Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 190 (2004-12-10)
Plu eblas subskribi Manifeston 2000

En 1999 Unesko lanĉis kampanjon por kolekti subskribojn por Manifesto 2000, kiu estis iniciatita de grupo de laŭreatoj de la Nobel-premio pri paco. Origine la kampanjo celis daŭri nur en la jaro 2000, kiu estis proklamita kiel Internacia Jaro por Kulturo de Paco. Inter ĉiuj ne-registaraj organizaĵoj UEA -- kies tiujara kongreso en Tel-Avivo estis distingita de Unesko kiel Flagŝipa Evento de la Jaro -- estis unu el la plej aktivaj kolektantoj de subskriboj por la Manifesto 2000.

La ses bazaj principoj de Manifesto 2000 estas:

- Respekti ĉiun vivon;
- Rifuzi perforton;
- Dividi kun aliaj;
- Aŭskulti por kompreni;
- Konservi la planedon; kaj
- Remalkovri solidarecon.

Ĉar la enhavo de Manifesto 2000 restas daŭre aktuala, Unesko decidis daŭrigi la kolektadon de subskriboj dum la tuta Internacia Jardeko por Kulturo de Paco, t.e. ĝis la jaro 2010. Pro tio estas ree malfermita la ebleco rete subskribi la Manifeston 2000 en la TTT-ejo de UEA ĉe la adreso:

http://www.uea.org/agadoj/projektoj/manifesto2000.html

Eblas ankaŭ peti paperajn ekzemplerojn de la Manifesto por kolekti subskribojn ekz. en Esperanto-aranĝoj kaj lokaj grupoj kaj por poste sendi ilin al UEA. Oni povas peti ilin ĉe <uea.unesko@.spamaĵo?esperanto.org> aŭ ĉe la Centra Oficejo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/190a3

El Gazetaraj Komunikoj

Virtuala Kongreso de Esperanto: jam eblas rete aliĝi, senpage por UEA-membroj, ĝis la 26-a de julio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 890 (2020-06-27)

La dua bulteno por Montrealo 2020 haveblas rete
Gazetaraj Komunikoj n-ro 846 (2020-02-02)

La decembra numero de la revuo Esperanto elŝuteblas senpage
Gazetaraj Komunikoj n-ro 781 (2019-01-27)

La januara numero de la revuo Esperanto elŝuteblas senpage
Gazetaraj Komunikoj n-ro 724 (2018-01-31)

S​ubteneblo por partopreni la UK-on​ en Lisbono
Gazetaraj Komunikoj n-ro 706 (2017-10-01)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020