Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 188 (2004-11-30)
Malferma Tago ripetis rekordon kaj faris novan

De ses jaroj la Centra Oficejo de UEA ne estis tiel homplena kiel en la 21-a Malferma Tago sabaton, la 27-an de novembro, kiam ĉ. 150 esperantistoj el 18 landoj vizitis sian domon en Roterdamo. Tio egalas la rekordon el novembro 1998, sed ĉi-foje la vizitantoj estis pli aĉetemaj ol tiam. La antaŭa vendorekordo estis 4961 eŭroj, sed kvazaŭ por festi la 10-jariĝon de la tradicio de Malfermaj Tagoj la Libroservo de UEA povis registri novan rekordon de 5262 eŭroj.

La programo de la Tago estis aparte riĉa kaj kulminis en mallonga ceremonio, dum kiu prezidanto Renato Corsetti transdonis la Premion "Onisaburo Deguĉi" al Marjorie Boulton. Tiu ĉi plej grava premio de UEA rekonas longdaŭran agadon por internacia amikeco kaj paco pere de Esperanto. Ĝia ĉi-jara ricevanto estis anoncita en la UK en Pekino, sed ĉar Marjorie Boulton ne povis ĉeesti tie, la transdono de la Premio okazis en la Malferma Tago. Post la premiado la laŭreatino faris impresan prelegon kun la temo "Tra Lumo kaj Mallumo: kelkaj memoroj de veteranino". UEA eldonos ĝin en formo de ilustrita libreto.

Estraranino Claude Nourmont enkondukis omaĝon al Luiza Marin, al kiu Unuiĝo Franca por Esperanto donacis partoprenon en la Malferma Tago por danki ŝin pro preskaŭ 27-jara deĵorado en la oficejo de UFE. Ĝenerala Direktoro Osmo Buller laŭdis la agadon de s-ino Marin kiel modela ĉefdelegito kaj peranto, kaj Atie van Zeist, sekretariino de la CO, transdonis al ŝi rozon kiel simbolon de la dankemo de la Roterdama stabo pro bona kunlaboro tra la jaroj.

Pluraj novaj originalaj Esperanto-verkoj estis prezentitaj. La plej freŝa estis la romano "La kastelo de Vitro" de John Francis, kiu estis unuafoje aĉetebla en la Malferma Tago. Ĝin prezentis Francisco Veuthey, kiu ilustris la verkon. Jorge Camacho prezentis siajn poemarojn "Celakantoj" kaj "Saturno", kiuj aperis ĉi-jare same kiel la romano "Dek tagoj de kapitano Postnikov" de Mikaelo Bronŝtejn, kies multtalenta aŭtoro krome plezurigis la publikon per siaj kantoj. Alian muzikan kontribuon al la programo faris la kantgrupo Akordo, kiu prezentis ankaŭ sian kompaktan diskon "Kristnaska kordo" kun 25 kristnaskaj kantoj el diversaj landoj kaj kulturoj.

Fine de la posttagmezo du surprizaj aldonoj al la antaŭanoncita programo plenigis la salonon Zamenhof. Unue Povilas Jegorovas, prezidanto de LKK, raportis pri la preparoj por la 90-a UK en Vilno. La LKK-prezidanto vidis sian raporton premiita per kelkaj tujaj aliĝoj. La programero "Estraranoj respondas" donis okazon diskuti kun la ĉeestantaj estraranoj, kiuj estis entute kvar, ĉar apud Corsetti kaj Nourmont partoprenis ankaŭ Ulla Luin kaj Ans Bakker-ten Hagen, respektive ĝenerala sekretariino kaj estraranino pri financo kaj administrado. Plia agrabla surprizo estis la ebleco renkonti du membrojn de la Esperanto-redakcio de Pola Radio, Barbara Piertzak kaj Gabriela Kosiarska, kiuj registris dum la Tago plurajn intervjuojn por aŭdigo en proksimaj elsendoj. Al Marjorie Boulton redaktorino Pietrzak ankaŭ transdonis kiel specialan donacon de Pola Radio registraĵon de iama intervjuo kun la fama verkistino.

Al la nova vendorekordo de la Libroservo precipe kontribuis kelkaj novaj titoloj. La plej furora estis la dudirekta nederlanda vortaro, kiu estis vendita en 29 ekzempleroj, sekvata de la nova romano de Francis (21). Aliaj furoraĵoj estis "Mil unuaj vortoj en Esperanto" (14), la Postnikov-romano de Bronŝtejn (10) kaj la plej nova titolo en la Serio Oriento-Okcicento, la klasikaĵo "Aventuroj de la brava soldato Ŝvejk dum la mondmilito" de Jaroslav Haŝek (10). Inter diskoj pleje furoris la ĵus aperinta nova KD de Kajto, "Lokomotivo, rulu nun!" (14).

La vizitantoj povis konatiĝi ankaŭ kun malgranda ekspozicio pri Unesko kaj UEA, kiun Ziko Sikosek kunmetis lige kun la 50-a datreveno de la akcepto de la Montevidea Esperanto-rezolucio de Unesko.

Jam nun la stabo de la Centra Oficejo invitas al la 22-a Malferma Tago sabaton, la 23-an de aprilo 2005.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/188a1

El Gazetaraj Komunikoj

UEA bonvenigas novan Kunlaborantan Fakan Asocion: TEO
Gazetaraj Komunikoj n-ro 886 (2020-06-17)

La 52-a Malferma Tago okazos virtuale kun koncerto de Kjara
Gazetaraj Komunikoj n-ro 866 (2020-04-24)

Virtualaj eventoj anstataŭ la Malferma Tago kaj la UK en 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 864 (2020-04-18)

Unesko-Kuriero havos novan kuneldonanton post publikigo de ĉi tiu numero pri klimata ŝanĝo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 832 (2019-11-04)

Malferma Tago la 30-a novembro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 824 (2019-09-12)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020