Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 175 (2004-03-07)
Subteno por grava reta projekto

La estraro de UEA unuafoje decidis doni aŭspicion por reta projekto. La informan kaj moralan subtenon de la Asocio havos volontula grupo, gvidata de Tim Morley, kiu celas esperantigi la programaron OpenOffice.org.

Sekvas klarigoj pri OpenOffice.org kaj la agado pri ĝia esperantigo, preparitaj de Tim Morley:

OpenOffice.org estas nekomerca, senpage distribuata programaro, kreata kolektive de volontulaj programistoj. Laŭ funkcioj ĝi estas tre simila al la konata oficeja programaro de Microsoft, t.e. Word, Excel, PowerPoint, ktp. Ĝi povas funkcii en pluraj operaciaj sistemoj, inkluzive Vindozo kaj Linukso. Interesiĝantoj povas elŝuti la programaron el www.openoffice.org aŭ aĉeti KD-on kontraŭ malgranda sumo ekz. ĉe la "Linŭ Emporium" (http://www.linŭemporium.co.uk/products/applications/#pid4523).

La laboro estas ege granda, sed la efiko, kaze de sukceso estus vere signifa. Por sukcesigi la projekton oni bezonas pli da volontuloj.

Por tio oni serĉas personojn, kiuj:

  • kapablas kompetente skribi en Esperanto
  • komprenas la anglan, ĉefe la prikomputikan anglan
  • havas komputilon (aŭ Vindoza, aŭ Linuksa)
  • kapablas instali programo(j)n en la komputilo
  • havos kelkajn horojn ĉiusemajne dum iom da tempo
  • deziras helpi esperantigi la programaron OpenOffice.org

Des pli bone se ili ankaŭ:

  • havas grandtraigivan konekton al interreto
  • havas Novan PIVon, grandan (teknikan) vortaron anglan/Esperantan
  • jam tradukis programojn
  • jam uzis poEdit aŭ KBabel
  • povas/scias uzi grep
  • havas multe da libera tempo (!)

Tamen tiuj lastaj petoj estas deziroj, ne bezonaĵoj.

La sinanoncojn oni sendu al la adreso reto@.spamaĵo?uea.org

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/175a2

El Gazetaraj Komunikoj

UEA inaŭguras ĉe la reta Revuo Esperanto rubrikon pri Monda Kulturo: partoprenu!
Gazetaraj Komunikoj n-ro 787 (2019-03-17)

La 104-a UK: informkanaloj, reta aliĝilo kaj LKK
Gazetaraj Komunikoj n-ro 761 (2018-10-05)

La afrika esperantistaro pretas inviti la mondon
Gazetaraj Komunikoj n-ro 531 (2014-01-09)

Sekretario de IKU kaj Komisiono pri Belartaj Konkursoj elektitaj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 404 (2010-12-15)

En la reta brokantejo de UEA nun ankaŭ periodaĵoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 396 (2010-09-16)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020