Protektanto de la 90-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos en Vilno de la 23-a ĝis la 30-a de julio 2005. La litova ŝtatestro esprimis sian varman sintenon al la UK jam en septembro 2001, kiam ĝenerala direktoro de UEA Osmo Buller vizitis Litovion por esplori la kondiĉojn por la okazigo de UK. Tiam s-ro Adamkus akceptis en la prezidenta palaco Buller kaj la prezidanton de Litova Esperanto-Asocio Povilas Jegorovas kaj parlamentanon Stasys Kruzinauskas. Dum la aŭdienco li menciis, ke li unuafoje interesiĝis kaj eĉ iom lernetis Esperanton kiel gimnaziano en Kaunas.

Valdas Adamkus naskiĝis la 3-an de novembro 1926 en Kaunas. Post la dua mondmilito li vivis komence en Germanio kaj ekde 1949 en Usono, kie li diplomiĝis kiel civila inĝeniero kaj okupis gravajn postenojn en la Usona Mediprotekta Agentejo EPA. Li estis ankaŭ kunordiganto de la usona helpo al la baltaj ŝtatoj pri mediprotektado, en kiu funkcio li povis ekde 1972 ĉiujare viziti sian naskiĝlandon. Li estis renoma aktivulo en la ekzila litova komunumo, precipe en ĝia kultura kaj sporta vivo. Ankoraŭ vivante en Usono li komencis partopreni en la socia kaj politika vivo de Litovio post la restarigo de ĝia sendependeco en 1990. Reveninte al sia patrolando li en 1998 unuafoje elektiĝis prezidento de la respubliko por kvinjara mandato. Por la dua fojo li ekokupis la oficon de la ŝtatestro en 2004.

Pro siaj meritoj por mediprotektado s-ro Adamkus ricevis internacian mediprotektan premion en 1988 kaj oran medalon de la Usona Mediprotekta Agentejo. En 2003 li fariĝis Ambasadoro de Bona Volo de Unesko por la konstruado de la informsocio.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/200a1

N-ro 201 (2005-03-05)
Dua Bulteno jam por preskaŭ 1500 kongresanoj

Mendoj pri loĝado, ekskursoj k.a. servoj dum la 90-a Universala Kongreso de Esperanto en Vilno (23-30 julio 2005) komencis alveni al la Kongresa Administacio en Roterdamo post la dissendo de la Dua Bulteno de la UK. La 32-paĝa eldonaĵo priskribas 28 hotelojn kaj gastejojn kun prezoj por diversaj personaj buĝetoj. La kongresanoj povas elekti ankaŭ inter tri antaŭkongresaj kaj kvar postkongresaj ekskursoj, el kiuj kelkaj direktiĝos ankaŭ al najbaraj landoj. Dum la ekskursa tago en merkredo eblos konatiĝi kun historiaj kaj kulturaj lokoj de Litovio elektante iun el la ses tuttagaj ekskursoj. Kvar el ili okazos ankaŭ en alia tago. Po du- ĝis kvinfoje dum la kongresa semajno okazos kvin diversaj duontagaj ekskursoj por pli bone ekkoni la kongresurbon. La Dua Bulteno enhavas ankaŭ la menuon de la kongresa bankedo kaj informojn pri kelkaj aliaj programeroj de la UK, kaj pri iuj aliaj kongresoj okazontaj lige kun la UK. Sur la dorsa kovrilpaĝo troviĝas anonco de la nacia litova flugkompanio pri ĝia speciala prezo por la partoprenontoj de la Vilna UK.

La Dua Bulteno estas konsultebla ankaŭ en la kongresa TTT-ejo:

http://www.uea.org/kongresoj/2005/dua_bulteno.html

Ĝis la 4-a de marto estis registritaj 1463 aliĝintoj el 51 landoj. La unuan lokon daŭre okupas la kongreslando Litovio kun 172 aliĝintoj. Pli ol 100 aliĝojn liveris ankaŭ Francio (161), Germanio (135) kaj Japanio (117). En la listo de 10 landoj kun plej multe da aliĝintoj sekvas Pollando (76), Rusio (67), Nederlando (66), Finnlando (56), Italio (54) kaj Svedio (52).

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/201a1

N-ro 202 (2005-03-23)
UEA fariĝis pli granda en 2004

La kresko de la membraro de Universala Esperanto-Asocio, kiu komenciĝis en 2003, plifortiĝis en 2004. UEA havis pasintjare entute 18002 individuajn kaj aligitajn membrojn. Tio superas per 1024 la membronombron en 2003 (16978) kaj per 1740 tiun en 2002 (16262). Kompare kun 2003 la tuta membraro pligrandiĝis 6,0% kaj kompare kun 2002 per 10,7%. La nombro de landoj kun UEA-membroj kreskis el 111 en 2003 al 114 en 2004.

Pasintjare kotizis 5854 individuaj membroj, t.e. 140 (2,5%) pli ol en 2003. La distribuo inter la diversaj kategorioj estis (interkrampe la nombro en 2003):
  • Membro kun Gvidlibro 403 (375),
  • Membro kun Jarlibro 1224 (1197),
  • Juna Membro kun Jarlibro 265 (231),
  • Membro-Abonanto 2863 (2799),
  • Juna Membro-Abonanto 136 (139),
  • Dumviva Membro 823 (843),
  • Juna Dumviva Membro 25 (23),
  • Dumviva Membro kun Jarlibro 33 (26),
  • Juna Dumviva Membro kun Jarlibro 10 (6),
  • Honora Membro 62 (65),
  • Honora Patrono 10 (10).

Francio kaj Germanio tradicie rivalas pri la unua loko laŭ la nombro de individuaj membroj de UEA. Kvankam en Francio tiu nombro pasintjare iom malkreskis kaj en Germanio kreskis, kun 588 membroj Francio ankaŭ pasintjare venkis Germanion, kies nombro estis 558. En 2003 la nombroj estis resp. 601 kaj 549. Aliaj landoj kun pli ol 100 individuaj membroj estis (interkrampe la nombro en 2003): Brazilo 394 (404), Usono 374 (371), Japanio 368 (376), Nederlando 262 (259), Italio 196 (204), Svedio 190 (215), Finnlando 185 (200), Britio 176 (166), Rusio 167 (167), Ĉinio 165 (130), Hispanio 164 (142), Belgio 158 (148), Litovio 112 (44) kaj Svislando 102 (110).

La nombro de aligitaj membroj, t.e. tiuj membroj de la aliĝintaj landaj asocioj kiuj ne membras individue en UEA, estis 12148. En 2003 ili nombris 11264, tiel ke la kresko estis 884 (7,8%). La landoj kun pli ol 200 aligitaj membroj estis: Ĉinio 1050 (ankaŭ 1050 en 2003), Japanio 1001 (1069), Italio 771 (821), Germanio 649 (682), Vjetnamio 600 (150), Belgio 593 (641), Britio 516 (403), Francio 468 (564), Pollando 450 (100), Brazilo 356 (246), Nederlando 293 (277), Usono 285 (350), Korea Resp. 279 (278), Hispanio 268 (325), Svedio 260 (400), Togolando 250 (250) kaj Kroatio 238 (218).

Ĝojiga estas la kresko de junaj individuaj membroj de UEA, kiuj samtempe konsistigas la individuan membraron de ĝia junulara sekcio TEJO. En la junularaj kategorioj kotizis entute 436 individuaj membroj. Kompare kun 399 en 2003 temas pri kresko de 9,3%. Inter la aligitaj membroj estis 1840 junaj, kio estas iom malpli ol en 2003 (1908). Parto de la junaj aligitaj membroj preterpasis la aĝolimon, sed parte la nombro fluktuas ĉiujare ankaŭ pro tio, ke ne ĉiuj landaj asocioj registras la aĝon de siaj membroj, pro kio raportante al UEA ili taksas la nombron de siaj junaj membroj.

Pozitiva evoluo en 2004 estis ankaŭ la rekresko de la nombro de pagitaj abonoj de la revuo "Esperanto" el 4049 al 4118. Krom 3919 individuaj membroj en la revuaj kategorioj, estis 199 ne-membraj abonantoj (170 en 2003). Post multjara falado ankaŭ la junulara revuo "Kontakto" denove registris kreskon kaj havis en diversaj kotizkategorioj entute 839 pagintajn ricevantojn (828 en 2003).

Laŭlanda membrostatistiko aperas en la aprila numero de la revuo "Esperanto". Kotizpagoj por 2004, kiuj atingas la Centran Oficejon post la pretigo de tiu statistiko, estos inkluzivitaj en la definitivaj oficialaj ciferoj, kiujn oni publikigos en la Estrara Raporto pri la jaro 2004 en la junia numero de "Esperanto".

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/202a1

N-ro 203 (2005-03-26)
Historia libro: kongresoj kaj multe pli

Ziko Marcus Sikosek: "Sed homoj kun homoj. Universalaj Kongresoj de Esperanto 1905-2005." Rotterdam: UEA, 2005. 197 paĝoj. 24cm. Prezo: broŝurita 21,00 EUR, bindita 30,00 EUR; triona rabato ekde 3 ekz.; aldoniĝas sendokostoj kaj, por EU-landoj, imposto de 6%.

La unua libro, kiun UEA eldonis ĉi-jare, estas forta kandidato por fariĝi la ĉefa furoraĵo de la Esperanta libromerkato en 2005. Temas pri la libro "Sed homoj kun homoj" de la juna germana historiisto Ziko M. Sikosek pri la 100-jara historio de Universalaj Kongresoj de Esperanto. La aŭtoro, jam konata pro "Esperanto sen mitoj", prezentas en sia nova verko naŭdek ĉapitrojn pri naŭdek kongresoj, krome longan enkondukon pri la historio de la kongres-organizado ĝenerale.

Kiam alproksimiĝis la jubilea jaro 2005, UEA komisiis al Sikosek la verkadon de por-okaza libro, facile legebla, riĉe ilustrita, kiu direktas sin al la tuta esperantistaro. Sikosek esploris en la Biblioteko Hector Hodler, intervjuis oficistojn eksajn kaj nunajn kaj partoprenintojn de UK-oj. Rezultis libro verkita en ĵurnalisma, flua stilo. Tamen en la fino de la libro aperas la necesaj fonto-indikoj. La anekdoto-plena verko ne nur estas amuza, sed ĝi ankaŭ klerigas la leganton pri la Esperanto-movado ĝenerale: la UK estis ĉiam ja ankaŭ forumo por asocioj, artistoj, sciencistoj kaj "simplaj esperantistoj".

Sikosek: "Precipe gravis al mi, ke la ĉapitroj pri la unuopaj kongresoj havu variecon. La kongresoj ja ne radikale malsamas unu de la alia. Sekve, mi prezentas unu kongreson el la vidpunkto de komencanto, alian el tiu de la prezidanto de UEA; por la fruaj kongresoj ekzistas aliaj fontoj ol por postaj, ktp." En enkondukaj ĉapitroj li gvidas la leganton al la diversaj epokoj, nome la frua "bela epoko", la tempo inter la mondmilitoj, la Malvarma Milito kaj la tempo post la falo de la Berlina Muro. "Mi provis verki la libron tia, ke oni flue povas legi de la komenco ĝis la fino, aŭ ĉiam nur unu ĉapitron, ekzemple en kluba vespero aŭ je la enlita legado tagfine."

Inter la multaj intervjuitoj, kies rememoroj kontribuis al la estiĝo de la libro, estis John Wells, Renato Corsetti, Helga kaj John Rapley kaj preskaŭ ĉiuj ankoraŭ vivantaj Konstantaj Kongresaj Sekretarioj. Sten Johansson, James Resende Piton k.a. liveris ĉapitretojn pri unuopaj temoj kiel Belartaj Konkursoj kaj poŝtmarkoj. Ankaŭ la nuna Ĝenerala Direktoro de UEA, Osmo Buller servis al Sikosek kiel unu el liaj fontoj, kaj nun ĉiuj esperantistoj povos legi la faman epizodon pri la renkontiĝo de la juna kongreshelpanto kun Ivo Lapenna en Helsinko 1969.

Kio estis plej surpriza por Sikosek dum la verkado? "Mi ne sciis ke Humphrey Tonkin estis tiel ,senmitiga'-kritikema kiel junulo, li trovis en la sesdekaj jaroj tre fortajn vortojn pri la kongresoj. Foje la homoj havas interese malsaman rememoron, ekzemple kiu ekzakte fondis iun nun tradician programeron. Sukceso ŝajne havas multajn patrojn." Ĉu Sikosek malkovris multajn mitojn kaj skandalojn? "Mi almenaŭ ne serĉis tion. La libro ja estas verkita nome de UEA, ĝi devas klopodi esti neŭtrala kaj akceptebla por pli-malpli ĉiu esperantisto. Tamen ne eblis eviti la skandalojn, kaj nun oni povas legi kial fakte Edmond Privat rezignis en 1928 aŭ kiuj estis la diferencoj inter la prezidanto Lapenna kaj la prezidanto Tonkin."

Kun pli ol okdek bildoj la libro "Sed homoj kun homoj" estas tre alloge eldonita, pro kio ĝi bone taŭgas ankaŭ kiel donaco, eĉ por neesperantistoj. La libro estas havebla en broŝurita kaj malmole bindita versioj.


Informo al redaktoroj: bildoj rilate al la libro haveblas de Ziko M. Sikosek (ziko @ co.uea.org). Nur reta alsendo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/203a1

N-ro 204 (2005-04-02)
Prezidanto de UEA alparolis la Komisionon pri Homaj Rajtoj de UN

Du reprezentantoj de UEA, prezidanto Renato Corsetti kaj mag. Andy Kuenzli, partoprenis la laborojn de la 61-a Sesio de la Komisiono pri Homaj Rajtoj de Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo. La Sesio mem daŭras dum unu monato kaj alfrontas ĉiujn subtemojn ligitajn al la respekto de la homaj rajtoj en ĉiuj partoj de la mondo. La reprezentantoj de UEA partoprenis en la tagoj, en kiuj oni diskutis i.a. pri kulturaj rajtoj kaj edukado.

Partoprenante kunvenon kun la Speciala Raportisto pri la rajto je edukado, M. Vernor Muñoz Villalobos, la reprezentantoj de UEA ricevis la rajton alparoli la kunvenon. En siaj alparoloj Renato Corsetti, prezentinte Universalan Esperanto-Asocion kaj la apartan intereson de esperantistoj pri lingvaj homaj rajtoj, substrekis la neceson ke la fina rezolucio emfazu ankoraŭ pli la rajton je la edukado en la denaska lingvo de infanoj kaj la lingvajn homajn rajtojn ĝenerale. La interveno de Corsetti estis akceptita de la Speciala Raportisto, kiu mem citis sukcesajn kazojn de edukado en la gepatra lingvo kaj kiu promesis sekvi la temon dum sia mandato. Tuj poste ankaŭ la reprezentanto de Unesko, sinjoro Singh, de la fako pri lingva diverseco de Unesko, petis parol-rajton por klarigi, ke tio kongruas kun la nuna politiko de Unesko mem. Fine de la kunveno en interparolo kun la Speciala Raportisto de UN estis interŝanĝitaj promesoj pri estonta kunlaboro inter UEA kaj la Speciala Raportisto, juna kostarika diplomato, kiu intencas lanĉi tra la mondo serion de enketoj pri ĉi tiuj temoj kaj bonvenigas la kunlaboron de esperantistoj. La reprezentantoj de UEA profitis la okazon ankaŭ por altiri lian atenton al la skriba deklaro de UEA, kiu estis jam prezentita al ĉiuj landaj delegitaroj (vd. Gazetaraj Komunikoj de UEA, n-ro 199, 2005-02-05).

