La Esperanto-movado partoprenas ankaŭ ĉi-jare la festadon de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, gvidatan de Unesko, kiu ĉi-jare aparte altiras la atenton de ĉiuj je la brajla skribo kaj je la signolingvoj.
Tiuj formoj de komunikado estas ankaŭ esprimoj de apartaj grupoj, kiuj ĝis nun estis multe ignorataj. Same ignorataj estas multaj lingvoj, ne apartenantaj al ekonomie aŭ politike fortaj grupoj. Ni reasertas per la tuta forto, pri kiu ni disponas, ke politiko de komunikado kaj evoluigo, kiu estas indiferenta kaj ofte rekte malamika al la lokaj lingvoj, kondamnas al perforta kaj antaŭtempa formorto la plimulton de la lingvoj de la mondo kaj la kulturojn kunligitajn al ili.
Ni alvokas al la registaroj de ĉiuj landoj kaj al ĉiuj homoj sekvi la rekomendojn de Unuiĝintaj Nacioj, de Unesko kaj de la plej elstaraj pensuloj, kiuj agnoskis, ke neniu reala edukado eblas per fremda lingvo, kiel laŭvorte diris Gandi.
La internacia lingvo Esperanto estas lingvo por uzado nur en internaciaj rilatoj kiel neŭtrala maniero komuniki sen altrudo de la propra mond-rigardo al la aliaj homoj. Tial ĝi protektas la pluekziston de la gepatraj lingvoj, kies funkcion ĝi ne celas transpreni, kiel faris tra la tuta historio kaj ankoraŭ nun faras naciaj lingvoj, kiam ili estas uzataj por internaciaj rilatoj.
Pro tio la Esperanto-movado festas kune kun Unesko la Internacian Tagon de la Gepatra Lingvo, kiu estu ankaŭ okazo por festi la samvalorecon de ĉiuj lingvoj kaj de ĉiuj kulturoj kaj la internacian komunikadon surbaze de egaleco kaj reciproka respekto.
Renato Corsetti
Universala Esperanto-Asocio
Deklaro de la 107-a Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo, Kanado
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1057 (2022-08-15)
Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de la Indiĝenaj Popoloj de la Mondo, 9 aŭgusto 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1055 (2022-08-10)
Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Amikeco, 30 julio 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1049 (2022-07-28)
Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Familioj, 15 majo 2022: Paco en la homa familio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1036 (2022-05-14)
Mesaĝo de UEA al UN kaj Unesko okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, 21 februaro 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1019 (2022-02-11)