Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 185 (2004-08-31)
La membraro de UEA forte kreskas

Provizora statistiko fine de aŭgusto montras, ke post kelkjara malkreskado la membronombro de UEA turniĝis en senteblan kreskon. La malkresko ĉesis jam pasintjare, kiam UEA havis je unu individua membro pli ol en la jaro 2002, dum la nombro de aligitaj membroj jam tiam klare kreskis kaj superis per 715 la nombron de la antaŭa jaro. Fine de aŭgusto 2004 UEA nombris 5615 individuajn membrojn, kio superas per 167 la nombron je la sama dato en 2003. Rimarkinde estas, ke la nombro de aligitaj membroj jam nun estas je 606 super la definitiva rezulto en 2003, kvankam kvin asocioj ankoraŭ ne pagis tiun kotizon. Surbaze de la ĝisnuna evoluo la Centra Oficejo antaŭvidas, ke la suma kresko de la membraro de UEA en tiu ĉi jaro estos ĉ. 1000.

Ĝojiga detalo estas, ke unuafoje de post 1997 ree plimultiĝas junaj individuaj membroj. Fine de aŭgusto la junulara sekcio TEJO arigis 419 individuajn membrojn, kio jam superas per 20 la definitivan nombron en 2003. Kompare kun la fino de aŭgusto 2003 la junaj membroj plimultiĝis eĉ per 64. Kreskas ankaŭ la populareco de la revuo "Esperanto", dum la nombro de membroj kun Jarlibro ankoraŭ estas sub tiu de la pasinta jaro. Ĉar la nombro de unuamondaj aliĝintoj al la ĉi-jara UK estis apenaŭ duono de la pasintjara nombro, la Jarlibra kategorio ne profitis de la t.n. kongresa efiko. Verŝajne ĝi tamen ankoraŭ ĉi-jare ĝuos tiun profiton dank' al tiuj aliĝontoj al la UK en Vilno, kiuj pagos kongresan kotizon en la plej malmultekosta periodo antaŭ la fino de la jaro kaj samtempe kotizos ankaŭ al UEA. Ke ankaŭ sen la kongresa efiko la membraro forte kreskis, estas aparte ilustre. Tio promesas, ke ne temas pri hazarda fenomeno sed pri komenco de nova solida kresko de la Asocio.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: www.uea.org/gk/185a1

El Gazetaraj Komunikoj

UEA-membraro en 2012: malkresko sed tamen super 5000
Gazetaraj Komunikoj n-ro 492 (2013-03-21)

Malkresko de membroj defias UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 410 (2011-04-20)

La membrara kresko de UEA plifortiĝas
Gazetaraj Komunikoj n-ro 207 (2005-06-01)

Pozitiva evoluo de la membraro en 2003
Gazetaraj Komunikoj n-ro 179 (2004-05-23)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020