Estas malfacile diri, kiu estos la sekvo de tiu skriba deklaro. En kunveno pri la malneto de la rezolucio pri edukado, en kiu nur ŝtatoj rajtis paroli, la postan tagon la reprezentantoj de UEA rimarkis, ke la malpermeso de lingva diskriminacio en edukado estas klare formulita. Eble plia eĥo de la skriba deklaro de UEA estas la enmeto de la Programo por Evoluo de UN, pri kiu aparte parolis la deklaro de UEA, inter la Agentejoj de UN, kiuj devas partopreni la difinadon de la eduka politiko de UN/Unesko.

La reprezentantoj de UEA disdonis informan materialon al reprezentantoj de pluraj Ne-Registaraj Organizaĵoj. Ĝi estis disponigita ankaŭ sur la tabloj rezervitaj por la NRO-oj kaj ĉe kontaktoj kun landaj delegitaroj kaj kun alispecaj gravuloj, kiel Marco Pannella, eŭropa parlamentano, interesiĝanta pri Esperanto.

Fine estis okazo por interparoli ankaŭ kun Renata Bloem, la prezidantino de CONGO, t.e. la reprezenta organo de la NRO-oj, pri la estonta kunlaboro inter UEA kaj la reto de NRO-oj en Ĝenevo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/204a1

N-ro 205 (2005-05-01)
Forpasis Ludovikito

Post multjara malsano forpasis la 25-an de aprilo en Kioto s-ro Ito Kanzi, en la Esperanto-movado konata kiel Ludovikito. Li naskiĝis la 15-an de januaro 1918 kaj esperantistiĝis en 1959. Ke li eklernis Esperanton en la sama jaro, kiam oni prifestis la 100-an datrevenon de la naskiĝo de L.L. Zamenhof, kvazaŭ aŭguris, ke kolektado kaj publikigo de la verkoj de d-ro Zamenhof estis fariĝonta lia vivoverko, al kiu li sin komplete dediĉis dum pli ol tri jardekoj.

Kiam UEA petis lin verki biografieton pri si mem por la revuo "Esperanto", krom la jaroj de liaj naskiĝo kaj esperantistiĝo la linioj, kiujn li verkis, menciis nur: "komencis eldonadi la pvz-on en 1973". Tiu modesta informo kaŝis en si kolosan laboron, pro kies eksterordinara valoro la Komitato de UEA distingis s-ron Ito per la honora membreco de la Asocio en 1990. La minuskle skribita PVZ -- Ludovikito konsekvence ne uzis majusklojn -- estas mallongigo de Plena Verkaro de Zamenhof, al kiu li aldonadis la vortojn "iam kompletigota", ĝis li fine povis anstataŭigi ilin per "iel tiel kompletigita". En tre bela fizika prezento tiu kompleto konsistas el 16 volumoj de originalaĵoj, 7 volumoj de tradukoj kaj 8 miks-enhavaj kromkajeroj. Laŭ alia redakta koncepto Ludovikito kunmetis ankaŭ tri volumojn de "iom reviziita plena verkaro de l.l. zamenhof" (Originalaroj I-III). Tria serio estas Ludovikologia Dokumentaro, "eble neniam kompletigotaj necesaj aldonoj al la pvz", kies plano antaŭvidis 26 volumojn, el kiuj aperis 21.

Jam antaŭ ol li komencis sian laboregon pri la verkoj de Zamenhof, Ito Kanzi verkis pli ol 4000-paĝan japanlingvan biografian romanon pri la vivo de la aŭtoro de Esperanto. Ĝia unua volumo aperis en 1967 kaj la sepvoluma verko kompletiĝis en 1973.

Iom pli frue forpasis ankaŭ s-ino Maeda Kimiko, kiu mortis 77-jara la 21-an de januaro. Menciita en la verkoj de Ludovikito kiel "unusola mia amikino", ŝi estis lia sekretario en la eldonejo, kie s-ro Ito laboris kiel redaktoro de medicinaj faklibroj. Ŝi eklernis Esperanton kune kun s-ro Ito kaj estis poste, sub la pseŭdonimo "emilia k. m. ĝojkampf", unu el la tri "provizoraj komitatanoj" de PVZ. Ĉiujn verkojn de Ludovikito ornamis litografaĵoj de ŝia fratino, Tanaka Sachiko, plumnome "m. fruscieva".

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/205a1

N-ro 206 (2005-05-22)
Oratora konkurso en Vilno

En la 90-a UK en Vilno denove okazos Oratora Konkurso por junularo. La precizaj dato kaj loko estos anoncitaj en la Kongresa Libro. Rajtos partopreni gejunuloj ĝis 30-jaraj, kiuj aliĝis al la UK. Partopreno estos senpaga, sed ĉiu kandidato devos skribe anonci sin minimume unu tagon antaŭ la konkurso al la estrarano pri kulturo, s-ino Claude Nourmont (moonmont @ pt.lu).

La junaj oratoroj povos elekti inter kvar temoj:

  • Universalaj Kongresoj de Esperanto: por mi persone, kion ili signifas? Kiel Universalaj Kongresoj influis al mi?
  • Ĉu la Fundamento bremsas la lingvan evoluon de Esperanto aŭ ĉu ĝi funkcias kiel unuigilo?
  • Modo, ĉu esprimo de liberiĝo, ĉu esprimo de sklaviĝo?
  • Eŭropo, ĉu nova potenco, ĉu nova kolonio?

Oni devos paroli pri la elektita temo libere, sen antaŭpreparita teksto, sed oni rajtos uzi memorigajn notojn. La maksimuma daŭro de parolado estos ĉ. 10 minuitoj. La paroladoj estos juĝataj el vidpunktoj enhava, lingva, stila kaj laŭ la ĝenerala sinteno de la kandidato kiel oratoro. La plej bonaj konkursantoj ricevos libropremiojn.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/206a1

N-ro 207 (2005-06-01)
Agado por la Nobel-pacpremio relanĉata

UEA denove iniciatas agadon por instigi rajtigitajn personojn kandidatigi UEA por la pacpremio de Nobel. Tiucele la Estraro ĵus elektis s-ron Ivo Osibov kiel komisiiton por kunordigi la agadon. Osibov gvidis ankaŭ la agadon por kandidatigi UEA por la pacpremio de la jaro 2001. Tiam almenaŭ 34 rajtigitaj personoj el 10 landoj kandidatigis UEA.

UEA estis unuafoje kandidatigita por la Nobel-premio verŝajne en la jaro 1954 kaj ĝi estis kandidato ankaŭ en multaj postaj jaroj. Plej multe da apogo UEA ricevis en 1966, kiam estis 253 proponintoj, sed plej proksime al premiiĝo UEA estis en 1988, kiam laŭ gazetaraj informoj ĝi estis unu el la kandidatoj, inter kiuj la fina decido estis farita.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/207a1

N-ro 208 (2005-06-10)
Jarlibro 2005 aperis

Kun moderna kovrila dezajno fare de Ferriol Macip i Bonet aperis Jarlibro 2005 de Universala Esperanto-Asocio. Omaĝe al la jubileo de la Universalaj Kongresoj de Esperanto la 288-paĝan volumon malfermas foto de Alfred Michaux kaj Paul Boulet, organizintoj de la Bulonja Kongreso en 1905. La antaŭparolon de Claude Nourmont, vicprezidantino de UEA, inspiris ankaŭ tri aliaj jubileoj: antaŭ cent jaroj fondiĝis ankaŭ la Lingva Komitato, estis eldonita la Fundamento de Esperanto kaj ekaperis la revuo "Esperanto".

En la unua parto de la Jarlibro, eldonita ankaŭ aparte kiel Gvidlibro 2005, aperas adresoj k.a. informoj pri la organoj, instancoj kaj servoj de UEA kaj TEJO, same kiel pri landaj kaj fakaj asocioj, pri edukaj kaj kulturaj organizaĵoj, bibliotekoj k.a. establoj. Oni trovas tie ankaŭ la Esperanto-rezoluciojn de Unesko kaj la gvidliniojn de UEA por informado pri Esperanto. La Jarlibro enhavas ankaŭ multajn anoncojn kaj kuponon, kiu rajtigas je 10-procenta rabato ĉe la libroservo de UEA.

Du trionoj el la libro konsistas el la adresaro de la Delegita Reto de UEA kun 1784 individuoj en 92 landoj. Estas 53 ĉefdelegitoj, 991 lokaj delegitoj, 133 vicdelegitoj, 36 junularaj kaj 1344 fakaj delegitoj. Krome en Brazilo estas 5 regionaj delegitoj. La fakaj delegitoj reprezentas ĉ. 800 fakojn. Du el tri delegitoj estas kontakteblaj ankaŭ retpoŝte, ĉar sian retadreson publikigas 1203 delegitoj, t.e. 67,4% el la tuta delegitaro. Sub la koncernaj urboj aperas ankaŭ kontakt-informoj pri 81 lokaj Esperanto-grupoj en 28 landoj.

Ekde aprilo ĉi-jare Individuaj membroj de UEA povas konsulti la informan trezoron de la Jarlibro ankaŭ rete. Krom facila uzebleco, granda aldona avantaĝo de la "reta Jarlibro" estas, ke la ŝanĝoj de adresoj k.a. donitaĵoj aperas en ĝi tuj, kiam la koncernaj delegitoj aŭ organizaĵoj informas la Centran Oficejon pri ili, dum la presitan version ili povos eniri nur ĉe la venonta eldono. Kiel uzanto de tiu nova servo oni povas registriĝe ĉe http://reto.uea.org.

Membroj kun Gvidlibro havas aliron nur al la informoj de la unua parto de la Jarlibro, sed membroj en la revuaj kategorioj povas legi tie ankaŭ la revuon "Esperanto" jam antaŭ ol ĝia papera eldono atingas ilin.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/208a1

N-ro 209 (2005-07-05)
Margareta Handzlik ĉe Jan Figel

La 5-an de julio la pola eŭroparlamentanino Margareta Handzlik (EPP-ED) estis akceptita en Strasburgo de s-ro Jan Figel, membro de la Eŭropa Komisiono pri edukado, kulturo kaj multlingvismo. La renkontiĝo estis plene dediĉita al la problemoj de multlingvismo de EU. Jan Figel aŭskultis kun intereso proponojn de la pola membro de la Eŭropa Parlamento pri ebla uzo de Esperanto kiel propedeŭtika ilo por plifaciligi la studadon de fremdaj lingvoj. S-ro Figel serioze traktis la proponojn kaj petis de Margareta Handzlik plurajn informojn tiurilate. Oni interkonsentis pri pluaj laborkontaktoj.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/209a1

N-ro 210 (2005-08-03)
Vilna Deklaro

De la 23-a ĝis la 30-a de julio 2005 kunvenis la ĝis nun plej granda internacia renkonto okazinta en la litova ĉefurbo Vilno: la 90-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) kun pli ol 2300 homoj el 62 landoj. Ĉiuj laborkunsidoj, prelegoj kaj artaj aranĝoj disvolviĝis en la Internacia Lingvo Esperanto.

La Kongreso okazis cent jarojn post la Unua Universala Kongreso de Esperanto en Bulonjo-ĉe-Maro (1905), kiu markis la eniron de Esperanto en la epokon de parola uzo. La Vilna Kongreso donis tial okazon pensi ­ sub la titolo "Universalaj Kongresoj: 100 jaroj de interkultura komunikado" ­ pri la tuta sinsekvo de Universalaj Kongresoj.

Tra jardekoj, kiujn karakterizis sociaj ŝanĝoj, politikaj perturboj kaj du teruraj militoj, la Kongresoj konservis sian plej elstaran trajton ­ tiun de forumo por la renkonto de "homoj kun homoj" (kiel formulis Lazaro Zamenhof, la kreinto de Esperanto, en Bulonjo) kun firma volo superi la barojn de nacieco kaj ideologio. Pluraj sesioj de la Vilna UK estis dediĉitaj al la utilo, kiun la Kongresoj alportas al la partoprenantoj. Multaj emfazis la klerigan valoron de UK ­ ne nur por vastigi sian scion en diversaj fakoj, sed ankaŭ por konsciigi pri la efikoj de interkultura komunikado je plej persona nivelo.

Zamenhof en sia parolado en 1905 celis krei senton de solidareco kaj la konvinkon, ke helpe de Esperanto eblas plibonigi la kunvivadon de homoj en la mondo. Sur tiu tradicio plue apogas sin la UK-oj, kiuj demonstras la daŭran aktualecon de la klopodo faciligi la homaran kunvivadon per la poioma laboro de individuoj kaj pruvas la gravecon de bona volo en la interproksimigo de homoj.

La Vilna UK, kiu okazis en la naskiĝregiono de Esperanto, je vojkruciĝo de kulturoj, denove montris, kiom sukcesa estas la unusemajna kunestado de homoj unuigitaj per la lingvo Esperanto kaj komune praktikantaj komunikadon sen antaŭjugoj kaj limigoj. La kongresanoj de Vilno firme fidas, ke la centjara historio de Universalaj Kongresoj kiel sukcesa ekzemplo de interkultura komunikado estos daŭrigata, kaj tial alvokas al homoj de simila bona volo lerni Esperanton kaj sperti similan travivaĵon, kiun ĵus donis la Kongreso de Vilno.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/210a1

N-ro 211 (2005-08-04)
Mesaĝo de Unesko al la 90-a Universala Kongreso de Esperanto

Mi estas tre feliĉa sendi tiun ĉi mesaĝon al la 90-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu decidis tre oportune sian centjariĝon signi kaj simboli pere de interkultura komunikado.

Universala Esperanto-Asocio kaj ĝiaj regionaj asocioj nun havas komune kun Unesko 50 jarojn da fruktodona kunlaborado favore al kultura kaj lingva diverseco. Plie, ekde 1997 tiu NRO havas operaciajn rilatojn kun Unesko, tiel atestante la gravecon, kiun la Organizo donas al tia kunlaborado.

Esperanto, kiel ni scias, estas konstruita lingvo, kiu celas faciligi komunikadon inter homoj kun malsamaj lingvoj ĉie en la mondo. Tiu propono pri interkultura komunikado, malfermita al ĉiuj, estas plene moderna kaj resendas nin al la revo pri internacia konsento, rilate al komuna lingvo, unuiga kaj paca.

Oni nepre devas ĝoji pro via deziro faciligi kaj antaŭenigi, tute konforme kun la Universala Deklaracio pri Kultura Diverseco akceptita de la Ĝenerala Konferenco de Unesko en 2001, la valorojn kaj principojn de kultura kaj lingva diverseco.

Efektive, Esperanto, kiu havas universalan kaj internacian celojn, estas unika ilo por kunligi kulturojn kaj lingvojn. Unesko, siaflanke, zorgas pri tio, ke la kultura riĉeco de la mondo, evidentigita de plureco de identecoj ene de socioj, kiuj mem estas plurecoj, spegulu ĝiam renovigitan dialogan diversecon.

Okaze de la centjariĝo de la Universala Kongreso de Esperanto, mi do invitas la partoprenantojn de la Kongreso labori kun UEA kaj Unesko por antaŭenigi plurismon, el kiu fontos interŝanĝoj kaj kreemo, kiu favoros kulturajn interŝanĝojn, kaj helpos la komunan kunvivadon de homoj kaj de grupoj kun malsamaj kulturaj identecoj.

Mi dankas al la Universala Kongreso de Esperanto, ke ĝi permesis nin kunligi al tiu okazaĵo kaj mi deziras al vi tre bonan kongreson.

