Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 186 (2004-09-16)
La prezidanto de LKK bonvenigas al la 90-a UK en Vilno

Nome de la Loka Kongresa Komitato de la jubilea 90-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos de la 23-a ĝis la 30-a de julio 2005 en la ĉefurbo de Litovio Vilno, mi havas la honoron kaj respondecon bonvenigi Vin ĉiujn al Litovio por partopreni en tiu ĉefa ĉiujara internacia esperantista manifestacio. Tamen tiu ĉi kongreso ne estos vica: ĝi estos jubilea, ĉar la 90-a, kaj multe pli grave: ĝi okazos 100 jarojn post la unua Universala Kongreso de Esperanto en 1905 en Bulonjo-ĉe-Maro. Do, en Vilno ni kune festos 100 jarojn de Universalaj Kongresoj, 100 jarojn de egalrajta kaj demokratia internacia komunikado, 100 jarojn de aktiva dialogo inter kulturoj. Gravas ankaŭ, ke la sekvontjara UK okazos en lando, kiu estas tiel forte ligita kun la vivo kaj agado de la kreinto de Esperanto d-ro Ludoviko Zamenhof kaj kun la ekesto de Esperanto ĝenerale kaj kie estas tradicie forta Esperanto-movado.

Litovio jam delonge meritas Universalan Kongreson, tamen pro historiaj kaŭzoj nur nun esperantistoj el ajna angulo de la mondo povos veni al siaj radikoj, al sia hejmo. Litovio nur antaŭ 15 jaroj reaperis sur la mondmapo. Nun ĝi energie kaj vigle evoluas kaj kuraĝe eniras la tutmondan komunumon. Tamen, ĝi havas longan historion, antikvan lingvon, unikan kulturon, belegan naturon. Ĝia ĉefurbo Vilno estas malnova kaj samtempe moderna multnacia kaj multkultura Eŭropa urbo, kiu famas pro sia unika malnova urboparto, pro la nuna impeta kaj rapidega evoluo, pro toleremo al ĉiuj kulturoj, nacioj, lingvoj, pro gastamaj kaj bonvolemaj homoj. Nian ĉefurbon nun ofte oni nomas simbolo de nova Eŭropo.

Loka Kongresa Komitato kaj Litova Esperanto-Asocio faras multe jam nun kaj faros ĉion eblan estonte, ke la UK en Vilno, kiel jubilea tutmonda esperantista forumo, estu ankaŭ eksterordinare grava, interesa, utila kaj memorinda evento por Vi ĉiuj. Ni kune, helpe de la Litovia Registaro, de la urba municipo de Vilno kaj de aliaj litovaj ŝtataj instancoj strebos, ke Vi ĝuu la urbon, la landon, la kongreson kaj ke Vi ekhavu dum la kongreso plej belajn impresojn pri Via gastado en Litovio. Ni en Litovio konsideras la Universalan Kongreson de Esperanto kiel eventon de nacia graveco kaj dediĉos ĉiujn niajn fortojn kaj kapablojn por sukcesigi ĝin. Ni deziras, ke ankaŭ laŭ la kvanto de partoprenantoj tiu ĉi kongreso estu rekorda. Por litovaj esperantistoj la venonta UK estas kaŭzo ankaŭ por ĝenerale progresigi la litovan Esperanto-movadon ĉiudirekte.

Bonvenon al Vilno, bonvenon al Litovio! Ni kune fortigu nian solidarecon, progresigu nian movadon, studu ĝiajn problemojn.

Povilas JEGOROVAS
Prezidanto de Loka Kongresa Komitato Prezidanto de Litova Esperanto-Asocio

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/186a3

El Gazetaraj Komunikoj

UEA bonvenigas novan Kunlaborantan Fakan Asocion: TEO
Gazetaraj Komunikoj n-ro 886 (2020-06-17)

Virtualaj eventoj anstataŭ la Malferma Tago kaj la UK en 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 864 (2020-04-18)

UEA planas prokraston de la UK en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 861 (2020-04-04)

La dua aliĝperiodo de la UK en Montrealo plilongigita ĝis la 1-a majo 2020 pro la koronviruso
Gazetaraj Komunikoj n-ro 855 (2020-03-13)

105-a UK en Montrealo: multaj aliĝoj en Lahtio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 817 (2019-08-08)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020