Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 183 (2004-07-01)
Uea-membroj elektis komitatanojn B

Entute 1491 individuaj membroj de UEA uzis ĝustatempe sian rajton voĉdoni en la plej grandskala regula referendumo de la Esperanto-komunumo por elekti ses Komitatanojn B de UEA por la periodo 2004-2007. El 5140 dissenditaj balotiloj revenis 29,0%. Sekve la balot-aktiveco restis iom sub tiu en 2001, kiam ĝi estis 31,4%.

La voĉoj estis nombritaj en la Centra Oficejo la 1-an de julio. Partoprenis la membroj de speciala komisiono elektita de la Estraro de UEA. Ĝi konsistis el la Ĝenerala Direktoro Osmo Buller kaj la individuaj membroj Simo Milojevic, Rob Moerbeek kaj Piet Schuil. En ĝia naŭhora tasko la komisionon asistis individua membro Francisco L. Veuthey, oficistoj Marcus Sikosek kaj Stanka Starcevic, kaj volontulo de TEJO Joel Amis.

Plej multe da voĉoj rikoltis István Ertl (Belgio), eksredaktoro de la revuo "Esperanto". Kun 882 voĉoj li ankaŭ estis la sola kandidato, kiun apogis plimulto de la balotintoj. Aliaj sukcesaj kandidatoj estis Amri Wandel (Israelo) kun 720 voĉoj, Marija Belosevic (Kroatio) kun 605, Lee Chong-Yeong (Korea Resp.) kun 602, Jukka Pietiläinen (Finnlando) kun 565 kaj Slavik Ivanov (Rusio) kun 546 voĉoj. Wandel, Belosevic kaj Lee membris ankaŭ en la malnova Komitato, dum Ertl, Pietiläinen kaj Ivanov eniros la superan organon de UEA kiel novaj membroj. La 26-jara Ivanov estas de longe la plej juna kandidato, kiu sukcese trairis la balot-elprovon de la membraro de UEA. La averaĝa aĝo de la elektitoj estas 44 jaroj.

La ceteraj kandidatoj ricevis voĉojn jene: Yves Bellefeuille 535, Chuck Smith 534, Wu Guojiang 525, Hokan Lundberg 480, Jose Antonio Vergara 450, Philippe Chavignon 422, Choi Yunhuy (Hortensio) 419, Ivo Osibov 359, Diccon Masterman 347 kaj Francisko Simonnet 233. Estis entute 1485 validaj kaj 6 malvalidaj balotiloj.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/183a1

El Gazetaraj Komunikoj

UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)

Premio 2020 de Fondaĵo Antoni Grabowski al Bertilo Wennergren
Gazetaraj Komunikoj n-ro 907 (2020-09-11)

Rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 903 (2020-09-06)

Societo Zamenhof kaj Belartaj Konkursoj en MondaFest’ 2020, la 6-an de septembro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 902 (2020-09-02)

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia tago de Biciklo, 3 junio 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 882 (2020-06-03)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020