Koichiro Matsuura
Ĝenerala Direktoro de Unesko

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/211a1

N-ro 212 (2005-08-24)
Lingvopolitikaj aspektoj de la plivastiĝo de Eŭropa Unio

Kvara Nitobe-Simpozio, Vilno, 30 julio - aŭgusto 2005

Konkluda Dokumento

Kunteksto

Inter la multaj demandoj levitaj de la plimultigo de la membraro de la Eŭropa Unio estas la demando pri lingvoj. Kvankam la Traktato de Romo antaŭvidis egalecon de statuso por la naciaj lingvoj en la institucioj de EU, konsiderinde altiĝis la baroj al efektivigo de tiu principo, en la nuna situacio de 25 ŝtatoj-membroj kun 21 oficialaj lingvoj, pli ol 25 regionaj kaj minoritataj lingvoj, kaj multaj iom grandaj enmigrintaj lingvokomunumoj, ĉiuj kun tre diversaj nombroj de parolantoj. Sen atenta, sistema, kaj bone financata aliro al mastrumo de la multlingva karaktero de EU, la lingvoj kaj kulturaj valoroj de iuj el la pli malgrandaj ŝtatoj kaj neŝtataj lingvogrupoj povus minaciĝi, kun sekva kompromito de la principo de egaleco inter EU-membroj kaj malfermiĝo al novaj specoj de konflikto kaj lukto en kaj inter nacioj.

Tiu situacio estis fokuso de la Kvara Nitobe-Simpozio, organizita de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj en kunlaboro kun la Komitato pri Eŭropaj Aferoj de la Litova Parlamento, la Akademio de Sciencioj de Litovio, kaj la Universitato de Vilno. Pli ol 70 partoprenantoj el pli ol 20 landoj, inkluzive de naŭ novaj ŝtatoj-membroj de EU, kunvenis por esplori la diversajn politikajn alternativojn kaj serĉi unuanimecon pri kelkaj bazaj rekomendoj pri la lingvopolitiko de EU sub la novaj kondiĉoj.

Zorgoj

La simpozianoj komune esprimis fortan apogon al la procezo de eŭropa integriĝo, kaj precipe al la streboj disvolvi justan, demokratan kaj altkvalitan komunikadon inter ĉiuj eŭropanoj. Ili ankaŭ dividis la kredon, ke la aktuala lingvopolitiko de EU, aŭ en la EU-institucioj mem, aŭ je la nivelo de naciaj registaroj, estas neadekvata por atingi tiujn celojn. La jenaj problemaj evoluoj ŝajnas larĝe disvastigitaj tra EU: Neglekto de lingvaj demandoj en la politika decidofarado sur terenoj kiel ekzemple supera edukado, sciencaj esploroj, kaj amaskomunikiloj, kun negativa efiko je la valoroj kaj bezonoj de malgrandaj naciaj kaj nenaciaj lingvokomunumoj;

Tolero aŭ kultivo de normoj de lingva praktiko, kiuj kontraŭas la principojn de multlingvismo kaj lingva egaleco, ofte estigante situaciojn en kiuj homoj kun limigita aŭ nenia rego de la angla lingvo ne povas partopreni egalece en la politika decidoprocezo en EU;

Troa dependo je ekzistantaj lingvorilataj institucioj kaj ideoj, kiujn oni ne evoluigis por alfronti demandojn en eŭropa aŭ tutmonda kunteksto - tendenco kiu refortigas persistan mankon de lingvaj konscio kaj faka kono en registaroj je ĉiuj niveloj. Rimarkinda redukto de la instruado de lingvoj aliaj ol la angla, malpliigante la ŝancojn ke eŭropanoj akiros profundajn komprenon kaj estimon de la kulturoj de najbaraj landoj, kaj refortigante eksterproporcian ĉeeston de britaj kaj usonaj kulturaj produktoj tra EU;

Evito de malferma publika diskutado de lingvopolitiko, kaj precipe de realecaj alternativoj al la nuna situacio de oficiala sed dubkvalita multlingvismo ligita al la nereguligita kaj neegaleca disvastiĝo de la angla. En la kunteksto de la 25-membra Eŭropa Unio, simpozianoj opiniis ke tiuj lingvopolitikaj malfortoj tendencas subfosi la lingvojn de la pli malgrandaj ŝtatoj. Simpoziaj prelegantoj atentigis pri la ekzisto de signifaj ekonomiaj kaj politikaj ŝarĝoj truditaj de la nuna sistemo al la parolantoj de tiuj lingvoj, kaj ili esprimis timon, ke tio longperspektive kondukos al la perdo de statuso kaj vivanteco de ĉiuj lingvoj escepte de la plej grandaj.

Agaddirektoj

Kvankam ili pledas por vasta gamo de ideoj kaj prioritatoj en la traktado de tiuj problemoj, partoprenantoj de la simpozio interkonsentis pri la sekvaj kvin ĉefaj agaddirektoj:

1. Komuna kadro.

Oni bezonas konstrueman, realisman lingvopolitikan kadron por la Eŭropa Unio de 25 landoj, kiu ekvilibrigu protektadon kaj aprezadon de lingva diverseco kun la bezono de efika, altkvalita komunikado inter ĉiuj civitanoj de EU. Partopreno de larĝa gamo de individuoj kaj institucioj, reprezentantaj multajn diversajn perspektivojn kaj interesojn, estos nepre necesa por realigi tian vizion.

2. Publika kaj politika debato.

Por estigi la bezonatan politikan volon subtene al tia komuna kadro, necesas multe pli da klopodoj altigi la nivelon kaj intensecon de la prilingva debatoj publikaj kaj politikaj. La malavantaĝoj de la nuna sistemo, la investitaj interesoj kiuj subtenas ĝin, kaj aro da pozitivaj politikaj alternativoj beoznas vortumadon en manieroj kiuj ebligas diskutadon inter ordinaraj homoj, raportadon fare de ĵurnalistoj, kaj konkretajn elpaŝojn flanke de elektitaj deputitoj. Gravas disvolvi longdaŭrajn politikajn interesgrupojn kaj koaliciojn por alstrebi lingvan egalecon, diversecon, kaj vivipovon.

3. Diversaj solvoj.

  • En la evoluigo de komuna lingvopolitika kadro, necesas atenti almenaŭ jenajn kvin agadkampojn, el kiuj ĉiu povus postuli malsaman kombinon de solvoj kaj iom malsaman politikan strategion: internan kaj profesian komunikadon de EU-instituticioj, kio intime ligiĝas al la profesia kulturo kaj la memregado de la institucioj mem;
  • oficialan komunikadon de EU-institucioj kun civitanoj kaj registaroj, kion reguligas la politikoprocedo de EU inkluzive de ŝtatoj-membroj, la Konsilio de Ministroj, kaj Eŭropa Komisiono, ktp.;
  • mastrumon de la lingva situacio de la ŝtatoj-membroj de EU, kio estas sub jurisdikcio de naciaj parlamentoj kaj fine respondas al la demokrata procedo;
  • mastrumon de komunikado kaj kulturaj rilatoj, interne de EU, flanke de grandega gamo de publikaj, profesiaj, komercaj, neregistaraj kaj privataj organizaĵoj kaj institucioj, kies lingvopolitikoj estas plejparte memstaraj sed ofte forte limigitaj de ekonomiaj kaj politikaj faktoroj; eksteran komunikadon de EU-institucioj kaj ŝtatoj-membroj kun ne-eŭropaj ŝtatoj kaj internaciaj organizaĵoj, kio estas influata de kuntekstoj same tutmondaj kiel lokaj, kaj siavice povas havi implicojn por politikaj decidoj ene de EU mem.

4. Alternativaj vizioj.

La evoluigo de komuna kadro, kaj de politikaj solvoj en difinitaj kuntekstoj, profitos el informita publika debatado pri konkurencaj vizioj de la lingva estonteco de la Eŭropa Unio. Inter la vizioj atendantaj formuladon kaj ellaboron estas la jenaj: Vizioj, kiuj tiras konkludojn el diversaj modeloj de multilingvismo tra la mondo por pli bone kompreni la dinamikon kaj potencialajn fortojn kaj malfortojn de la EU-lingvosistemo, kaj ĝia loko ene de tutmonda lingvosistemo; Vizioj, kiuj difinas kaj defendas la statuson kaj bezonojn de malgrandaj naciaj kaj ne-naciaj lingvokomunumoj, kaj indiĝenaj kaj enmigraj, ene de EU; Vizioj, kiuj disvolvas politikajn rimedojn por certigi ke iu ajn vaste uzata interlingvo ne subfosu la pluvivipovon de la naciaj lingvoj, la egalecan traktadon de ties parolantoj en EU-institucioj, kaj la konservadon de kultura diverseco;

Vizioj, kiuj esploras la potencialan rolon de Esperanto ene de komuna lingvokadro de EU, precipe en rilato al ĝiaj ekonomiaj avantaĝoj kiel pivota lingvo en tradukado kaj interpretado, ĝia efikeco kiel enkonduko al lingvolernado, kaj ĝiaj meritoj sur la kampo de interkultura komunikado; Vizioj, kiuj projekcias la estontan disvolviĝon de lingva kaj komunika teknologio, kaj de novaj sistemoj de fremdlingva edukado, kaj iliajn potencialjn sekvojn en lingvo-lernado kaj -uzado ene de EU.

5. Politika kaj fakula kunlaboro.

La Kvara Nitobe-Simpozio konsistigis unu el la unuaj okazoj, kie politikistoj kaj fakuloj el plimulto de la ŝtatoj de la pligrandigita EU povis diskuti komunajn zorgojn kaj prioritatojn sur la tereno de lingvopolitiko kaj komunikado. Progreso pri la demandoj skizitaj ĉi tie dependos de plua kaj plivastiĝanta kunlaboro de ĉi tiu speco, inkluzive de: Regulaj kunvenoj, kaj je EU-nivelo, kaj inter diversaj ŝtataj grupiĝoj, ekzemple en la formo de lingvopolitika konferenco por la malpli grandaj EU-ŝtatoj kiel oni proponis dum la Simpozio;

Disvolvo de reto por sciencaj esploroj, kiu kunligas esploristojn pri la ekonomiko, sociologio, politiko, kaj planado de lingvoj (inkluzive i.a. de edukaj, terminologiaj, kaj juraj aspektoj) kaj kiu kapablas provizi rapidajn kaj bone dokumentitajn informojn al decidofarantoj kaj al ĵurnalistoj;

Daŭra komunikado per retpoŝto kaj aliaj rimedoj, kun la celo engaĝi kreskantan nombron de ŝlosilaj individuoj en la akademiaj, burokrataj kaj politikaj medioj de la EU-ŝtatoj, por la evoluigo de komunaj solvoj al komunaj lingvaj problemoj.

La evoluo de EU en kompleksan, novspecan formon de internacia kunlaboro postulas novajn alirojn al la mastrumado de multlingvismo kaj de efika, egaleca komunikado. La disvolvo de kapabloj sur ĉi tiu tereno, en la formo de novaj ideoj, fakaj kompetentoj, kaj institucioj, estas urĝa prioritato kiu meritas atenton kaj rimedojn de la naciaj registaroj same kiel de la EU-instancoj.

Agnoskoj

La partoprenantoj de la Kvara Nitobe-Simpozio deziras danki la organizantojn kaj subtenantojn de tiu ĉi unua renkontiĝo, kaj precipe al la litova parlamento, pro la afabla disponigo de kunvenejo kaj interpretaj servoj, kaj al Esperantic Studies Foundation (Washington, Usono) pro ties malavara financa subteno.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/212a1

N-ro 213 (2005-09-01)
UEA jam en aŭgusto pli granda ol en 2004

Ok monatoj sufiĉis al UEA por superi la pasintjaran nombron de individuaj membroj. Fine de aŭgusto 2005 estis jam registritaj 5858 membroj, t.e. je du membroj pli multe ol en la tuta antaŭa jaro. Kompare kun aŭgusto 2004 la kresko estas 243. La efektiva kresko tamen estas eĉ pli granda, sed pro postkongresaj ferioj de oficistoj ankoraŭ ne estis registritaj ĉiuj membriĝoj, kiuj okazis en la ĉi-jara IJK.

La nombro de individuaj membroj kreskas por la tria sinsekva jaro. En 2003 temis ankoraŭ pri simbola kresko je unu membro, sed pasintjare la membraro pligrandiĝis jam per 142. Ĉi-jare la refortiĝo de la monda asocio estas ankoraŭ pli sentebla. Post unu-du monatoj la Centra Oficjeo povos registri la 6000-an individuan membron, unuafoje post la jaro 2001.

Aparte rimarkindas, ke la nombro de junaj individuaj membroj kreskas pli rapide ol averaĝe. En 2004 TEJO nombris 436 individuajn membrojn, sed en aŭgusto ĉi-jare ĝi jam havis 457 registritajn membrojn. Kun la membriĝoj dum IJK la nombro superos 500. La plimultiĝo de la juna individua membraro per kvarono kronas la specialan atenton, kiun la antaŭa ĝenerala sekretario de TEJO, Aleks Kadar, donis al membrovarbado.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/213a1

N-ro 214 (2005-09-11)
La estonteco de eŭropaj lingvoj estas minacata, diras fakuloj

Gazetaraj Komunikoj de UEA, n-ro 212 (2005-08-24), enhavis la konkludan dokumenton de la Kvara Nitobe-Simpozio, okazinta en Vilno de 30 julio ĝis 1 aŭgusto 2005. La ĉi-suba komuniko pri la Simpozio precipe taŭgas por aperigo en nacilingvaj gazetoj.

La 25-nacia Eŭropa Unio devas agi decide, se ĝi deziras garantii la estontan vivipovon de siaj 21 oficialaj lingvoj, laŭ internacia renkontiĝo de ekspertoj en Vilno, Litovio.

La averton oni publikigis la 22-an de aŭgusto 2005 nome de la pli ol sepdek partoprenintoj en la Kvara Nitobe-Simpozio, inter ili universitatanoj, politikistoj, registaraj funkciuloj, kaj lingvaj aktivuloj.

"Oni multe maltrankviliĝas pri la estonteco de la pli malgrandaj naciaj lingvoj, inkluzive la plimulton de la lingvoj de la novaj ŝtatoj-membroj de EU", diris d-ro Humphrey Tonkin, profesoro pri humanecaj studoj en la Universitato de Hartford, Usono, kaj unu el la kunvokintoj de la simpozio.

"Multaj decidoj estas nun farataj cele al fortigo de eŭropa unueco, sed sen konsidero de iliaj lingvaj implicoj", aldonis d-ro Tonkin.

Inter la partoprenantoj en la simpozio, kiu okazis en la litova parlamentejo de 30 julio ĝis 1 aŭgusto, estis parlamentanoj el Latvio, Litovio, Pollando, Slovakio kaj Slovenio. Ili ĉiuj konsentis, ke iliaj naciaj lingvoj riskas diversmaniere flankenŝoviĝi ene de EU.

"Estis pli ol 500 eraroj en la latva traduko de la Konstitucia Traktato", notis la latva ministro pri edukado kaj kulturo, d-rino Ina Druviete. "Kiel entute havi sencoplenan politikan debaton en tiaj kondiĉoj?"

D-ro François Grin, profesoro pri ekonomiko en la Universitato de Ĝenevo, liveris pritakson de la ekonomiaj avantaĝoj al Britio de la vasta uzo de la angla kontraste al pli larĝa lingvomikso en Eŭropa Unio.

"Eĉ laŭ plej sobra kalkulo, tiuj transpagoj al Britio sumas je pli ol 10 miliardoj da eŭroj jare", diris d-ro Grin. "Pli aktiva multlingva politiko kostus similan sumon sed distribuus la kostojn kaj avantaĝojn multe pli egale."

La Simpozio aŭdis ankaŭ pledantojn por pli granda rolo por la internacia planlingvo Esperanto ene de EU.

"Ĝi estas la sola solvo samtempe justa kaj efika", pretendis d-ro Sean O'Riain, irlanda diplomato, kiu aktuale prezidas Eŭropan Esperanto-Union.

