Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 192 (2004-12-29)
Romano de John Francis por infanoj

Fine de novembro, ĝustatempe por lanĉo en la Malferma Tago de la Centra Oficejo, aperis ĉe UEA la romano "La kastelo de Vitro" de John Francis. La nova verko prenas tute apartan lokon ne nur en la verkaro de Francis mem sed en la originala Esperanto-literaturo ĝenerale, ĉar temas pri porinfana romano.

En "La kastelo de Vitro" du geknaboj, Stela kaj Ernesto, dum somera vagado trairas misteran pordon, malantaŭ kiu atendas ilin aventuro en magia mondo kun plej strangaj mirindaĵoj kaj grandaj danĝeroj. Kelkfoje la leganto eĉ povas senti en la verko trajtojn parencajn kun la famaj romanoj pri Harry Potter, kvankam pri influo ne temas, ĉar Francis finis sian romanon jam antaŭ dudeko da jaroj. Unue ĝin planis eldoni Neil Salvesen sub sia marko "Esperantaj Kajeroj", sed lia forpaso malhelpis tion, ĝis UEA transprenis la planon de sia iama direktoro.

La libro havas 197 paĝojn kaj estas ilustrita de Francisco L. Veuthey. Ĝia prezo estas 18,00 eŭroj (plus imposto de 6% en EU), kun triona rabato ĉe la Libroservo de UEA ekde samtempa aĉeto de minimume tri ekzempleroj.

Aliaj verkoj de John Francis, kiuj estas ankoraŭ haveblaj ĉe UEA, estas la rakontaro "Vitralo" (EUR 12,00), la sciencfikcia romano "Misio sen alveno" (EUR 7,50) kaj "Tri rakontoj pri la Miljara Paco" (EUR 11,40). Tuj elĉerpiĝonta estas la poemaro "Kvaropo" el 1952 (EUR 21,90), en kiu Francis debutis kun siaj kolegoj el la skota skolo, W. Auld, J. Dinwoodie kaj R. Rossetti.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/192a2

El Gazetaraj Komunikoj

Ĉirkaŭ 1200 aliĝis al Roterdamo: Francio ĉepinte
Gazetaraj Komunikoj n-ro 281 (2008-02-14)

Aliĝoj al UK 2008: Nederlando kaj Francio ĉepinte
Gazetaraj Komunikoj n-ro 277 (2007-12-25)

John Wells en la novembra malferma tago
Gazetaraj Komunikoj n-ro 242 (2006-09-08)

Italaj infanoj rikoltis premiojn en finna fabelkonkurso
Gazetaraj Komunikoj n-ro 135 (2001-10-09)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020