Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 179 (2004-05-23)
Pozitiva evoluo de la membraro en 2003

Kun 16978 membroj la statistiko de UEA denove turniĝis en kreskon en 2003. La pasintjara membronombro superas per 716 la nombron de 16262 en 2002. La kresko ŝuldiĝas al plimultiĝo de aligitaj membroj. En 2003 la landaj asocioj pagis al UEA por 11264 membroj, dum en 2002 temis pri 10549. Inter la aligitaj membroj radikale kreskis la nombro de junaj membroj, kiuj konsistigas la aligitan membraron de la junulara sekcio TEJO. Kompare kun 1162 en la antaŭa jaro, en 2003 TEJO havis 1908 aligitajn membrojn. Tiu kresko tamen plejparte estas ŝajna, ĉar en 2002 multaj landaj asocioj ne indikis, kiom el iliaj membroj estis junaj.

Ankaŭ la nombro de individuaj membroj ĉesis fali. En 2003 UEA havis 5714 individuajn membrojn, kio signifas simbolan kreskon de 1 membro kompare kun 2002, kiam la nombro estis 5713. Provizoraj informoj pri la evoluo en 2004 indikas, ke la pasintjara rezulto ne estis incidenta. La 20-an de majo la Centra Oficejo registris jam la 5000-an membron, kiu kotizis por la nuna jaro. En 2003 oni atingis tiun limon nur fine de junio. Tio parte rezultas el pli efika administrado en la CO, sed temas ankaŭ pri efektiva kresko de la membraro.

En 2003 la konsisto de la individua membraro estis: Membroj kun Gvidlibro 375 (410 en 2002), Membroj kun Jarlibro 1197 (1099), Junaj Membroj kun Jarlibro 231 (235), Membroj-Abonantoj 2799 (2834), Junaj Membroj-Abonantoj 139 (161), Dumvivaj Membroj 843 (860), Junaj Dumvivaj Membroj 23 (18), Dumvivaj Membroj kun Jarlibro 26 (19), Junaj Dumvivaj Membroj kun Jarlibro 6 (5), Honoraj Membroj 65 (61) kaj Membroj de la Honora Patrona Komitato 10 (11).

La plej fortan bazon UEA havis en Japanio, kie el 1445 membroj 1069 estis aligitaj kaj 376 individuaj membroj. Sekvis Germanio kun 1231 membroj (resp. 682 kaj 549), Ĉinio 1180 (1050 kaj 130), Francio 1165 (564 kaj 601), Italio 1025 (821 kaj 204), Belgio 789 (641 kaj 148), Usono 721 (350 kaj 371), Brazilo 650 (246 kaj 404), Svedio 615 (400 kaj 215), Britio 569 (403 kaj 166) kaj Nederlando 536 (277 kaj 259). En 2003 UEA havis membrojn en entute 111 landoj.

Laŭlanda membrostatistiko troviĝos en la junia numero de la revuo "Esperanto". Tie aperos ankaŭ detaloj pri la nombroj en diversaj membrokategorioj kaj en aliaj kotizkategorioj (Societo Zamenhof, Patronoj de TEJO, abonoj de la revuoj "Esperanto" kaj "Kontakto") en la jaroj 2001, 2002 kaj 2003.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/179a1

El Gazetaraj Komunikoj

UEA-membraro en 2012: malkresko sed tamen super 5000
Gazetaraj Komunikoj n-ro 492 (2013-03-21)

La membraro de UEA forte kreskas
Gazetaraj Komunikoj n-ro 185 (2004-08-31)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020