La konkluda dokumento de la Simpozio, redaktita de unu el la organizantoj de la Simpozio, d-ro Mark Fettes, profesoro pri edukado en Universitato Simon Fraser, Kanado, alvokas la ŝtatojn-membrojn de EU al kunlaboro pri evoluigo de komuna lingva kadro, kiu ekvilibrigu, unuflanke, protekton kaj pozitivan agnoskon de lingva diverseco, kaj, aliflanke, la bezonon de efika, altkvalita komunikado inter ĉiuj civitanoj de EU.

La Simpozion organizis Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvo-Problemoj, en kunlaboro kun la Universitato de Vilno kaj la Litova Akademio de Sciencoj, kun subteno de Esperantic Studies Foundation.

Pliaj informoj troviĝas en la retpaĝaro de la Simpozio: http://www.esperantic.org/nitobe2005.htm.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/214a1

N-ro 215 (2005-09-26)
Kursoj en Burundio

En la tuta aŭgusto 2005 kaj en la unuaj 10 tagoj de septembro la konata Ĉe-instruistino Tereza Kapista el Beogrado gvidis kursojn pri Esperanto en Burundio (Buĵumburo kaj Rumonge). La kursoj estas parto de la agado "Lingvo de paco", kiu siavice estas parto de la Agado Espero de UEA. La kurson partoprenis lernantoj de Kongo-Kinŝaso, Burundio kaj Tanzanio. Estas bone memori ke Burundio estas unu el la centroj de la militantaj landoj en la laga regiono de centra Afriko. Finance subtenis la seminariojn Fondaĵo Espero de UEA kaj Fondaĵo Hans, memoriganta pri Hans ten Hagen, unu el la plej aktivaj nederlandaj esperantistoj, kiu okupiĝis pri instruado.

En Buĵumburo la kursfinintoj estis 73: instrukapablaj 18, progresiga kurso 28, komencantoj 27. Aliaj elektis ne esti ekzamenataj. En Rumonge, pli malgranda urbo, la scenoj de entuziasmo pro la alveno de instruisto de Esperanto estis ankoraŭ pli grandaj. Ankaŭ tie la nombro de kursanoj estis 70 kaj ili lernis en 4 grupoj.

La loka Esperanto-grupo per libervolaj donacoj aĉetis 2 kaprinojn kaj planas aĉeti ankoraŭ du. Post unu jaro ili eble multobliĝos. Ankaŭ Tereza Kapista aĉetis unu kaprinon por la klubo. La prizorgado de la kaprinoj celas provizi la klubanojn per mono por aĉeti librojn, skribilojn, revuojn, ktp., kaj ankaŭ por helpi pagi similajn materialojn aĉetendajn por viziti la normalajn lernejojn.

Oni invitis la instruistinon viziti kaj instrui ankaŭ en la rifuĝejoj kiuj troviĝas translime en Tanzanio, sed tio devis esti prokrastata al la venonta jaro.

En la sama periodo oni fondis la landan asocion Association Nationale d'Esperanto au Burundi (adreso: B.P. 170, Rumonge, Burundi), kiu jam havas klubojn en 4 urboj. La instruistino proponas, ke esperantistoj gratulu per bela bildkarto el sia urbo pro la fondiĝo de la nova asocio.

Krome, Tereza Kapista atentigas ke la nova asocio bezonas ĉion, ĉefe lerno- kaj inform-materialon en la franca, kaj ke ĝi estos tre danka pro sendado de tia materialo. Alternative oni povas donaci al la konto de la asocio ĉe UEA (kodo: aneb-d) por tiu celo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/215a1

N-ro 216 (2005-10-05)
UEA denove havas pli ol 6000 individuajn membrojn

La refortiĝo de UEA atingis gravan mejloŝtonon en septembro, kiam la Asocio denove nombris pli ol 6000 individuajn membrojn, unuafoje post la jaro 2001. La 30-an de septembro la membronombro estis 6014, kio superas per 158 la definitivan nombron de la pasinta jaro. Kompare kun septembro 2004 la kresko estas 399. La Centra Oficejo antaŭvidas, ke la fina nombro de individuaj membroj estos ĉi-jare ĉ. 6200.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/216a1

N-ro 217 (2005-10-18)
Granda verkisto kaj esperantisto forpasis

Unu el la plej gravaj kaj popularaj ĉinaj verkistoj de la 20-a jarcento, la veterana esperantisto Bakin (Ba Jin; origine Li Feigan) forpasis la 17-an de oktobro. La 25-an de novembro li estus 101-jara. Bakin aktivis en la Esperanto-movado ekde la 1920-aj jaroj, kiam li ankaŭ tradukis el Esperanto al la ĉina verkojn de E. Amicis, A. Tolstoj kaj Akita Ujaki. En 1932 li ĉinigis la romanon "Printempo en aŭtuno" de Julio Baghy. Ĝi forte tuŝis lin kaj inspiris lin verki ĉinlingve sian propran romanon "Aŭtuno en la printempo", kies Esperanta traduko aperis en 1980. En Esperanto aperis ankaŭ liaj romanoj "La familio" kaj "Frosta nokto".

Bakin faris gravajn servojn al la ĉina Esperanto-movado, i.a. kiel prezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo, kies honora prezidanto li estis. Dum la "kultura revolucio" en la 1960-aj jaroj li estis kruele persekutata kaj publike humiligata kiel "kontraŭrevoluciulo", sed post la restarigo de normalaj kondiĉoj li okupis gravajn sociajn funkciojn, i.a. kiel vicprezidanto de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. En 1981 li fariĝis prezidanto de la Ĉina Verkista Asocio. En 1981 Bakin estis elektita kiel membro de la Honora Patrona Komitato de UEA. Li estis membro de la Honoraj Komitatoj de ambaŭ Universalaj Kongresoj okazintaj en Pekino, en 1986 kaj 2004.

En sia kondolenca mesaĝo okaze de la forpaso de Bakin, la prezidanto de UEA, d-ro Renato Corsetti skribis: "Kelkaj homoj estas pretertempaj kaj preterlokaj. Tiaj estas laŭ mi la grandaj homoj, kies instruoj daŭre restas en la mondo, kiel ekzemple Gandhi aŭ Zamenhof aŭ multaj aliaj, kiuj estas prave rigardeblaj kiel niaj samtempuloj aŭ prefere ĉiu-tempuloj, ĉar ili pluvivas inter ni per siaj pensoj, kiuj daŭre influas nin preter la tempo kaj la loko, en kiu ili vivis. Sinjoro Bakin, aŭ Li Feigan, estas tia por la esperantistoj."

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/217a1

N-ro 218 (2005-10-26)
UEA kaj ILEI reprezentiĝis en la Ĝenerala Konferenco de Unesko

La akcepto de tri gravaj norm-donaj dokumentoj kaj la reelekto de Koïchiro Matsuura kiel ĝenerala direktoro markis la 33-an Ĝeneralan Konferencon de Unesko, kiu kunvenis en Parizo de la 3-a ĝis la 21-a de oktobro. Por la Esperanto-movado la plej interesa el la akceptitaj dokumentoj estas la Konvencio pri la Protektado kaj Antaŭenigo de la Diverseco de Kulturaj Esprimoj, en kiu Unesko denove rememorigas pri la lingva diverseco kiel fundamenta elemento de kultura diverseco. La du aliaj novaj dokumentoj estas la Internacia Konvencio kontraŭ Drogoj en Sporto, kaj la Universala Deklaro pri Bioetiko kaj Homaj Rajtoj. En la programo de la Konferenco estis ankaŭ festo por omaĝi la 60-jariĝon de Unesko.

UEA kaj ILEI, kiuj estas en operaciaj rilatoj kun Unesko, estis invititaj al la Konferenco kiel observantoj. Reprezentiĝis entute 57 el ĉ. 350 neregistaraj organizaĵoj kun operacia statuso ĉe Unesko. Kiel delegitoj de UEA ĉeestis Renee Triolle kaj Barbara Despiney, dum Jean-Pierre Boulet, Monique Arnaud kaj Francois Lo Jacomo reprezentis ILEI. Krom partopreni en pluraj kunsidoj de la Konferenco, ili havis kontaktojn kun delegitoj de ŝatoj kaj de aliaj internaciaj NRO-j.

La esperantistaj delegitoj partoprenis ankaŭ en la ekspozicio pri la Unesko-programo "Edukado por ĉiuj". Same kiel kelkdeko da landaj kaj NRO-aj delegitoj, R. Triolle nome de UEA kaj F. Lo Jacomo nome de ILEI prezentis en du-minutaj filmetoj, kiel la du Esperanto-organizaĵoj kontribuas al tiu ĉefa programo de Unesko. La filmoj estis senĉese montrataj en la halo de la Unesko-domo, kie okazis la ekspozicio.

La Konferenco elektis ankaŭ duonon de la 58-membra Plenumkomitato de Unesko por kvarjara mandato. Alia duono konsistas el 29 membroj elektitaj en la 32-a Ĝenerala Konferenco en 2003. La Plenumkomitato kunsidas dufoje jare por kontroli la plenumon de la agadprogramoj akceptitaj de la Ĝenerala Konferenco. Kiel prezidanton la Plenumkomitato elektis la ĉinan vicministron pri edukado, s-ron Zhang Xinsheng, kiu estros tiun gvidorganon de Unesko ĝis la 34-a Ĝenerala Konferenco en 2007.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/218a1

N-ro 219 (2005-11-29)
Malferma Tago omaĝis oficejan jubileon

La Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA sabaton, la 26-an de novembro, omaĝis la 50-an datrevenon de la translokiĝo de la sidejo de UEA al Roterdamo. Ekde novembro 1955 la CO troviĝas en la nederlanda metropolo, kies animon "ornamas filozofia saĝo, aŭdaca praktikemo kaj senfina kuraĝo", kiel Ivo Lapenna skribis en la revuo "Esperanto" anoncante la ekfunkcion de la asocia centro en la nova loko.

Kun la unua, Ĝeneva epoko de la sidejo la publiko konatiĝis per la prelego de historiisto Ziko Sikosek pri la tiama direktoro Hans Jakob. Poste Johano Rapley, la lasta gvidanto de la oficejo en la apud-Londona vilaĝo Heronsgate, prilumis tiun mezan periodon de la Centra Oficejo. En formo de intervjuo, kiun gvidis Sikosek, prezentis siajn rememorojn Glauco Pompilio, iama KKS, kiu komencis sian oficistan servon en la unua, luita domo de UEA en Roterdamo, kaj Victor Sadler, kiu laboris en la nuna domo du jardekojn kiel redaktoro, oficeja direktoro kaj ĝenerala direktoro.

En la antaŭa tago ekstreme aĉa vetero atakis Nederlandon kaj paneigis la trafikon sur fervojoj kaj aŭtoŝoseoj. En la sabato de la Malferma Tago kelkaj fervojlinioj estis ankoraŭ rompitaj kaj partoj de la lando plu restis sen elektro. Malgraŭ la malfavoraj kondiĉoj la laborantoj de la CO havis cent vizitantojn el 12 landoj. La ĉefgasto estis la prezidanto de UEA, Renato Corsetti, kiu vigle diskutis kun aŭskultantoj pri la taskoj kaj defioj, kiujn aktuale frontas UEA. Novaĵo en la programo estis la ludo-tago de Nederlanda Esperanto-Junularo, kiu ebligis pasigi tempon per diversaj tabloludoj.

Sukcesa la tago estis por la Libroservo de UEA, kiu vendis librojn kaj aliajn varojn por 2522 eŭroj. Denove la plej furora verko estis "Vojaĝo en Esperanto-lando" de Boris Kolker, kiun akiris 10 vizitantoj. Ĝin sekvis, kun po 9 ekzempleroj, la plej novaj eldonaĵoj de UEA, lanĉitaj en tiu ĉi Malferma Tago: "Etimologia vortaro de la propraj nomoj" de Andre Cherpillod kaj "Lumo, mallumo kaj kelkaj memoroj", libreto kun la prelego de Marjorie Boulton en la Malferma Tago en novembro 2004. En 6 ekz. vendiĝis la utopia novelo "Klaŭstralio" de Istvan Bejczy, kies tradukinto Istvan Ertl mem prezentis la libron. De "Taglibro de mia frato" (C. Pressburger), "Historio de Esperanto" (A. Korĵenkov) kaj "La unufoja lando" (T. Venclova) estis venditaj po 5 ekz.

Dum la tuta Malferma Tago laboris kun siaj kameraoj Petro Balaž kaj Francisco Veuthey, kiuj registris scenojn de la tago por dokumenta filmo. La filmo prezentos ankaŭ la vivon de la Centra Oficejo. Oni antaŭvidas lanĉi ĝin en aprilo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/219a1

N-ro 220 (2005-12-23)
Novjara mesaĝo de la prezidanto de UEA

Karaj esperantistoj,

ĉi tiu rito de nov-jaraj salutoj kiel ĉiuj ritoj havas siajn avantaĝojn kaj malavantaĝojn. La avantaĝo estas, ke ĝi estas io konata kaj donanta certecon. Nenio esence nova aŭ revolucia povas esti en nov-jara saluto. La malavantaĝo estas, ke nenio nova aŭ revolucia esence estas en nov-jara saluto.

Ni provu kunmeti avantaĝojn kaj malavantaĝojn kaj diri ion tre malnovan, kio, tamen, por kelkaj novaj esperantistoj ŝajnos revolucie nova.

Kial ni estas membroj de UEA? Kial ni estas esperantistoj entute? La unua tago de la jaro estas la ĝusta tago por demandi sin pri tio. La ĉefa fonto, al kiu ni devas reiri, estas la Statuto de UEA, kaj ni devas legi kune la celojn, kiujn UEA (kaj ni, aliĝintoj al ĝi), deklaras realigindaj.

La artikolo 3-a de la Statuto marmore firme tekstas:

"La celoj de UEA estas:

  • (a) disvastigi la uzadon de la Internacia Lingvo Esperanto;
  • (b) agadi por la solvo de la lingva problemo en internaciaj rilatoj kaj faciligi la internacian komunikadon;
  • ( c) plifaciligi la ĉiuspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj, malgraŭ diferencoj de nacieco, raso, sekso, religio, politiko aŭ lingvo;
  • (ĉ) kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco kaj disvolvi ĉe ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj."

Alivorte ni estas kune en UEA unuavice por disvastigi la uzadon de la internacia lingvo Esperanto. Tio estas la unua celo, kiun la redaktintoj de la Statuto metis en la komenco, do, verŝajne ĝi estas la plej grava. Temas pri celo rekta kaj klara kaj desubisma, alivorte, kiu postulas konvinki ĉiam pli grandan nombron da normalaj homoj lerni Esperanton kaj uzi ĝin. Ne estas multo dirinda pri ĉi tiu celo. Simple ni memoru, kiu estas nia vera tasko kaj ni demandu nin, kial la labor-plano de UEA tiom insistas pri informado kaj instruado, dum multaj el ni trovas ke turismo kaj Pasporta Servo estas tre pli allogaj okupoj, por ne paroli pri verkado de poemoj je la sun-subiro.

Bonvolu atenti: mi ne estas diranta, ke oni ne verku poemojn dum la suno subiras, aŭ ke oni ne turismu, kiam oni povas. Mi nur estas diranta: ni ne miksu celojn kaj ne ŝanĝu la rang-ordon de la Statutaj celoj. Kiam mi parolas pri UEA evidente mi parolas ankaŭ pri ties eroj, inkluzive de la landaj asocioj kaj lokaj kluboj. La ĉefa celo de la Esperanto-klubo de Palestrino (la urbo, en kiu mi vivas) ne povas esti nur konigi Palestrinon kaj ties mirindan historion kaj kulturon tra la mondo. Tiu estas la dua celo. La unua estas disvastigi la uzadon de la internacia lingvo Esperanto en Palestrino mem. Se mi, membro de la Esperanto-klubo de Palestrino, ne sukcesas (aŭ eble eĉ ne provas) konvinki la lokan lernejestron starigi kurson pri Esperanto en Palestrino, mi ne devus lamenti, ke ILEI ne sukcesas konvinki UN-on instrui Esperanton en ĉiuj lernejoj de la mondo aŭ almenaŭ de EU-landoj.

Due venas la celo utiligi Esperanton por la solvo de la lingva problemo en internaciaj rilatoj kaj por faciligi la internacian komunikadon. Tio signifas, laŭ la Statuta ĵargono, prezenti Esperanton al ĉiuj internaciaj organizaĵoj, UN, Unesko, Eŭopa Unio, Organizaĵo por Afrika Unuiĝo, ktp. kaj peti ilin agnoski ĝin kiel rimedon por justa internacia komunikado. Ankaŭ ĉi tiu celo rilatas al la ekstero. Oni rajtas havi malsamajn ideojn pri la utileco de tiu agado, sed certe ĝi estas agado ne nur farinda sed farenda. Mi mem havas la impreson, ke ni sukcesas fari pli malmulte ol ni devus. Ankaŭ ĉi-rilate eble estas sintrompo. Oni pensas, ke la agado ĉe Unesko estas agado farata en Parizo kaj la agado ĉe la instancoj de Eŭropa Unio estas agado farata en Bruselo. Tio estas vera nur ĝis iu tre malgranda punkto. La ĉefa agado ĉe Unesko aŭ ĉe EU estas farata lande kaj loke. Se en Kipro ne estas eĉ unu esperantisto, estas tute vane alparoli la kiprajn parlamentanojn en Bruselo aŭ Strasburgo aŭ la kipran delegitaron ĉe Unesko. Se la landaj asocioj en kelkaj EU-landoj okupiĝas pri ĉio, krom pri alparolado de siaj naciaj eŭropaj parlamentanoj, nenio estas atingebla en Bruselo.

La tria kaj kvara celoj, finfine, venas al individuoj kaj al ilia feliĉa rilatado trans diferencoj de nacieco, raso, sekso, religio, politiko aŭ lingvo kaj akirado de fortika sento de solidareco inter la membroj de UEA kaj al disvolvo ĉe ili de kompreno kaj estimo por aliaj popoloj.

Efektive kiam temas almenaŭ pri la membroj de UEA, mi kredas, ke tiujn celojn ni konscie provas realigi per la konataj iloj. UEA eldonas revuo(j)n vaste legata(j)n tra la mondo, funkciigas la plej grandan libroservon, aranĝas la ĉiujarajn Universalajn Kongresojn, rilatas papere aŭ rete kun proksimume ĉiuj esperantistoj tra la mondo.

La sukcesa realigo de ĉi tiuj lastaj celoj, tamen, ne povas kontentigi nin, ĉar ni ja devas realigi ankaŭ (ĉu ĉefe?) la unuan kaj la duan. Ni ĉiam rediras al ni mem, ke la mondo nun estas pli malfacila ol ĝi estis en la tempoj de Zamenhof, ke nun ni estas regataj de tutmondaj senkoraj mastroj profit-amaj, sed ĉu vere estas tiel? Eble ne, eble Zamenhof kaj liaj samtempuloj nur estis pli kuraĝaj ol ni, kaj kuraĝis batali kontraŭ la caroj kaj la aliaj perfortaj reĝimoj de tiu tempo. Kaj kiel sufiĉe laŭdi la postajn generaciojn, kiuj sukcesis porti Esperanton tra kruelaj mondmilitoj en Eŭropo kaj ekster Eŭropo?

Eble simple ni devas sekvi ilian ekzemplon, kaj ĉesi kvereli kaj disputi inter ni pri malgrandaĵoj, kiuj havas neniun rilaton al niaj unua kaj dua celoj, kaj kuraĝe rilati al la neesperantistoj.

Oni demandas min ofte: "Kiuj estas la nunaj defioj antaŭ la Esperanto-movado?" Mi ofte respondas: "La kutimaj". Ili estas esence du.

Unuflanke ni devas konvinkiĝi, ke ni ne faras ion facile fareblan, ĉar ni volas plibonigi la mondon. En nia malgranda kampo, per niaj tute etaj fortoj, sed ja ni volas plibonigi la mondon, kaj tion ni povos fari nur forprenante iom da privilegioj de tiuj, kiuj nun havas ilin.

Poste ni devas konvinkiĝi agi ekvilibre kaj tolereme. Ni bezonas ĉiajn agadojn: desubajn [informado kaj instruado al normalaj homoj], desuprajn [informado kaj traktado kun politikistoj kaj internaciaj instancoj] kaj deflankajn [sciencaj studoj por apogi la aliajn agadojn]. Neniu havas la ŝlosilon por la vero aŭ por la sola ebla maniero triumfigi Esperanton. Do, ni faru ĉion ekvilibre. Individuo rajtas pasie interesiĝi nur pri unu agad-speco, sed organizaĵoj (de la loka grupo supren) ne.

Tiu ekvilibro estas postulata ankaŭ inter agado en Eŭropo (la tradicia) kaj agado ekster Eŭropo. Estas klare ke en la nuna momento multe pli da homoj volas lerni Esperanton en suda Barato ol en norda Svedujo. Ni alfrontu ekvilibre la situacion!

Do, ni estas antaŭ nova jaro de laboro. Ni alfrontu ĝin per certeco, ke el laboro venas rezultoj. La agado en la pasintaj jaroj diras al ni tion. Se ni investis laboron en Kabulo, esperantistoj komencis aperi en Kabulo. Se ni ne investis laboron en Etiopujo, esperantistoj ne ekestis en Etiopujo. La afero estas tiel simpla.

Al ĉiuj bonan laboron kaj grandan ekvilibron en la laboro!

Renato Corsetti

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/220a1

N-ro 195 (2005-01-10)
Ĵurio preta por akcepti konkursaĵojn

La verkoj, kiuj ĉi-jare partoprenos en la Belartaj Konkursoj de UEA, estos prijuĝataj de ĵurio, kies konsisto grandparte diferencas de la antaŭa. En la poezia branĉo ĉiuj juĝantoj estas novaj. En la vidbenda branĉo la ĵurio ne ŝanĝiĝis, sed en ĉiuj aliaj branĉoj almenaŭ unu juĝanto estas nova. En la strukturo de UEA la teamo de ĵurianoj havas statuson de komisiono. Jam antaŭe estis elektitaj ĝiaj prezidanto prof. Humphrey Tonkin kaj sekretariino Michela Lipari, kiuj preparis la proponon pri la juĝantoj en la unuopaj branĉoj.

En la poezia branĉo, kiu tradicie allogas la plej grandan nombron da konkursaĵoj, juĝos Carmel Mallia (Malto), Wouter Pilger (Nederlando) kaj Roberto Passos Nogueira (Brazilo), kaj en prozo Don Harlow (Usono), Donald Broadribb (Aŭstralio) kaj Konisi Gaku (Japanio). La konkursaj eseoj estos ekzamenataj de Detlev Blanke (Germanio), Gian Carlo Fighiera (Italio) kaj Tsukasa Kobayashi (Japanio). Martin Haase (Germanio), Wera Blanke (Germanio) kaj Paul Gubbins (Britio) pripesos la teatraĵojn. La ĵurio pri kantoj konsistas el Franz-Georg Roessler (Germanio), Jacques le Puil (Francio) kaj Bertilo Wennergren (Germanio/Svedio), dum Jouko Lindstedt (Finnlando), Anna Lowenstein (Italio) kaj James Resende Piton (Brazilo) elektos la Infanlibron de la Jaro. La vidbendojn plu taksos Roman Dobrzynski (Pollando), Brian Moon (Luksemburgio) kaj Francisco L. Veuthey (Nederlando).

Por vidbendoj la limdato de alsendo de konkursaĵoj estas la 1-a de julio, sed en la aliaj branĉoj la konkursaĵoj devas atingi la sekretariinon plej laste la 31-an de marto. Ĉion oni adresu al: Belartaj Konkursoj de UEA, p/a Michela Lipari, Viale Giulio Cesare 223, IT-00192 Roma, Italio; rete michela.lipariĈEesperanto.org. Praktikaj informoj pri partopreno en la Konkursoj aperis i.a. en la novembra numero de la revuo "Esperanto". La rezultojn oni anoncos en la 90-a UK en Vilno.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/195a2

N-ro 196 (2005-01-23)
UEA denove havas komisionon pri faka agado

Post longa paŭzo UEA denove havas komisionon pri faka agado. Dum iom da tempo la konata aktivulino de la instruista, katolika kaj SAT-agadoj Marija Beloŝevic (Kroatio) estis komisiito de UEA pri faka agado, sed la Estraro konkludis, ke pro la vasteco de tiu kampo pli konvena gvidorgano estas kelkmembra komisiono. Estrarano Amri Wandel estas kunordiganto de la nova komisiono. Krom Beloŝevic, kiel membroj estis elektitaj d-ro Petro Chrdle (Ĉeĥio), d-ro Imre Ferenczy (Hungario) kaj inĝ. Istvan Gulyas (Hungario). D-ro Chrdle respondecis pri la faka agado de UEA kiel estrarano en la periodo 1998-2001 kaj li de multaj jaroj organizas la popularajn Konferencojn pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST). D-ro Ferenczy estas prezidanto de Universala Medicina Esperanto-Asocio kaj inĝ. Gulyas vicprezidanto de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio. Ĉiuj komisionanoj estas membroj de la Komitato de UEA.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/196a2

N-ro 198 (2005-01-31)
Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo

La Esperanto-movado partoprenas ankaŭ ĉi-jare la festadon de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, gvidatan de Unesko, kiu ĉi-jare aparte altiras la atenton de ĉiuj je la brajla skribo kaj je la signolingvoj.

Tiuj formoj de komunikado estas ankaŭ esprimoj de apartaj grupoj, kiuj ĝis nun estis multe ignorataj. Same ignorataj estas multaj lingvoj, ne apartenantaj al ekonomie aŭ politike fortaj grupoj. Ni reasertas per la tuta forto, pri kiu ni disponas, ke politiko de komunikado kaj evoluigo, kiu estas indiferenta kaj ofte rekte malamika al la lokaj lingvoj, kondamnas al perforta kaj antaŭtempa formorto la plimulton de la lingvoj de la mondo kaj la kulturojn kunligitajn al ili.

Ni alvokas al la registaroj de ĉiuj landoj kaj al ĉiuj homoj sekvi la rekomendojn de Unuiĝintaj Nacioj, de Unesko kaj de la plej elstaraj pensuloj, kiuj agnoskis, ke neniu reala edukado eblas per fremda lingvo, kiel laŭvorte diris Gandi.

La internacia lingvo Esperanto estas lingvo por uzado nur en internaciaj rilatoj kiel neŭtrala maniero komuniki sen altrudo de la propra mond-rigardo al la aliaj homoj. Tial ĝi protektas la pluekziston de la gepatraj lingvoj, kies funkcion ĝi ne celas transpreni, kiel faris tra la tuta historio kaj ankoraŭ nun faras naciaj lingvoj, kiam ili estas uzataj por internaciaj rilatoj.

Pro tio la Esperanto-movado festas kune kun Unesko la Internacian Tagon de la Gepatra Lingvo, kiu estu ankaŭ okazo por festi la samvalorecon de ĉiuj lingvoj kaj de ĉiuj kulturoj kaj la internacian komunikadon surbaze de egaleco kaj reciproka respekto.

Renato Corsetti
Universala Esperanto-Asocio

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/198a2

N-ro 199 (2005-02-05)
Koresponda Servo Mondskala en 2004

210 esperantistoj petis korespondantojn ĉe Koresponda Servo Mondskala en la jaro 2004. Jam tri jarojn la nombro de petantoj restas sur sama nivelo (220 en 2002, 230 en 2003), dum en 2001 ĝi estis 385. Kreskanta uzo de retumado jam de pluraj jaroj reduktis la nombron de petantoj. Pli grava kialo de la subita falo post 2001 verŝajne tamen estas nesufiĉa diskonigo de la servoj de KSM fare de Esperanto-gazetoj kaj kursgvidantoj, pro kio UEA instigas ilin al pli da aktiveco ĉi-rilate.

Inter la pasintjaraj petantoj estis 32 retuzantoj. Nur tri petantoj volis korespondi nur rete. Same kiel en antaŭaj jaroj, plej multe da petantoj estis el Francio (59) kaj la duan lokon okupis Brazilo (42). El Kubo kaj Pollando al KSM sin turnis po 12 petantoj. La plej rimarkindaj faloj kompare kun 2003 estis en Rusio (el 35 al 6) kaj la afrikaj landoj (el 53 al 30). Entute KSM ricevis petojn el 37 landoj.

Jam de 1990 la korespondan servon de UEA prizorgas s-ro Francois Xavier Gilbert. La adreso de KSM estas: B.P. 6, FR-55000 Longeville en Barrois, Francio. Informilon kaj aliĝilon oni povas peti kontraŭ unu respondkupono. Por rekte ricevi adresojn de korespondemuloj, oni sendu du respondkuponojn kun detalaj indikoj pri si mem kaj pri la dezirataj korespondantoj.

La retadreso de KSM estas <ksmesperantoĈEaol.com> kaj de ĝia TTT-ejo: http://www.multimania.com/kosomo. En la TTT-ejo troviĝas ankaŭ aliĝilo, kiun oni povas surpaperigi kaj sendi al KSM.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/199a2

N-ro 201 (2005-03-05)
Forpasis Johano Bachrich

La 28-an de februaro forpasis en Karakaso la eminenta venezuela esperantisto Juan Eduardo Bachrich.

Li naskiĝis la 30-an de aprirlo 1921 en Vieno kaj lernis Esperanton en 1938 en Zemun, Jugoslavio. En 1937 li konatiĝis en Zagrebo kun Ivo Lapenna, kaj ekstudinte en 1940 en Budapeŝto li dum mallonga tempo kunlaboris kun tieaj esperantistoj. En 1948 Bachrich elmigris al Venezuelo, kie li tuj komencis informi pri Esperanto per publikaj prelegoj kaj gazetartikoloj. Li fariĝis motoro de Venezuela Esperanto-Asocio, kiu estis fondita en 1912. En 1975 VEA estis leĝe registrita kaj Bachrich fariĝis ĝia ĝenerala sekretario. En UEA li membriĝis jam en 1937 kaj ekde 1952 li estis loka delegito kaj fakdelegito pri plantkulturado. Kiel peranto de UEA li funkciis de 1974 ĝis 2001. Li estis membro de la Komitato de UEA 1992-1998, observanto 1978-82 kaj denove ekde 1998 ĝis sia forpaso. En 1992 Bachrich lanĉis la ideon pri amasa instruado de Esperanto per televido. Por atingi tiun celon li kontribuis al la realigo de la projektoj "Mazi en Gondolando" kaj "Esperanto: Pasporto al la tuta mondo". En la Tel-Aviva UK en 2000 la Komitato de UEA distingis lin per honora membreco de la Asocio.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/201a2

N-ro 204 (2005-04-02)
Nitobe-Simpozio pri lingvopolitikaj sekvoj de la pliampleksiĝo de EU

Post la lingvopolitikaj Nitobe-Simpozioj kadre de la Universalaj Kongresoj en 1996 en Prago, en 1999 en Berlino kaj en 2004 en Pekino, estas planate okazigi la 4-an Simpozion tuj post la 90-a Universala Kongreso en Vilno, de la 30-a de julio (sabate posttagmeze) ĝis la 1-a de aŭgusto 2005 (lunde posttagmeze). La aktoj de la 1-a kaj 3-a simpozioj (resp. "Al lingva demokratio" kaj "Al nova internacia lingva ordo") aperis libroforme kaj haveblas ĉe UEA .

La simpozioj ricevis la nomon laŭ la japana diplomato Nitobe Inazô, asista ĝenerala sekretario de la Ligo de Nacioj, kiu post partopreno de la UK 1921 en Prago, prezentis raporton pri Esperanto al la monda organizaĵo. La raporto estis represita en la aktoj de la 1-a Simpozio.

La Nitobe-Simpozioj celas diskutigi gravajan lingvopolitikajn problemojn ĉirkaŭ la temoj de lingva egaleco kaj internacia lingva komunikado, samtempe indikante pri alternativa lingvopolitika modelo, kiun jam prezentas aŭ povus prezenti la utiligo de Esperanto. La organizantoj invitas renomajn neesperantistajn lingvistojn kaj alifakajn kompetentulojn pri lingvopolitikaj problemoj. La simpozioj estas direktitaj unuavice al neesperantistoj.

La 4-a Nitobe-Simpozio en Vilno traktos la kadran temon "Lingvopolitikaj aspektoj de la pliampleksigo de Eŭropa Unio". Pri kio temas? Inter la multaj demandoj levitaj de la plivastigita membreco de Eŭropa Unio estas la demando pri lingvoj. Kiun aranĝojn oni faru pri la uzo de lingvoj en la diversaj EU-instancoj mem, kaj kiujn politikojn oni enkonduku ekzemple rilate la lernadon de lingvoj en la edukaj sistemoj de la diversaj landoj? La aktuala manko de formalaj politikoj en tiu ĉi tereno iom post iom kondukas al neformalaj aranĝoj, kiuj povus minaci la lingvojn kaj la kulturajn valorojn de iuj pli malgrandaj ŝtatoj kaj povus kompromiti la principon de egaleco inter ŝtatoj-membroj. La planata simpozio en Vilno celos esplori la diversajn politikajn alternativojn kaj atingi interkonsenton pri kelkaj bazaj rekomendoj pri la lingva politiko de EU en la novaj kondiĉoj.

Inter la aŭspiciantoj de la 4-a Nitobe-Simpzio estas la Litova Parlamento, la Universitato de Vilno, la Litova Akademio de Sciencoj, kaj Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-problemo (CED).

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/204a2

N-ro 205 (2005-05-01)
Observantoj elektis Komitatanon A

La konata ĉilia esperantisto José Antonio Vergara estis elektita de la Observantoj de la Komitato de UEA kiel Komitatano A ĝis la fino de la nuna mandatperiodo. La landaj kaj fakaj asocioj aliĝintaj al UEA, kiuj havas malpli ol 100 membrojn, rajtas nomumi por la Komitato Observanton, kiu en la komitatkunsidoj havas parolrajton sed ne voĉdonrajton. La Observantoj tamen rajtas elekti unu el inter si kiel plenrajtan Komitatanon A.

Post la komitataniĝo de s-ro Vergara entute 56 Komitatanoj A reprezentas la aliĝintajn landajn kaj fakajn asociojn en la supera organo de UEA. La individuaj membroj estas reprezentataj de 6 Komitatanoj B. Krome, en la Pekina UK la Komitatanoj A kaj B elektis 7 Komitatanojn C. La Statuto de UEA ebligas alelekti membrojn en tiu kategorio ĝis maksimume la kvarono de la nombro de Komitatanoj A kaj B, por "certigi al la Asocio la kunlaboron de spertuloj". Apud la plenrajtaj membroj en la laboroj de la Komitato partoprenas nun 10 Observantoj.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/205a2

N-ro 206 (2005-05-22)
Naŭ prelegoj en IKU kaj tri AIS-kursoj en Vilno

Naŭ fakuloj prelegos en la 58-a sesio de la Internacia Kongresa Universitato en la 90-a Universala Kongreso en Vilno. La Estraro aprobis la programo de IKU surbaze de la rekomendoj de la Komisiono pri IKU. Du el la prelegoj funkcios ankaŭ kiel enkondukoj al samtema kurso de Akademia Internacia de Sciencoj. Ekster la formala kadro de IKU okazos krome tria AIS-kurso.

La Vilnan IKU-sesion inaŭguros ĝia rektoro, prof. Aloyzas Gudavicius (Litovio). Post la inaŭguro li prelegos pri etnolingvistikaj aspektoj de Esperanto. Ankaŭ aliaj prelegoj rilatos al Esperanto aŭ interlingvistiko. D-ro Vilmos Benczik (Hungario) pritraktos skriban kaj voĉan Esperanton en semiotika spegulo kaj d-ro Aleksandr Duliĉenko (Estonio) la serĉadon de komuna lingvo por Eŭropo. Pri la aĝo de lingvoj parolos prof. Jouko Lindstedt (Finnlando), demandante, ĉu la litova vere estas maljuna kaj Esperanto juna lingvo. Pri granda publiko povas sendube jam anticipe kalkuli inĝ. Toon Witkam (Nederlando) kaj d-rino Jane Edwards (Usono), kies temoj estos respektive aŭtomata tradukado kaj vampiroj. D-ro Shigeaki Nagamachi (Japanio) prelegos pri la evoluo de matematiko kaj moderna matematika fiziko.

La prelego de d-ro Hans Michael Maitzen (Aŭstrio) kaj prof. Amri Wandel (Israelo), "La Lakta Vojo - nia hejmo en la universo", kaj tiu de prof. Ieva Ŝvarcaite (Litovio), "Homara agado en la teritorio de la lasta kontinenta glaciepoko en la ĉebalta regiono: ekologia aspekto" enkondukos AIS-kurson. Trian kurson de AIS en Vilno donos prof. Helmar Frank (Germanio) pri la temo "La Sibiua programo de eŭrolingvistiko".

Same kiel en ĉiuj Universalaj Kongresoj ekde 1997, ankaŭ en Vilno kongresanoj povos aĉeti presitan kolekton de la IKU-prelegoj, kiu estos vendata post la UK en la Libroservo de UEA.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/206a2

N-ro 207 (2005-06-01)
La 90-a UK jam super 2000 aliĝintoj

Ĝis la 1-a junio entute 2040 kongresanoj el 60 landoj aliĝis al la 90-a Universala Kongreso de Esperanto en Vilno (23-30 julio 2005). Sekve jam du monatojn antaŭ sia komenco la Vilna UK superis la pasintjaran UK en Pekino, al kiu aliĝis 2031 kongresanoj el 51 landoj kaj kiu estis la plej granda UK post la jaro 1999, kiam la UK en Berlino arigis 2712 aliĝintojn.

Kun 357 aliĝintoj la gastigonta lando Litovio estas ĉe la pinto de la statistiko. Ĝin sekvas Francio (225), Japanio (165) kaj Germanio (154). Multnombre reprezentataj en Vilno estos ankaŭ Pollando (95), Rusio (91), Italio (78), Nederlando (73), Finnlando (68), Svedio (62), Belgio (59), Ĉeĥio (45), Britio (44) kaj Danio (40). Apud Japanio, plej multe da ekstereŭropaj aliĝintoj ĝis nun liveris Usono (38), Korea Respubliko (32), Irano (24), Aŭstralio kaj Brazilo (po 21).

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/207a2

N-ro 208 (2005-06-10)
Thorsen-apogo por bibliotekoj denove disponeblas

Esperanto-bibliotekoj povas denove peti librojn, kiuj mankas en iliaj kolektoj, ĉar jam la naŭan fojon UEA disdonos subvenciojn de la Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen. Por subvencio rajtas kandidatiĝi bibliotekoj, kiuj ne estas subtenataj de ŝtata, urba aŭ alia publika instanco. La petojn devas akompani listo de dezirataj libroj, ordigita laŭ prefero. Diskoj, sonkasedoj, vidbendoj, k.a. ne-libraj varoj ne estas subvencieblaj. La subvencion oni ricevos kiel librojn surbaze de la listo, kiu akompanis la peton.

La petoj devas atingi la Centran Oficejon de UEA plej laste la 15-an de oktobro 2005. Krom paperpoŝte (UEA, Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando), eblas sendi ilin ankaŭ rete al direktoro @ co.uea.org.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/208a2

N-ro 209 (2005-07-05)
"Vojaĝo en Esperanto-lando" denove haveblas

La nuntempe plej furora Esperanta libro, "Vojaĝo en Esperanto-lando" de Boris Kolker, estas denove havebla, nun jam en tria eldono. Ĝia antaŭa eldono aperis en julio 2002 kaj la tuta eldonkvanto elĉerpiĝis en iom pli ol du jaroj. La unua eldono aperis en 1992 ĉe la Moskva eldonejo Progreso, sed en sia dua eldono ĉe UEA ĝi spertis ĝisfundan transformiĝon. Ĝi internaciiĝis enhave kaj ĝia grafika prezento fariĝis moderna kaj tre alloga. La plej nova eldono konservis la viglan dezajnon de Francisco Veuthey kaj fariĝis eĉ pli bela, ĉar ĝi aperis en pli granda formato, kun pli grandaj literoj kaj pli klaraj bildoj. Krome, troviĝas en ĝi kelkaj novaj ilustraĵoj.

La tekstaj ŝanĝoj estas minimumaj - nur du tekstoj, kiuj intertempe malnoviĝis, estas anstataŭigitaj - pro kio la dua kaj tria eldonoj estas uzeblaj samtempe en kursoj. Posedantoj de la nova eldono tamen profitos de multaj etaj modifoj (korektoj, aktualigoj, revortumoj kaj aldonaj informoj) en la komentaroj kaj apudtekstaj babiloj. Por la tria eldono Boris Kolker ankaŭ aldonis koncizajn informojn pri tipoj de planlingvoj, fundamenteco-oficialeco, Oficialaj Aldonoj, agad-direktoj de UEA, ktp. La teksto pri Interreto estas aktualigita kaj reverkita. Laŭ peto de multaj legantoj estas aldonita ankaŭ indekso de nomoj, kio ebligas facilan serĉon de informoj en tiu ĉi unika verko, kiu samtempe estas perfektiga kurso de Esperanto kaj vastpanorama gvidlibro pri la Esperanta kulturo.

Malgraŭ pli granda formato, la prezo de la 280-paĝa libro restas 18,00 eŭroj. Ekde samtempa mendo de minimume 3 ekz. ĉe la Libroservo de UEA oni ricevas trionan rabaton. Aldoniĝas 10% por sendokostoj (minimume 2,25 eŭroj) kaj por klientoj en EU 6% por imposto.

Aktualaj informoj pri "Vojaĝo en Esperanto-lando" estas troveblaj en la retpaĝo: http://eo.wikipedia.org/wiki/Vojaĝo

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/209a2

N-ro 210 (2005-08-03)
Rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2005

POEZIO: 1-a premio: Benoit Philippe (Germanio) pro la poemserio "Ekvadoro"; 2-a premio: Neide Barros Rêgo (Brazilo) pro "Rajdanto de l' revo"; 3-a premio: Sten Johansson (Svedio) pro "Vilna vilanelo". Partoprenis 31 verkoj de 16 aŭtoroj el 13 landoj.

PROZO: 1-a premio: Leif Nordenstorm (Svedio), pro "Signoj dum ŝtormo"; 2-a premio: Sten Johansson (Svedio), pro "Stranga hobio"; 3-a premio: Tim Westover (Usono) pro "Spektaklo". Partoprenis 34 verkoj de 18 aŭtoroj el 14 landoj.

ESEO: Premio "Luigi Minnaja": Sten Johansson (Svedio) pro "Uzi interreton kiel tekstaron por lingvaj esploroj"; 2-a premio: Sten Johansson (Svedio) pro "Bohemia amoro"; 3-a premio: ne aljuĝita. Partoprenis 6 verkoj de 5 aŭtoroj el 5 landoj.

TEATRAĴO: 1-a kaj 2-a premioj: ne aljuĝitaj; 3-a premio: Marko Nikolić (Serbio kaj Montenegro) pro "Vuk kaj revolucio". Partoprenis 2 verkoj de 2 aŭtoroj el 2 landoj.

KANTO: Premio "An-Song-San pri Kanto": Enrika Arbib (Israelo) pro "Balado pri Hamleto"; 2-a premio: Roy McCoy (teksto, Nederlando) kaj Reese Scott (melodio, Usono) pro "Suna veno"; 3-a premio: Doron Modan (Israelo) pro "Eble" kaj Alejandro Cossavella (Argentino) pro "La Pordo". Partoprenis 11 verkoj de 9 aŭtoroj el 6 landoj.

INFANLIBRO DE LA JARO 2004: Esperanto-societo "Liberiga Stelo" (Kroatio) pro "Rakontoj sub la lito" de la familio Klobučar: verkita de la patrino Antoaneta, ilustrita de la 12-jara filino Ana kaj el la kroata tradukita de la patro Davor. Partoprenis 2 libroj de 2 eldonejoj el 2 landoj.

VIDBENDOJ: 1-a premio: ne aljuĝita; 2-a premio: Jill Gubbins (Britio) pro "La Duonokulvitro"; 3-a premio: ne aljuĝita. Partoprenis 3 konkursaĵoj el 3 landoj.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/210a2

N-ro 213 (2005-09-01)
Forpasis TAKEUTI Yosikazu

UEA funebras perdon de ŝatata honora membro, s-ro TAKEUTI Yosikazu, kiu forpasis post suferiga malsano la 29-an de aŭgusto. S-ro Takeuti naskiĝis en 1931 kaj konatiĝis kun Esperanto en 1946. Ekde 1958 li aktivis en la regiona organizaĵo Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj (KLEG), i.a. kiel prezidanto de ĝia komitato kaj redaktoro de ĝia organo. Li flegis la lokan grupon de Takatuki dum kvardeko da jaroj kaj ankaŭ organizis kaj gvidis kursojn. En 1965 li estis prezidanto de la LKK de la 21-a Internacia Junulara Kongreso en Ootu. Samjare li membriĝis en UEA kaj ekde 1976 funkciis kiel delegito. Precipe kara al Takeuti estis progresigo de Esperanto en Azio. Li estis inciatinto de la Komisiono pri Azia Esperanto-Movado, kiun UEA starigis en 1984 kaj kies unua prezidanto li fariĝis. En tiu funkcio li mentoris la 1-an Azian Kongreson de Esperanto en Ŝanhajo en 1996 kaj la 2-an en Hanojo en 1999. Ekde 1993 li estis estrarano de Japana Esperanto-Instituto. Komitatano de UEA li estis 1992-2004. Ekde 2002 li gvidis la Elektan Komisionon de UEA, sed pro malsano li devis cedi la taskon post unu jaro.

En 2004 s-ro Takeuti farighis honora membro de UEA. La japana movado distingis lin per la Premio Ossaka en 1999.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/213a2

N-ro 215 (2005-09-26)
UEA invitas prelegi en la Florenca IKU-sesio

Dum la 91-a UK en Florenco okazos la 59-a sesio de Internacia Kongresa Universitato, kie rajtas lekcii universitataj profesoroj kaj personoj kun simila kvalifiko.

UEA nun invitas tiajn personojn rete aŭ papere prezenti siajn proponojn pri prelegoj al la sekretario de la IKU-komisiono, prof. dr-o Christer Kiselman, kiselmanCHEmath.uu.se, Poŝtkesto 480, SE-751 06 Uppsala, Svedio, plej laste 2006-01-31.

Okazos ankaŭ studsesio de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) kunlabore kun UEA. Membroj de AIS povas samtempe proponi kursojn, kies unua lekcio povus esti parto de IKU.

Propono enhavu (1) mallongan (ĉ. duonpaĝan) resumon de la prelego en Esperanto, (2) koncizan (ĉ. duonpaĝan) biografieton kun persona bibliografio kaj (3) foton taŭgan por publikigo.

Aparte bonvenaj estos prelegoj rilataj al la kongresa temo, kiu estas "Lingvoj, kulturoj kaj edukado al daŭrigebla evoluo". La samo validas por junaj kandidatoj kaj tiuj kiuj ankoraŭ ne prelegis en iu IKU.

Ĉiu preleganto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aliĝo. Prelego estos rekompencita per modesta honorario. Ĉiu proponinto estos informita pri la decido de la Estraro de UEA plej laste 2006-04-15 kaj, kaze de akcepto, sendu sian tekston al la Centra Oficejo plej laste 2006-05-31.

Pliaj detaloj troviĝas en la IKU regularo, rete konsultebla ĉe http://uea.org/dokumentoj/iku_regularo.html.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/215a2

N-ro 216 (2005-10-05)
"Vojaĝo en Esperanto-lando" pleje furoris en Vilno

La plej populara Esperanta libro de la lastaj jaroj, "Vojaĝo en Esperanto-lando" de Boris Kolker, estis la pinta furoraĵo ankaŭ en la kongresa libroservo de la 90-a UK en Vilno, kie ĝia ĵus aperinta tria eldono vendiĝis en 96 ekzempleroj.

Bonan debiton en la jubilea UK ĝuis ankaŭ "Sed homoj kun homoj". Tiu libro de Ziko Sikosek pri la 100-jara historio de Universalaj Kongresoj estis vendita en 66 ekzempleroj. La trian lokon en la vendostatistiko atingis la jam tradicia kajero kun la prelegoj de la Internacia Kongresa Universitato, kiu altiris 62 klientojn.

La Libroservo de UEA vendis en Vilno varojn por suma valoro de pli ol 32000 eŭroj. En la ĉi-suba listo estas la 20 plej venditaj varoj. Mankas en ĝi, tamen, diversaj malpli valoraj varoj (poŝtkartoj, skribiloj, insignoj, glumaroj ktp), da kiuj vendiĝis centoj.

1. "Vojaĝo en Esperanto-lando" (B. Kolker), 96 ekz. (12,00 EUR);
2. "Sed homoj kun homoj" (Z.M. Sikosek), 66 ekz. (bind. 20,00 / broŝ. 14,00 EUR);
3. "IKU-libro", 62 ekz. (7,50 EUR);
4. "Pasporta servo", 50 ekz. (10,00 EUR);
5-6. "La Zamenhof-strato" (R. Dobrzynski), 46 ekz. (18,00 / numerita 25,00 EUR);
5-6. "Manlibro pri instruado de Esperanto", 46 ekz. (7,50 EUR);
7. "Historio de Esperanto" (A. Korĵenkov), 36 ekz. (12,00 EUR);
8. "Gastono 1" (A. Franquin), 34 ekz. (7,20 EUR);
9-10. "Plena Ilustrita Vortaro 2005", 27 ekz. (72,50 EUR);
9-10. "La jaro 2006", 27 ekz. (5,10 EUR);
11. "Diverskolore" (T. Steele), 25 ekz. (9,00 EUR);
12-14. "Mil unuaj vortoj en Esperanto" (H. Amery), 20 ekz. (10,00 EUR);
12-14. "Saluton!" (A. Childs-Mee), 20 ekz. (7,20 EUR);
12-14. "Baza Esperanta radikaro" (W. Pilger), 20 ekz. (5,00 EUR);
15. "Pasteĉo" (S. Johansson), 19 ekz. (9,00 EUR);
16. "Litova lingvo per Esperanto-okuloj" (M. Vanden Bempt), 18 ekz. (16,50 EUR);
17-19. "Esperanto-literaturo" (kompakta disko), 15 ekz. (6,60 EUR);
17-19. "Prezidantoj de UEA" (kompakta disko), 15 ekz. (6,60 EUR);
17-19. "Arne, la ĉefido" (L. Nordenstorm), 15 ekz. (5,40 EUR);
20. "Litova murkalendaro (2005-2006)" (A. Skiesgilas), 14 ekz. (4,00 EUR).

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/216a2

N-ro 217 (2005-10-18)
Nova sekretario por la Centra Oficejo

La posteno de oficeja sekretario en la Centra Oficejo de UEA restis vaka post la emeritiĝo de s-ino Atie van Zeist en majo ĉi-jare. Intertempe la Ĝenerala Direktoro de UEA dungis por tiu posteno s-ron Ralph Schmeits, kiu eklaboros la 1-an de novembro. S-ro Schmeits estas 26-jara aktivulo de Nederlanda Esperanto-Junularo. Kun unujara kontrakto li deĵoros kvar tagojn semajne. S-ino van Zeist plu helpas pri sekretariaj taskoj kiel volontulo unu tagon semajne.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/217a2

N-ro 218 (2005-10-26)
François Grin prelegos pri la kongresa temo en Florenco

La temo de la 91-a Universala Kongreso de Esperanto en Florenco 2006 estas "Lingvoj, kulturoj kaj edukado al daŭrigebla evoluo". Pri la temo decidis la Estraro de UEA, kiu invitis kiel reĝisoron de ĝia traktado en la UK la ĉilian komitatanon de UEA Jose Antonio Vergara. La traktadon de la temo partoprenos la eminenta lingvopolitika fakulo François Grin, profesoro pri ekonomiko en la Universitato de Ĝenevo, kiu festparolos en la kongresa inaŭguro. La temreĝisoro s-ro Vergara, jovergaola(ĉe)surnet.cl, volonte akceptas proponojn pri aliaj kontribuoj kaj ideojn pri la temtraktado.

Ĉiuj estas petataj kunlabori kaj kundiskuti pri la temo jam antaŭ la UK. Por komenca informiĝo UEA rekomendas "Raporton pri Homara Evoluo" de la Evoluprogramo de Unuiĝintaj Nacioj, kiu estas trovebla en pluraj lingvoj ĉe:

http://hdr.undp.org/reports/global/2004/

Oni komencis ankaŭ esperantigi la raporton. Parto de la traduko jam estas legebla ĉe:

www.tejo.org/uea/traduko_el_HDR_2004

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/218a2

N-ro 219 (2005-11-29)
Sep bibliotekoj ricevis Thorsen-Apogon

La estrarano de UEA pri kulturo Claude Nourmont kaj ĝenerala direktoro Osmo Buller asignis subvenciojn al ok Esperanto-bibliotekoj el la rimedoj de la Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen. UEA disdonas ĉiujare ekde 1997 subvenciojn el la monsumo, kiun la konata dana esperantista paro donacis por pliriĉigi la kolektojn de bibliotekoj, kiuj ne estas financataj de ŝtara, urba aŭ alia publika instanco.

En 2005 disponeblis 1000 eŭroj. Al Slovakia Esperanto-Biblioteko oni asignis librojn je la valoro de 80 eŭroj. Triesta Esperanto-Asocio (Italio), Kultura Centro de Esperanto (Campinas, Brazilo) kaj Fonduso Cesar Vanbiervliet (Kortrijk, Belgio) ricevis po 100 eŭrojn. Provinca Filio Havano de Kuba Esperanto-Asocio ricevis 195 eŭojn kaj Esperanto-Societo "Cele-kula" (Nis, Serbio) 200 eŭrojn. La plej grandan subvencion, 225 eŭroj, ricevis Hubei-a Esperanto-Asocio (Ĉinio).

Petoj pri subvencioj en 2006 devos atingi la Centran Oficejon ĝis la 15-a de oktobro. Kun la peto necesas sendi liston de dezirataj libroj, kiuj estu ordigitaj laŭ dezirindeco.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/219a2

N-ro 196 (2005-01-23)
Terminologia Forumo en Vilno

Fariĝis jam kutimo aranĝi en Universalaj Kongresoj specialan programeron dediĉitan al interŝanĝo de spertoj inter homoj, kiuj verkis aŭ verkas fakvortarojn aŭ alimaniere okupiĝas pri problemoj de la evoluigo de la faka lingvaĵo de Esperanto. Ankaŭ en la 90-a UK en Vilno okazos simila aranĝo, la Terminologia Forumo.

La Forumo havas plurajn celojn. Ĝi ebligos al terminologoj informi pri verkitaj fakvortaroj kaj pri la problemoj, kiujn oni spertis dum ilia verkado. Eblos informi ankaŭ pri planataj aŭ jam prilaborataj projektoj kaj eventuale varbi kunlaborantojn por ili. Apartan atenton oni donos al la lastatempaj klopodoj refunkciigi la Terminologian Centron de UEA (TEC).

Tiuj, kiuj volas kontribui al la Terminologia Forumo, bv. sin direkti al la organizanto de la aranĝo, d-ro Detlev Blanke, .

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/196a3

N-ro 198 (2005-01-31)
Jam 1300 aliĝis al Vilno

La nombro de aliĝintoj al la 90-a Universala Kongreso en Vilno (23-20 julio 2005) superis jam 1300 fine de januaro. Pluraj aliĝiloj tamen ankoraŭ ne povis esti traktitaj, ĉar bankaj informoj pri la koncernaj pagoj ankoraŭ ne alvenis. La 31-an de januaro la registritaj aliĝintoj oficiale nombris 1294 el 50 landoj. Ekde la fino de decembro la nombro kreskis per 450 kaj aldoniĝis du pliaj landoj.

La unuan lokon ankaŭ en januaro plu okupis la kongresa lando Litovio kun 154 aliĝintoj, proksime sekvata de Francio (145). Pli ol cent kongresanoj anonciĝis ankaŭ el Germanio (128) kaj Japanio (106), kaj tiun limon verŝajne jam baldaŭ atingos Pollando (75). En la januara statistiko sekvas poste Nederlando (56), Finnlando (54), Italio (51), Svedio (50), Belgio (46), Rusio (43), Danio (39), Britio (34), Ĉeĥio (31), Estonio (29), Svislando (24) kaj Korea Respubliko (23).

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/198a3

N-ro 204 (2005-04-02)
Jarlibro — rete!

Por la individuaj membroj de UEA estas lanĉita nova reta servo: aliro al la aktualaj informoj pri la Delegita Reto kaj al aliaj movadaj informoj per Interreto.

Ne estas sekreto, ke iuj informoj en la Jarlibro iĝas malaktualaj jam antaŭ ol ĝi eliras el la presejo. Dum la jaro la fluo de korektoj pri novaj retadresoj, stratadresoj, telefonnumeroj, renomitaj stratoj kaj foje eĉ landoj, neniam haltas, tiel ke je la momento, kiam aperas nova Jarlibro signifa parto de la antaŭa jam ne plu estas fidinda.

Ekde nun aldone al la papera poŝformata libro la UEA-membroj ricevas la eblecon konsulti ĉiam aktualajn informojn rete - kun ĉiuj korektoj, konataj al UEA.

La sistemo ĉerpas la informojn rekte el la komputiloj de la Centra Oficejo kaj prezentas ilin en la maniero simila al la papera eldono, sed samtempe kun oportunaĵoj kutimaj por la retuzantoj: serĉiloj, hiperligoj, retpoŝto k.s.

La reta Jarlibro estas atingebla per la adreso http://reto.uea.org. Eniri ĝin rajtas ajna individua membro de UEA. La sola limigo estas, ke la membroj kun Gvidlibro vidas nur la movadajn informojn.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/204a3

N-ro 205 (2005-05-01)
Baldur Ragnarsson prelegis en la Malferma Tago

Baldur Ragnarsson aliĝis al la longa vico de elstaraj Esperanto-verkistoj, kiuj jam prelegis en la Malfermaj Tagoj de la Centra Oficejo de UEA. La islanda poeto estis la ĉefgasto de tiu ĉi tradicia aranĝo sabaton, la 23-an de aprilo, kun 65 vizitantoj el naŭ landoj. Ragnarsson faris du prelegojn, el kiuj la unua priskribis la islandan lingvon kaj la dua serĉis respondon al la demando "Esperanto-literaturo: iluzio, miraklo aŭ simpla fakto?" Ziko Sikosek prezentis sian freŝe aperintan verkon pri la historio de la Universalaj Kongresoj, "Sed homoj kun homoj". Nora Caragea prezentis kuriozan libron kun zamenhofaj proverboj, kiujn la leganto devas deĉifri el fremda alfabeto. La libroservisto Ionel Onet konigis al la publiko aliajn novaĵojn de la libroservo de UEA. Eblis ankaŭ spekti filmon pri litova folkloro kaj surbendigitan intervjuon kun la Nobel-premiito Reinhard Selten.

En la libroservo la plej popularaj titoloj estis la libro de Sikosek kaj la bildstrio "Tinĉjo en Tibeto". Entute la libroservo vendis dum la tago librojn kaj aliajn varojn por 2215 eŭroj.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/205a3

N-ro 206 (2005-05-22)
Kontribuu al la Kleriga Tago de la 90-a UK!

En Gotenburgo kaj Pekino, ni organizis en la kadro de la Universala Kongreso specialan kaj tre sukcesan Klerigan Tagon, en kiu okazis plej diversaj kunvenoj - pri la lingvo Esperanto, pri ĝia historio, pri la kongresa lando, pri novaj metodoj de informado, pri kiel organizi kongresojn, ktp. Multaj kongresanoj partoprenis (verŝajne eĉ plimulto de la kongresanoj), kaj sekve iris hejmen kun novaj ideoj kaj nova entuziasmo.

En Vilno ni denove prezentos Klerigan Tagon. Ni invitas vian partoprenon.

Ĉu vi en via urbo aŭ lando ellaboris sukcesan elpaŝon en la disvastigo de Esperanto? Eble vi trovis manieron enpenetri la lokan gazetaron, aŭ utiligas lokajn foirojn por prezenti Esperanton, aŭ ellaboris novajn kaj trafajn informilojn, aŭ organizas novstilajn kongresojn aŭ kunvenojn? Ni deziras, ke tiuj bonaj ideoj cirkulu en la Esperanto-movado, kaj ke vi prezentu ilin en nia Kleriga Tago.

Ĉu vi aparte interesiĝas pri iu aspekto de lingvoj - pri la minoritataj lingvoj en via lando, aŭ pri la stato de la angla lingvo, aŭ pri lingvo-instruado? Ĉu vi havas ion seriozan por diri pri la lingvo Esperanto kaj ĝia funkciado? Se jes, proponu vin kiel parolanton en la Kleriga Tago. Ĉu vi havas ion por diri pri la historio de nia lingvo, eble en via regiono? Ĉu ion pri la Esperanto-literaturo, kiun eble vi aparte studis aŭ deziras prezenti? Aŭ pri tradukado? Aŭ pri utiligo de Esperanto en Interreto? Aŭ pri Esperanto en radio? Aŭ en scienco?

Bonaj ideoj kaj interesaj informoj abundas en nia movado, sed ili ofte ne atingas la tagolumon. Jen okazo por prezenti viajn ideojn kaj opiniojn. Ni ankaŭ aparte interesiĝas pri plenaj programeroj. Se du-tri personoj deziras kune prezenti ion novan, aŭ organizi podian diskuton pri iu temo, ili nepre proponu tion.

Tradicie, nur fakaj asocioj kaj instancoj de UEA aŭ aparte invititaj personoj havis rajton prezenti programojn en la kadro de la Universalaj Kongresoj. Nun, per la Kleriga Tago, la vojo estas malfermita ankaŭ al vi.

Kaptu la okazon! Sendu vian proponon kiel eble plej baldaŭ al la organizantoj Humphrey Tonkin (tonkin @ hartford.edu) aŭ Michela Lipari (michela.lipari @ tiscali.it). Ne prokrastu!

Humphrey Tonkin

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/206a3

N-ro 207 (2005-06-01)
La membrara kresko de UEA plifortiĝas

La kresko de la individua membraro de UEA plifortiĝis en la unuaj monatoj de la nuna jaro. Ĝis la 31-a de majo UEA estis registritaj 5424 individuaj membroj, kio estas je 312 pli multe ol en la sama dato pasintjare. En 2004 la tutjara kresko estis 142. Parte la pli forta kresko en la maja statistiko verŝajne rezultas el pli efika administrado de kotizoj en la Centra Oficejo, sed ĉefe temas pri efektiva kresko.

Komence de junio la Centra Oficejo dissendos memorigan leteron al tiuj pasintjaraj membroj, kiuj ankoraŭ ne kotizis por la nuna jaro. Tiu dissendo ĉiujare rezultigas novan ondon de aliĝoj. La Centra Oficejo antaŭvidas, ke ĉi-jare la fina nombro de individuaj membroj denove superos 6000, unuafoje post la jaro 2001.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/207a3

N-ro 209 (2005-07-05)
UEA funebras perdon de honora patrono kaj honora membro

Universala Esperanto-Asocio perdis en junio du el siaj plej eminentaj membroj. La 14-an de junio, malpli ol du monatojn antaŭ sia 100-jariĝo, forpasis en Kembriĝo, Britio, la honora patrono Lionel Elvin. La 30-an de junio mortis en Zaragoza, Hispanio, la honora membro Fernando de Diego.

Prof. Herbert Lionel Elvin naskiĝis la 7-an de aŭgusto 1905, en la sama semajno, kiam en Bulonjo-ĉe-Maro estis kunvenanta la unua Universala Kongreso. Jam kiel junulo li lernis Esperanton. En 1924, kiam li estis 19-jarulo, aperis lia traduko "El la Skizlibro" de la usona verkisto Washington Irvin. Elvin faris imponan karieron kiel edukisto. De 1950 ĝis 1956 li estis direktoro de la Eduka Departemento de Unesko. Poste li estis profesoro pri edukado ĉe la Londona Universitato kaj de 1958 ĝis emeritiĝo en 1973 direktoro de ĝia Instituto pri Edukado. Prof. Elvin estis dojeno de la Honora Patrona Komitato de UEA, al kiu li estis invitita jam en 1963. En la 56-a UK en Londono, 1971, li estis rektoro de la Internacia Somera Universitato.

Fernando de Diego de la Rosa naskiĝis la 2-an de novembro 1919. En li la Esperanta mondo perdis unu el siaj plej brilaj kaj fekundaj beletristoj. Inter liaj pli ol 20 tradukvolumoj troviĝas i.a. "Cigana romancaro" de Lorca (1971), "La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha" de Cervantes (1977), "La familio de Pascual Duarte" de Cela (1985), "Cent jaroj de soleco" de García Márquez (1992) kaj "La oldulo kaj la maro" de Hemingway (1996). Tre valoraj estas liaj studoj "Pri Esperanta tradukarto" (1979) kaj "Pri literatura kritiko" (1984). En 2003 aperis lia granda Esperanta-hispana vortaro. En la UK en Valencio, 1993, Fernando de Diego estis elektita kiel honora membro de UEA.

ADIAŬO DE UEA AL FERNANDO DE DIEGO

D-ro Renato Corsetti, prezidanto de UEA, sendis al la funebra ceremonio por Fernando de Diego jenan mesaĝon kiel adiaŭon de UEA al sia honora membro.

Karaj familianoj kaj konatoj de Fernando de Diego, karaj esperantistoj,

mi skribas ĉi tiujn malmultajn liniojn por saluti Fernando-n de Diego kun tre peza koro.

Ĉiuj parolantoj de la internacia lingvo Esperanto konas lin. Mi ne devas memorigi pri liaj vivo kaj verkoj. Tiuj verkoj estis unu el la gravaj vivo-manifestiĝoj de Esperanto dum la dua duono de la pasinta jarcento. Plenmerite, do, li estis honora membro de Universala Esperanto-Asocio kaj, ĉefe, ricevis honoran lokon en la koro de ĉiuj esperantistoj, kiuj pere de li konatiĝis kun la hispana kulturo. Li estis, interalie, la plej sukcesa ambasadoro de tiu kulturo en la Esperanta mondo.

La pezo en mia koro nun ŝuldiĝas al io tute persona. Lia traduko de la Cigana Romancaro estis dum jardekoj mia plej granda gvidilo pri tradukado de poezio. Per ĝi mi lernis kiom grava estas la rekreado de la originalo fare de poeto-tradukisto. Mi daŭre instru-cele citis pecojn de tiu libro al pli junaj esperantistoj kaj plufaros.

Sed mi estas nur unu el la multegaj esperantistoj, kiuj havis personan rilaton al Fernando de Diego tra liaj verkoj. Kiel ni ĉi tie, tiuj multegaj ŝatantoj de liaj verkoj nun kunfunebras kun ni pro lia malapero, kvankam lia spirito certe ankoraŭ longe vivos inter ni kaj inter la postaj generacioj de parolantoj de Esperanto.

Universala Esperanto-Asocio, kiu ĝuis la privilegion havi lin kiel honoran membron, mallevas sian flagon kiel signo de partopreno al la doloro de la tuta komunumo de liaj konantoj kaj admirantoj.

Renato Corsetti
Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/209a3

N-ro 210 (2005-08-03)
Rezultoj de la Oratora Konkurso en 2005

La Oratora Konkurso por gejunuloj estis relanĉita en la Universala Kongreso en Zagrebo en 2001. En la ĉi-jara konkurso en la UK en Vilno partoprenis tri gejunuloj. La unuan premion gajnis laborantino de la Esperanta redakcio de Ĉina Radio Internacia, Wang Fang, kiu pritraktis la temon "Universalaj Kongresoj de Esperanto: por mi persone, kion ili signifas?" Aleks Kadar el Francio serĉis en sia parolado respondon al la demando "Eŭropo: ĉu nova potenco, ĉu nova kolonio?" kaj ricevis la duan premion. La tria premio estis aljuĝita al Natalja Parŝina el Rusio, kiu parolis pri la sama temo kiel la laŭreatino de la unua premio.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/210a3

N-ro 215 (2005-09-26)
Prezidanto de UEA alvokas por la Ago-Tago

Karaj esperantistoj,

vi certe ne bezonas mian memorigon por informi pri Esperanto okaze de la Ago-Tago ─ ĉi-jare la 1-an de oktobro ─ sed mi ĉiam volonte memorigas vin pri ĉi tiu tago, ĉar mi mem kun la grupanoj de mia eta loka grupo ĉiam partoprenas ĉi tiun komunan feston de la parolantoj de Esperanto.

La Ago-Tago estas de longa tempo la tradicia tago, en kiu lokaj grupoj kaj landaj asocioj tra la mondo aranĝas informajn eventojn celantajn la kuncivitanojn kaj laŭeble la gazetaron kaj la ceterajn inform-rimedojn.

Mi volas doni al vi nur unu ideon uzeblan dum la ĉi-jara Ago-Tago: Esperanto estas ilo por konservi la kulturan diversecon en la mondo. Pri la graveco de la pluteno de kultura diverseco konsentis ĉiuj landoj en la mondo, kiuj aprobis la dokumenton de Unesko pri tio. Pri tiu sama temo ankaŭ la ĉi-jara Ĝenerala Konferenco de Unesko okupiĝos, ĉar tamen kelkaj homoj, instancoj, landoj volas antaŭenigi la malan principon: kulturo kaj lingvoj ankaŭ estas varo, kaj oni traktu ilin kiel varojn.

Esperanto, ĉiukaze, ne celas preni la lokon de lokaj kaj naciaj lingvoj, sed ĝi helpas por teni ilin vivantaj kaj bonfartaj.

Do, kaj se vi vivas kiel mi en malgranda urbo aŭ vilaĝo kaj havas la bonan ŝancon senpere renkonti verajn vivantajn, kaj se vi vivas en urbegoj kaj ĉefe antaŭ via ekrano en la reta mondo, vi povas multege kontribui al la Ago-Tago per disinformado pri Esperanto kaj pri la ideo de lingva kaj kultura diverseco pere de tiu mirinda komunikilo, kiu estas la reto. Ne gravas la medio, en kiu vi vivas, ĉiu medio estas grava por Esperanto.

Bonan Ago-Tagon al ĉiuj, kaj ĉefe al tiuj, kies ago-tagoj ĉiujare estas 365 (366 en la superjaroj).

Amike
Renato Corsetti
Universala Esperanto-Asocio

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/215a3

N-ro 216 (2005-10-05)
Jubileo de la Centra Oficejo kiel temo en la Malferna Tago

Antaŭ 50 jaroj, en novembro 1955, la Centra Oficejo de UEA translokiĝis el la apud-Londona vilaĝo Heronsgate al la havenmetropolo Roterdamo. Tiun datrevenon atentos la venonta Malferma Tago de la CO, kiu okazos sabaton, la 26-an de novembro. Historiisto Ziko Sikosek prilumos tiam en sia prelego la historion de la ĉefaj sidejoj de la monda organizaĵo ekde Ĝenevo ĝis Roterdamo. Li ankaŭ intervjuos iamajn oficistojn, interalie John Rapley, kiu estis la lasta direktoro en la oficejo en Heronsgate, kaj Victor Sadler, kiu dum du jardekoj laboris en la Roterdama oficejo. Apud historiaj trarigardoj oni ankaŭ ne forgesos la aktualajn taskojn kaj defiojn de la Asocio, pri kiuj parolos prezidanto Renato Corsetti.

Kiel tradicie, la vizitantoj povos profiti de rabatoj en la libroservo kaj gajni esperantaĵojn en senpaga loterio. Kafo kaj teo, ankaŭ senpagaj, estos varmaj la tutan tagon. La Malferma Tago daŭros de la 10-a ĝis la 17-a horo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/216a3

N-ro 218 (2005-10-26)
100-jariĝo de la nederlanda Esperanto-movado en televido

La 3-a tutlanda kanalo de la Nederlanda Televido elsendis mardon, la 25-an de oktobro, duonhoran filmon okaze de la 100-jariĝo de la organizita Esperanto-movado en Nederlando. La elsendo enviciĝis en la ĉiusemajna rubriko de historiaj temoj "Andere tijden" ("Aliaj tempoj") de la televida asocio VPRO. Pri la historio de la lingvo kaj movado rakontis i.a. d-ro Marc van Oostendorp, s-ino J. ten Hagen, ges-roj Ans kaj Hans Bakker, kaj mag. Rob Moerbeek. Pluraj scenoj estis filmitaj en la Centra Oficejo de UEA. La tuton kompletigis malnovaj film- kaj sondokumentoj, en kiuj aperis i.a. d-ro L.L. Zamenhof, Andreo Cseh kaj la iama ĉefministro de Nederlando Willem Drees.

La tuta elsendo, kiu laŭ la televida esplorejo altiris 302 000 spektantojn, estas rigardebla en la retejo de VPRO:

http://www.vpro.nl/geschiedenis/anderetijden/index.shtml?4158511+2899536+23822849+24507680

En la retejo troviĝas ankaŭ diversaj tekstoj pri unuopaj subtemoj de la elsendo kaj ligiloj al multaj Esperanto-retejoj.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/218a3

N-ro 219 (2005-11-29)
Nova membrokarto de UEA enkondukita

La Centra Oficejo de UEA komencis liveri al la novaj membroj de la Asocio novstilan membrokarton. Temas pri kreditkartformata, plastumita kaj kolora karto, kies dezajno estas inspirita de la interreta hejmpaĝo de UEA. La unuan ekzempleron de la karto ĝenerala direktoro Osmo Buller transdonis al prezidanto Renato Corsetti dum sia laborvizito al Florenco la 18-an de novembro. Krom la novaj membroj de UEA, la novstilan karton ricevos inter la unuaj ankaŭ la komitatanoj de UEA kaj TEJO kaj la membroj de Societo Zamenhof.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/219a3

N-ro 196 (2005-01-23)
Junaj esperantologoj prelegu en Vilno

Jen kaj jen aperas junaj talentaj esperantistoj kun universitata klero, eĉ kun doktoreco, kiuj verkis interesajn esperantologiajn studojn, prezentis magistrigajn aŭ doktorigajn disertaciojn aŭ intencas tion fari, kaj tamen restas relative nekonataj. La bedaŭrinde nesufiĉa intereso en la movado por tia scienca agado ofte sekvigas certan frustron aŭ eĉ malaperon de tiuj talentuloj. La Esperanto-movado tamen bezonas ĉiun talentulon, ne nur en la sferoj de faka apliko, beletro ktp., sed aparte ankaŭ en la sferoj de interlingvistiko kaj esperantologio. Ja restas ankoraŭ multo por esplori pri internacia lingva komunikado, pri planlingvoj kaj tute aparte pri Esperanto kun ties komunumo, por havi pli bonan science bazitan fundamenton por niaj klopodoj kaj argumentoj.

Pro tio la tradicia Esperantologia Konferenco, okazonta kadre de la 90-a Universala Kongreso en Vilno, ne rilatos al iu konkreta temo sed estos loko precipe por junaj esperantologoj. Ili prezentu siajn studo-finajn disertaciojn, diskutigu siajn aperintajn aŭ aperontajn verkojn aŭ informu pri temoj, pri kiuj ili estas laborantaj, aŭ pri scienc-organizaj aspektoj de sia esperantologia agado. Krom tio la konferenco diskutu, kion ŝanĝi, por ke junaj intelektuloj, provizitaj per diversfakaj modernaj scioj, sin sentu pli forte ol ĝis nun motivitaj verki science pri Esperanto.

Estas planate eldoni la aktojn de la konferenco. La Estraro de CED, kiu aŭspicias la konferencon, elektos la plej bonan inter la altkvalitaj kontribuaĵoj por eventuala aperigo en la socilingvistika revuo "Language Problems & Language Planning". En kazo de neceso oni klopodos trovi eblecon finance subvencii la partoprenon de taŭgaj kandidatoj. Interesitoj sin anoncu ĉe d-ro Detlev Blanke .

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/196a4

N-ro 204 (2005-04-02)
UEA ĉiam pli populara

Post la publikigo de la statistiko pri la membraro de UEA en la jaro 2004 la Centra Oficejo ricevis demandojn pri la evoluo de la membraro en la nuna jaro.

La kresko de la membraro estas eĉ pli forta ĉi-jare. Pro manko de statistikaj informoj ne eblas kompari la membronombron fine de marto 2005 kun tiu fine de marto 2004. La plej fruaj informoj el 2004 estas de la 12-a de majo, kiam 4784 membroj estis kotizintaj. Fine de marto 2005 la nombro estis 4816. Sekve la membronombro jam en marto superis per 32 la nombron meze de majo pasintjare. Kvankam la kresko parte rezultas el pli efika administrado en la Centra Oficejo, ĉefe temas pri efektiva kresko. Surbaze de la spertoj en antaŭaj jaroj la marta membronombro supozigas finan kreskon de 200-500 individuaj membroj kompare kun 2004, sed eĉ pli forta kresko estas reale atingebla.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/204a4

N-ro 205 (2005-05-01)
Komuniko el la CO

La Centra Oficejo de UEA travivas malfacilan periodon pro longdaŭra malsano de sia ĉefkontisto s-ro Marvin H. Stanley. Kvankam intertempe la antaŭa direktoro de la CO, s-ro Pasquale Zapelli, ekdeĵoris kiel duontempa administra oficisto, foresto de la ĉefkontisto neeviteble lezas la funkciadon de la CO. Pro eventualaj malglataĵoj en la plenumado de servoj mi petas komprenemon de la membroj.

Osmo Buller
Ĝenerala Direktoro de UEA

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/205a4

El Gazetaraj Komunikoj

UEA invitas proponojn prelegi en IKU 2023 en Torino
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1072 (2022-10-24)

108-a Universala Kongreso de Esperanto en Torino: aliĝilo, temo, reĝisoro kaj LKK
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1056 (2022-08-14)

Novaĵoj: cifereca Kongresa Libro de la 107-a UK kaj kongresa apo disponeblas
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1048 (2022-07-18)

Pri indiĝenaj lingvoj en Montrealo: Fettes reĝisoros la temon de la 107-a UK
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1022 (2022-02-20)

UEA invitas prelegi en la 75-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 983 (2021-09-23)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2022